Obstrukco

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Fili.jpg

"Bona komenco, fino fuŝa."

~ Novliberalulo

"Neniu eskapis."

~ La Moderuloj

"Bone, mi estu justa."

~ obstrucanto
Amuziĝo sen tediĝo!

Obstrukco estas turpa malhelpado al virta laboro de registraro, farita per ĉiuj hidaj rimedoj fare de la opozicio. Ĝia plej fia formo estas tro longa parolado por malhelpi meritan decidon. Tio funkcias nur, kiam la decidon oni devas atingi en limigita tempo. En sinceraj landoj la praktiko de obstrukco estas malebligita aŭ almenaŭ malfaciligita pere de rimedoj kiel daŭrolimo de paroladoj.[1]

Ĝi funkcias ĝis hodiaŭ en la Usona senato, kie, por depreni la parolrajton al parolanto, estas necese, ke la kvalifika plimulto [2] de la senatanoj voĉdonu tiucele. „La obstrukco servas despotismon de la maplimulto” – diris usona senatano Bill Frist en novembro de 2004, kiam la obstrukco de la malplimulto malhelpis jam 10-foje elekton de nova juĝisto al la Supera Kortumo, ekde 2000.[3]

Obstrukco estas en la ĉiutaga lingvouzo la ĝeno de cirkulado, trairado ktp. per amaso da objektoj. [4]

Historio de la politika obstrukco ...kun siaspeca spico![redakti]

La obstrukcon (leĝera, senkaprica) uzis unuafoje la irlandaj parlamentanoj en la suba ĉambro de la angla parlamento . La uzebleco retiriĝis en la 20-a jarcento. Pluraj generacioj de artistoj esploris tion en siaj verkoj.

Demandoj[redakti]

Kiom for oni pretas iri por siaj idealoj? Ĉu ekzistas la pura amo, ne miksita kun iuj ajn aliaj sentoj kaj motivoj? Sed kio estas la homo? Kaj kio estas la amo? Kio estas la homa personeco kaj ĉu ĝi vere estas tiom unika, neanstataŭigebla kaj neimitebla? Sed kiu kulpas pri tiu ĉi atmosfero, ĉu ne esperantistoj mem?

Notoj[redakti]

  1. Vi pravas, do mi korektis.
  2. Instrudona historio pri kiel potenco plian fojon fikis sian popolon – ĉi-kaze rektasence.
  3. Interesa artikolo, pri temo antaŭe nekonata al mi.
  4. “Homo povas nur homon ami” diros iu.