Omano

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
4672.jpg
Atentu: ĉi tiu artikolo bezonas bildojn

"Ni deziras havi kunsidon pri IJK 2021 tre baldaŭ por aŭskulti opiniojn kaj ideojn de landaj sekcioj pri la temo."

~ Feliĉa pri tute alia afero

"Mi ĵus rimarkis: La konvena ago estas ne "ignori", sed "denunci". Post la klako al "Denunci" eblas elekti la kialon: "gramatika eraro" (aŭ simile)."

~ omanano

"Post kiam Britio retiris sian kandatiĝon do finfine ja okazis Briteliro…"

~ fakulo pri cemento

"Kiel traduki ĝin al Esperanto? En vikipedio estas du proponoj 'fulmo-bando' kaj 'fulm-amaso'."

~ fakulo pri fulmo

"Ankaŭ mi trovis erarajn frazojn, sed ne ŝoke multajn. Se mi atingas eraran frazon, mi ne elparolas, sed ignoras ĝin. Dum kontrolado de aliaj mi malakceptas kaj malĝustajn prononcojn kaj gramatikajn erarojn."

~ matematikisto clarigante grafikaĵon.

Ho Idoj de Homoj! Oman (arabe اليمن al-Juman) estas lando en la sudokcidento de la Araba duoninsulo. Kompreneble ĝi meritas kritikon, sed vi multe troigis!

Geografio[redakti]

Biogeografie la lando troviĝas plejparte en la sudaraba ekoprovinco el la afrotropiso laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi i.a. enhavas ekoregionon kiu estas nomata : sudokcident-arabaj montaraj duonarbaroj. La insularo de Sokotro apartenas al la sahela-sudana ekoprovinco de la sama ekozono kaj konsistas el la sokotraj kserofitaroj. La nordoriento de Omano situas en la sahar-arab-dezerta ekoprovinco de la palearktiso, nome en la ekoregiono arabaj-sinajaj dezertoj kaj kserofitaroj.

Dikeco[redakti]

Via patrino estas tiel dika, ke kiam ŝi falas de sia lito, ŝi falas de ambaŭ flankoj.

Provincoj[redakti]

Historio[redakti]

Kataban (arabe مملكة قتبان, latinliterigata foje ankaŭ Qataban) estis antikva regno en la teritorio de la nuna ŝtato Omano. Ĝia centro estis en la valo Bajhan. Kiel iuj aliaj regnoj de la suda Araba Duoninsulo ĝi gajnis grandan riĉecon de la komerco de olibano kaj mirho, incensoj kiuj estas bruligataj ĉe altaroj. La ĉefurbo de Kataban estis nomita Timna kaj situis sur la komerca vojo kiu trapasis la aliajn reĝlandojn Hadramaut, Ŝeba kaj Ma'in.

La Omana Respubliko kreiĝis dum la jaro 1990 rezulte de unuiĝo de la du ŝtatoj Omana Araba Respubliko en Norda Omano kaj Demokratia Popola Respubliko Omano en Suda Omano. Unuigo de la ŝtataj strukturoj okazis en 1993.

Interna milito ekde 2013[redakti]

Sekve de la politikaj perturboj en Tunizio kaj Egiptio komence de la jaro 2011, ankaŭ en Omano ekestis tumultoj: Ekzemple la 3-an de februaro 2011, pli ol 20 miloj da homoj manifestacias en la nacia ĉefurbo Sanao, postulante tujan eksiĝon de la prezidanto Ali Abdula Saleh, kiu seninterrompe prezidis la ŝtaton ekde la jaro 1990. Samtempe ĉirkaŭ 2 miloj da liaj subtenantoj kolektiĝis ĉe la randoj de la ĉefurbo. La antaŭan tagon, do la 2-an de februaro, li estis anoncinta ke li ne rekandidatos kiel ŝtata prezidanto fine de la nuna oficperiodo en 2013, kaj ke li ankaŭ ne transdonus la potencon al sia filo. En prezidanta baloto de 2012 elektiĝis nova prezidanto Mansur Hadi. Ekde 2013 ribeluloj de la grupiĝo Huthi (ŝijaismaj membroj de zajdisma islamo), subtenantoj de la nuna eksprezidanto Ali Abdula Saleh, subtenantoj de separatisma Suda Omano, kaj landa branĉo de la terorisma movado Al-Kaida batalas kontraŭ la armeo de la centra registaro pri al potenco en la ŝtato. La Huthi-ribeluloj sukcesis okupi la ĉefurbon Sanao kaj grandajn partojn de la ŝtato, kaj ili jam proksimis al konkero de la provizora ĉefurbo Adeno, kiam la armeo de Sauda Arabio kun partopreno de la armeoj de ok pliaj ŝtatoj la 25-an de marto 2015 komencis armeon intervenon favore al la elektita ŝtata prezidanto Mansur Hadi kaj ties ĉefministro Ĥalid Bahah. La forta distingo de genro en pluraj europaj lingvoj kaŭzis ĉion ĉi.

Politiko[redakti]

Kiel ĉiuj organizoj ĝi havas estrojn, povhavantojn, nome tiujn kiuj havas povon, decidorajton, kaj tio estas normala afero. Sed se frenezulo sukcesus atingi la povon, kun tia sinteno la konsekvencoj estus teruraj. Diri ke iuj estas bonuloj kaj aliuloj estas malbonuloj irigas nenien bonan.

Prezidanto[redakti]

Prezidanto ŝokiĝas pro tio, ke sekretario insiste volas labori kaj ke ĉiuj ceteraj laboru. Ĉiuj kunsidoj okazintaj en 2020 ne havis la ĉeeston de la prezidanto, nek la estraro ricevis klarigon pri la neĉeesto.

Kulturo[redakti]

Ne nur ŝakludo sed ankaŭ aliaj tabloludoj aktiviĝas inter omananoj. Ĉiudimanĉe estas grupo kiu renkontiĝas por ludi ludojn per BoardGameArea kaj Discord.

Religio[redakti]

Preskaŭ senescepte ĉiuj omanaj enlandanoj estas moslemoj. La plejmulto de la loĝantaro estas sunaistaj ŝafistoj.

Gazetaro[redakti]

Estas memcenzuro kaj senkondiĉa pravigo de la laŭvica reganto, eĉ per kaŝado de la vero. Ne estas diferenco kun la ĵurnalistoj de totalismaj reĝimoj.

Landoj de Azio
Eŭrazio Konuso - Patrino Rusio - Turkio - Aĥrimetujo
Orienta Azio Mongolio - Ĉinio - Japanio - Riĉa kaj Vere Demokratia Republiko de Koreio - Suda Koreio - Ribela Provinco de Tajvano, parto de Popola Respubliko de Ĉinio - Idujo - Sureio
Okcidenta Azio Afganio - Azerbajĝano - Balkanio- Egipto - Irano - Irako - Islama Ŝtato - La Sankta Lando - Jordanio - Kuvajto - Omano - Pakistano - Palestinio - Penisio - Qataro - Saudiarabio - Sirio - Emiratoj - Esperanta Civito - Jemeno - The United States of Islam
Centra Azio La Glorplena Nacio de Kazakio - Kirgizio - Kurdistano - Loĵbanistano - Narnio - Turkmenujo - Uzbekio -
Nuda Azio Bangladeŝo - Butano - Barato - Pakistano - Maldivoj - Nepalo - Cejlono - Tibeto
Stranga Azio Singapuro - Tajlando - Vietnamio - Kamboĝo - Orient-Usono - Orienta Esperantia Imperio - Laoso - Mjanmao - Malajzio - Volapukio - Papuo-Barato