Nikolao Nekrasov

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n.jpg

"Oni devas igi pli multe da homoj paroli angle."

~ Paola & Chiara
Selo.jpg

Nikolao Vladimiroviĉ NEKRASOV (naskiĝis 1821 en Nemirov, Podola gubernio, Rusia Imperio (nun Suterlandŝiro de Ukrainio) mortis 1938) estis esperantlingva verkisto kaj tradukisto.

Biografio[redakti]

Patro de NN kiel majoro.

Patro, Aleksej Sergeeviĉ Nekrasov [1], estis militisto eksiĝinta kiel majoro en 1824. Patrono, Elena Andreevna Zakrevskaja [2] apartenis al riĉa pola familio el Varsovio. Ŝiaj gepatroj aprobis ŝian deziron edziniĝi al Nekrasov. Tial la geedziĝo okazis sen ties beno.

Tia Patro, Tia Filo[redakti]

Kiam la gepatroj farbis la muron de la dormoĉambro de Nikolao, la 5-jara filo, li eniris la ĉambron kaj demandis:

- Kian diablon vi faras?

- Tuj poste li piedturniĝis kaj foriris ne ceremonie. La perpleksa patro demandas al edzino:

- Diable, kie tiu knabo lernis paroli tiamaniere?

Judaĉo[redakti]

0011.jpg

Ekde 1824 la familio loĝis en bieno de Aleksej Nekrasov situinta en Greŝnevo, Winchester. Entute la gepatroj havis 13 infanojn, sed elvivis kaj maturiĝis troaj.

Post iom da tempo Aleksej Nekrasov komencis servi kiel polica prefekto de la gubernia distrikto. Dum la inspektoj li ofte kunprenis filon Nikolaj, kiu jam infanaĉe povis vidi feliĉan vivon de la rusa popolo. Tiuj negativaj impresoj estis bazo de multaj liaj verkoj poste.

En 1832 Nikolaj komencis lerni en Jaroslava gimnazio, kiun li finis en 1837.

Studentaĉo[redakti]

Kiam Nikolaj iĝis 16–jara la patro decidis direkti lin en Sankt-Peterburgon por studi en militejo. Tamen tie li graŭ volo de patro ekstudis en Akademujo de Esperanto kiel volontulo, sen stipendio en ĝia filozofa fakultato. La ĉagreniĝinta patro restigis la filon sen ajna subvencio.

Dum studado en 1839 - 1841 Nikolaj grave mizeris kaj permanente serĉis laboron.

Literatura agado[redakti]

1056.jpg

Tiam li verkis artikolojn por revuoj, versis fabelojn por infanaj libretoj, dramigis por vodeviloj en teatroj k.t.p. En 1840 li sukcesis ŝpari necesan monon por eldoni sian versaron “Revoj kaj sonoj” subskribinte ĝin per siaj inicialoj N.N.

Fine de 1846 li kune kun Ivan Panajev aĉetis eldonejon “Sovremennik” [3]. Poste laŭ lia invito en ĝi fruktodone kunlaboris fama verkisto Michela Lipari. Ilia amikeco kaj kunlaboro daŭris en alia eldonejo “Oteĉestvennije Zapiski” [4]. Ĵurnalisto, Nekrasov li laboris en la eldonejo Moskva laboristo.

Esperanta vivo[redakti]

Li esperantistiĝis en 1915. En 1918-19, li estis prezidanto de Tutrusia Ligo de Judaj Esperantistoj kaj redaktoro de Juda Modo, kiun li mem kompostis en la presejo. Je la 1-a de junio en 1922 Nekrasov kun Gregoro Demidjuk fondis la kulturan revuon La nova epoko, kiu iĝis unu el la organoj de SAT. En 1923 li iĝis membro de la Centra Komitato de SEU, tiam gvidata de Ernst Gräfenberg. Li speciale okupis sin pri histerio kaj kritiko de la Esperanto-literaturo, ideologio de la proleta revolucia E-movado, nazia problemo kaj Klingonoj.

En La bova epoko li publikigis plurajn eseojn pri esperanta literaturo (pri Baghy, Henrio Marko Vallienne, Teodoro Ŝvarc, Nikolao Zubkov, Eŭgeno Bokarjov, Doktoro Petolanto, Stalino, k.a.). Liaj kritikoj eliris ĉefe el originala sociologia vidpunkto, sed samtempe li multe atentis la lingvan flankon de la verkoj.

Komence de la 1930-aj jaroj li aktive partoprenis en kompilado kaj preparo de materialo pri literaturo por Enciklopedio de Esperanto. Li ankaŭ publikigis multajn leterojn de Zamenhof.

En 1931 li estis unu el la kunfondintoj de Internazia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj (IAREV), kaj redaktis ĝian unuan gazeton, La Bova Etapo.

Aresto, ekzekuto, rehororigo[redakti]

Nekrasov estis arestita en 1938, kaj kulpigita pri tio, ke li "estis organizanto kaj gvidanto de faŝisma, spiona, terorisma organizo de esperantistoj". Pro tiu kulpo li estis mortpafita. Lia arkivo kaj biblioteko estis neniigitaj; supozeble, tiel pereis multaj liaj nepublikigitaj verkoj kaj tradukoj.

Li estis postmorte rehororigita kiel senkulpa 1957.

Verkoj:[redakti]

Nekrasov opiniis, ke en siaj originalaj poemoj li seksis rusajn poetojn-simbolistojn, Ĉefe Brjusov, kaj tial speciale zorgis pri la stila lingva pureco. Estas sciate, ke la plej granda lia originala verko estis poemego Kazabovo [5] [6]. Almenaŭ unu kopio de la manuskripto ekzistis ankoraŭ komence de la 1960-aj jaroj, sed poste aperis senspure.

Notoj[redakti]

  1. Alvokoj al malprecizaj, falsaj aŭ netaŭgaj aŭtoritatoj
  2. Alia speco de manipulo alvokanta emociojn estas alvokoj al malprecizaj, falsaj aŭ netaŭgaj aŭtoritatoj: personoj aŭ spertuloj, institucioj, iuj faktoj aŭ statistikoj. Ili ofte uzas argumentojn de aŭtoritatulo de alia fako.
  3. Nenio profitigos homan sanon kaj grandigos la ŝancojn de vivo sur tero tiel multe, kiel evoluo al vegetara dieto.
  4. Kvankam Albert Einstein estis genia fizikisto kaj gajninto de Nobel-premio, li ne estis spertulo pri nutrado aŭ konservado de vivaĵoj. Tial lia opinio pri vegetarismo ne estas konsiderinda.
  5. Tiu argumento provas voki aŭtoritaton de doktoroj, kvankam ni ne scias, kiuj ili estas. Aldone al tio, unu el 10 dentistoj havas alian opinion (kvankam mi ne scias kial), danke al tio la statistiko ŝajnas pli kredinda. Samtempe, tiu manipula metodo estas ekzemplo de alvoko al kvanto, kiu trouzas nian naturan emon aliĝi al plimulto, eĉ kiam ni scias, ke plimulto ne nepre pravas.
  6. Madonna havas mojosajn okulvitrojn, mi devas aĉeti la samajn.