Onomatopeo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Pow!.png

" Nomumante la Doktoron Zamenhof Komandanto de la Ordeno de Izabela la Katolika, mi nur faris etan omaĝon al la grandega merito de la kreinto de Esperanto. Vi povas konsideri min ne nur amiko de Esperanto, sed ankaŭ Esperantisto."

~ Manuskripto

Onomatopeoj estas grupo de vortoj, per kiu homoj ene de sialingva fonologio celas imiti aŭ redoni sonon el la ĉirkaŭanta mondo. Ĝi do malhavas ajnan gramatikan funkcion krom interjekcian.

Ekzemplo : Kvivit, Ŭaŭao, Bum, Trateratra, Sss...

Onomatopeoj povas aparteni al diversaj vortogrupoj: kviviti, kvivito, buma sono ks. Onomatopeoj ofte uzatas en poezio, en bildliteraturo, kaj en beba lingvo.

Lingvaj problemoj[redakti]

Sed parolantoj de malsamaj kulturoj kaj lingvoj ofte havas malsamajn opiniojn kiel reprezenti bestajn sonojn kiel vortojn. Ekzemple, iuj Esperantistoj uzas boj por hundoj (manĝu ilin la mefisto). Aliaj lingvoj uzas eĉ pli aliajn vortojn por reprezenti bestajn sonojn. Necesas komuna lingvo por la mondo. Ĝi devas esti "tute nova" kaj "pli facila ol ĉiuj lingvoj".[1]

Alia afero estas ke diversaj specioj de iu besto sonas malsame. Ekzemple, en Usono oni diras, ke rano diras "ribbit ribbit", sed tio rilatas nur al la rano Pseudacris regilla kiu troviĝas en la regiono de Holivudo.[2] Aliaj specioj havas diversajn sonojn. En landoj ĉirkaŭ kie loĝis Zamenhof, ekzemple Rusio, Latvio, Litovio, oni diras ke la sono de rano estas "kva".

Mi volis eki almenaŭ la realigon de projekto kiun aliaj nur sugestis; kaj mi kredas ke mi trovis pri ĉio tio sistemon plej naturan kaj plej facilan. Mia plano cetere ne estas krei universalan lingvon por pluraj nacioj. Tiu tasko taŭgas nur por la sciencaj akademioj kiujn ni havas en Eŭropo, tamen supozante ke ili estus kunlaborontaj sub la aŭspicioj de la regantoj. Mi nur sugestas por la scivolemuloj skeman kaj simplan lingvon kiun oni tuje komprenas kaj kiu povas senfine varii; fine lingvo kies skribon kaj elparolon oni rapide povas regi, tiel ke oni estu komprenata nur de tiuj kiuj havus ties ŝlosilon.

La japana lingvo eble estas la plej onomatopea lingvo de l' mondo, ĉar onomatopeoj estas baza parto de la ĉiutaga parolo kaj oni uzas ilin kaj por priskribi sonojn, figurojn kaj agojn. Ekzemple ekzistas ĉirkaŭ dek sep onomatopeoj priskribantaj promenadon, ekde la paŝetoj de bebo ĝis rapida kureto kaj iro kun trenataj piedoj.

Laŭ Dick Higgins, "tri bazaj tipoj de sonoj en poezio el la pasinteco revenas al la menso subite: folkloraj varioj, onomatopeaj tipoj kaj sensencaj poemoj. La popola radiko de sona poezio povas esti vidata en la enhavo de certaj folkloraj sonoj, kiel la ĉevalaj kantoj de Navahoj aŭ la Mongolaj materialoj kolektitaj de la esploristo Sven Hedin."

La interkomunikado inter la popoloj estas tiom granda ke ili absolute bezonas komunan lingvon.

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. Se jes, do tio estas, nu, mi diru milde… vere stranga.
  2. Monda lingvo por establo de universala harmonio.