Nibiruo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Komparo ne estas pruvo"

~ Zamenhof pri astronomio
Esperanto--flago.gif

"Suferu, tro fieru, sed esperu"

~ Hans-Georg Kaiser

"Barbarismo incomprensibile"

~ Interlingvaisto

"Dankon pro viaj reagoj, ĝojigas min via pozitiva akcepto de miaj ja iom kritikaj komentoj, kaj mi esperas ke vi plu trovados inspiron por agado kaj ankaŭ la taŭgajn farmanierojn por tio"

~ Nibiruano

Nibiruo estas planedo kiu periode trapasas la Zonon de Asteroidoj inter Marso kaj Jupitero je ĉiu 3600 jaroj. La sumeranoj en la Antikveco jam konis ĝin kaj donis al ĝi tiun nomon. Ĝi ankaŭ estas konata kiel Planedo X, Herkolobuso, Altrudiĝinta Astro ktp.

Nibiru21.jpg

Ĝi apartenas al alia sunsistemo (de tio venas la nomumo 'Altrudiĝinta Astro') kaj havas ruĝecan koloron. Ĝia naturo estas tute primitiva.

Gi plej proksimiĝos al la Tero en 2012. Jam en 2010 ĝi estos tute nudokule videbla kvazaŭ ĝi estus ia 'dua suno' en la ĉielo.

Klarigo[redakti]

37 a.gif

Laŭ spirita literaturo, pere de mediumaj kaj kanaligaj mesaĝoj, la pasado de Nibiruo provokos grandajn geologiajn malordigojn tra la tuta mondo kio inkluzivos la vertikaligon de la tera akso, okazontaĵo jam de longa tempo antaŭvidita. Estas interese diri, ke tiaj tipoj de sekvaĵoj jam okazis en la pasinteco kiel ekz. dum la malaperigo de la kontinentoj de Muo kaj Atlantido. La Granda Diluvo pri kiu parolas la Biblio estas aludaĵo al tiu efektive historia okazintaĵo.

Tio ne signifos la finon de la vivo en la Tero, sed la plej grava momento en la proceso pri planeda transirado kiun ni jam vivas, biblie konata kiel la Apokalipso. Ni ne estas solaj en la Universo. Multaj eksterteraj civilizoj estas helpantaj la Teron en tiu periodo de transirado kaj se estos necese ili kunordigos eventualan evakuadon de la postvivantoj pere de grandaj spacoŝipoj konataj nuntempe kiel NIFOj - neidentigeblaj flugantaj objektoj.

La ĉeesto de Nibiruo estas rilata kun la tiel nomata 'apartigo inter la lolo kaj la tritiko' pri kio parolas la Apokalipso. Al tiu planedo estos ame enkondukitaj grandparte de la spiritoj kiuj dum longa tempo loĝis en la Tero (ĉu enkarniĝintaj aŭ ne) kiuj ne kaptis la oportunon tra la jarmiloj por regeneriĝi el la morala vidpunkto samkiel faris multaj aliaj. Ili estas la krueluloj, la krimuloj, la koruptuloj, la militemuloj ktp, ktp. Tie ili denove havos la ŝancon, pere de pli malfavoraj kondiĉoj, eklerni la unuajn lecionoj de la Amo kaj Frateco, danke al la valoraj instruoj de la sufero kaj doloro.

Dio nek kondamnas nek punas. Dio ĝustigas.

Sciencaj studoj[redakti]

1331.jpg

Artikolo publikigita en The New York Times (1982) de D-ro Thomas Van Flandern, de la Marista Observatorio de Usono sekvanta de oficiala dokumento de NASA agnoskas la akceptebleco pri la ekzisto de la tielnomata Planedo X.

Gerry Neugebauer, respondeculo pri la aktivado de la Satelito IRAS asertas al The Washington Post (1983) i.a. , ke 'ĉio kion ni povas diri al vi estas tio, ke oni ne scias pri kio ĝi temas'.

D-ro John Anderson, de NASA, en sia libro The Galaxy and the Solar System, ke la teorio pri la ekzisto de Nibiruo 'estas iu grava kontribuo por la kompreno pri la mekaniko de la suna sistemo'.

Astronomo Ray T. Reynolds asertis: "La astronomoj havas tiom da certeco pri la ekzisteco de la deka planedo, ke ili pensas, ke nenio plu restas fari krom bapti ĝin'.

En 2002 D-ro Marjo Melita (Universitato de Londono) kaj D-ro Adrian Brunini (Universitato de La Plata, Argentino) prezentis la hipotezon pri iu kompakta korpo krom Plutono.