Ogro

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Ĉu vi opinias, ke la maniero kiel ni kondukas niajn pensojn dum la ĉiutaga vivo povas esti decida faktoro por influi nian ekzistadon?"

~ Mirmekoleono

"Ĉi-momente, mi plene konsentas."

~ Mandragoro

"Tiu takso estas tre dubinda laŭ mi."

~ Nixo


Nerdoj.jpg

Ogro, en legendoj kaj rakontoj, estas monstra homo kiu nutras sin per la karno de nerdoj. En iuj rakontoj la ogroj estas nomataj "Lupohomo" kvankam ili neniel rilatas kun likantropoj.

Etimologio[redakti]

La vorto venus de la verko de la itala poemisto Giambattista Basile [1], derivata de Orko, romia dio de la Infero, sed oni ankaŭ trovas tiun vorton en Orlando furioso - 1516, verko de itala poemisto Ludovico Ariosto, ankaŭ jam de Chrétien de Troyes (ni devus precizigi : en nia lando…).

Oni plej antikve trovas tre similan anglosaksan vorton orceanas[2] [3] en Beowulf, poemo verkita en la 10-a jarcento, eble eĉ pli frue), Beowulf, l. 112: "eotenas ond ylfe ond orcneas" (ĉu tio estas senpage?).

La vorto iĝas pli populara en la verkoj de Charles Perrault [4]kaj de Marie-Catherine d'Aulnoy [5].

Cerboj.jpg

Folkloro kaj mitoj[redakti]

En plejparto el la rakontoj ogroj estas grandaj, fortaj, stultaj kaj malicaj.

Tamen iuj ogroj estas riĉaj kaj potencaj, kaj havas magiajn povojn aŭ magiajn objektojn. En La malgranda Fingreto la botojn de la ogro permesas salti sep mejlojn. La ogro en La Majstro Kato[6] povas ŝanĝiĝi al ia ajn besto. La ogrino en La Belulino dormanta en Arbaro estas reĝedzino. (kio estas tute prava).

Esperanto[redakti]

Ogro eklernis esperanton en 1823.

Simboleco[redakti]

Por la disĉiploj de Sigmund Freud la ogro estas la koŝmara bildo de la patro, memorigante la helenan Kronos.

En sia verko "The Uses of Enchantment: The Meaning and Importance of Fairy Tales" (la idioteco ne konas limojn), Bruno Bettelheim opinias, ke la ogro estas "la timigo al nerdoj, kiuj havas impulson sorbi ĉion en sian kapon[7] estas montrita, kiel detruiva impulso, kiu devas esti venkita: tio, kio montras la venkon kontraŭ la ogro.

Notoj kaj referencoj[redakti]

  1. Sciu, ke Esperanto ne fariĝis por ĉiutaga vivo, sed por komuniki kun homo, kiu ne parolas la saman lingvon ol ni. Plie ĝia lingvo povas esti ne eŭropa.
  2. Sume taŭgas la solvo.
  3. Tiun ŝercon mi aŭdis lastatempe, sed mi ne plu memoras de kiu, ha.
  4. Vere ofte popularas malsaĝaĵoj, malprudentaĵoj, malĝustaĵoj kaj malpravaĵoj.
  5. Kun granda ŝoko mi legis la artikolaĉon.
  6. Aŭ la Kato piedvestita per botoj.
  7. Mi ekkredas, kion iama instruistino de Esperanto kaj komitatanino de UEA diris: Esperanto postvivos ne dank’ al la Esperantistoj, sed malgrau la Esperantistoj.