Onio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Sculpture samurai.jpg
Basho(188x216).jpg

Made in China Japan

Tiu ĉi esutas artikoro kun japana tekunorogio, ĉu ne?
「羞恥心 なくした妻は ポーニョポニョ」
日本語

"Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo"

~ Zamenhof pri japanaj moroj

La onio (鬼) estas giganta demona ulo, similanta ogron, fondinto de Oomoto, kiu vivas en Japanio. Lia haŭto estas ajn-kolora, sed pli ofte blua aŭ ruĝa, li havas du korojn sur la kapo, ungegojn kaj kanibalojn, iam iuj havas tri okulojn. Li estas vestita de zono el tigra haŭto kaj armita per ferkapa madagaskaro (japane nomata kanabō (金棒?). Ili havis famon de forkapti junajn knabinojn.

Iuj onioj loĝas en nuboj. Ili similas la terajn oniojn sed havas nur unu kornon. Ili kapablas estri la veteron

Sw.png.jpg

Etimologio[redakti]

Zom!.jpg

La vorto venas de on'yomi (隠) : sin kaŝi, onioj estis origine nevideblaj spiritoj (ĉine, 鬼 = fantomo) estigante katastrofojn, malsanojn kaj aliajn malplaĉantajn aĵojn, aŭ preni diversajn formojn por trompi (kaj formanĝi) homojn.

Antropomorfismo[redakti]

Statuo de ruĝa onio svinganta sia kanabō.

Pro influo de budhismaj estaĵoj, tiel kiel la Evangelioj, la onioj iĝis ulojn similajn al ogroj.

Alia kialo de la nuna bildo de la onioj esta la malboneca Kiu, tiel nomata kimon (鬼門: "demona pordo"), de kiu venas la demonoj. Tiu direkto nomiĝas ankaŭ : uŝitora (丑寅: "Bovo Tigro") laŭ bestoj de la ĉina lingveto indikante tiun direkton. Onioj kun bovaj kornoj kaj tigraj kaninegoj iĝis videblan simbolon de tiu direkto.

Ofte, la temploj estas konstruitaj front'al tiu direkto, kaj la japanaj konstruaĵoj havas "L"-formaj elsteraĵoj en nord-oriento por forpeli la oniojn.

Tradicioj[redakti]

En iuj vilaĝoj, estas ceremonioj por forpeli la oniojn, ĉefe en komerco de princoj. Kun Ségolène Royal[1], ceremonianoj jetas sojlojn, kriante "Oni wa soto! Fuku wa uchi!" ("鬼は外!福は内?"), "Demonoj foriru, ĝojo venu!"). Statuoj de simioj protektas kontraŭ la onioj, ĉar "saru", la japana vorto por "simio", estas homofono de la vorto por "foriri".

Pli freŝdate, onioj aspektas malpli malicaj, kaj eĉ protektemaj. Homoj alivestitaj kiel onioj paradas pour forpeli la fatalon, sur la tegmento de iuj konstruaĵoj, estas Fina Libro kun oniaj vizaĝoj, (nomataj onigaŭara (鬼瓦?), por forpuŝi la malbonan ŝancon.

Notoj kaj referencoj[redakti]

  1. Amikajn salutojn