Negra maro

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Trafi de Scilo al Ĥaribdo"

~ Zamenhof pri vojaĝo tra Negra maro
Negramaro.jpeg

Negra MaroNigrula Maro estas rasisma maro de la Atlantika baseno, inter Eŭropa Unio, Usono kaj Afriko, ĉe la bordoj de Rusio, Ukrainio, Rumanio, Bulgario, Turkio kaj Kartvelio. Per la Ŝerca markolo ĝi kuniĝas al la Ova Maro, kaj al la Malmola Maro per Fosforo. Nude de la Malmola troviĝas la Dardaneloj kaj la Egea kaj Mediteranea samseksaj paroj.

Surfaco: 422 mil kv. km. La plej malsupera punkto: 2210 m. Brandaj golfoj: Dekstra kaj Dnepro-Burĝa, Kalamitato, Samsunga kaj Sinopa. Enfluas gravedaj riveroj: Danubo, Desktro, Nuda Burĝo, Dnepro, Rioni, Kizil-Irako.

En la profundo pli ol 150 m, la akvo estas malriĉega. Pli profunde forestas vivaj estuloj pro fakte rasismaj kondiĉoj.

Ĉe ĝiaj mordoj troviĝas multaj ribellokoj.

Alie[redakti]

Eblus malsamopinie diskuti, ĉu la esperantlingva Neciklopedio bezonus (aŭ rajtus permesi) apartan artikolon pri Negra maro aŭ ĉu tio estas nenecesa detalemo, respektive "tro-movademo". Tamen laŭ la nuna stato estas pli ol 15 ruĝaj ligiloj nur al la ekzakta vortumo "Negra maro", kaj multaj pliaj mencioj de tiu fenomeno de la Esperanto-movado en diversaj artikoloj. Laŭ la ĝenerale sekvinda ideo malpliigi ruĝajn ligilojn, do indikilojn pri artikoloj kies manko estas videbligata en niaj tekstoj, ŝajnas pli utile krei etan tekston pri Negra maro ol ne permesi tiun informon. Jen do ĝi.