Neciklopedia universo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas bazita sur ĝia angla versio
993 o.jpg

"Bedaŭrinde, vere hontiga kontribuo."

~ Araneulo

La neciklopedia universo laŭ superstiĉa popola kredo estas la koŝmara alternativa realo, kie ĉio, kion oni iam ajn skribis en la Neciklopedio, estas vera kaj ekzista, inkludante la vivojn/biografiojn, historiajn eventojn, kulturojn ktp..

Ĉar estas senfina kvanto da alternativaj realoj, la ebleco, ke iu ajn universo povus esti ĝuste kion priskribas Neciklopedio, estas 10^gugloplekso^gugloplekso^gugloplekso (vidu sciencon por pliaj detaloj).

La neciklopedia universo kontrastas kun la vikipedia universo, kie ĉio nefikcia en Vikipedio estas vera, kaj ankaŭ kun nia propra realo.

Bedaŭrinde ankoraŭ ekzistas multaj antaŭjuĝoj por paroli pri tiuj aferoj kaj la amaskomunikiloj, ofte klinitaj al la sensaciismo kaj al la plej absurda skeptikismo, ne informas pri ili korekte nek kun la devigita seriozeco. Rilate al Esperanto, la informo en nia lingvo estas tre nesufiĉa kaj malabunda, preskaŭ neekzistanta.

Bela ekzemplo por la estontaj generacioj.