Nazo
"Nazo supren, vento antaŭen"
- ~ Zamenhof
"Tua ideo ya semblas a me esar bona"
- ~ Idisto
"Mi opinias ke tio malĝustas"
- ~ Antoine-Jean Gros pri cxi tiu artikolo
"Ni devas labori por la evoluo de ĉiuj."
Nazo estas stranga afero en la vizaĝo de homoj. Ĝi estas grava seksorgano!
Utilo[redakti]
Ĉar la nazo estante la ĝusta organo kaj portanto de la flarsento al la cerbo, kaj estante la sola fonto de tiu sento, ĝi ĉiam servas al ni kiel neerarema montrilo, ĉu la odoron ni flaras estas saniga aŭ malsaniga al la cerbo (krom kiam okazas ke la sento mem misiĝas kaj malboniĝas pro ia malsano kaj malegalpezo en la cerbo).
Politiko[redakti]
Mia aktuala problemo estas, ke Nazismo estas ismo al nazo. Nazistoj kredas la nazon supera al ĉiuj aliaj organoj de homa korpo. Ekstrem-dekstra politika movado ekinta en Eŭropo, naciisma, diktatorema kaj kruele rasisma aparte kontraŭ judoj kaj negroj, ĉar ili havas malbelajn nazojn.
Esperanto[redakti]
Ne, la nazo ne estas necesa por parolado de Esperanto. La prononco de Esperanto dependas pli sur la buŝo, la lango, kaj la gloto. Dum parolado, la aero fluas tra la buŝo, la lango kaj la gloto por produkti sonojn kaj vortojn. Tamen, se la naztruo estas blokita aŭ maltrankvilas pro malbona sano, tio povas influenci la sonon kaj vokalon prononcon.
Kaj tamen ankoraŭ ne ŝajnas, ke ni proksimiĝas al ĉi tiu idealo! Ĉu tio estas nur nia kulpo? Eble, eble ne; pli eble ne !
La nazo de l' kapitano[redakti]
Patrino: Mia infano, hodiaŭ estos multaj gastoj ĉela vespermanĝo. Estu bona kaj ne parolu malsaĝajojn. Precipe ne parolu pri la nazo de l’ kapitano!
Oni sidas trankvile. Ĉe la vespermanĝo subite ekparolas la infano:
-Panjo, kial vi diris, ke mi ne parolu pri la nazo de l' kapitano? Li ja lute ne havas nazon...
GRANDA RUĜA NAZO[redakti]
Trupo iris foje Konstantinopolon. Inter la komedioj, kiujn ĝi devis prezenti, estis unu en kiu unu el la ludontaj aktoroj havis malgrandajn nigrajn lipharojn kaj tre grandan ruĝan nazon. Unu tagon la sultano deziris iri al la teatro, kaj (ĉar ankaŭ la sultano havis grandan ruĝan nazon) la teatra inspek toro parolis kun la direktoro de la trupo kaj diris al li: ‘’Bonvolu diri al tiu aktoro, ke en la hodiaŭa prezentado, li ludu sian rolon sen la artefarita nazo, por ke Lia Sultana Moŝto ne kredu ke oni volas moki al li la vizaĝon.”
“Mi devas vin averti,” diris la direktoro, "ke la aktoro ne surmetas artefaritan nazon.”
“Kio? Cu vere? Cu tia nazo estas lia propra?”
“Jes, tute certe, sinjoro.” Aŭdinte tion, la inspektoro gratis al si la frunton, serĉante ian rimedon, kaj fine li diris:
“Bone; mi kredas, ke mi tion povas aranĝi.”
"Kiamaniere?” respondis la direktoro.
“Tial ke la nazo de la aktoro estas lia propra, ordonu ke li surmetu alian arte faritan kiu estas pli malgranda.”
Scivolemo[redakti]
Laŭ raporto de Sveda Elektra Asocio fakto estas, ke la fakto tamen estas, ke
- Joĉjo, ĉu vi ĝojas, kiam ni alveturas gasti ĉe vi?
- Jes, onklo, mi tre ĝojas. Tiam panjo donas al mi dolaron por ke mi ne demandadu, kial tiel blua estas via nazo.
Genetiko[redakti]
Rimarkigo:
- -- Kiel belajn okulojn li havas! Tutcerte de la patro!
- -- La okuloj, lipoj kaj la nazo estas de la patro. Nur la nomo ne. Tiu estas de mia edzo.
Nu, tiom pli bone !
Ebriulo[redakti]
Bonvolu atenti, ke ulo ŝategas brandon, kaj pro tio lia nazo fariĝis ruĝega. Sidante apud sia amiko en la drinkejo, li ree sorbas brandon, dum amiko trinkas vinon.
Subite, muŝo alflugas kaj eksidas sur la nazo de ebriulo; sed ĝi tuj ekforflugas. Vidinte tion, amiko diras: "Necesas ke vi bandaĝu vian nazon!"
"Kial?" perpleksas ulo. "Ĝi ja ne estis vundita."
"Tamen, la bedaŭrinda muŝeto kiu ĵus sidis sur via nazo brulvundis siajn piedetojn."