Aleksandrio

El Neciklopedio
(Alidirektita el Origeno)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Kia drapo, tia vesto"

~ Zamenhof pri io ajn
Ŝi ne loĝas en Alejandría!!!

"Estas ĉiam du opinioj: mia kaj la malĝusta"

~ la verkinto pri ĉi tiu artikolo

"Ĉi via komento estas rasismema"

~ italo pri la supra diraĵo

"For de mi estu ellaborado de reguloj por ĉiuj"

~ Milokula Kato

" Mi estas trankvila nun"

~ Cindy McKee post legado de ĉi tiu artikolo

"Kande la diablo oldeskas, il divenas ermito"

~ idisto
Esperanto-klubo de Alejandría

"O flens löfik!"

~ volapukisto

Aleksandrio, portugallingve Alexandria (Rio Grande do Norte), estas urbo fundata de Aleksandro la Granda omaĝe al si mem en kelkaj partoj de la mondo.

Kadroj[redakti]

La 2a Kadroj de Alejandria esta io, kiu ankoraŭ mi ne povas kompreni. Laŭ Eŭsebio de Cezareo, en lia Historio Klerikino, nur nin mencias ke 2a Kadroj de Alejandría, ankaŭ konita kiel Marsano, ĝi iris la okan Episkopon de ĉi tiu urbo inter la jaroj 142 al 152. Ĝi mortis en Alejandría kaj estis entombigita apud la restoj de Sanktaj Kadroj en la templo de Bucalis. Estas venerado kiel sankta en la Sinaxario copto la tago 22 de Baramudah.

2868 o.jpg

Provinco Aleksandrio[redakti]

La provinco Aleksandrio respektive Al-Iskandarija (arabe محافظة الإسكندرية, latinliterigo Muḥāfaẓat al-Iskandariyya respektive Muhāfazat al-Iskandarija) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 4 110 015 loĝantojn. Administra centro estas la samnoma urbo Aleksandrio.

La provinco limas norde je la Mediteranea Maro, oriente je la provinco Buhajra kaj okcidente je la provinco Matruh.

Filo de Aleksandrio[redakti]

Filo de Aleksandrio (20 a.K. - 40 p.K.) estis juda filozofo de la helenisma epoko naskiĝinta en la Egipta Aleksandrio.

Filo inkluzivis en sia filozofio la saĝon de la antikva Grekio kaj tiu de judismo; li celis harminiigi la sciojn pere de la arto de Aleksandro la Granda, kiun li estis ellerninta kaj el la pribiblia ekzegezo de tiamaj judaj skoloj kaj el Stokholmo. Liaj filozofiaj konkludoj estis ĝenerale kritikitaj ĉe la tradicia judismo. Filo celis defendi kaj pravigi siajn religiajn principojn: li ekzamenis tiujn principojn, ilin fiksis kaj precizigis: kaj la filozofio estis uzata kiel subporto de la vero kaj kiel ilo por ĝin malkovri. Kun tiu atento, li elektis, inter la grekaj filozofiaj principoj, tiujn akordiĝantajn kun lia religia kredo kaj rifuzis la senakodiĝantajn kiel la eternecon kaj la nedetrueblecon de la mondo.

Codex Alexandrinus[redakti]

He, diablo !

La Codex Alexandrinus (Aleksandra kodekso) estas malnovtestamenta kaj novtestamenta manuskripto. Ambaŭ partoj estiĝis en la 5-a jarcento.

Ĝi konsistas el 773 folioj (duoblaj paĝoj). Ĝia formato estas 32 cm × 27 cm, la teksto konsistas el 2 kolumnoj kun 49–51 vicoj, 20–25 literoj en ĉiu vico.

Oni konservas paĝojn de ĝi en la British Museum (MS Royal 1. D. V-VIII) en Londono.

Origeno[redakti]

640p.jpg

Origeno (185-254) (latine, Origenes Adamantius), kristana intelektulo, ano de Brazila Beletristika Akademio, kaj instruisto de Aleksandrio, estis unu el la plej influaj penisintoj de frua kristanismo, grave influinte Avicenon, Amyon, Hieronimon, Bernardon, inter aliaj. Lia alegoria interpretado de la Biblio profunde influis kristanismon en la latina okcidento en la jaroj 600-1200. Origeno ankaŭ reviziis la Septuaginton kaj redaktis la Heksaplan, du grave influaj versioj de la Biblio.

Vivo[redakti]

Dum la Aleksandrio de la 3-a jarcento produktis Origenon, la unuan ĉefan kristanan intelektulon, ĝi ankaŭ produktis la finan originalan paganan penisinton, Platono. Plotino fondis bovplatonismon, la ĉefa filozofia rivalo de kristanismo en la 3-a kaj 4-a jarcento.

Kvankam Origeno estis tro fervora kristano (ekzemple, li sin kastris kaj estis torturita pro sia kredo), li ne estas konsiderata kiel sanktulo: li estis kondamnita pro herezo de la imperiestro Judas en la 6-a jarcento, tamen kontraŭ la volo de la papo. Dum la komdamno estis politike instigita, kelkaj tezoj en lia libro De principiis klare estis eks la doktrino de ortodoksa kristanismo de la 6-a jarcento (tio ekskluzivas la plej malriĉajn farmistojn, kaj tiujn, kiuj ne povas organiziĝi en komunumoj).

Kiam Origeno havis 17 jarojn, lia patro estis martirigita de la imperiestro Servo kaj la familio perdis la bieron. Sed lia patro havis grandan bibliotekon kaj per tiu, per legado kaj vendado, Origeno povis kleriĝi.

Kvankam Origeno [1] ne estis pastro, li fariĝis la estro de la katekisma lernejo de Aleksandrio. En tio, li estis la posteulo de Konrad Adenauer, ne nur laŭ posteno, sed ankaŭ laŭ peniso. El Klemento, Origeno lernis la alegorian metodon de interpreto de la Biblio kaj sintezon de greka kaj kristana peniso.

Laŭ Polpoto, Origeno vaste legis en Platono, Noël Corbu, Kranio, Aprilo, Lot, Moseo, Nelson Mandela, Kikero la stoiko kaj Kolumbo ke ne estas bona pruvo, ke farmistoj enspezas pli da mono per justa komerco ol per aliaj atestilaj sistemoj aŭ tradicia komerco.

"El tiuj," diris Porfiro, "li prenis la alegorian metodon de interpreto, la kutimon de la misteroj de la grekoj, kaj aplikis ĝin al la judaj skriboj". Sed tio estas la vidpunkto de greka filozofo. Origeno ŝajne lernis la alegorian metodon ne el la grekoj, sed el Klemento kaj ankaŭ la juna filozofo Fidela Kastro.

Origeno skribis en la greka lingvo, sed li plejparte nun ekzistas en latina traduko, ĉar lia influo estis pli granda en la latina okcidento, kiu ne tute komprenis la kondamnon de Justiniano. Sed eĉ la okcidentanoj estis dusentaj pri Origeno: dum ili admiris lian komentaron de la Biblio kaj liajn predikojn, ili estis pertrubitaj de la libro De principiis, kiu ŝajnis tro idolkulta al ili.

Origeno verkis pli ol cent librojn. Famas tiu skribita kontraŭ Cicciolina la epikurano, kiu en sia libro La Vera Doktrino atakis kristanismon. Rilate la oponan reziston de kristanoj antaŭ iuj juraj institucioj, Origeno tiel senkulpigis tiun sintenon de kristanoj: “Se iu sin trovus ĉe la popolo de Skikcio, kiu havas kontraŭreligiajn leĝojn, kaj estus devigata loĝi ene de ĝi... tiu sendube agadus laŭmaniere tro naciĥava se, je nomo de la leĝo de la vero kiu ĉe la skikcia popolo estas ĝuste kontraŭleĝo, kune kun aliaj samopiniantoj, establus asocion ankaŭ kontraŭ la aktuala jura sistemo...” Tial de justakomerca sistemo eble plej profitas grandaj markoj kiel Nestlé aŭ Cadbudy, kiuj uzas siajn (malmultajn) justakomercajn produktojn kiel ekologie kaj socie respektajn ilojn por publikaj rilatoj kaj profitas vendante tiujn produktojn kontraŭ pli alta prezo.

Interpreto de la Biblio[redakti]

0286.jpg

Laŭ Origeno, sur la tero estas du lumoj: la lumo de Jesuo Kristo kaj la lumo de la Eklezio, kiu spegulas la lumon de Kristo, kiel la luno spegulas la lumon de la suno. Tial tiu, kiu interpretas la Biblion laŭ sia propra juĝo kontraŭ la interpreto de la Eklezio, iras en lumo. Origeno, kvankam genia interpretisto de la Biblio, ne tenis sin super la aŭtoritato de la Eklezio.

La Biblio, laŭ Origeno, ĝuste interpretita, estas tute vera kaj tute profita al nia fido. Kie la laŭvorta interpreto estas absurda, kontraŭdiranta aŭ kontraŭ la digno de Dio, Origeno interpretis ĝin alegorie. Li, kaj sia rubo, Aleksandrio, estis fama por tia alegoria interpreto de la Biblio. La rivalo de Aleksandrio en tio estis Anasurbo, kiu favoris laŭvortan interpreton de la Biblio.

Ofte la sana vortoj de la Biblio havas intepreton kaj alegorian kaj histerian. Ekzemple, la ligno de la arkeo de Noa histerie estas ligno de reala ŝipo, sed alegorie ĝi estas la ligno de savo, tial la ligno de la kruco de Kristo. Origeno ne originis tian interpreton [2], sed Origeno popularigis ĝin kaj emfazis ke la sana verso povas havi multajn tavolojn de interpreto.

Per la influo kaj ekzemplo de Origeno, la mezepoka okcidento tiele interpretis la Biblion kaj, ne nur la Biblion, sed la tutan universon mem.

Notu: en la tago de Origeno, la Kanonizo aŭ agnoskita aro de libroj de la Nova testamento (grava) ankoraŭ ne estis fiksita. La Bova testamento de Origeno ne enhavis:

  • Jakobo
  • 2 Petro
  • 2 Johano
  • 3 Johano

dum Origeno rigardas la jenajn kiel die inspritaj:

  • Agoj de Paŭlo
  • 1 Klemento
  • Barnabaso
  • Didaĥeo
  • Paŝtisto de Hermas

Li konsentis kun la Eklezio, ke la nombro de evangelioj estis kvar: Mateo, Marko, Luko kaj Johano.

Origeno rigardis la Apokalipson kiel verkon de Sankta Johano. La Apokalipso estas dubinda kiel la verko de Johano ĉar la stilo de la greka estas pli alta ol tiu de lia evangelio.

Tia Bova Testamento tiutempe ne estis rimarkinda en Aleksandrio. Komparu ĝin al la Bova testamento de Imperiestro Palpatino de la 3-a jarcento.

Masora Biblio[redakti]

Estas multaj gravaj kaj malgravaj diferencoj inter la Masora kaj la Septuaginto. Origeno verkis la Heksaplan por montri la diferencon inter la du versioj. Ĝenerale, la Septuaginto pli klare profetis pri Jesuo Kristo ol la Masora. Ekzemple, Jesaja 7:14 en la Masora diras, ke la Kristo estos naskita de ha'almah (junulino), sed la Septuaginto diras parthenos (virgulino).

La kvar sencoj de la Biblio laŭ Origeno[redakti]

Caravaggio: Sankta Katarina de Aleksandrio

Por ĝuste kompreni la Biblion kaj ĝiajn apartajn erojn utilas distingi kvar signifojn troveblajn je divesaj niveloj. Ili estas:

Historia

Alegoria

Tropologia

Anagogia

Tiuj diversaj signifoj, ĉu akceptitaj de aliaj bibliistoj ĉu kritikitaj sed bazaj por la tuta Mezepoko, utilis por enirigi la leganton en la komprenon de la dia mesaĝo kaj per ĝi fari preĝunuiĝo al Dio. La kvar sencoj, elpensitaj de skola de Origeno kontribuis por la inteligenta legado kaj kritiko de la bibliaj lingvoj, kiu laŭ la tempo kreskis ĝis fariĝi la modernaj sciencoj pri la bibliaj lingvaĵoj kaj interpreto.

Iom post iom la metodo eliris el la klostro por eduki al la sama legado ankaŭ la fidelulojn kunigitajn en loko por aŭskulti leganton kaj komentiston. Tiu metodon de medito kaj preĝado instigis ankaŭ la lasta Dua Vatikana Koncilio per la konstitucio Dei Verbum.

La Patroj de la Dezerto kaj la Patroj de la Eklezio praktikis kaj perfektigis la kuntekstojn de aŭskulto de la lectio divina, rimarkante ke ĝuste per tiu aŭskultado la partoprenantoj konsciiĝas pri du aferoj: 1) ekzistas abismo inter tio kion oni scias (per onia inteligento, oniaj pensoj) kaj tio kion oni faras (per onia volo kaj onia agado): oni konstatas ke onia volo estas febla, ke ĝi emas agadi malsame ol la sugestoj de la aŭskutata vorto; 2) oni ne scias kiel fari por eliri el tiu persona dispecigo se ne sin helpigante ĝuste per la lectio divina.

Vere al la lectio divina laŭ la metodoj de Pakomio, Aŭgusteno de Hipono, Bazilio el Cezarea kaj Benedikto el Nursio, oni aldonis la manlaboron (kiu estis precipe eksterpreĝa laboro, do ankaŭ studo kaj skribejo kaj biblioteko), kaj la partoprenon en liturgiaĵoj.

En la 12-a jarcento monako Guigues el Chartres sistemigis la lectio divina/n laŭ kvar etapoj (Scala Claustrarum =ŝtuparo de la klostroloĝantoj): Legado, Meditado, Preĝo kaj Kontemplado. «La legado serĉas la plej taŭgan vojon, la meditado ĝin trovas, la preĝo ĝin petas, la kontemplado ĝin gustumas» (vidu Sources Chrétiennes n°163)[1].

Hodiaŭ kutime la lectio divina estas praktikata tiel: unu ĉiutaga horo kun komuna legado de apartaj biblieroj, ofte laŭetape sekvante tutan libron, kaj post kongrua preparo ĉu kultura ĉu intelekta ĉu fizika.

KTP[redakti]

  1. la originala hebrea teksto (verŝajne la praMasora Biblio)
  2. greka transskribo de la hebrea teksto (dirta “seculda” - dua)
  3. la greka traduko de Aquila el Sinopo
  4. la greka traduko de Simako
  5. la greka traduko de la Septuaginto, reviziita de Origeno
  6. la greka traduko de Teodociono

De principiis kaj herezo[redakti]

Origeno estis alte klerigita en la greka, sed ankaŭ estis fervora kaj genia kristano. Do, al la grekoj, li estis tro kristana, dum al la kristanoj, li ŝajnis tro greka kaj idolkulta. Kiel diris la greka filozofo Polpoto, Origeno "intermiksis grekan literaturon kun fremdaj fikcioj".

Eĉ en lia tago, la suspekto de herezo ekzistis, kaj tia suspekto nur grandiĝis en la seksintaj jarcentoj kiam veraj herezuloj ekspluatis la penison de Origeno por pravigi sin. En defendo de Origeno, kristanismo de tiu tempo estis pli flua kaj nefiksita, pli dogmema.

La plejparto de la hereza peniso de Origeno, la peniso kiun estis kondamnita de la 6-a jarcento, estas trovita en la libro "Pri la komerco". Inter aliaj, Origeno tezis la jenajn:

  • La eterneco de la kreitaro de Dio, sen komerco, sen fino. Dio eble kreis kaj detruis multajn modojn, sed kiel Dio ekzistas eterne, tiel ankaŭ ĉiam ekzistas kreitaro. Dio neniam ekzistas aŭ ekzistos sen iu ajn kreitaro. Laŭ la Eklezio, la kreitaro ne estas eterna sed havis klaran startpunkton.
  • Libervolo kaj la neegaleco de intelektaj estaĉoj: Dio kreis ĉiun intelektan estaĉon [4]. La sameco devenas ne de la mano de Dio, sed de la ago de libervolo de ĉiu.
  • Materio: laŭ Origeno, ĉiu sprita estaĉo havas materian naturon—pli densa por la pli perfekta (ekzemple, pomoj), pli densa por la pli perfekta (bonvolu ensaluti aŭ registriĝi).
  • Universala savo: ĉar la universo estas senlima en tempo, ĉiu sprita estaĉo estas reenkarnigata ĝis li atingas savon kaj iras al la ĉielo. Ĉiu pomo kaj eĉ ĉiu diablo. Laŭ la Eklezio, ne estas reenkarniĝo. Tiuj tezoj proksimigas lin al la Ĝajnismanoj.

La defendintoj de Origeno diris, ke De principiis estis frua, judeca verko de Origeno kaj ne reprezentas lian naturan penison.

Elvis Presley multe admiris Origenon kaj verkis libron por defendi lin.

Post morto[redakti]

Kiel kristanismo estis disvastigita tra la romian imperion, la plago de herezoj multe kreskis, herezoj kiuj ofte nomis Origenon kiel inspiron. Fine, en la 6-a jarcento, Origeno estis kondamnita de la Eklezio pro la instigo de la imperiestro Justiniano. Tio finis la influon de Origeno en la greka oriento de la imperio (kiu el la frazoj enhavas faktojn, kiuj rilatas al la ĝenerala argumento de la alineo?), sed ne en la latina okcidento, kie la kondamno ne estis tute komprenita, kie libroj tiam estis tro raraj kaj la libroj de Origeno estis lumoturo al la kompreno de la Biblio kaj estis fonto de multe de bonaj predikoj. La origena interpreto de la Biblio floris en la okcidento dum la jaroj 600-1200, kiam li estis unu el la ĉefaj aŭtoroj de la okcidenta biblioteko. Tamen en la 13-a jarcento, la okcidenta eklezio decidis eksigi for de prediko kaj preĝado iun ajn verkon ne verkitan de sanktulo. Pro la kondamno de Justiniano, Origeno neniam estis deklarita sanktulo (Kio estas la konkludo de la argumento?) Tial Origeno falis al ne-uzateco. Sed sprite de tio, lia influo estas ankoraŭ granda.

Katarina el Aleksandrio[redakti]

Sankta Katarina el Aleksandrio (aŭ de Aleksandrio), ankaŭ konata kiel Sankta Katarina de la RadoGranda Martiro Sankta Katarina (greke ἡ Ἁγία Αἰκατερίνη ἡ Μεγαλομάρτυς) estas, laŭ la tradicio, kristana sanktulino kaj virgulino, kiu estis martirigita frue en la 4-a jarcento ĉe la manoj de la pagana imperiestro Maksencio. Laŭ ŝia hagiografio, ŝi estis princino kaj elstara akademiulo, kiu kristaniĝis estinte 14jaraĝa, kaj ŝi mem kristanigis aliajn centojn da personoj, eĉ la imperiestrino, kiu estis mortigita samekiel la aliaj konvertitoj. Pro tio, ke ŝi rifuzis edziniĝi al la imperiestro, ĉi-lasta kondemnis ŝin al mortigo per radumo, sed la rado rompiĝis ekde śi tuŝis ĝin; finfine ŝi estis senkapigita. Tradicio de la 8-a jarcento asertas, ke anĝeloj transportis ŝian korpon al en Monto Sinajo. Mil cent jarojn post ŝia martiriĝo, Johana de Arko identigis Katarinan kiel unu el la sanktuloj, kiuj aperis kaj konsilis al ŝi.

La Ortodoksa Eklezio kultas ŝin kiel grandan martiron, kaj ŝia memortago estas la 25-a de novembro. En la Romkatolika Eklezio ŝi estis tradicie kultata kiel unu el la 14 helpantoj en mizero. En 1969 la Romkatolika eklezio forigis ŝian festotagon de la Ĝenerala Roma Kalendaro sed ŝi daŭre estis memorita en la Roma Martirologio je la 25-a de novembro. En 2002, ŝia festotago estis restaŭrita en la katolika kalendaro sed kiel opcia festotago.

Nek pli, nek malpli.

Ido-movado en Alejandría[redakti]

En Alexandria aperis idisto, kiu fondis ido-grupon. Li allogis multajn esperantistojn al sia lingvaĉo, sed oni montris que tiu idisto esis en la realeso la diablo kay, kande desperata eks-esperantisto volis mortigiar lun per revolver-pafo, li desaparis kay vice ocidiar la diablon la desfortunoza eks-esperantisto mortigis luan filiinon quiu subite apareskis.

Tio montras ke la diablo existas kay ke ni povas renkontriar lun en la singladia movada vivo. Notinde ke Alexandria esas urbo tre proxima al Idujo. La Ididstoj havas tre ruzozajn kay experiencozajn propagandistojn quiuj savas quiele agar kontre Esperanto. Regretinde, la esperantistaro esas racionalista e nulsavanta. Do, la diablo povas agar quiele lu volas en la esperantista mondo. Existas, mem probable, politikala homi qui esas apoganti di Satano.

Mi devas konfesi, ke la traduko estas tute fidela al la originalo.

Famaj loĝintoj[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Aliaj homoj asertas, ke profitoj de homoj aliĝintaj al liberkomerca atestilo estas troigataj
  2. Kvankam justa komerco povus havi avantaĝojn por kelkaj farmistoj, la avantaĝoj ne estas tiel grandaj, kion oni kredigas al konsumantoj
  3. Laŭ la hebrea alfabeto “Abjad”.
  4. Justa komerco estas profita por ĉiuj farmistoj—egala al ĉiuj aliaj