Nescio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"La forma kaj senca antaudifiniteco en kazo de traduko limigas la eblan aron da solvoj el kiuj tradukanto povas elekti."

~ Iu, kiun mi ne konas pri io, kion mi ne scias
Nescio.jpg

"Tro forta ĵuro -- la afero ne pura"

~ Zamenhof pri io, kion mi ankaŭ ne scias

Nescio estas aĉa afero. Ĝi estas io malbona, kvankam ne gravas, kio ĝi estas. Mi havas nenian ideon pri kio ĝi estas, nek mi volas scii. Ĝi simple ne gravas, kaj mi fajfas pri ĝi. Ĝi certe estas nur afero por nesciantoj.

Krom nesciantoj, nur nerdoj zorgas pri ĝi. Mi ne volas legi pri ĝi, ĉar se ĝi lernindus, mi jam scius ĝin. La Biblio estas la nura libro, kiun mi iam legis, kaj mi ne plu devas legi ĝin, ĉar mi jam legis ĝin.

Ja eventuale, oni devas agnoski ke informo pri nescio estas stulta. Ĉiuj jam konsentas, ke nescio estas aĉa, do mi volas scii nenion pri ĝi. Fek al nescio.

Vidu ankaŭ[redakti]