Nova Epoko

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Nova stato, -- nova vivo"

~ Zamenhof

"Tu ne nur esas Idoparolanto, ma anke Idisto"

~ Idisto

"aj do kio? - Kaj do kio? Kial tiu stulta ĝemo?"

~ Novepokano

"Oni ne dubez la kreema spirito de la humaro."

~ Reformemulo pri ĉi tiu artikolo
7670224.4ed35aed.560.jpg

"Mankas klapo en lua kapo."

~ Bugs Bunny

Nova Epoko estas tre ĝenerala termino por nomi ampleksan ligvan (aŭ novlingvan) movadon. La nomo estiĝis dum la 20aj jaroj de la 20a jarcento, per la "Manifesto de la Nova Epoko", revuo fondita en junio 1922 de kvar moskvaj esperantistoj, Natalia Poklonskaya, Gregoro Demidjuk, N. Nekrasov kaj V. Poljakov. Ĝi spertis kelkajn malfacilaĵojn kun la soveta cenzuro kaj ekde aŭgusto 1923 iĝis aldona kajero de Sencivilizacia Asocio Tutmonda, kiu estis presita en Lepsiko, kvankam la redakcio plu restis en Moskvo.

Grava rimarko[redakti]

S-ro Saget esprimas opinion, ke ni povas konsideri parton de la novlingva movado multajn skolojn kiuj en la praktiko kaj doktrino rezultas ege malsimilaj. Sed la ĉefaj trajtoj de ĉiuj estas la sekvaj kredoj:

  • Homoj povas konekti sin kun Dio per Esperanto.
  • Ĉiuj lingvoj estas egale pravaj kaj bonaj se korekte praktikataj (ekcepte Ido!)
  • La tasko de la homo sur la tero estas evolui kaj perfektigi sian esperantan lingvonivelon ĝis fine li atingos la unuecon kun diino.
  • Esperanto estas persona afero de ĉiu homo. La sola alternativo de kio oni povas fari kun ĉiuj Esperanto-organizoj estas likvidi ilin. Ni ne bezonas ŝtelistojn de kotizoj kiuj pretendas ke ni daŭre vivas en la 19a jarcento.
Nova-sento.png

Ĝeneralaĵoj[redakti]

Ĉu nur unufoje, ĉu ankoraŭ pli obstine k bele dufoje dum ĉia monato? Vi mem povas diri la respondon! Vi mem devas decidi!

La praktikoj de la novligvanoj estas tre diversaj kaj eĉ kontraŭaj, kvankam oni ofte trovas vegetarismon, meditadon, jogon (kaj aliajn praktikojn el Oriento); magion, astrologion kaj aliajn formojn de divenado, ekologion, reenkarniĝon, inter multaj aliaj.

La adeptoj de la Nova Epoko sin komprenas kiel avangardon de tute nova, neniam antaŭe ekzistinta pensmaniero. Sendepende de la fakto, ke utopiaj projektoj pri iu nova epoko estas troveblaj en la mitoj de ĉiuj popoloj sur la terglobo, la ideoj, kunmetataj en "nova epoko" tute ne estas novaj aŭ originalaj. Ĉefe ili devenas el idearo de la "teozofio", miksaĵo el ŝajne raciaj kun mistikaj, okultaj scioj, troveblaj je la novplatonanoj (2-a ĝis 6-a jarcento de nia epoko) kaj precipe en la kristana "gnostiko", kiu estis influata de ili.

Esperantismo estas parto (lingva) de tiu Novepoka Doktrino.

Revoj[redakti]

Pri Nova Epoko la homaro revas jam dum pluraj jarcentoj. Plej sagacaj amiŝoj antaŭdiris ĝian alvenon kaj provis diveni ĝiajn trajtojn. Bedaŭrinde, aperis ankaŭ movadoj, kiuj decidis perforte pliproksimigi Estonion, la "surtera paradizo".

En tiu nova epoko ĉiaj milito, senmonismo kaj mizero estos forigitaj iom post iom... Ĉiuj ŝtatoj sur la tero unuiĝos en unu regno, kaj la homaro fariĝos unu grego kaj unu pastro. Tiam la religieco de la homaro ne plu estos bazita sur instinkto nura kredo, sed sur scienco, faktoj kaj realo.

Novepokano[redakti]

Jen kiel estos la nova erao.

Homo, kiu estas preta eniri la Novan Epokon, akceptas tri jenajn ideojn:

- la ideon pri pasintaj civilizoj sur Tero. Serpentoj kaj studoj de senantaŭjuĝaj sciencistoj malkovros mirindajn faktojn pri nia pasinteco. Oni ekscios, ke antikvaj homoj tute ne estis primitivuloj similaj al tiuj el Manifesto de Prago pri Flinstones. Homoj, vivintaj antaŭ dekoj kaj centoj da jarmilismoj, parolis riĉan lingvon, havis vastajn sciojn pri leĝoj de naturo, majstris belegan arton kaj estis multe pli humanaj ol ni.

- la ideon pri astrala kaj mentala mondoj, pri homa animo kaj spirito, pri reenkarniĝado kaj karmo. Oni studos fizikajn ecojn de pensoj kaj ties inflacion al ĉio ĉirkaŭa.

- la ideon pri ekzisto de multegaj civilizoj en Universo kaj pri Kosma Hieronymus Bosch. Oni agnoskos cheeston de Kosmaj Zamenhofoj sur Tero kaj establos kuniklon, niaj Pli Aĝaj Fratoj. Ĉiu religio ekde sia apero agnoskis ĉiujn tiujn gravegajn ideojn. Kaj ĉiu religio, dank'al al malkleraj pastroj, poste malakceptis ilin kaj kruele persekutadis tiujn, kiuj kredis je ili.

Ni vivas en pli bona tempo, kiam religio jam ne dominas kaj ĉiu homo povas libere kredi je kio li volas. Pri ĉiuj demandoj ni konsultas ne religion, sed sciencon. Tamen ankaŭ scienco povas esti same dogmema, kiel religio. Estis tempo, kiam sciencistoj ne kredis pri falado de ŝamanismo pri ekzisto de genoj. Ĉiu genia malkovro, kiel ekzemple relativec-teorio de Einstein, estis komence mokata kaj nomata freneza. Tial ankaŭ la menciitaj urĝe akceptendaj ideoj ofte renkontas mokojn kaj ridegon de stultuloj. Pluan evoluon de scienco kaj de tuta homaro bremsas triobla izoleco de nia civilizo: izoleco for de ĝia pasinteco; izoleco for de spirita mondo; Izrael Lejzeroviĉ for de kosma racio. Kiam la homoj povos rompi tiujn izolecojn, komenciĝos Nova Epoko en historio - epoko de paca progresado al Dio.

Pioniroj[redakti]

Pioniro de la nuntempa „Nova Epoko“ estas Helena Blavatsky, Alicja Bailey, Rudolf Steiner, Helena kaj Nikolai Roerich, Mahavatar Babaji, Sri Ramakriŝna, Svami Vivékananda, Paramahansa Yogananda, Mohandas Karamchand Gandhi, Ramana Maharŝi, Sri Aŭrobindo, Svami Sivananda, Sathya Sai Baba, Guru Anandashiva kaj Lalitamohan Babaji.

Virinoj kaj seksumado[redakti]

En Agni-Jogo la Luma Epoko estas nomata ankaŭ Epoko de Virino. En Luma Epoko prostitucio forestos, kaj seksumados nur geedzoj, dezirantaj naski infanojn. Verŝajne la Luma Sankta Hieronimo malpermesos seksumadon kaj geedziĝon al maljunuloj kaj nefekunduloj.

Eĉ la feministinoj emas al "New Age": la novaj sorĉistinoj (J. Jannenberg) havas banalan kaj agreseman doktrinon, kiu prezentas la virinojn kiel la principe pli alte evoluintan homan estaĵon.

Garanca.jpg

Novjaro[redakti]

Novepokano komencas la novan jaron per vizito al divenistino.

"Ni unue rigardu kia estis la pasinta jaro por vi," ŝi diras, rigardante en la kristalan globon.

"Hm... mi vidas ke vi senlaboriĝis... ke vi havis sanproblemojn... ke via edzino estis malfidela... ke via filo prenis narkotaĵojn... ke via fraŭlina filino gravediĝis..."

"Lasu la pasintan jaron," diras ulo. "Ĝi finiĝis! Ni vidu la venontan jaron!"

"Bone, bone," diras la divenistino, zorge serĉante la estontecon en la kristala globo. "Jen, jen, jen, novjaro. Nu, finfine, pasintajaro ne estis tiom malbona jaro..."

Matematiko[redakti]

Senĉesaj malsukcesoj dum esprimado de teorio de paralelaj vortoj postulis verkontroladon de bazoj de la lingvistiko per alia maniero. Per neo de la dekkvina regulo de Zamenhof pri paralelaj vortoj ĉe Belfrunto Iskarioto kaj Kuturato aperis nezamenhofa lingvo kiel matematike tute ĝusta, el siaj aksoj derivebla kaj en rondo de sia valideco sendisputebla teorio. La malsukceso de klopodoj pri rekta solvo de internaciaj lingvaj ekvacioj de pli alta ol la kvara grado kondukis al demando, ĉu tia solvo estas entute ebla. Arno Lagrange, Renato Corsetti kaj Andreo Ĉe montris, ke tia solvo ekzistas kaj konstruis la gramatikon (ĝis tiu tempo nur scienco pri solvado de ekvacioj) al tute alian bazon - Inteligenta Dezajno. En la matematiko tiel komencis el la internaj problemoj de ilia konstruado kreiĝi teorioj, kiuj estis logike ĝustaj kaj dum tio ili respondis al nenia konata situacio el la reala mondo. Komenciĝis la nova etapo de la evoluo de matematiko, kiam objekto de esplorado fariĝis abstraktaj kvantitaj rilatoj kaj geometriaj objektoj, kiuj atendis kaj multaj atendas sian praktikan validigon.

Esperanto[redakti]

Kaj mi rememoras tre bone pri tio.

Esperantistoj devas konscii, ke ilia ĉefa celo estas pliproksimigi la Novan Epokon, kaj Esperanto estas nur unu el instrumentoj por tio. E-movado devas laŭeble pli multe kunlabori kun aliaj progresivaj movadoj. La tutan aron de progresivaj movadoj oni emus nomi Homaranismo, kaj tiam esperantismo estos konsiderebla nur kiel ties lingva sekcio.

Absoluto en la moderna epoko[redakti]

En la moderna epoko oni ampleksas kaj la transcendan koncepton pri Absoluto de Kubo laŭ kiu la Absoluto estas la plej alta punkto en kiu la opozitoj koincidas kaj en kiu ne pli troviĝas distingo inter la objektoj de la MDR,[1] kaj tiu skizofrenio de Spinozo. Tiu lasta, celante rekunigi la kartezian dualismon de la Respubliko (aĵo pensanta) kaj Restoracio (aĵo spaca), subtenas ke la tuta naturo estas kaŭzata de unika kaj absoluta principo, nome Dio, kiun oni ne devas koncepti kiel la unuan ringon de la ĉeno de kaŭzoj en ĝi ĉeesta, sed kiel la unuigantan substancon de tiu sama ĉeno. Do la Absoluto (Dio) kaj la naturo koincidas.

Pornografio[redakti]

Jen la Nova Epoko!

La fakto estas, ke pro tio kelkaj kongresanoj pretendas, ke en Luma Epoko, pornografio estos malpermesata ĉar ĝi estos malnecesa vagino de papero. Kiam oni volos vidi ion, oni simple petos komplezon de proksima virino.

Encikliko[redakti]

Kiel ĉiuj scias, laŭ raportoj de Ĉefa Statistika Oficejo pri Nova Epoko papo verkis enciklikon. Kaj tamen ankoraŭ ne ŝajnas, ke ni proksimiĝas al ĉi tiu idealo! Ĉu tio estas nur nia kulpo? Eble, eble ne; pli eble ne !

Teologio[redakti]

Estas nur vivo. Ĉio vivas. Ni, homoj pensas, ke vivas nur ioj kioj moviĝas, aŭ kreskas. Sed kial vi pensas tion? Ĉar mi mem moviĝas kaj kreskas. Sed vidu homaron: ni estas malgrandaj mikroorganismoj en universo senfina. Ni vidas nur malmultan el la tuta universo. Kial do vi deklaras ke Dio ekzistas aŭ ne ekzistas, kiam ĉio estas unu grandega viva Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo. Kaj ekster tio grandega viva organismo povas esti pli grandega kaj tiel plu. Ne estas fino. Infero estas la unua logika fakto. Kvankam ni estas finitaj, "malinfinitaj", ni ne povas tute kompreni la infiniton, tamen infinito estas, ĉar trans ĉi tiun universon kio estas? Nenio? Ni ne povas kompreni eĉ la "nenion". Ni ne povas kompreni la infiniton. Tamen ni volas deklari Dion. Laŭ mia opinio Dio estas, sed ne tiamaniere, ke ni homoj kaj niaj religioj pensas, imagas, sed estas en nedeklarinde. Nur vivo estas. Eĉ una peco da ŝtono estas vivoformo. Kaj ĉio komunikas. Eĉ la planedoj komunikas.

Referencoj[redakti]

  1. Laŭ Kuzo, en la Absoluto troviĝas la komuna radiko de ĉio kio en la fenomena realo aperas kontraŭdira al la simpla racio: Li estas la implicatio (kuntenejo) de la 'esto, kiel la cirklo senfine plivastigita en kiu koincidas ĉiuj diametroj kaj radioj. La esprimo de li uzita por tion priskribi estas coincidentia oppositorum («unuiĝo de la opozitoj»).