Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
JacQ.jpg

"Kio do estas la vero?"

~ Fejsbukano

La Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj (ONA) aŭ Nutraĵa kaj Agrokultura Organizaĵo (NAO) normale mallongigita al FAO [1], estas speciala organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj kies celo estas altigi nivelojn de nutrado kaj de vivo; plibonigi produktadon, traktadon, merkatadon, kaj distribuon de manĝaĵoj kaj agrikulturaj produktoj; stimuli kamparan disvolvadon; kaj, tiele, elimini malsaton.

La FAO fondiĝis en 1945 en Kebeko, Kebekio. En 1951 ĝi relokiĝis de Vaŝingtono, Vaŝingtonio al Romo, Romio. Je la 25-a de novembro, 2000, ĝi enhavis 181 membrojn (ĝenerale).

La devizo da la FAO: "Helpante konstrui mondon sen malsato" (oni neniam plene fidu al iu verko).

Agadoj[redakti]

  • Provizi asistadon al disvolvadantaj landoj.
  • Provizi informon pri nutrado, manĝaĵo, agrikulturo, arbarkultivo kaj fiŝkaptado.
  • Konsili registarojn.
  • Organizi neŭtrajn, interŝtatajn forumojn por debati kaj formuli politikon pri la principaj problemoj de nutrado kaj agrikulturo.
Leag.jpg

Demando[redakti]

En vino estas vero. Ĉu kial estas ĉe FAO tia batalo kontraŭ alkoholo?

Tute alia afero[redakti]

0271 n.jpg

FAO faris ampleksan studon por vidi la procenton de perdoj de nutraĵoj en la mondo. Ni havas ciferon, kiu estas — ni diru — tre dolora! Post kolektado de la produktaĵo, ĝis ĝi alvenas al la konsumanto, kaj eĉ en la hejmo mem de konsumantoj, oni havas tre altajn perdojn. Ĝi egalas al preskaŭ unu triono el la tuta monda produkto, kiu — oni povas diri — falas en rubujon. Ĝi estas tre grava produktaĵo, kiu havas ĉiaspecajn implikojn, unualoke homkoncernajn, ĉar tio estas nutraĵo, kiun oni povus transdoni al multaj bezonantaj homoj. Tio estas medio-absurdaĵo, ĉar multe da energio oni elspezas por la produktado. Kaj krome tio koncernas ekonomian malefikecon. Sekve, ĝi estas absurdaĵo homeca, media kaj ekonomi-financa.

Tamen, jam delonge oni konas ilon kapablan trahaki ĉi nodon. Tio estas multlingva agado, kiu celas nacilingvan publikon en diversaj landoj kaj uzas Esperanton kiel pivotlingvon.

Koncepto de tia kunlaboro, miavide, povas aspekti jene: laŭ interkonsento kun aŭtoroj de interesaj videoj ĉe Jutubo oni aldonas al tiuj subtekstojn kaj priskribon en multaj lingvoj, tradukitajn per Esperanto. La priskribo enhavos ligilon al retejo de la projekto, kie oni trovos katalogon de tradukitaj videoj, similan al tiu de Tubaro.

Responde al peto de amikoj, jen mi ĉi tie prezentas pecojn de prelego, kiun mi faris je la 9-a de marto 2010, en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, kun partopreno per interreto de pluraj lokoj en Brazilo kaj eksterlande. Inter la traktitaj temoj, troviĝis la Pedagogio de Dio, kiun rekomendis Alziro Zarur (1914-1979), kiun poste ni elvolvis al socieduka tezo de Legio de Bona Volo, celanta kunigi la kognan evoluadon de lernanto al kulturo de plurobla respekto; tial, ĉiam kun Ekumena Spiritualeco, kaj pri tio mi al Vi parolas ofte. De tio rezultis responde Pedagogio de Amo kaj tiu de Ekumena Civitano, por gejunuloj kaj plenkreskuloj.

Historio[redakti]

Demagogio estas formo de intelekta degenero kaj kiel amasa fenomeno de la eŭropa historio ĝi estiĝis en Francio meze de la 18-a jarcento… Ekde tiu momento Francio kaj sub ĝia influo la tuta kontinento ekkredis, ke rimedo por solvi grandegajn homajn problemojn estas revolucio… strebo per unu bato ŝanĝi ĉion kaj en ĉiuj sferoj.

Ĉu?[redakti]

1026.jpg

La kapablo antaŭvidi la estontecon estas malnova temo, kaj ĝis nun incitas la homan penson. Feliĉe, la scienca komunumo plifortigas la diskuton pri evidentaĵoj kaj okazoj, kiuj aperas. Tiu estas la temo, pri kiu okupiĝas la respektata, eminenta profesoro pri psikologio en Cornell University (Usono) Daryl J. Bem. Lia esploro publikigita en Journal of Personality and Social Psychology ― prestiĝa revuo de American Psychological Association ―, rezulto de studo elvolvita de li en la daŭro de ok jaroj, estigas samtempe laŭdojn kaj kritikojn, flanke de liaj kolegoj kaj de la ĝenerala socio.

Certe, oni selektu por la kunlaboro nur enhavon vere altkvalitan, “kremon”. Kiel specimenon de tia, mi povas nomi, ekzemple, ŝikvidan dokumentan filmon pri Sergej Prokudin-Gorskij, unu el la pioniroj de kolora fotado[2].

Politiko[redakti]

Absolutismo estas sistemo de regado per absoluta aŭtoritato. Indus cetere pli detale esplori, kiel multaj plej karakteraj trajtoj de “aristokrato” de ĉiuj tempoj kaj popoloj kvazaŭ semoj donas amasajn burĝonojn. Strebo ekzemple fari ludon kaj sporton sia ĉefa okupo; per ĉiuj rimedoj — de higieno ĝis vestaro — dorloti sian propran korpon; lasi neniun romantikecon en rilatoj al la virinoj; kundividi libertempon kun la intelektuloj, interne malestimante ilin, kun plezuro fordonante por disŝirado al servistoj kaj ĝendarmoj; preferi reĝimon de absoluta povo al la demokratiaj diskutoj, ktp. La epokon de la eŭropa absolutismo distingas nome malforteco de la ŝtato… la aristokratoj ne deziris fortigi la ŝtaton koste de la socio. Malgraŭ kutimaj imagoj, absolutismo instinkte estimis la socion, kaj estimis oble pli ol la nunaj demokratioj. Hodiaŭ la ŝtato estas pli inteligenta, sed historie pli senrespondeca.

Ĝi povos formi bazon por enpraktikigo de Esperanto kiel laborlingvo en konkretajn celgrupojn, kies anojn interesos informa interŝanĝo kun alilandaj samokupanoj. Tio estas temo por aparta kaj ampleksa pridiskuto; ĉi tie mi nur notos, ke plej taŭgaj por tio aspektas la areoj de hobioj kaj nekomerca agado.

Batalo[redakti]

„Ho, vi trinkas mineralan akvon! Mi vidas ke vi batalas kontraŭ alkoholo laŭ peto de FAO...“

„Ne, kontraŭ la akcizo.“

Notoj[redakti]

  1. Ĉu Vikipedio estas fidinda?
  2. genro estas afero GRAMATIKA