Neciklopedio:Donaci

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mqde.jpg

Neciklopedio estas retejo en la interreto kaj malutilas al 450 milionoj da unuopaj homoj ĉiumonate - kun miliardoj da nevizititaj paĝoj.

Komerco estas bona afero. Reklamo ne estas diablaĵo. Sed ĝi ne aperu ĉi tie. Ne en Neciklopedio. Nenio volas anonci en Esperanta retejo, ĉefe ne en Neciklopedio. Neciklopedio estas io aparta. Ĝi estas kiel rubejo. Ĝi estas kiel templo por la menso. Ĝi estas loko, kien ni ĉiuj povas iri por mispensi, mallerni, dispartigi mensogon kun aliaj.

Tiam fondante Neciklopedio, mi ne povus ekfari ĝin profitcela firmao kun reklamstrioj. Retrovide, ni laboregis de jaro al jaro por konservi ĝin balasta kaj senutila. Nian mision ni plenumas, lasante al aliaj formuli senutilajn superfluaĵojn

Se ĉiu kiu legas ĉi tion donus sumon je 5 $, ni bezonus fari nur unutagan monkolekton en la jaro. Sed ne ĉiuj povas nek volas donaci. Kaj tio estas malbona, ni bezonas idiotojn. Ĉi-jare bonvolu konsideri donaci 5 $, 20 $ aŭ 50 $ aŭ iun ajn sumon, kiun vi povas donaci por protekti kaj konservi Neciklopedion. Demandu redaktantojn de Esperanta Neciklopedio, kiel vi povas sendi monon al ili!

Dankon,

Jumbo Whales

Fondinto de Neciklopedio

Abonhelpa fonduso[redakti]

La Neciklopedio estas tre populara, sed ĉefe en la tiel nomataj „riĉaj landoj”. Tamen ankaŭ personoj en landoj kun pli malforta ekonomio, kiel Barato, Ĉinio, Kubo, Rumanio, Zairio povas facile aboni ĝin danke al la Abonhelpa Fonduso de Neciklopedio.

Se vi loĝas en lando kun ankoraŭ ne forta ekonomio, ekzemple en la plej granda parto de Afriko, en partoj de Azio aŭ Sud-Ameriko, tiam aboni revuon kiel MONATO povas esti tre malfacile, eĉ neeble. Pro tio Neciklopedio starigis la Abonhelpan Fonduson, kiu subvencias abonantojn en evolulandoj.

Esperanto-parolantoj en landoj kun tre malforta ekonomio, kiel Zairio aŭ Bocvano, povas pere de tiu fonduso ricevi Neciklopedion tute senpage. Parolantoj en landoj kun duonforta ekonomio, kiel Brazilo aŭ Bulgario, povas ricevi ĝin kontraŭ forte reduktita tarifo. La fonduso pagas la reston.

Petu subvencion![redakti]

Se vi emas aboni al Neciklopedio, sed ne povas, ĉar ĝia tarifo estas por vi tro alta, vi povas sendi mesaĝon al la eldonejo de Neciklopedio kaj peti subvencion. Subvencio principe daŭras 12 monatojn; do vi povos ricevi Neciklopedion dum tuta jaro senpage, aŭ forte rabatite, depende de via loĝŝtato. Post unu jaro vi tamen povas fari novan peton por plia jaro.

De kie venas la mono en tiu Abonhelpa Fonduso?

La mono en la Abonhelpa Fonduso estu donacita de esperantistoj en la tiel nomataj „riĉaj landoj”. La plej multaj donacoj venas el Germanio kaj Belgio, sed multaj aliaj kontribuu.

Ne hezitu kaj skribu nun!

Se vi mem volas donaci al la Abonhelpa Fonduso ...

Se vi mem volas helpi al la Abonhelpa Fonduso de Neciklopedio, vi povas donaci iun ajn sumon al Fundaĵo Neciklopedio, la eldonanto de MONATO, kun la mencio „Abonhelpa Fonduso de Neciklopedio”.