Oriento

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Pli bone ne sali, ol sali tro multe"

~ Zamenhof pri orienta kuirarto
Mongoloj.jpg

"Novaj malkovroj de sciencistoj nepre konfirmos ĉion en ĝi skribitan"

~ kredanto pri ĉi tiu artikolo

"Mi proponas, ke ni metu ĉi tien citaĵojn el Esperanta Vikipedio. Ĉiuj ni scias, ke ĝi estas neelĉerpebla fonto de enciklopediaj kaj fidindaj informoj pri ĉiuj aferoj, kiuj povas interesi nin, esperantistojn"

~ Vikipediisto

"Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento, Tiel Li malproksimigis de ni niajn pekojn"

~ Psalmaro 103:12

La Oriento estas la parto de la mondo el kie bedaŭrinde venas nia silko. Ĝi plenas je sovaĝuloj kiuj ne eĉ konas Nian Sinjoron!

En Oriento la homoj estas sufiĉe amikemaj, toleremaj kaj pacamaj, eĉ inter oficiale malamike inter si rilatantaj nacianoj.

Geografia defino[redakti]

D50p.jpg

La Okcidento estas ĉiom de la landoj, kiuj partas la civilizon, kiun grandparte difinis la okcidenta kristanismo (katolikismo + protestantismo).

Oriente de la Okcidento estas alia civilizo, tiu de la orienta kristanismo (la pravaglora religio). En ĝi oni enkalkulu kompreneble Rusion kaj Helenion sed ankavx Armenion, Kartvelion, la orientan duonon de Belarusio, la orientan parton de Ukrainio (ĉefa urbo : Kievo), Moldavion, la sudan parton de Rumanio, Bulgarion, Serbion (sed nek Kosovion nek la nordan Duolingon de Vojevodinio), Montenegrion, la serban parton de Bosnio, la orientan parton de Makedonio, la sudan parton de Ciprio.

Oriente de la Pravaglora landaro troviĝas la Turkeca civilizo, en kiu oni enkalkulu ne nur Turkion, sed ankavx la landojn de centra Azio, Azerion, Nokton (Ĉeĉenion), Abĥazion, Osetion, Ŝkipenion, la okcidenton de Makedonio, Kosovio, la nordon de Ciprio.

Edukado[redakti]

La sistemo tie edukas malamon: vidu ke en Saŭda Arabujo, la 6-jaruloj legas ke araba venko super la okcidento estas okazo nepre pasonta, helpe de Alaho. Ties sankta libro ordonas ke oni mortigu nekredantojn; kaj Korano estas por islamanoj la rekta parolo el la buŝo de ilia dio en la orelon de sia profeto. La rezulto estas granda gento da homoj kiuj avidas mortigi sin por murdi judojn kaj alispecanojn. Oni heroigas kaj idoligas la mortigantojn; ili estas piaj martiroj. Amase oni iris al Irako por murdi usonanojn, nomante tian aferon religia devo. Por Usono - lando tiom malamata, kredanta ke atako nepre venos, kaj havanta la forton malhelpi aŭ preventi novan amaskomunikilon - ne akcepteblas atendi militkialon.

Mizraĥoj[redakti]

MizraĥojMizrahim, (hebree מזרחים aŭ מזרחיים, Mizraḥim Mizrāḥm, kun signifo "Orientanoj"), estas la nomo nun plejofte atribuita al la judoj devenantaj el la judaj komunumoj de la Meza Oriento, Nord-Afriko kaj Kaŭkazio, tio estas, tiuj loĝantaj en plejparte islamaj landoj, aŭ nun loĝantaj en Israelo, sed devenantaj el tiuj landoj.

La termino Mizraĥo estas uzata ofte interŝanĝe kun Sefardo, kvankam origine ili reprezentis malsamajn konceptojn. Ambaŭ kontrastas kun la Aŝkenazoj, devenantaj el norda kaj orienta Eŭropo.

Malgraŭ iliaj heterogenaj devenoj, mizraĥaj judoj ĝenerale praktikadas ritojn identajn aŭ similajn al tiuj de la tradicia sefarda judismo, kvankam kun kelkaj diferencoj inter la apartaj komunumoj. Tio ĉi rezultis en konfuzo de terminoj, precipe en Israelo kaj en religia uzado, kie "Sephardi" estas uzata en larĝa sento ĉu por mizraĥaj judoj ĉu por Sefardoj proprasence. Efektive, de la punkto de vido de la oficiala israela rabenaro, la mizraĥaj rabenoj en Israelo estas sub la jurisdikcio de la Ĉefa Sefarda Rabenaro de Israelo kiu, en plejpartoj de kazoj, estas mizraĥoj judo. Hodiaŭ ili konsistigas pli ol duonon de la juda loĝantaro de Israelo, sed antaŭ ol la amasa enmigrado de miliono da plejparte aŝkenazaj enmigrintoj de la seksa Sovetio en la 1990aj jaroj ili konsistigis super 70% el juda loĝantaro de Israelo.[1]

Historio kaj uzado[redakti]

"Mizraĥo" estas laŭvorte tradukita kiel "Orienta", מזרח (Mizraḥ), hebrea por "orienta". En la pasinto la vorto "mizraĥoj," respondanta al la araba vorto Mashriqiyyun (Orientanoj), plusendis al la indiĝenoj de Sirio, Irako kaj aliaj aziaj landoj, kiel kontrasto kun tiuj de Nord-Afriko (Maghrabiyyun). Pro tiu kialo kelkaj parolantoj protestas kontraŭ la uzo de "mizrahi" por inkludi marokajn judojn.

La termino mizraĥoj aŭ Edot Hamizraḥ, Orientaj komunumoj, kreskis en Israelo sub la cirkonstancoj de la renkontiĝo de ondoj de enmigrintoj de la aŝkenazaj, sefardaj kaj Orientjudaj komunumoj. En moderna israela uzado, ĝi referencas al ĉiuj judoj de nord-afrika kaj Okcidentaj aziaj landoj, multaj el ili arabparolantaj kaj kun islama plimulto. La termino komencis esti ĝenerale uzita pli fare de mizraĥaj aktivuloj en la fruaj 1990aj jaroj. De tiam en Israelo ĝi fariĝis tradicia duon-oficiala kaj amaskomunikilara nomo. [2]

Multaj "mizraĥoj" ("Orientaj" judoj) hodiaŭ malakceptas tiun ĉi (aŭ ajnan) supernomon kaj simpliman priskribon kaj preferi identigi sin mem laŭ sia aparta lando de deveno aŭ tiu de siaj tujaj prapatroj, ekz. "irana/persa judo", "iraka judo", "Tunizia judo", ktp. aŭ preferi uzi la malnovan terminon "Sefarda" en ĝia pli larĝa signifo.

Aliaj nomoj[redakti]

Multaj judoj identigas ĉiujn ne-aŝkenazaj judoj kiel Sefardoj, en moderna hebrea "Sfaradim". Ĉi tiu pli larĝa difino de "Sephardim" kiel inkluzivanta ĉiujn aŭ plej multe de mizraĥaj judoj estas ankaŭ ofta en judaj religiaj cirkloj. La Etiopiaj judaj religiaj gvidantoj en Israelo ankaŭ aliĝis al la mizraĥaj-sefardaj ritaj komununmoj.

La kialo por ĉi tiu klasifiko estas ke plej multaj mizraĥaj komunumoj uzas multe de la samaj religiaj ritoj kiel la proprasence sefardoj. La domino de la sefarda rito inter mizraĥojm estas parte rezulto de la aliĝo de kelkaj de komunumoj de sefardoj sekvante la elpelo de judoj el Hispanio kaj Portugalio en 1492. Dum la lastaj jarcentoj, la antaŭe apartaj ritoj de la mizraĥaj komunumoj estis influitaj, aŭ entute anstataŭigitaj de la rito de la Sephardim, perceptita kiel pli prestiĝa. Eĉ antaŭ ol ĉi tiu asimilo, la originala rito de multaj judaj Orientaj komunumoj estis jam pli proksima al la sefrda rito ol al la aŝkenaza. Pro ĉi tiu kialo, "Sephardim" fine signifis ne nur "hispanajn judojn" sed "judoj de la hispana rito", same kiel " Ashkenazim" estas uzita por "judoj de la germana rito", kies prapatroj parolis la Judgermanan aŭ jidan lingvon, sendepende ĉu aŭ ne ili devenis de Germanio.

Multaj el la sefardaj judoj ekzilitaj el Hispanio translokiĝis en pli grandaj aŭ malgrandaj nombroj en multajn arabparolantajn landojn, kiel Sirio kaj Maroko. En Sirio, plej poste ili interedziĝis kun kaj asimiliĝis en la pli granda solida komunumo de arabparolantaj judoj. En nord-afrikaj landoj, kontraste, kie la Sephardim venis en pli granda nombro ol la antaŭ-ekzistantaj komunumoj estis kelkaj el la lastaj kiuj asimiliĝis en la pli prospera kaj prestiĝa sefarda komunumo. En Maroko distingo restis inter la pure sefarda Gerush Castilia de la hispanlingva norda strio kaj Toshavim, indiĝenaj judoj de Nord-Afrikaj komunumoj de la interno.

Ajnakaze, ĉi tiu asimilo, kombinita kun la uzo de la sefarda rito, kondukis al la populara nomo kaj integriĝo de plej multaj ne-aŝkenazaj judaj komunumoj de la Meza Oriento kaj Nord-Afriko kiel "sefarda", ĉu aŭ ne ili devenis de hispanaj judoj, kio estas kion la terminoj "sefarda judoj" kaj "Sepharadim" konvene implicis kiam uzitaj en la etna kiel kontrasta al la religia sento.

En aliaj multaj arabaj landoj, pli malnova arab-parolantaj judaj komunumoj distingis inter si mem kaj la pli novaj alvenintoj parolantaj Jud-latinidajn lingvojn, tio estas, la Sephardim elpelitaj de Hispanio en 1492 kaj Portugalio en 1497. La establitaj arab-parolantaj judoj nomis sin mem Musta'arabim (araba por Arabigitaj), dum la pli novajn alvenintojn ili nomis moriskoj (laŭ la ladina vorto por maŭroj).

La ankaŭ uzata termino "arabaj judoj" estas polemika, uzata por mem-identigo de kelkaj membroj de la komunumoj koncernitaj sed forte oponita de aliaj pro siaj politikaj, sociaj kaj ideologiaj implicoj.

Lingvo[redakti]

kurdaj judoj en Rawanduz, norda Irako, 1905.

Plejparto de la nomataj orient-judaj aŭ mizraĥaj komunumoj parolis araban, kvankam araba estas nun plejparte uzita kiel dua lingvo, precipe de la pli malnova generacio. Plejparto de la multaj rimarkindaj filozofiaj, religiaj kaj literaturaj laboroj de la judoj en la Oriento estis skribita en araba uzanta modifitan hebrean alfabeton.

Inter aliaj lingvoj asociitaj kun mizraĥoj estas jud-persa (Dzhidi), kartvela, Buĥoro, kurda, jud-berbera, kartaga lingvo, Juhuri, Marata, jud-Malajala kaj kelkaj Jud-arameaj dialektoj. Plej multaj persaj judoj parolas norman persan.

Nov-aramea estas ŝemida lingvo proksime rilata al hebreo. Ĝi estas identigata kiel "juda lingvo", pro tio ke ĝi estas la lingvo de gravaj judaj tekstoj kiel la Talmudo kaj Zoharo kaj multaj ritaj deklamadoj kiel la Kadiŝo. Tradicie, aramea estis lingvo de talmuda debato en jeŝivoj, ĉar multaj rabenaj tekstoj estas skribitaj en miksaĵo de hebrea kaj aramea.

☪ Islamo kaj oriento ☪[redakti]

Ĉe orientaj mondoregionoj, kiel Barato, Rusio, ĉirkaŭ Israelo, ĉirkaŭ Indonezio, ktp., la karaktero de la islamo estas diferenca pro la regionaj cirkunstancoj.

Gazeto[redakti]

  • Zom!.jpg
    La Orienta Revuo. Monata organo de JEI; ĉefe japanlingva. Fondita en 1919. Red. K. Ossaka.
  • Oriento. Tute unika revuo, kiu celis konatigi la histerion, etnografion, literaturon ktp. de la orientaj landoj. Red. Seriŝev en Harbin. La I-a n-ro eliris en jul. 1925 kun 114 p. kaj 33 birdoj, la 2-a kaj lasta enhavis 96 p. kaj 28 birdojn, 26xl8. P. TARNOW.

Ne vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj[redakti]

  • Orientaj fabeloj. De Doroŝeviĉ, el la rusa trad. Hohlov. 1924, 66 p. „Humoraj, trafaj satiroj, vestitaj per la vualo de orienta kostumo. Tiel ili povis vipi la rusan caran reĝimon, mokante la nekomprenemon cenzuron. E-igo tiom taŭga, kiom la originala teksto estas sprita.“ (G. S. ,E', 1924, p: 188.)
  • Oriento. Kvin n-roj de ,Ilustrita Biblioteko', tradukoj kaj originalaĵoj. 1928. „Bona elektro por iom malkovri al ni flankojn de la orienta vivo aŭ animalo.“ (G. S. ,E', 1928, p: 106.)
  • Perloj el la Oriento. Trad. K. Ossaka. 1921, 38 p. Varsaj kaj prozaj tradukoj el la japanaj kaj ĉinaj klasikaj varkoj. Bona lingvo.

Notoj[redakti]

  1. La Senato de la Esperanta Civito
  2. La funkciado de Esperantujo ĉiam pli dependas de retaj servoj, programoj kaj datumaroj prizorgataj de volontuloj.