Orinoko

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Eble en la ŝtonepoko!...

"Helpas krako kontraŭ atako."

~ maristo sur Lago Titikako

" Tro longa atendo ĝis fino de l' vendo. Se oni atendas nenion de iu, oni neniam estas elrevigita."

~ ebenaĵano

La rivero Orinoko (Orinoco) estas - kun longo de 2140 km - unu el la plej longaj en Sudameriko kaj la kvara en la tuta mondo laŭ la akvokvanto [1]. La tuta rivero situas sur la teritorio de Venezuelo. La fonto troviĝas en la apudo de Parima ĉe la limo al Brazilo. De ĉi tie la rivero fluas okcidenten, tiam norden kaj poste orienten al Atlantika Oceano, en kiun ĝi fine enfluas. Ĝian delton konsistigas marĉoj kun areo de 41.000 km², famaj pro sia bestmulteco.

Tra la brako Kasikiaro [2] Orinoko ligiĝas al la Río Negro. Tio estas unu el malmultaj ekzemploj de forkiĝo de granda rivero. Ĉar Negro fluas en Amazonon, kiu fine atingas Atlantikon, la akvoj de Orinoko fine rekuniĝas.

Esploro de la Orinoko[redakti]

1630.jpg

La unua mapo, en kiu troviĝas la Orinoko, estas de 1529 kaj estis farata de Diego Ribeiro.

Sed tiom malfrue kiel la 18-a jarcento okazis la unua granda ekspedicio, gvidata de José Solano. Ekde la supra valo de la Orinoko ili venis ĝis la Río Negro. En 1800, la germana esploristo Alexander von Humboldt kaj la franca botanikisto Aimé Bonpland faris ekspedicion de la enfluo de la Río Apure ĝis en la supran Orinoko-valon, kaj kolektis gravajn informaciojn pri la plantoj kaj bestoj de la rivero.

La fonto de la Orinoko tamen estis trovata nur novembre de 1951 fare de venezuelaj esploristoj en la Sierra Parima proksime al la brazila limo.

Ekologio[redakti]

De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento.

Biogeografie la Orinoko troviĝas en la Orinoka ekoprovinco de la Neotropika ekozono, kaj estas unu el la 53 dolĉakvaj ekoregionoj de la Tutmondaj 200. Tiu ĉi estas listo de ekoregionoj elektitaj de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj de la Nacia Geografia Societo por ilia graveco pri la naturprotekto.

Orinokio en hispana Orinoquía [orinoKIa]],[3]​ konata ankaŭ kiel Llanos Orientales [4], estas unu el la 6 naturaj regionoj de Kolombio. Ĝi estas situa oriente de la lando, lima norde kaj oriente kun Venezuelo, sude kun Amazonio kaj oriente kun la regiono de Andoj. Determinita de la baseno de la rivero Orinoko, estas ekosistemo kiu karakteriziĝas ĉar estas ebenaĵo.

Teritorie[redakti]

Orinokio en hispana Orinoquía [orinoKIa], konata ankaŭ kiel Llanos Orientales [5], estas unu el la 6 naturaj regionoj de Kolombio. Ĝi estas situa oriente de la lando, lima norde kaj oriente kun Venezuelo, sude kun Amazonio kaj oriente kun la regiono de Andoj. Determinita de la baseno de la rivero Orinoko, estas ekosistemo kiu karakteriziĝas ĉar estas ebenaĵo.

Notoj[redakti]

  1. Nun la tuta legantaro atendas kun scivolo tiun respondon. Do?
  2. Ne ĉiu aspiranto devas esti prenanto.
  3. Ekumenismo de Frateco estos la vivosenco de la homoj laŭ la pasado de la tria jarmilo.
  4. Ĝi estas bezono de progreso (kaj de postvivado), pri kiu iel kredis granda parto de pluraj generacioj, kiuj venis antaŭ ni, eĉ kontraŭ la vidpunkto de tro skeptikaj homoj.
  5. Se ili ne kredus kaj agadus tiele, kie ni estus hodiaŭ?


Vidu ankaŭ[redakti]