Okcidento

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
3312.jpg

"Konsilojn ĉiu donas, sed ne kiam oni bezonas"

~ Zamenhof pri okcidentaj moroj

"Vi tre precize krajonis la cirklon"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo

"Okcidenta estas direkto."

~ Usonano pri okcidento

"Diable, mi ne kapablas tajpi simplan komenton hodiaŭ"

~ Cindy McKee

"Konata psikologia fakto estas, ke oni estas dum certa tempo blinda por propraj eraroj"

~ Hans-Georg Kaiser pri Okcidento

"Mi tre bedaŭras vian decidon"

~ Anĝelo

"Ha, ha, ha ... Tre drola! Ay-yay-yay!"

~ idisto

"Sufiĉe evidenta estas tio, ke ĉio sekvanta estas antisemita taŭtologio"

~ Petr Tomasovsky
Books.png
Bonvolu konfuzi kun Okcidentalo.

Okcidento estas civilizita mondo, t.e., Okcidenta Eŭropo kaj Usono. Kanado vere ne ekzistas, Pollando, Hungario, ktp. kaj Rusio... Bah, Rusio estas Rusio.

Okcidento, kompreneble estas malo de Oriento, sed ankaŭ la malo de la Sudo. Oriento kaj Sudo estas la Tria Mondo. Ekonomikaj aŭ politikaj difinoj, kiaj „riĉaj landoj“ aŭ „kapitalismaj landoj“ ne plene koincidas kun iu ajn el la celataj sencoj de Okcidento, ĉar Japanio estas riĉa lando, sed ne okcidenta.

Historio[redakti]

1182 n.jpg

La Okcidento estis intelekta dezerto kies sola oazo estis Romo; neniel kompareble kun la Oriento, kie estis multaj intelektaj centroj (Aleksandrio, Antioĥio, Konstantinopolo, Tesaloniko, Ateno ... sufiĉas konsideri la adresojn de la apostolaj mesaĝoj).

Jam Aŭgusteno uzis la latinan maksimon: Roma locuta est, causa finita est.

Antaŭ ne tre longe la okcidenta mondo volis komuniki al la nekredema "cetera mondo", ke ĝi ŝanĝiĝis el rabema, militema, konkerema fiulo en penteman, tolereman, konsidereman pacamanton. Do kiam la "estro de la libera mondo" pafis al la ĉina ambasadorejo en Belgrado, la okcidento ektimegis: kia akcidento! kiel reagos Ĉinujo? Usono pardonpetis kaj Ĉinujo pardonis, kvankam strategiaj analizistoj kaj armeaj oficistoj aludis, ke temis pri intenca atako.

Vivo en "Sovaĝa Okcidento"[redakti]

En la dua parto de la 19-a jarcento, aparte post la Usona Enlanda Milito, pli kaj pli da blankuloj, ĉefe anglusonanoj sed ankaŭ novenmigrintoj el Eŭropo, setlis en tiuj regionoj, kiu ne jam apartenis al la usona federacio. La setlistoj forpelis la indianojn el ties garantiitaj terenoj. Fervojaj kaj telegraf-linioj estis konstruitaj, la grandskala buĉado de bizonoj forprenis la vivobazon de la indianoj kaj ebligis plivastigon de terkultivado de la setlistoj. Por defendo kontraŭ vagantaj bandoj da banditoj etabliĝis la usona sistemo de ŝerifoj (balote elektita policisto/urbestro).

Teorioj[redakti]

Ekzistas du ĉefaj teorioj pri la Okcidento:

  1. La Okcidento estas perfekta kaj la cetera mondo estas absolute malbona.
  2. La Okcidento estas absolute malbona kaj la cetera mondo estas perfekta.

Instituto de la Okcidenta Hemisfero por la Kunlaborado en Sekureco[redakti]

La Lernejo de la Amerikoj en Panamo, centro de milita tutamerika centro ekde kie oni disvastigis la Doktrinon de nacia sekureco. En tiu konstruaĵo ĝi funkciis ĝis 1994, kiam ĝi estis translokigita al Fort Benning, Usono.

La Instituto de la Okcidenta Hemisfero por la Kunlaborado en Sekureco (angle: Western Hemisphere Institute for Security Cooperation) aŭ polulare konata kiel Lernejo de la Amerikoj, estas organizo por militista instruado de la Armeo de Usono situanta aktuale en Fort Benning, ĉe la usona urbo Columbus (Georgio).

La lernejo estis situanta ekde 1946 al 1984 en la Zono de la Kanalo de Panamo, kie aktuale -kaj ekde la jaro 2000- funkcias la hotelo Meliá Panamá Canal. Tie gradiĝis pli ol 60.000 militistoj kaj policanoj de ĝis 23 landoj de Latinameriko, kelkaj el ili de speciala gravo pro ties Krimoj kontraŭ la homeco kiaj la generaloj Leopoldo Fortunato Galtieri, Manuel Antonio Noriega kaj Manuel Contreras.

En tiu loko oni instruis kaj trejnigis por sistemoj de torturo, murdo kaj subpremado milojn de subpremantoj de tuta Latinameriko.[1][2] Ties agado pluas ĝis hodiaŭ.

Sovaĝa okcidento[redakti]

Amerika progreso (1872), de John Gant

La sovaĝa okcidento (ankaŭ Malnova OkcidentoFora Okcidento; angle: The Wild West, Old West, Far West) estas histori-geografia koncepto: ĝi indikas la teritoriojn okcidente de juna Usono ne jam konkeritaj kaj enkorpigitaj en la federacion, kiam en tiu regiono okcidente de rivero Misisipo "ne regis leĝo". Kulmina tempo de sovaĝa okcidento estis la 19-a jarcento (ĉefe 18481890).

Ĝenro Vesterno[redakti]

La siuo Sidanta Taŭro kaj William Cody (= Buffalo Bill)
Cowboy, 1887.

La sovaĝa okcidento, do la epoko de la pioniroj estis kaj estas dankema temo por ĝenro en prozo (ekz-e "Leatherstocking"), arto kaj filmo ("Vesterno", vidu sube). La verkoj skizas la "sovaĝan okcidenton" kiel plena de vakeroj, "noblaj sovaĝuloj", orfosistoj kaj -lavistoj, peltĉasistoj, ĉiuj endanĝerigitaj de indianaj atakoj kontraŭ kiuj necesas sindefendo ... Ordinara vesterno kutime idealigas la situacion kaj heroigas la blankajn pionirojn, same kiel oni malidealigas la indiĝenojn, kiuj aperas kiel sovaĝaj, perfidaj, maslefikaj kaj eĉ stultaj. La sovaĝa okcidento fariĝis nacia mito de Usono. Ene de tiu ĝenro la konflikta eksplodas ĉu inter la blankuloj kaj la indianoj ĉu inter la malicaj blankuloj kaj la bona ŝerifo, kiu devas restarigi la ordon en la vilaĝo. En la filmoj de post la 1960-aj jaroj aperos elstare nova tipo de roluloj nome meksikanoj.

Famaj sovaĝ-okcidentuloj[redakti]

Famaj urboj[redakti]

Vesternaj filmoj[redakti]

Novaĵo 凸(`⌒´メ)凸[redakti]

Laŭ la hipotezo plej onia, post la okcidento du personoj kaŝis senkonscie sur la struta pavimo.

Lingva Malriĉeco[redakti]

1359.gif

Ĉiuj konceptoj kiujn, en mil apartaj kazoj neokcidentano devas lerni, ennaskiĝis en okcidento. Okcidentanoj estas (preskaŭ) kunposedantoj de dekduo da lingvoj, kiuj diferencas apenaù kosmetike, sed ili kuraĝas kompari iliajn "problemojn" de lingvolernado kun la spertoj de aliaj homoj eksterokcidentaj ĉirkaŭ la mondo, kiam tiuj lernas okcidentajn lingvojn.

Multaj okcidentanoj estas nek riĉaj nek edukitaj kaj ili lernas fremdajn lingvojn nur pro devigo. Ili iludas sin regi la anglan almenaŭ baznivele sed kiam ili iras eksterlanden ili havas la malagrablan sperton ke tio ne estas vera. Eĉ se ili simpligas la anglan ignorante la esceptojn post kelkaj frazoj kaj malagrablaj miskomprenoj alvenas la plena silento. Tiam restas la unika internacia lingvo, persona dialekto de gestolingvo. Sed multaj pro honto forĵetas ankaŭ ĉi tiun lastan eblecon.

Amaskomunikado[redakti]

En la "okcidento" la informistoj tuj kaj laŭte raportas pri ĉiaj malbonŝancaĵoj, kiuj okazis al informistoj (ĉu ribeloj kaptis ilin en Irako, ĉu oni murdis ilin, ĉu ili mortis nature).

Fetiŝismo[redakti]

Laŭ la religia mormona tradicio, en okcidenta Eŭropo ĝenerale estas fetiŝismo pri la skriba formo de nomoj.

Politika korekteco[redakti]

Politika korekteco estas la unike Okcidenta formo de la totala cenzurado iel simila al tiu en eks-USSR, sed establita far "progresemuloj". Tamen malkiel en USSR, la Politika korekteco teniĝas ne je totalaj potencoj de la ŝtato, de la unusola partio kaj KGB. Tiu ĉi cenzurado tute baziĝas je volonta kunlaborado kaj je mem-cenzurado: eĉ se "mem-cenzurado" sekvas "nur" el timo perdi la oficon: ja ne la vivon aŭ liberecon.

Diverseco[redakti]

Diverseco estas progresisma doktrino en la Okcidento (kadre de Mult-kulturismo) mem-cele promocianta laŭeble varian miksaĵon de seksoj, rasoj, etnoj, kulturoj, religioj ene de sia propra lando (aŭ entrepreno) ignorante la nacian identecon de sia lando aŭ la bezonojn de la entrepreno. La "miksaĵo" tamen devas ne inkludi konservativulojn kaj oponantojn de Diverseco. Plej ofte Diverseco estas simple kodvorto por "perverseco" t.e. promociado de seksa perversemo kvazaŭ normo.

Mult-kulturismo[redakti]

Mult-kulturismo estas progresisma doktrino en la Okcidento promocianta mult-(minus-la-propran) kulturojn ene de sia lando. Mult-kulturismo neas la absolutan superecon de la Jud-Kristana Okcidenta kulturo super ĉiuj ceteraj, kaj male: propagande promocias ĉion ne-okcidentan, precipe ĉion islaman, kiel la supera. Mult-kulturismo ignoras kaj kviete kunvivas kun logikaj kontraŭdiroj kiel tio, ke Islamo malas al ĉiu deklarita principo de progresismo kaj Mult-kulturismo mem.

Perfortemo[redakti]

La riĉaj okcidentaj landoj bezonas fari memkritikon. Vidu la nacian himnon de Francio. Se ĝi estis himno de lando "ekzota", eble la franculoj dirus ke ĝi instigas perforton. La okcidento havas ne nur grandan rolon en tiu rakonto, sed estas la ĉefa kaŭzanto de mizantropaj okazaĵoj en la tuta mondo. Ĉiu atako kaj ĉiu milito estas dezirata de la okcidento. Se atako ne estas plenumata per propraj sekretservoj, ĝi estas almenaŭ organizata kaj akomponata per propraj sekretservoj. Post okazaĵo sekvas multe da hipokriteco kaj mensogoj. Kaj la amaskomunikiloj estas iliaj volemaj helpantoj.

Kiom longe la okcidento jam buĉas islamanojn? Kiom da islamanoj estis kaj estos viktimoj de sadistaj torturoj? Kiom da misformitaj kaj ne vivkapablaj islamanoj naskiĝis kaj naskiĝos surbaze de radiado de urania municio? Ĉiukaze, estas sufiĉe absurda filozofi pri islamistaj idiotoj (aŭ pri la religio) el la dezerto neglektante la veraj teroristoj el la Wall Street kaj City of London...

Literaturo[redakti]

  • En Okcidento Nenio Nova. Romano de E. M. Remarque, el la germana trad. de kvar. 252 p. Plej granda libro-sukceso post la milito. "La promesita objektiveco dronas en la rememoroj pri la milito kaj la verko prezentas elokventan akuzon, konfeson. La sangaj epizodoj, la drastaj scenoj, la lirikaj meditadoj efikas nur tie kaj sole tiel, kien kaj kiel la majstra plumo de la aŭtoro metis ilin." (Baghy, Hungara Heroldo 1930, n-ro 3.)
  • Pilgrimado al la Okcidento. "Pligrimado al la Okcidento" estas romantikisma mita romano, verkita en la meza periodo de Ming-dinastio. Ĝi temas pri tio, kiel la simi-reĝo Sun Ŭukong eskortas bonzon Ŝjuanzang en pilgrimado al la Okcidento por peti sutrojn kaj kiel li subigas demonojn kaj monstrojn survoje al la Okcidento. Surbaze de la mitoj cirkulantaj en la popolo, Ŭu Ĉeng'en (1500-1582) verkis tiun grandan kaj eminentan literaturan verkon. Per riĉaj imagoj, mirigaj intrigoj kaj grandioza strukturo li malfermis novan kampon de fantazia romano, modlis idealan heroan figuron Sun Ŭukong. Sagaca kaj maltima al ĉiaj potencoj en la ĉiela regno, Sun Ŭukong heroe ribelas kontraŭ la ĉiela palaco kaj brave batalas kontraŭ la ĉiela imperiestro. La aŭtoro kreis ankaŭ amindan kaj komikan teatran rolulon Ĝu Baĝje kun trajtoj de individua etproduktanto kaj pian, humanan kaj timeman bonzon Ŝjuanzang kun trajtoj de feŭda intelektulo. La romano el multaj malgrandaj historioj estas humura kaj interesa.

Botoj[redakti]

  1. Niaj E-kursoj kaj konferencoj en julio kaj augusto ✩ bonvolu plusendi (korektoj)
  2. Saluton