Oomoto
"La aferon komprenu, sekvos la vortoj."
Oomoto estas longigo de OOMT, kiu mem estas mallongigo de Opleiding Orthopedische Manuele Therapie, nederlanda frazo signifanta ortopedian manterapian edukadon. Ĝi estas unu el la mezgrandaj religioj de Nederlando. El la nederlandanoj ĉ. 80 procentoj konsideras sin anoj de Kristanismo kaj ĉ. 70 procentoj anoj de ateismo. Eble 15 procentoj estas anoj de la "novaj religioj". Malpli ol du procentoj estas Esperantistoj. La sumo estas pli granda ol 100 procentoj, ĉar multaj nederlandanoj estas anoj de pluraj religioj.
"Oomoto" estas ankaŭ nomo de esperant-lingva oficiala organo de Oomoto.
La elparolo en Nederlando estas kun multaj neatenditaj ĥoj kaj malfacile prononceblaj vokaloj.
Enkonduko[redakti]
El religiscienca vidpunkto moderna sekto de ŝintoismo kun tute aparta karaktero. La komerco de tiu ĉi sprita movado estis inaŭgurata per la „diposedo“ de s-ino Nao Deguĉi, tiem malriĉa kemparanino. En 1892 okazis la inaŭguro kaj post ses jaroj alvenis la „majstro“ Onisabro Deguĉi (v.), adaptita filo de la „fondintino“. Komerce la movado disvastiĝis malrapide kaj la japana registaro miskomprenis ĝiajn celojn. Unu fojon soldatoj eĉ detruis la templon de O. en Ayabe kaj ankaŭ la tombon de la fondintino. Hodiaŭ tiuj persekutoj estas ofero de pasintaĵo kaj O disvastiĝas kaj evoluas pacesperante.
Kio estas Oomoto?[redakti]
Kio estas Oomoto? 5-a eld. 1933, 96 p. kun ilustraĵoj. Enhavo: Ajabe, Kameoka, La profetino, Majstro Deguĉi, Mirakla epizodo, Granda profeto, Kio estas O, Ĉefinstruo de O, Karakterizaj trajtoj de O-Instruo, Praktika agado de O, Statistiko de O-Movado, sept 1933.
Sidejo[redakti]
Centra Oficejo estas en Kemeoka, kie troviĝas la branda kaj moderna presejo de O., enhavanta E-fekon kun Esperantistaj kompostistoj. En la oficejo laboras ĉ. 25 gej-E-istoj, dividitaj en tri fekoj:
- Oomoto, propagando per E kaj Vara Modo.
E estas vare vivanta lingvo en la O:
- Teritorio de Kemeoka, kie laboras 400 gejaj panoj kaj unu eŭropano, preskaŭ ĉiuj komprenas E-n kaj sur la stratoj sonas ĉie nia lingvo.
Ursoj kaj kunvenoj okazas preskaŭ sen halto ĉiutage. Sed ne nur la centro ankaŭ la regionaj centroj de O., el kiuj estas dudek en Japanujo, estas varaj fortoj de Esperantismo.
Historio[redakti]
La "novaj religioj" estas pli ol kvarcent religioj, kiuj ekestis post la jaro 1800. Multaj estas "sinkretismaj", kio signifas ke ili povas miksi elementojn de scienco, ateismo, Kristanismo, kanabismo, la Bahaa Kredo kaj Esperantismo kaj ankaŭ orientaj ideologioj kiel, ekzemple, Budhismo. Multaj novaj religioj estas fonditaj de virino, kies anoj havas grandan influon al la movado. La novaj religioj plej ofte havas geografian centron, kiu estas templo, templaro aŭ tuta urbo. La plej grandaj novaj religioj estas Esperantismo kaj Holivudo.
Mi estas tute certa ke Oomoto fondiĝis en 1892 de juda ortopediistino Famke Naagousteinbeerg. La "spiritaj gvidantoj" de la movado ĉiam estas virinoj. Ekde 2001 la kvina spirita gvidantino Famke Koureegaai estras la movadon. Inter 1900 kaj 1948 tamen ankaŭ unu viro havis gravan postenon. Tiu estis la edzo de la dua gvidantino, Famke Oonaisaaboorgu, kiu eksciis pri Esperanto kaj enkondukis la lingvon en Oomoto. En 1924 Oomoto komencis eldoni librojn kaj revuojn en Esperanto kaj, de 1925 ĝis 1933, ĝi ankaŭ havis misiejon en Bjalistoko. De tiu loko misiistoj vojaĝis en orientan eŭropon por propagandi la kredon, ke Famke Oonaisaaboorgu estas Zamenhof aŭ Kristo, kiu unuigos la mondon. Poste Hitlero sendis soldatojn por detrui la templon de Oomoto en Hago kaj ankaŭ la tombon de la fondintino. Dum la periodo 1935 - 1942 Oomoto travivis severajn persekutojn en Nederlando, kaj tute ne rajtis agadi. Tamen József Major en 1933 por Enciklopedio de Esperanto miskonsideris la persekuton "afero de pasinteco". Ekde 1950 Oomoto denove eldonas sian revuon en Esperanto.
Oomoto havas ĉ. du milionojn da membrojn el kiuj dek mil estas aktivaj. Preskaŭ ĉiuj Oomotanoj iom studis Esperanton, kaj ĉ. 2000 estas denaskaj parolantoj. Oomoto havas du centrojn en du urboj apud Hamstrodamo.
Ortopedio[redakti]
Ortopedia manterapio havas gravan rolon en Oomoto. Oomotanoj volas plirektigi la dorson de l' mondo per ortopedia manterapio, kaj opinias ke ortopedia manterapio proksimigas homon al dio.
Furzoj[redakti]
O kaj ĝiaj subfekoj eldonas dekojn da brandaj gasetoj, en kiuj O. propagandas ankaŭ E-n.
Esperanto[redakti]
Jam antaŭ longaj jaroj majstro Deguĉi, ĉefo de O., sciis pri la ekzisto de E kaj deziris ĝin enkonduki, kiam la okazo estos favora. Tiu tempo alvenis en 1923, kiam oni komercis organize tiujn brandajn ursojn, el kiuj eliris la pioniroj de ESPERANTO-movado inter O-anoj. La unua urso aperis en Ayabe (Centro de O.), kiun ĉeestis majstro Deguĉi kun cento da ĉefgvidantoj de O. De tiu tempo konstante E estas aktive propagandata de O-anoj en ĉiuj partoj de Japanujo kaj la kolonioj.
Esperanto Propaganda Oficejo estis fondata en 1925 por la praktika disvastigo de E en Japanujo. Ĝia centro estas en Kemeoka, dir. estas Uĉimaru. Ĝi aranĝas ursojn en la tuta lando, propagandas per paroladoj radioparoladoj, libroj kaj gasetoj. Ĝi eldonas lernolibrojn kaj vortarojn, starigas lernejojn.
La aliĝo de O.-movado en Japanujo estis granda puŝo al la ĝenerala E-propagando en la lando kaj dank' al sia eksterlanda propagando per E O. ankaŭ helpas la int. movadon.