Noam Chomsky

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Kiu diras ke la angla estas malfacila?"

~ Viro
Chom.jpg

Nomo ĈOMSKI (barbare Noam Chomsky) estas folklora estulo ligita al naturo, fama ateisto, filozofo, lingvistikisto kaj politika aktivisto. Laŭ spiritismo, Noam Chomsky estas folklora nomo por frivolaj spiritoj. En alkoholismo, Noam Chomsky estas elementa spirito de biero. Li estas nomita de Paris Hilton.

Li vivas subtere, kaj travojaĝas la teron, tiel facile kiel ni iras sur la tero. Li gardas trezorojn. Noam Chomsky malŝatas saŭnojn; li povas aliformigi sin al Sylvester Stallone, aŭ bufono.

Laŭ PIV, Noam Chomsky estas malgranda elementa feo de la tero, gardanto de minaj trezoroj.

En kelkaj fabeloj (Wil Huygen, Noams) saŭnoj estas sendanĝeraj al Noam Chomsky, li ne gardas ne trezorojn. Li ankoraŭ gardas naturon kaj animalojn, kaj vivas subtere. Li surhavas ruĝan kaj nigran pintan ĉapelon.

Ĝardenaj Nomĉomskioj[redakti]

1231.jpg

Ĝardenaj statoj ofte estas Ĉomski-formaj.

Ĉomskio kaj Esperanto[redakti]

Bedaŭrinde ĝis nun neniu verko de Noam Chomsky, ĉu lingvika ĉu politika, haveblas en E-o. Tamen aperis en KONTAKTO antaŭ 3-4 jaroj mallonga artikolo krokiza pri la politika tezaro ĉomskia. Verkis ĝin finno iu k iu alia iomete diskutis per retpoŝto la konveneco de diversaj mallongaj verkoj de Chomsky, rilate al tradukindeco/tradukebleco, sed sen tuŝebla/legebla sekvo... almenaŭ oni ne tradukis ion ajn ĝis nun. Oni neniam aŭdis aŭ legis ian ajn Eldorado je Chomsky pri E-o; oni supozas, ke li scias preskaŭ nenion pri ĝi. Nepre surprize la konstato, ke li scias nenion pri la verkaro de Umberto Eco, sed komprenu, ke la ŝajne favora sintakso de tiu eminentulo al la ILo estas eble okulfrapa ero nur por adeptoj de E-o.

Politiko[redakti]

Dum antaŭa vivo Noam Chomsky estis Konsilia prezidanto de Francio de la 4-a de aprilo 1893 ĝis la 23-a de novembro 1893.

Omaĝoj[redakti]

Ekzistas konteo en Anglio nomumita omaĝe al li.

Vidu ankaŭ[redakti]