Operacio 23

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
5241.jpg
VIVA NECIKLOPEDIO ALZAD LOS BRAZOS HIJOS

Tiu ĉi artikolo havas hispanan sangon!

Atentu! Francisco Franco kaj Hispana Inkvizicio fantomas ĝin !!


7167.png

"Kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas"

~ Zamenhof pri io ajn

"La jena paĝo ligas al ĉi tiu dosiero: Operacio 23"

~ neciklopedia roboto pri ĉi tiu artikolo

"Serĉu la artikolon Operacio 23 en WikiTrans (maŝintraduko de la anglalingva Vikipedio)"

~ Vikipedio pri operacio 23

"Brave kaj prave!"

~ Jorge Camacho pri ĉi tiu artikolo

"Tamen ankaŭ mi rajtas esprimi min"

~ Milokula Kato
Ristio1 mejode.jpg

"Tio kio ĝenetis min estas ĝuste la koloroj!"

~ iu pri tuta alia afero

"Danko pro tua joyiva informo"

~ Idisto


Operacio 23 estis grava okazaĵo en nifologio.En 1975, en la insulo Tenerifo (Kanariaj Insuloj), grupo da homoj estis protagonisto de serio da kontaktoj pere de tabulo ‘oŭija’, kiuj kondukis al fizika vizito en la interno de kormoŝipo. La plejparto de la spermoj okazis en la strando La Tejita, en la sudo de la insulo, kaj ne tre malproksime de la ĉefa flughaveno de la insularo.

La historio komencas kiam viro, Francisco Padrón, sufokita de problemoj, stiras sian veturilon al krutbordo, preta por sin mortigi. Tiam, forte luma objekto aperas antaŭ li en la ĉielo. Francisco, surprizita, haltigas sian veturilon kaj li fine ne sin mortigas. Tio estis laŭ li kvazaŭ haltiga signalo. Ekde tiam, ŝokita pro sia spermo, li dediĉiĝis al esplorado de neklarigeblaj fenomenoj por trovi klarigon al sia sperto. Li baldaŭ kontaktis gravajn personojn, sciencistojn, kuracistojn, advokatojn (kial ne?), kaj kun ili kreis grupon dediĉita al la esplorado de la strangaj fenomenoj kaj de la nifoj.

Tiu grupo estis pioniro dizajnante iajn sistemojn (mikrofonoj, rudimentaj komputiloj…) kaj miksigante ilin kun la ‘oŭija’ tabulo. Kaj en la sama loko kie Francisco Padrón volis sin mortigi, ĉi tiu grupo havis siajn spertojn.