Neciklopedio:Aŭtorrajto
"Pli bone pano sen veĝemajto, ol ĝeno pri aŭtorrajto."
"ng mdr"
- ~ Babilejano pri aŭtoraj rajtoj
"Tro rapida faro estas nur baro"
- ~ Zamenhof
La plejparto de niaj bildoj kaj tekstoj simple naskiĝis sovaĝe en la naturo. Ni pensas ke ilin neniu kreis, ili simple evoluis, laŭ teorio de Darwin. Kompreneble, kelkaj homoj loĝas en Usono, kie duono de la loĝantaro simple opinias ke la mondo estis kreita... Tiukaze, ni estas pretaj doni al la Kreanto parton de monaj profitoj de Neciklopedio, laŭ brazilaj leĝoj (plejparto de redaktantoj de Neciklopedio vivas en Brazilo), kiuj diras ke repagoj estu proporcia al profito. Ni ne scias kion diras la kanadaj leĝoj (la paĝo de Neciklopedio estas en Kanado), sed mi pensas ke ili povos doni al posedantoj de la rajtoj de niaj bildoj grandan parton de nia profito, aŭ eĉ malpermesi ke la redaktantoj de Neciklopedio eniros Kanadon.
Rajtoj de aliuloj[redakti]
HOLANDANOJ, ATENTU!
D-ro Leonel Gonzaga, prezidanto de l’ kongreso, faris malgrandan raporton per kiu li montris ke varbado de novaj adeptoj por nia ideo tre malfaciligis pro la fakto, ke kopirajto estas pesto de nia tempo, “la obstina baro” sur la vojo de progreso kaj homa libereco. Mem spirito de esperanto estas kontraŭkopirajta.
La metodo de pensado de Profesoro Munsterberg kaj tiu de ĉiu esperantisto reciproke transkuras kiam li skribas la sekvantan paragrafon:
- Ni fajfas pri aŭtorrajtoj de aliaj. Kio okazos al ni? La plejmalbona afero estus iu nuligi Neciklopedion, sed, kiu volus fari tion, kaj se Neciklopedio malaperus, kio gravas?
Rajtoj niaj[redakti]
Okazas nun tio: Voronov diras poste, ke se vi volas uzi enhavon el Neciklopedio aliloke, bonvole donu al legantoj la nomon de Neciklopedio. Alimaniere, ni rajtas multe plori. Evidente, se alie vi volas doni monon al ni kontraŭ niaj artikoloj, ni akceptos ĝoje.
Kopirajto kaj Esperanto[redakti]
Mi ne ŝatus diri, ke kopirajto minacas la ekziston de Esperanto, sed kopirajto minacas la E-kulturon. La kopirajto baras grandegan parton de tradukebla nacia kulturo aŭ igas esperantistojn pirati la verkojn, kio ne kreas bonan impreson pri tiuj.
NEPRE MEMORU![redakti]
Kiamaniere tio estis ebla ? Imitado estas la plej sincera flatado!