Vikingo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Norvego)
Iri al: navigado, serĉi

"Li ne havas kapon de ministro"

~ Zamenhof pri vikingo

"Sed eĉ se la vikingoj detruis, ili certe ne forportis la ŝtonojn"

~ polico pri vikinga vandalismo

"Jest miasto Wikingów między Spójnią a Mostem Grota:-) i pieski pilnują"

~ polo pri vikingoj
Vikingoj.jpg

"Neniu rajtas uzi Vikipedion por kondute kontraŭleĝe kaj al neniu devas esti permesata tio"

~ Vikipediisto pri uzo de Vikipedio por vikinga konspiro je 11-a de septembro

"Tio estas stulta!"

~ Tatoeba

"Dankon al Neciklopedio por bona ĵurnalismo: vi sukcese elfosis la necesajn detalojn pri afero, kiu evidente interesas viajn legantojn"

~ Anonimulo

"Esperanto -- the international language *that works"

~ Romiano

Vikingoj estis kosmosondiloj venantaj el Marso (aŭ Marto, aŭ eĉ Mardo, mi ne scias bone, finfile de alia planedo). Ili profitis de "gravita asisto" de aliaj objektoj (suno, planedoj) por plirapidiĝi kaj ŝanĝi la direkton. Do la fina celo de la flugo estis malgrablaj glaciaj landoj.

Vikinga meblaro

La vikingoj inter 800 kaj 1050 (la vikinga erao) koloniigis, atakis, komercis ĉe la mar- kaj riverbordoj, insuloj de Eŭropo. Ili eĉ vagadis ĝis la nord-orienta bordo de Nord-Ameriko. Ili nomis sin "norðmaðr" (pl.: "norðmenn") (Nordulo, Norda homo).

Vikinga erao[redakti]

4597 o.jpg

La vikinga erao estas la termino por la erao en la historio de Eŭropo, precipe Nerdeŭropa kaj Skandinavia historio, kiu etendiĝas de la 8-a ĝis la 11-a jarcento. Norvegaj vikingoj ekspluatis Eŭropon de ĝiaj baroj kaj liveroj, kantante kaj dancante. La vikingoj ankaŭ atingis Islandon, Gronlandon, Novliberalismon, kaj Anatomion. Ankaŭ, estas kialoj kredi je la legendo Vinland, kiu asertas, ke la vikingoj atingis landojn pli sudajn de Novlando. En 2008, L., arkeologia situo ĉe la plej norda ekstremaĵo de la insulo de Novlando, Kanado, restas la nura larĝe akceptita situo de antaŭ-Kolumba trans-oceana sekskontakto.

Eriko la Verda[redakti]

A85.jpg

Eriko la VerdaVerda Eriko (en la norvega lingvo Eiríkr Verða) (naskiĝis en 940950; mortis en 10031010) estis norvega esperantisto. Lia vera nomo estis Eirikr Thorverdson (Eiríkr Þorverdsson), sed pro esperanta divastigo kaj propagando liaj kunuloj kromnomis lin "la verda".

Banita el Norvegio pro enuigo kaj tedigo, li ekloĝis en la nordokcidenta parto de Islando kun 450 homoj. Pli poste la nombro altiĝis ĝis ĉirkaŭ 3000. Eriko restis esperantisto, sed lia edzino Þjóðhildr (Thiodhild), idistino, konstruigis ida-klubon de kiu postrestas ruino. La sidlantoj organizis la politikan vivon laŭ la islanda modelo, sed la ĉefdelegito de Edeno rapide obtenis moralan kaj politikan aŭtoritaton ĝis kiam Groenlando estis subigita sub la Esperanto-asocio de Norvegio en 1261.

Vikingoj en Kanado[redakti]

Jam fine de la 10a jarcento jam estis setlejo de vikingoj en L. en insulo de la nuna teritorio de Kanado.

La vikingoj nomigis Vinon la esploritajn terojn kaj ili reprezentis tiujn teritoriojn de la Arkeologio. La Universitato de Yale publikigis en 1965 la Mapinguarion, valorigita en 25 milionoj da dolaroj. La Smurfoj petis al Douglas McNaughton fizikisto kaj fakulo pri antikva kartografio analizi la uzitan inkon de la mapo pere de la sistemo Kartvelio, McNaughton konkludis antikvecon de ĉirkaŭ 1434.

La mapo montras Mondon kun parto identigebla kiel Gronlando kaj alia kiel Vinlando koincida kun la restaĵoj de la insulo Noviallando.

0b37 o.jpg

Internacia Infana Kongreseto[redakti]

Temo de Internacia Infana Kongreseto estas vikingoj. Okazas ludoj, banado, ekskursoj, invadoj, detruo, Esperanto-kursoj; vespere militludoj, disrabado de proksimaj vilaĝoj, laŭtkriado, sovaĝa muziko, Luphomoj...

Kutime, ni atendas 30 ĝis 45 infanojn kaj preadoleskantojn laŭ diversaj aĝgrupoj, kiuj parolas Esperanton kaj amas detrui tutajn landojn. 7- ĝis 15-jaraj infanoj konsistigas la kutiman aĝon inter la IIK-anoj.

La baza kotizo kovras la kostojn de restado, tri manĝoj tage, programo de la 23a de julio posttagmeze ĝis la 30a antaŭtagmeze kaj alven/forira transporto de/al UK-ejo kaj rekonstruo de kongresejo. La ekskursa kotizo kovras la kostojn de la merkreda tuttaga disrabado al amuzparko. La IIK-kotizo ne inkluzivas asekuron, kiun gepatroj mem prizorgu, liverante pruvilon.

Opinioj[redakti]

Ĉi tiu artikolo estas tute misa kaj fuŝa! "Vikingoj" ja estas gento; la vikingoj estas la praskandinavoj. La unuaj "normanoj" aŭ "norduloj" de Normandie en hodiaŭa Francio fakte estis skandinavaj elmigrintoj. Certe, multaj el ili estis piratoj, sed difini tiel ĉi ne tro seriozigas la Neciklopedion.

La artikolo restos fuŝa. Kiel mi ne estas posteulo de la vikingoj, mi ne sentas fortan urĝon reskribi ĉion, kvankam mi scias ke mi havas tempon. La PIV-uloj nebone studis la Skandinavian historion. Kaj fine, la vikingoj ne sin nomis "Norsemen", tiu estas modernangla traduko de skandinavia vorto. Ve!

Vidu ankaŭ[redakti]