Neologismofobio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
7376 n.jpg

"La aferon komprenu, sekvos la vortoj."

~ Katono la pli enua pri neologismoj

Kontraŭnovvortismoneologismofobio povas difiniĝi kiel timego kaj senracia kontraŭeco rilate neologismojn, bazitaj sur antaŭludojdiskalkulioj kaj simila al rasismo, ksenofobio, kontraŭjudismo kaj seksismo.

Per tiu termino "neologismofobio", do, oni substrekas ĝeneralan kunaĵon de sentoj, pensoj kaj sintenoj kontraŭaj al neologismoj kaj al vortoj diverse kompreneblaj.

Tiu ĝenerala difino, tamen, entenas kaj ekscitas, laŭ interesitoj pri tiu nocio, malsamajn reagojn foje kontraŭajn inter si.

Difinoj[redakti]

1000.jpg

La diversaj difinoj proponitaj pri neologismofobio povas esti sintezitaj laŭ tri precipaj perspektivoj: "antaŭjuĝa" difino, "diskalkulio, "psikopatologia" difino:

  • La antaŭaŭjuĝa difino konsideras neologismofobio kiun ajn negativan juĝon rilate neologismojn kaj nekomunajn vortojn. En tiu difino estas konsiderata neologismofobiaj ankaŭ ĉiuj konvinkoj personaj kaj sociaj kontraŭaj al neologismoj ktp, ekzemple: la konvinko ke neologismoj estas patologiaj, kontraŭfundamentaj, kontraŭnaturaj, danĝeraj al la movado; la ne-akcepto aŭ malaprobo pri sintenoj kaj kondutoj de poetoj kaj ties sociaj kaj juraj revenĝoj. Ne inkluzivas en tiu difino la amplekso de persekutoj kaj perfortoj kontraŭ la diversorientitaj reformemuloj.
  • La "diskriminacia" difino konsideras neologismofobio ĉiujn sintenojn rekondukeblajn al fundamentismo kiuj lezas la rajtojn kaj la dignecon de homoj neologismemaj pro ties vortaro. Eniras tiun difinon la diskriminacioj en renkontiĝoj, en la asocioj, en la kulturo, la fizike kaj psikologie perfortaj agoj (batoj, insultoj, darŝadoj). Tiu difino inkluzivas ankaŭ la sentojn kaj juĝojn kontraŭaj, kiu estas la bazo - ne necese tamen kondukantaj al perforto..
  • la "psikopatologia" difino konsideras neologismofobio fobion, nome kiel kontraŭracia kaj persista timego kaj repuŝo rilate ulojn diversvortemajn kiu endanĝerigas la psikologian konduton de la persono tuŝita per tiuj menssintenoj. Tiu diagnoza juĝado metus neologismofobion ene de la kategorio de psikaj perturboj pro anksio kaj ĝin eniras ene de la etikedo de specifa fobio (specifa fobio).

Malsame de la unuaj du difinoj, neologismofobio de specifa fobio ne estus frukto de konscia negativa juĝo kontraŭ la neologismoj kaj aliaj nekomunaj formoj de Esperanto-parolado, sed rezulto de neracia dinamismo ligita al la personaj vivtravivaĵoj de la oponanto. Tiu difino, kvankam pli parenca kun la origina signifo de la vorto, ĝis nun ne estas subtenata de faka literaturo sufiĉa por ĝin enirigi en la porpsikodiagnozaj manlibroj.

Tiu difino kolizias - laŭ prisocie spertuloj - kun la nemalvasta rifuzo de neologismoj kaj iliaj publikaj ekzaltadoj, ekzemple. Ĉu ĉiuj psike - kaj des pli nekonscie - malsanaj tiuj kiun pro kulturaj, aŭ internaciismaj aŭ bonalingvismaj, motivoj rifuzas kaj kondamnas neologismojn kaj engaĝiĝas defendi - respektante leĝojn - el ĝi siajn protektitojn?

Etimologio[redakti]

Neologismofobio devenas de grekaj neos (nova), logos (vorto), kaj fobos (timo). Litere, tio signifas "timo pri la nova vorto", tamen la ĉi tie "neos logos" estas ĝenerale uzata nur rilate kontraŭfundamentajn vortojn. Ironie, la termino mem estas neologismo, do iuj neologismofoboj preferas nomi ĝin kontraŭnovvortismo.

Iam uzatis ankaŭ la termino dekkvinfobio

Tokipono-prelego.png

Karakterizo[redakti]

Taksita kiel "timo fobia kaj neracia", neologismofobio ne estas enmetita en iun ajn psikologia manlibro pritaktanta psikologian diagnozistikon, kaj do eratas pensi ke ĝi estus kuracebla fobio, same kiel male la nomo ŝajnas supozigi. Neologismofobio ne estas ligita al politika kredo aŭ al kultura nivelo, sed prefere al ekvilibra nivelo de unuopulo. Estis, fakte, konstatite ke inklinas al neologismofobio "aŭtoritatemaj uloj", rigidaj kaj malcertaj, kiuj sin sentas minacataj de la "neegalulo al ili" (kompreneble, ne nur neologismema). Gravaj niveloj de neologismofobio estis notitaj ankaŭ en personoj luktantaj kontraŭ malfacilaj tekstoj.

Laŭ tiu senco neologismofobio povas trovi nutron kaj precipe leĝigon el fundamentismaj, finvenkismaj aŭ bonalingvismaj kondamnoj.

En neologismofobio eblas inkluzivi ankaŭ timon pri propra nekompetenteco, kaj aparte timon juĝiĝi nekompetenta, kun konsekvencaj sintenoj celantaj eviti, ekzemple, poetojn kaj la situaciojn al ili asociitajn.

Ekstreme, neologismofobio povas esti emo justigi aŭ ekskuzi perfortaĵon aŭ diskriminaciojn, flankenmeton kaj persekuton kontraŭ personoj pro iliaj realaj kaj supozitaj neologismemo aŭ reformemo ktp.

1240.jpg

Timo konsideriĝi nekompetenta[redakti]

Eble neologismofobio interplektiĝas kun la timo aspekti nekompetenta pri lingvo. Tiu timo, diras Erich Fromm kaj aliaj psikologoj, iom pli oftas en virinoj ol en viroj ĉar, laŭ la kulturo, ĉiu viro estas kompetenta ĝis oni pruvas lin nekompetenta, dum virino estas nekompetenta ĝis ŝi pruvas sin pli kompetenta ol viro. Oni, krome, malhonorigas kreemulojn kaj plejestimas verdulaĉojn.

La timo esti konsiderita nekompetenta regas la mensojn de la "normalaj Esperantistoj" (verdulo) ĉar ĝuste tia teruro konstituas la menson de la "normala Esperantisto". Estas ĝuste tiu teruro por la "abomenindaj" neologismoj, produktita kaj fortigita de la "kulturo", la fonto de neologismofobio. Sen tiu teruro neologismofobio ne ekzistas. Neologismofobio kunportas ne nur la timon antaŭ tiuj kiuj estas malestime konsideritaj, se ankaŭ la timon esti konsiderita "egala al...", kaj do pelas kaŝi sian staton rilate neologismojn.

Sed tiu teorio trovas reziston ĉe nemalmultaj psikologoj kaj scienculoj pri lingvistiko, laŭ kiu estas vere ke la timo aspekti nekompetente povas generi neologismofobion, sed la lasta de tiuj timoj havas sian fonton en normoj movadaj kaj kulturaj komune akceptitaj.

Neologismofobio eninternigita[redakti]

Neo.jpg

Neologismofobio eninternigita konsistas en la akcepto, flanke de poetoj kaj aliaj verkistoj, de ĉiuj "antaŭjuĝoj" kaj negativaj etikedoj kaj diskriminaciaj sintenoj rilate neologismojn ktp. Tia internigo de la antaŭjuĝo okazas plejofte nivele de nekonscio kaj povas krei problemojn rilate sian kreemon ĝis ĝin kontrasti kaj kondamni en si kaj en aliaj.

Neologismofobio eninternigita povas ankaŭ signifi, kaj laŭ fakuloj tion sperte konstatite, sinteno de tiu kiu kolorigas je neologismofobio ĉiujn malkonsentojn devenantaj el movadaj aŭ lingvaj aŭ liberopiniaj konvinkoj, kaj kritikojn al la reformemulo. Tiu eninternigo povas sugesti kaj favori novan diskriminacion!

Konsekvencoj de neologismofobio[redakti]

Neologismofobio povas fariĝi kaŭzo de epizodoj de finvenkismo, varispecaj koleraj blogaĵoj kaj pepoj kaj diskriminacioj eĉ en la asocioj. Tio estas demonstrata en nemaloftaj okazaĵoj.

Mi ne chiam.jpg

Leĝaj kaj juraj aspektoj[redakti]

Kadre de leĝoj jam faritaj kaj farendaj, en diversaj landoj, precipe eŭropaj, oni antaŭvidas leĝajn instrumentojn, je karakterizo civila kaj puna, celantaj kontrasti neologismofobion specife intencitan kiel diskriminacion pro kreemo.

Evidentiĝu ke la ekzistantaj leĝsistemoj multfoje konservas distingita la aspekton de la diskriminacio el la normoj celantaj sankcii specifmaniere agojn kaj sintenojn eksplicite neologismofobiajn, nome ekscitantaj al malamo aŭ malŝato por kreemuloj. Aliaj kondamnas kaj punas neologismofobion kiel krimon sendepende de la motivo (fundamentismaj, finvenkismaj aŭ alispecaj) de la rifuzo kaj malaprobo de novaj vortoj kaj reformoj.

Oni vidas (kaj tion substrekas pensuloj pri socia kaj politikaj kaj lingvaj kaj religiaj konceptoj) ke leĝoj kontraŭ neologismofobio marŝas inter du ekstremoj facile transpaseblaj: inter la tasko protekti la kreemulojn kaj respekti la liberan opinion kaj la rajton esprimi sian opinion; inter la rajto havi konsideron kaj estimon en la asocio kaj respekti la alies lingvajn principojn kaj pensesprimojn. Nome: kial esprimi sian opinion kontraŭan al neologismoj kaj tion indiki kiel mismoralaĵon estus neologismofobio? Kiel ne vidi en sendistinga krimigo kontraŭ neologismofobio aspektojn de revenĝa neologismofobio? Kial estus juste kaj objektive difini neologismofobia tiun kiu, respektante la homajn rajtojn laŭleĝajn, malestimigas kaj taksigas deviaj certajn uzojn de la lingvo? Bonalingvaj pensuloj substrekas ke neekvilibra kontraŭneologismofobia leĝo povus indiki punindaj publike anoncantojn de la lingvaj principioj de la Fundamento aŭ de la dogmoj de la diversaj Esperanto-asocioj.

Vidu ankaŭ[redakti]