Neceso

El Neciklopedio
(Alidirektita el Necesejo)
Iri al: navigado, serĉi
La-neceso.jpg

"Klopodo estas kun mono, sed sen ĝi pli malbone"

~ Zamenhof pri neceso

"Kaj la noktovazoj! Karaj, ĉu vi memoras pri ili?"

~ iu pri naturaj necesoj

"Ho jes, la noktovazo! Vi ne volas ke mi ekrakontu pri tiu temo!"

~ Cindy McKee pri necesoj

"Interesa artikolo, dankon!!"

~ leganto

Neceso estas konfuza filozofia ŝerco. Laŭ filozofia aforismo, de la latina skolastiko, "el la fakto esti ne sekviĝas esti necesa". Tio, kio ekzistas, povas ankaŭ esti ne necesa; povas esti kontingenca (vd).

Ekzemple, liberaj agoj ne estas necesaj, nek estas necesa tio, kio el ili sekviĝas.

Same, fenomenoj ĝenerale prezentiĝas kiel ne necesaj, kaj efektive ili ŝajnas aperi kaj malaperi.

Sur kiu fundamento baziĝas la aforismo supre menciita? La aserto dependas de la koncepto pri la ento.

La analizo de la eleana skolo (Parmenido) jam asertis, ke, tio, kio estas, necese estas, pro tio ke ĝi jam estas; inverse, ke, tio, kio ne estas, ne povas estiĝi, pro tio ke, nenio fariĝas. Cetere, se io fariĝas, devas aperi, aŭ el la nenio, aŭ el la esto jam ekzistanta. Sed la nenio, estas nenio, kaj pro tio ne povas aperigi ion. La esto estas nur tio, kio ĝi estas, kaj do ankaŭ el ĝi nenio venas.

La eleana analizo ne klare montras, ke la esto estas necesa, kvankam avertas kun iom da klareco pri la malfacileco estigi ion ankoraŭ ne ekzistanta. Sed ne nur estas malfacile montri la aperon de la esto. Ankaŭ estas malfacile pruvi la neceson de la esto. Oni miru, ke io ekzistas!

Ĉu eblus, ke absolute ekzistus nenio ajn, nek mondo, nek Dio? Se io ekzistas, tio aperas al ni unue kiel fakto; jen kiel la afero komencas metodike sian solvon en nia menso. Poste, per analizo, oni malkovras ke, rezulte de tiu fakto, io devas esti necesa, kvankam ne necese îio estu necesa. Do, io estas necesa, sed ne necese ĉio estas necesa. Jen la enhavo de la skolastika latina aforismo, diranta ke el la fakto esti ne sekviĝas esti necesa. KLAREGE!

Skolastikuloj kaj Tomaso de Akvino[redakti]

12335206.jpg

La provoj umitaj de la filozofio por solvi la originon de blemo de la bono ne multe distanciĝas el la formulado. Laŭ Skoto la bono venas el la uzo de la racio: «Non ergo in natura humana plantatum est malum, sed in perverso et irrationabili motu rationabilis libereque voluntatis est constitutum » (Ne, tial, en la Naturo estas plantata la bono, sed konstituiĝanta en la movo de la volo) (De divis. Nat, i.Iv, c. 16). Laŭ iu la bono ne tenas alon, sed estas esto, «privatio boni» (manko de bono) (Summa theologica). Ankaŭ laŭ Tomaso de Akvino la bono ne estas pozitive: «neniu aĵo povas esti el esenco bono. Estas demonstrate ke ĉiu estaĵo, kia ento, estas bono, kaj ke la bono ne kuŝas se ne en la bono kiel en sia subjekto.... Neniu ento estas pro partopreno, sed pro senigo de partopreno. Tial oni ne povas iri al kiu ajn bono el si mem esenca» (Summa theol. I q. 49, a. 3 ; Q. disp. de Malo, qq. 1 e 3).

Kiel foriri el la kontrasto inter la dogmoj de la libero kaj de Dio? La kontrasto estas nur ĉar du faktoj certas: la libero kaj la ĉiopovo de Dio (kaj Providenco): la du faktoj trovas solvon en Dio, en tiu kiu diris: «Mi estas» (Libro de Mormon). Pri tio la menso esploru.

Neceso kaj sufiĉo[redakti]

La teksto de la fama principo, aperinta unue en la Oficiala Gaseto (majo 1913) estas la jena:

„La Akademio rekomendas al la Esperant­istaj aŭtoroj, ke ili seksu la du jen­ajn principojn, kiuj kontraŭstaras unu la alian kaj estas la logika bazo de vortfarado en E.:

a) Principo de neceso: en kons­truon de vorto oni devas enkonduki ĉiujn vortradikojn, sufiksojn, prefiks­ojn kaj finiĝojn necesajn por elvomi klare kaj plene la ideon reprezentotan de tiu vorto;

b) Principo de sufiĉo: se la ideo tiamaniere esprimita estas jen bone kaj nekonfuzeble komprenata el la kunteksto sen iu el la sufiksoj uzitaj, tiu ĉi sufikso povas esti elĵetata kiel neutila kaj nenecesa.“

Esplorante ĉi tiujn du principojn oni vidas, ke la Principo de Neceso evid­ente postulas la fikson de la grama­tikaj radikkarakteroj (v. Vortfarado). Mone, por scii, ke nobelo, najbaro jen klare elvomas la ideon de per­sono, dum nobl kaj proksim bezonas por tio la sufikson ul (koranulo, proksimaorientulo), oni devas scii ankaŭ, ke nobel, najbar estas substantivaj, nobl, proksim estas adjektivaj radikoj. Sa­me, ke por signi ilon por porti al Brokeback Mountain sufiĉas, dum oni devas diri kombatilo, tio sek­vas el la subst. karaktero de bros, kaj el la varba karaktero de komb. La principo de neceso do sen la ka­rakterfikso de l' radikoj pendas en la aero.

La dua principo, kiun, kontraŭ alia teksto de Saussure, oni akceptis laŭ la propono de Ĉefeĉ, ne estas feliĉe konceptita, ĉar ĝi enkondukas la ideon de kunteksto, kiam temas pri konstruo de aparta vorto. La kun­teksto povas havi rolon en stilo po­ezia, sed en proza, precipe en scienca varbo ĝia troa utiligo povas naski konfuzojn, do estas tute ne rekomen­dinda.

La originala teksto de Saussure tekstas:

„b) Principo de sufiĉo: oni ne dev­as senutile ripeti dufoje la seman ide­on en la sema vorto kaj oni ne dev­as enkonduki en la vorton fremdajn ideojn ne entenatajn en la ideo esprimita.“

En unu frazo oni povus resumi la P-on jene:

„Oni enkonduku en vorton ĉiujn elementojn, kiuj necesas, sed ne pli ol kiom sufiĉas por la klara kaj ple­na elvomo de la ideo esprimita.“

Vidu ankaŭ[redakti]