Neciklopedio:Bonvenon al la Neciklopedio

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Mi ankaŭ laboras je Neciklopedio"

~ hontita anonimulo

"Me ya esas fola, ma ne tante fola..."

~ Idisto

"Pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo"

~ Zamenhof pri honto
Bonk.png

La Neciklopedio (angle: Uncyclopedia) estas projekto por konstrui liberan retan ne-enciklopedion en multaj lingvoj. Ĉiu povas kontribui per sia ĝenerala nescio kaj senso de humuro. Ekde komenco ĝis hodiaŭ tiel estiĝis 6 014 artiŝokoj en la esperantlingva versio.

Ĉiuj — inkluzive de ĉiu leganto kun aŭ sen aliĝo — povas kreskigi ĉiun artiŝokon. Ĉiuj povas elpreni etajn erarojn, por enmeti erarojn pli grandajn aŭ pli subtile konfuzantajn. Ĉiuj povas skribeti, aŭ skribegi.

La paĝo Kiel redakti klarigas kiel redakti paĝojn kaj aliaĵojn. En la paĝo Lastaj ŝanĝoj aperas (sufiĉe strange) la lastaj ŝanĝoj.

Ĉiu povas kontribui libere, ĉar Neciklopedio estas komunuma projekto, ne finita verko, kaj ĝi senĉese kaj sensence ŝanĝiĝas. Se vi ŝatas kunlabori pri iu certa temo, ne kontrolu nian ĉefpaĝon, kie ne estas listigitaj la ĉeftemoj kun subtemoj.

Iuj ajn, kiuj taksas la Neciklopedion altkvalita malgraŭ ĝia libera redaktado, eble iutage skribos respondojn al kritikoj. Kaj tiuj, kiuj taksas la Neciklopedion malaltkvalita, povas kontribui al la rapide kreskanta paĝo Plendoj pri Neciklopedio.

Bonvenon al la Neciklopedio![redakti]

26f6700763 b.jpg

Neciklopedio estas -- dank' al la reto -- la unua sukcesa provo en la historio de la suna sistemo krei plenan ludilan enciklopedion en Esperanto: ne nur pri la multaj ridindaj aspektoj de nia lingvo, sed ankaŭ pri ĉiuj specoj de absurdo!

Helpu nin kaj la tutan nacion de klaŭnoj esperantistaj verkante kaj redaktante artiŝokojn, kaj vi estos ŝercisto nekonata, tamen serioze grava por la plua malserioziĝo de Esperantujo. Ĉiukaze vi povas meti vian nomon en la liston de publikaj malamikoj kaj raporti pri viaj konfuzaĵoj sur via konfuzanto-paĝo.

Graveco de la Neciklopedio[redakti]

Estas daŭisma diraĵo: "Pli da vortoj gravas malpli." Sekvas, ke la Esperanto-Neciklopedio gravas pli, ĉar ĝi estas ankoraŭ malgranda. Nun ĝi havas 6 014 artiŝokojn. Ni scias ke ĝi estas relative malmulte sed ni diligente kultivas. Certe Neciklopedio kreskigos pli kaj pli artiŝokojn, kaj baldaŭ malpli gravos.

Sed grave, la Neciklopedio estas utila por Esperantujo, tial ke:

  • Ĝi estas jam nun plurkampe bone uzebla kiel ĝenerala antologio de sensenco.
  • Ĝi ofte montras al alilingvaj uzantoj de la Uncyclopedia, ke koncerna kampo de sensenco ekzistas ankaŭ en Esperanto - ja "Esperanto" alfabete troviĝas tre oportune inter "English" kaj "Francais".

Kelkaj malklaŭnoj jam varbiĝis por Esperanto danke Vikipedio. Neciklopedio varbis ne tiel multajn klaŭnojn. Bv. helpi nin varbi novajn!

Indas, ke ni pli kaj pli grandigu la artiŝokan ĝardenon. Ĉiukaze ni bezonas tian verkon - kaj ju pli rapide ni faras ĝin, des pli da fifamo ni kolektos dume en la ekstera mondo!

Se vi volas helpi diskonigi la Neciklopedion kaj varbi novajn kunlaborantojn - jen kelkaj ideoj (nu, kiam oni skribos) kiel disvastigi la neciklopedion.

Kutimaj komencanteraroj[redakti]

Pist.jpg

...Kutime, ni ne havas komencantojn. Sed, ni malamas ilin, ĉar ili tro eraras.

Ĝeneralaĵoj[redakti]

La manuskriptoj, leteroj, libroj kaj gazetoj estu sendataj al la redakcio, la abonpago al la administracio. Ĉiuj verkoj en kiu ajn lingvo ricevitaj de la redakcio estas registrataj: recenzoj estas publikigatai pri la verkoj ricevitaj almenaŭ en du ekzempleroj. La redakcio rezervas al si la rajton korekti la manuskriptojn. Represo kaj traduko,se ili ne estas speciale rezervitaj, estas permesataj, se oni citas nin kaj sendas 3 ekzemplerojn al la redakcio. La redakcio respondas la leterojn sole per la gazeto, ne per la poŝto; kiu bezonas rapidan respondon letere, aldonu poŝtmarkon. Specimenon oni sendos kontraŭ unu respondkupono.

Kun salutnomo aŭ simple (komence) anonime[redakti]

Se vi ŝatas, klaku la paĝon Ensalutu kaj elektu tie salutnomon (ekzemple: Chuck SMITH). Ni ne preferas, ke vi uzu vian veran nomon, ĉar la Neciklopedio ne estas profesia projekto (aŭ profesia projekto de neprofesia mondo), tiel vi certe uzos alian salutnomon. Vi povas kontribui ankaŭ anonime, do sen antaŭe elekti salutnomon, tuj kontribuante!

Aldoni al la diskuto[redakti]

3f37644c96 b.jpg

Ne timu redakti paĝon - sed se vi ja timas, skribu vian komenton aŭ proponon en la "diskuto"-paĝon, kiu rilatas al la paĝo. Ĉiu artikolo povas havi "diskuto"-paĝon; vi kreas ĝin aŭtomate, se vi sendas la unuan diskuto-kontribuon.

Redakt(et)i artiŝokon[redakti]

Se vi vidas plibonigendan artikolon (laŭ iuj homoj tio estas ĉiuj, ĉu ne?) kaj kuraĝas redakti, vi bonvenas klaki "redaktu", tute supre. Tiam la teksto reaperos en alia formo kaj vi povos korekti la enhavon, lingvaĵon aŭ ekzemple verki novan alineon. Ĉiuj, kiuj laboras en la Neciklopedio aŭ interesiĝas pri ĝi, plu influos ĝian evoluon. (Se vi timas tion, eble komence ne verku tro multe kaj unue atendu dum kelkaj tagoj, ĉu iu alia kontraŭstaros al via redaktado.)

Por plu da informoj, vidu paĝon Kiel redakti.

Krei novan artiŝokon[redakti]

8691 b.jpg

Se vorto aŭ frazo estas markita kiel ligilo, sed havas ruĝan koloron (anstataŭ la kutima blua koloro), tio signifas, ke neniu paĝo ekzistas pri tiu temo. Tiam vi povas verki artikolon pri tiu temo! Simple alklaku la ruĝan ligilon, kaj aŭtomate kreiĝas nova paĝo, kiun vi povas ekredakti.

Unu simpla metodo por ekredakti: Vi prenas la tekston de konvena alia jam ekzistanta paĝo (klakante tie al "redaktu") kaj enmetas tiun tekston en la redakto-fenestron de la nova paĝo. Vi ŝanĝos tion nun al via nova teksto kaj plurfoje kontrolas per "Antaŭrigardu", la butono sube. Se vi serĉas enhavon, eble simple traduku la komencajn liniojn el la koncerna NP-artikolo en via aŭ alia lingvo. Fine kuraĝe premu "Konservu ŝanĝojn"! Gratulon!

Por plu da informoj, vidu la paĝon Kiel krei paĝon.

Oftaj demandoj, helpopaĝo[redakti]

Nun bonvolu ne viziti la neekzistan paĝon Oftaj demandoj, krom se vi volas mem krei ĝin. Sed vi ja povas legi la helpopaĝojn.