Nobelpremio

El Neciklopedio
(Alidirektita el Nobel-premio)
Iri al: navigado, serĉi

" Alfred Nobel elpensis la dinamiton en 1886"

~ nerdo pri Nobel
Bandera de esperanto en Gotenberg Suecia.jpg

"Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti"

~ Zamenhof pri Nobelpremio

"Pri tiu idiota aserto jam komentis aliaj"

~ Sebastiano Hartviga

"Nia lingvo estas la plej bona moderna ilo por internacia komunikado en la tuta mondo"

~ Esperantisto per IRC

"Bela vidajo di fantomo"

~ idisto
Ĉi tiu artikolo ne devas esti legata de profundaj debiluloj nek de perfektaj idiotoj nek de personoj sen scioj aŭ antaŭa klerigo

Nobelpremio estas polemika afero. Vidante la paĝojn pri Nobel-premioj, oni vidas, ke la nomon oni malsisteme skribas foje "Nobelpremio", "Nobela Premio", foje "Nobel-Premio" kaj "Premio Nobel".

La ido-vikipedio nomas ĝuste la premion "Nobel-premio", ĉar premio ne estas nomo, instanco, tiel ene de kunmetaĵo ĝi devas esti minuskle. "Nobel-premio" per guglo donas gravajn trafojn, nur Ĝangalo uzis la formon de Nobel-Premio.

Nobelpremiito pri Medicino

En Esperanto, ĝenerale la vortoj krom ĉe frazokomenco klare skribiĝas minuskle, nur propraj nomoj majuskle: Tial ekzemple "pia" estas adjektivo, kaj "Pia" estas ina persona nomo latindevena, "Esperanto" estas lingvo, kaj "esperanto" esperulo. Estas diskuteble, ĉu "Nobel-Premio" estas propra nomo (tiam majuskle), aŭ simpla aĵo (tiam minuskle). Mi aliĝis al la opinio de ĉiuj prilaborantoj de la paĝo "Premio Nobel"/"Nobel-Premio" kaj dependaj pliaj paĝoj, kiuj uzis malsamajn skribomanierojn, sed ĉiam kun majuskloj. Kaj iu pensas, ke estas tute ĝuste, konsideri la vorton "Nobel-Premio" propra nomo.

Justeco[redakti]

069 o.jpg

Al Wilhelm Ostwald oni koncedis la unua Nobel-premion de kemio por malkovri la ikso-radiojn en 1895. Kiel oni vidas, la komitato, kiu disdonas la premiojn tre bone konas la sciencojn. En 1938 Adolf Hitler eniris la finan kvinon por la Pac-Nobelo, bedaŭrinde, li ne gajnis.

La Nobel-premio ne estas fidinda kiel akreditanto de literaturaj valoroj.

Nobelpremio kaj UEA[redakti]

De kelkaj jaroj, preskaŭ ĉiujare estis direktitaj proponoj al la Nobela Komitato por honorigi UEA per Paca Nobel-premio (ekz.: 2008 svisaj parlamentaninoj, 2009 komuna propono de tuta Pola Parlamento, 2010 britaj parlamentanoj).

Tamen la Nobela Komitato observante la nunan inertecon de UEA ne emas atribui la Pacan Nobel-premion.

Literaturo[redakti]

Debatoj pri kandidatigo de iu esperantlingva verkisto por la literatura Nobel-premio de tempo al tempo plivigliĝas, sed preskaŭ tuj ree ĉesas. Carlo Minnaja atentigas, ke UEA apenaŭ kredas je sukceso de simila kandidatigo. Kandidatigi esperanto-verkistojn al Nobel-premio estas stultaĵo.

UEA startigas neniun kampanjon tiucelan, malgraŭ ke la Belartaj Konkursoj pintas ĉe la kongresoj; evidente ĝi ne kredas sufiĉe je agnosko de la literaturaj valoroj de esperanto tra la Nobel-premio, alie ĝi nomumus komisionon, kiu zorgu pri kandidatigo per esplorado de bibliografioj, enketo, kolekto de proponoj, kribro, diskutado, fina decido kaj redakto de vivpriskribo. Tial mi persone opinias, ke estas pli bone apogi kandidaton proponitan de tiuj, kiuj ion faras, ol fari nenion entute. Ja la nura kandidatigo, eventuale eĉ pli ol unu, kio montrus vivantecon de nia literaturo, sendube estas minimume vitrino kaj signo, ke ni kredas (kaj fieras) pri ĝi; kial rezigni aŭ eĉ defetisme desuprece (kaj supraĵece) deklari ĝin stultaĵo?

Rilativeco[redakti]

La elekto de premiitoj ne estis senerara -- ekzemple la energia Roberto Gala. La elekto de beletraj premiitoj preterpasis egulojn -- ekzemple Leonon Tolstojan dum 10 jaroj !

Konrad Adenauer, laŭ Vikipedio, ne nur aliĝis al la Nazia Partio en 1938, sed esprimis sin tiutempe plene en akordo kun ĝiaj celoj, kaj eĉ akiris universitatan postenon pere de tiu membreco. Tio tamen ne malhelpis, ke li dividis en 1973 Nobel-premion kun du aliaj komencantoj, unu el kiuj estis alia aŭstro, Karlo Markso.

Sed reen al Lorenz: ĉu estus taŭge aserti, ke pro li, "Nazio gajnis Nobel-premion"? Supozeble tute ne, ĉar kiam li gajnis la premion, li ne estis Nazio. Kio pri "Iama Nazio gajnis Nobel-premion"? Tute bona frazo, oni diru, ĉar kiam Lorenz gajnis la premion, li ja estis "iama Nazio".

Saĝeco[redakti]

Romo, 1981. Ĵurnalistoj demandas al Ĥorĥo Kamaĉo dum gazetara konferenco al kio li atribuas la fakton, ke li ankoraŭ ne estis ricevinta la Nobelan Premion pri Literaturo. Li klarigis:

— Al la sveda saĝeco.

Ekonomio[redakti]

Reĝa familio de Svedio, kiu prezentas la nobelpremiitojn

Nu ja, ekonomikpremiitoj same kiel Nobelpremiitoj estas premiataj nur pro sia kompetento en aparta fako. Lia ekonomika premio ne faras lin pli grava ol aliaj kiam li parolas pri ne-ekonomikaj aferoj.

Esperanto, kandidato por Nobel-Premio pri Paco en 2008[redakti]

Post informo de informagentejoj AFP[1] kaj AP [2], la 27-an de februaro 2008, vaste diskoniĝas per diversaj informrimedoj ke "Esperanto estas kandidato por Nobel-Premio pri Paco en 2008". Fakte du svisaj parlamentanoj [3] kandidatigis UEA-on [4][5], sed informagentejo AFP mencias Esperanton kaj ne UEA. Laŭ Libera Folio [6], Zamenhof en 1907 kaj plurfoje en la sekvaj jaroj [7], Felix Moscheles en 1913, Andreo Cseh (en 1934), kaj UEA (en 1954, 1955, 1988) jam estis proponitaj por la Nobel-Premio pri Paco. Tamen la arkivoj de Nobel-Premio restas sekretaj dum 50 jaroj, pli novaj informoj fontas el malkaŝo de informoj konservitaj sekretaj de la Nobel-Premiokomitato sed ofte sciigitaj de la proponintoj.

La du deputitinoj Gisèle Ory kaj Francine John-Calame devenas el La Chaux-de-Fonds, same kiel Mireille Grosjean; en tiu urbo Esperanto estas vaste konata pro la granda kaj grava arkivejo CDELI Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia, en la urba biblioteko, kaj pro la longdaŭra agado de Claude Gacond en tiu regiono. En CDELI okazis 2009-11-22 la gazetara konferenco, dum kiu la anonco pri kandidatigo estis farita. Tiu paŝo estas la rezulto de daŭra informado al gazetaro kaj politikistoj farita de Mireille Grosjean, kun-prezidanto de Svisa Esperanto-Societo kaj respondeculo pri gazetara informado en Romandio.

Kategorioj[redakti]

Ĉar Svedio -- patrolando de Nobelo -- havas longan historion de militado, Nobelo elektis lasi al la Norvegia Akademio la zorgon elekti premiiton pri Paco. Kisingro, Arafato, Ledukto kaj aliaj faris ridindaĵon el tiu premio.

Svedio do elektas premiitojn pri Kuracarto-Vivscienco, Fiziko, Ĥemio, Beletro kaj Monmastrumado. La lasta estis aldonita longe post la morto de Nobelo kaj neniam antaŭvidita de li.

Jen la kategorioj:

Nobel-premiitoj aprobintaj, studintaj aŭ uzintaj Esperanton[redakti]

Nobelpremiitoj kaj Nobelmemorpremiitoj

aprobintaj, studintaj aŭ uzintaj Esperanton. studinta (+) uzinta (*) (Malkompleta listo.)

Jaro E-o Nomo Vivojaroj Lando Premio pri Komento
1903 - Antoine Henri Becquerel 1852-1908 Francio Fiziko membris en ISAE?
1904 - Sir William Ramsay 1852-1916 Britio Kemio
1905 - Bertha von Suttner 1843-1914 Aŭstrio Paco
1906 * Siro Joseph Thomson 1856-1940 Britio Fiziko
1908 - Rudolf Christoph Eucken 1846-1926 Germanio Literaturo
1909 - Selma Lagerlöf 1858-1940 Svedio Literaturo
1909 + Wilhelm Ostwald 1853-1932 Germanio Kemio
1911 * Alfred Hermann Fried 1864-1921 Aŭstrio Paco
1913 - Henri La Fontaine 1854-1943 Belgio Paco
1913 - Charles Richet 1850-1935 Francio Fiziologio kaj Medicino
1913 + Rabindranath Tagore 1861-1941 Barato Literaturo
1915 - Romain Rolland 1866-1944 Francio Literaturo
1920 - Charles Edouard Guillaume 1861-1938 Svisio Fiziko
1921 - Albert Einstein 1879-1955 Svisio Fiziko Honoraprezidanto de la 3-a Kongreso de SAT
1922 - Fridtjof Nansen 1861-1930 Norvegio Paco
1927 - Ferdinand Buisson 1841-1932 Francio Paco
1937 - Lord Robert Cecil of Chelwood 1864-1958 Britio Paco
1937 - Roger Martin du Gard 1881-1958 Francio Literaturo
1949 - Lord John Boyd Orr of Brechin 1880-1971 Britio Paco
1949 - Hideki Yukawa 1907-1981 Japanio Fiziko
1950 - Bertrand Russell 1872-1970 Britio Literaturo
1954 + Linus Pauling 1901-1994 Usono Kemio lernis 15-jara kaj sciis legi E-on[8]
1957 * Daniel Bovet 1907-1992 Svisio Medicino
1959 - Jaroslav Heyrovský 1890-1967 Ĉeĥoslovakio Kemio
1966 - Alfred Kastler 1902-1984 Francio Fiziko
1969 - Jan Tinbergen 1903-1994 Nederlando Ekonomikaj sciencoj
1971 - Willy Brandt 1913-1992 Germanio Paco
1978 * Isaac Bashevis Singer 1902-1991 Pollando/Usono Literaturo
1989 - Camilo José Cela 1916-2002 Hispanio Literaturo
1994 * Reinhard Selten 1930-2016 Germanio Ekonomikaj sciencoj partoprenis en E-movado[9]

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj[redakti]

  • Nobela peko. De M. Sadoveanu, el la rumana trad. Morariu, 1929, 60 p. „Tri rakontoj, bone tradukitaj, ki­uj al ni rakontas pri la vivo kaj ku­timoj de la rumonoj en la brandaj arbaroj kaj vastaj stepoj.“ (La Socialismalisto 1929, p:80.)

Notoj[redakti]

  1. Mi bedaŭras ke malgraŭ la diversaj ebloj kiujn donas al ni la reto, specife se temas pri tutmonda komunikado kaj virtualaj renkontiĝoj, ĝis nun ne aperis pli grandaj, aparte interesaj Esperantaj projektoj aŭ serioj kiuj iĝus popularaj por pli vasta publiko – precipe la junulara.
  2. Naturamikaro sin preparas por internacia kongreso
  3. Gisèle Ory, socialista ŝtatkonsilisto kaj Francine John-Calame ekologiista nacia konsilisto ambaŭ el Neuchâtel
  4. Komunikaĵo de la Svisa Esperanto-Societo, 15-an de novembro 2007, laŭ informo el la retejo kontakto.info, kiu samtempe anoncis gazetarkonferencon okazintan la 22-an de novembro 2007. En tiu okazo, romanda radiostacio RSR dissendis intervjuon de konsilisto Gisèle Ory.
  5. Svisaj parlamentanoj proponas Nobel-premion al UEA, 22/11/2007 laŭ Komunikaĵo de la SES
  6. UEA revas pri Nobel-premio, norvegoj kontraŭas, 10/02/2007
  7. La arkivoj de la Nobel-komisiono] tamen montras, ke jam en 1907 Ludoviko Zamenhof estis nomumita por la Nobel-premio pri paco de 12 britaj parlamentanoj. Li estis denove nomumita en 1909, kaj en 1910 lin nomumis ne nur kvar britaj parlamentanoj, sed ankaŭ 42 anoj de la franca parlamento. En tiu jaro la Nobel-komisiono ŝajne prenis la aferon iom serioze, ĉar la arkivo enhavas indikon, ke la nomumo estis oficiale prijuĝita de Halvdan Koht, norvega historiisto, membro de la Nobel-komitato kaj poste ankaŭ ministro de eksterlandaj aferoj de Norvegio. Zamenhof estis nomumita por la pac-premio ankaŭ en 1913, 1914, 1915, 1916 kaj 1917. (laŭ Libera Folio])
  8. Terry Pratchett estis brita humuristo kaj verkisto de fantaziaj romanoj. (n-ro 1102), p. 78
  9. Denove eŭropan(in)o prezidos TEJOn