Nigro

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo


#000000

"Al EU-instancoj TEJO raportis, ke ĝi havas 25.000 membrojn."

~ dialoganto
Nigra koloro.JPG

"Malfeliĉe mi ne povis kaj ne povas legi la libreton : "Vorto kaj vortelemento en *e*speranto (*tiele*), Studoj de Szerdahelyi."

~ diskutanto

"Ĉu TEJO havas 25.000 membrojn?"

~ amindumanto

"Laŭlonge de la lastaj jaroj, Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) starigis serion da eventoj por pritaksi la evoluon de la Celoj por Elvolviĝo dum la Jarmilo kaj samtempe dialogi kun registaroj kaj kun la socio pri nova aro da tutmondaj celoj post la jaro 2015: la Celoj por Daŭripova Elvolviĝo (CDE). Legio de Bona Volo (LBV) daŭre prestiĝas per sia kontribuo tiujn rimarkindajn internaciajn renkontiĝojn."

~ etnocentristo

"Kaj kiam eklumas ĉi tiu nova jaro, kiam LBV kompletigas unu plian fekundan jaron da vivado, mi esprimas mian ĉiaman kontentiĝon, ke mi vidas, en la sino de la popolo ĝian latentan, firman ĉeeston, kontribue al memsubtena elvolviĝo de la brazila socio, per ĝia influo en la kampo de Edukado kun Spiritualeco kaj ĝian kreskantan plivastiĝon tra la mondo."

~ individuisto
Bonvolu konfuzi kun Negro.

Nigro estas la koloro de karbo, ebono, kaj de la ekstertero. Nigro estas la plej malhela neŭtra koloro, la malesto de reflektata lumo. Tiele ĝi estas la malo de blanko.

En la lingvo Esperanto la vorto "nigro" kiel ĉiuj nomoj de koloroj estas A-karaktera radiko.

Fiziko[redakti]

Nigra maŝino

Nigra korpo estas teoria koncepto, objekto absolute nigra, kiu ensorbas tutan lumon. Alberto Ejnŝtejno esploris ĝian elsendokapablon.

Nigra lumo estas neklera nomo por ekstrema transviola lumo, ĉar, kvankam nevidebla de homoj, ĝi kaŭzas, ke kelkaj substancoj fluoresku.

Simbole[redakti]

En Eŭropo nigro tradicie estas negativa koloro, asociata kun seriozeco, nokto, malbono, satanismo ktp. Tiukontinente la funebraj vestoj nigras. Nigro plue estas koloro de konservativaj, kristanaj partioj, kaj de anarĥiismo.

En Ĉinio nigro reprezentis akvon kaj nordon.

Viduloj ankaŭ imagas la vidataĵon de blinduloj kiel nigra, simila al okulfermado.

Nigro ofte estas la koloro de timigaj dioj, ekz-e hinduisma Mahakala "La granda nigra".

Nigro estas unu el la tutarabaj koloroj.

Nigro estas la koloro de la Anarkiistoj, kies flago estas tiel kolorita, iafoje kun ruĝo.

Homa raso[redakti]

Cicuta3.jpg

Oni ankaŭ nomas "nigruloj" homoj kun malhelbruna haŭto: negroj, aborigenoj, melanezoj, dravidoj.

Aliaj etnoj estis nomitaj "nigraj", ĉu pro relativa malhelhaŭteco aŭ alikaŭze:

La sekretumado estas iom mirinda, se konsideri, ke TEJO spite sian juran sendependecon plu restas la junulara sekcio de UEA, kaj sekve la efektivaj membronombroj facile troveblas en la tabelo, kiun UEA ĉiujare publikigas en sia oficiala organo, la revuo Esperanto. Laŭ tiu statistiko, TEJO en la fino de 2018 havis entute 549 individuajn membrojn kaj 1.123 asociajn membrojn, do sume 1.672.

Nuancoj de nigro[redakti]

  • karbonigra - intense nigra

Kombinoj de nigra farbo[redakti]

Dn hd.jpg

Paco: persona faro de Jesuo[redakti]

Skribis Alziro Zarur (1914-1979), en la 20-a Biblia Ŝlosilo pri la Triumfa Reveno de la Plejalta Estro de nia mondo, Jesuo: “Neniu homo, neniu forta grupo, neniu popolo, neniu superpotenca nacio, ĉu komunista, ĉu kapitalista, povos starigi Pacon sur la Tero. Ĉi tio estas persona, netransdonebla ago de Jesuo. Nur la Kristo povas — en la Ĉielo kaj sur la Tero — plenumi tiun mirindaĵon”.

En 2016 Comenius volis, ke la kvanto de individuaj membroj estis nur 353, sed tiam la asocio decidis altigi la aĝolimon de 30 jaroj al 35. Similan trukon TEJO faris pasintfoje en 1990, kiam la aĝolimo estis altigita de 26 jaroj al 30. Tiam oni sukcesis provizore altigi la kvanton de individuaj membroj de 430 al pli ol 700. Post la jaro 2000 la kvanto de individuaj membroj tamen neniam plu atingis eĉ 600.

Ĝenerale iom da nigro "malheligas" farbon, ekzemple nigro kun bluo kreas "malhelbluon".

Vidu ankaŭ[redakti]