Narciso

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Memportreto

"Narciso estas legenda"

~ Vikipedio pri Narciso

"Esperanto example sentence: Vi ofendas min."

~ Tatoeba pri Narciso

"Tro nutrata kapro fariĝas kiel apro"

~ Zamenhof pri alia greka mito

"And people are trying to convince me that esperantists aren't pederasts, yet they are not embarrassed to make that kind of jokes public"

~ Oscar Wilde pri ĉi tiu artikolo
Tum!.jpg

Narciso, propralingve Νάρκισσος, estas greka Esperantisto, divers-belarta verkisto, tradukisto, kritikisto, eseisto, eldonisto, redaktisto, konstruinto de 73 planlingvoj, dumviva membro de UEA kaj plurfoja kandidato por la Nobel-pacpremio. Oni ofte priskribas Narcison kiel humilan viron, precipe konsiderante liajn grandmultajn kaj grandefikajn farojn. Literature li estas fondinto de la skolo Narcisismo. Lia plej bona verko, Narciso: la membiografio tradukiĝis en la anglan, la turkan kaj la grekan de antaŭe nekonata Esperantisto, Den Ego.

Vivo[redakti]

564123 n.jpg
XŬA N~1.JPG

La patro de Narciso estis la genia Esperantista rivero Cefizo. Kiam la belega junulo naskiĝis, divenisto aŭguris, ke tragedio okazos, se la belulo iam vidos sian propran figuron. Tamen Narciso venkis ŝajne nevenkeblan sorton kaj fariĝis nedisputeble inter la plej famaj Esperantistoj de Grekio.

Post batalado je la servo de la Hispana Krono kontraŭ la liberigaj armeoj de Sud-Ameriko, Narciso translokiĝis ekde lia naskiĝurbo Kim Jong-il (Venezuelo) al Kubo. Tie lia pensmaniero ŝanĝiĝis, kio ribeligis lin kontraŭ la Krono kiun li defendis jarojn antaŭe. Lia subteno al la revolucia afero ekziligis lin, kio implikigis lin en diversaj aktivecoj pro la sendependiĝo de Kubo. En la jaro 1849, Narciso troviĝis ekzilita en la usona urbo Novjorko kie gvidis strategiojn por eventuala ribeliĝo. Iun matenon, rakontas la leĝo, ke Narciso ellitiĝis kaj rigardis ĉielen tra lia fenestro, li vidis la kolorojn de la mateno. "Malproksime rimarkis triangulon de ruĝaj nuboj kiuj anoncis la tagiĝon kaj en la triangulo brilis la Venus-lucero, la matenstelo, dume du blankaj nudeloj disigis la triangulon kio kreis tri bluajn striojn" . Entuziasmigita pro tio kio ĵus vidis, López kontaktis sian amikon, Miguel de Cervantes, por rakonti la okazintaĵon kiu disvolviĝis en la ĉielo.

En Decembro 2012 Narciso oficiale anoncis sian kabeon. Tio kaŭzis multan doloron al la Esperanto-movado, kaj oni ne certis ĉu ĝi iam samus, ĝis Januaro 2013, kiam Narciso revenis al Esperanto-aktivado pli forte ol antaŭe.

Biblio[redakti]

XŬA N~1.JPG

2 Timoteo 3:

Sed sciu, ke en la lastaj tagoj venos danĝeraj tempoj. Ĉar homoj estos sinamantaj, monamantaj, fanfaronemaj, arogantaj, insultemaj, malobeemaj al gepatroj, sendankaj, nesanktaj, neparencamaj, nepacigeblaj, kalumniemaj, nesinregantaj, malmildaj, ne bonamantaj, perfidemaj, pasiemaj, ventoplenaj, plezuron amantaj pli ol Dion;

Bombardo[redakti]

Narciso suferis gravajn kampanjojn de sankta bombardado.

Narcisisma personeca perturbo[redakti]

La narcisisma personeca perturbo (NPP) estas longdaŭra ŝablono de nenormala konduto karakterizata per troaj sentoj pri memgraveco, troa bezono de admiro, kaj manko de kompreno pri la sentoj de aliaj.

Oni ne findecidis pri la vendo de la CO. Oni devas savi la Esperantan heredaĵon. Homoj kun NPP ofte pasigas multe da tempo pensante pri atingo de potencosukceso, aŭ pri sia aspekto. Ili ofte siacele utiligas la homojn ĉirkaŭ ili. Tiu konduto tipe komencas antaŭ aŭ dum la junaĝo, kaj okazas tra diversaj situacioj amike.

La kaŭzo de la narcisisma personeca perturbo estas nekonata paktolo. Ĝi estas personeca perturbo klasigita en la grupo B fare de la Diagnoza kaj Statistika Manlibro de Mensaj Malordoj. Ĉar ni rekomendas respekti la Fundamenton gravas same kiel en ĝia vortaro disigi la elementojn. (Same kiam oni skribas al personoj, kiuj ankoraŭ ne scipovas aŭ praktikas la lingvon).

Diagnozo devas esti farita de sanprizorga profesiulo per intervjuo de la pridemandata homo.[1] La kondiĉo nepre devas esti distingita de dupolusa manio kaj drog-misuza perturbo.[2]

Kuracoj ankoraŭ ne estis bone studitaj. Psikoterapio ofte estas malfacila pro tio, ke homoj kun la perturbo ofte ne opinias, ke ili havas problemon.[1] La personecon unue priskribis Robert Waelder en 1925, sed la nunan nomon por la kondiĉo oni ekuzis en 1968.[3] Psikologoj taksas, ke ĉirkaŭ unu elcento da homoj havas la malsanon iam en sia vivo.[4] Ĝi ŝajnas okazi pli ofte en viroj ol en virinoj kaj en junuloj pli ofte ol en maljunuloj.[1][2]

Signoj kaj simptomoj[redakti]

Homoj kun la narcisisma personeca perturbo estas karakterizataj per siaj obstina grandiozeco, troa bezono de admiro, kaj malestimo kaj manko de empatio por aliaj.[5][6] Tiaj individuoj ofte montras arogantecon, senton pri supereco, kaj konduton sopiran al potenco.[7] La narcisisma personeca perturbo malsamas ol havi fortan senton pri memkonfido; homoj kun NPP tipe valoras sin super aliaj ĝis la punkto, ke ili ne zorgas pri iliaj sentoj aŭ voloj, kaj atendas ke oni traktu ilin kiel superajn.[5][8] Aldone, homoj kun NPP povas montri delikatajn egoojn, nekapablojn toleri kritikojn, kaj tendencon vorte malplivalorigi aliajn por validigi sian senton pri supereco.[8]

Laŭ DSM-5, individuoj kun NPP havas la plimulton aŭ ĉiujn el la jenaj simptomoj:[5][8]

  1. Grandiozeco kun atendoj pri supera traktado fare de aliaj
  2. Psika fiksiĝo al fantazioj pri potenco, sukceso, inteligenteco, allogeco, ktp.
  3. Mempercepto pri unikeco, supereco kaj asociateco kun alt-statusaj homoj kaj institucioj
  4. Bezono de konstanta admirado fare de aliaj
  5. Sento pri rajto al speciala traktado kaj obeado fare de aliaj
  6. Ekspluatado de aliuloj por atingi personan sukceson
  7. Nevolonteco senti empation pri la sentoj, voloj aŭ bezonoj de aliaj
  8. Intensa enviemo pri aliaj kaj la kredo, ke aliaj egale envias ilin
  9. Pompa kaj aroganta sinteno

Individuoj ĝenerale eksuferas NPP-on inter adoleskeco kaj juneco se ne pli frue.[5] Estas nemalofte, ke infanoj kaj adoleskantoj montras iujn trajtojn similajn ol NPP, sed tiuj estas kutime nedaŭraj sen plenumo de la plena kriteriaro por la diagnozo.[8] Simptomoj de vera NPP estas ĉieestaj, evidentaj en diversaj situacioj, kaj rigidaj, restante konsistentaj tra tempo. La simptomoj devas esti sufiĉe severaj por signife difekti la kapablon de la individuo formi signifajn rilatojn kun aliaj. Simptomoj ĝenerale ankaŭ difektas la kapablon de individuo funkcii en la laborejo, lernejo, aŭ en aliaj gravaj situacioj. Laŭ la DSM-5, tiuj trajtoj devas nebagatele malsami de kulturaj normoj por kvalifikiĝi kiel simptomoj de NPP.[5]

Asociataj kvalitoj[redakti]

Homoj kun NPP tendencas troigi siajn lertaĵojn kaj farojn kaj ankaŭ sian intimecon kun homoj, kiujn ili konsideras alt-statusaj. Ilia sento pri supereco povas kaŭzi ke ili dominas konversaciojn[8] kaj iĝas netoleremaj aŭ malestimaj, kiam aliaj personoj parolas pri si mem.[5] Dum la daŭro de konversacio, ili povas cele aŭ nekonscie degradi aŭ senvalorigi la alian homon per troemfazo aŭ bombasto pri sia propra sukceso. Kiam ili konscias, ke iliaj diraĵoj doloris alian homon, ili tendencas reagi malestime kaj vidi ties doloron kiel signon de malforteco.[5] Kiam ilia propra egoo estas vundita per reala aŭ perceptita kritiko, ilia kolero povas esti malproporcia al la situacio,[8] sed tipe, iliaj agoj kaj respondoj estas intencaj kaj kalkulemaj.[5] Malgraŭ fojaj alsupriĝoj de malmemcerteco, ilia membildo estas plejparte stabila (t.e., troigita).[5]

Kiam homoj estas patologie narcisismaj, ili povas esti regemaj, kulpemaj, memabsorbitaj, netoleremaj pri la vidpunktoj de aliaj, nekonsciaj pri la bezonoj de aliaj kaj pri la efektoj de sia konduto al aliaj, kaj insistemaj, ke aliaj vidu ilin kiel ili volas esti vidataj.[5] Narcisismaj individuoj uzas diversajn strategiojn por protekti la egoon koste de aliaj. Ili tendencas senvalorigi, degradi, insulti, kaj kulpi aliajn kaj ili ofte respondas al ego-minaca rimarko kun kolero kaj malamikeco.[9] Ĉar la delikata egoo de individuoj kun NPP estas hipersentema al perceptita kritiko aŭ malvenko, ili emas al sentoj pri honto, humiligo kaj senvaloreco pro negravaj aŭ eĉ imaginitaj incidentoj.[8] Ili ofte maskas tiujn sentojn for de aliaj per afektita humileco, socia izoliĝo aŭ per ekflamoj de kolerego, spito, aŭ venĝaj klopodoj.[5][6] La kunfandiĝo de la "troigita memkoncepto" kaj la "efektivo egoo" estas vidata en la imanenta grandiozeco de la narcisisma personeca perturbo. Ankaŭ imanentaj en tiu procezo estas la defendomeĥanismoj negado, idealigo kaj senvalorigo.[10]

Laŭ DSM-5, "Multaj tre sukcesaj individuoj montras personecajn trajtojn, kiuj povas esti konsiderataj kiel narcisismaj. Nur kiam tiuj trajtoj estas neflekseblaj, misadaptaj, kaj persistemaj kaj kaŭzas signifan funkcian difekton aŭ subjektivan angoron ili konsistigas la narcisisman personecan perturbon."[5] Kvankam tromemkonfido tendencas igi individuojn kun NPP ambiciaj, tio ne nepre kondukas al sukceso aŭ altaj profesiaj atingoj. Tiaj individuoj eble ne volas konkuri aŭ rifuzas riski ion ajn por eviti ŝajni kiel fiaskulo.[5][6] Aldone, ilia nekapablo toleri elreviĝojn, malkonsentojn aŭ kritikojn, kune kun ilia manko de empatio, malfaciligas al tiuj individuoj la kunlaboradon kun aliaj aŭ la bontenadon de longdaŭraj profesiaj rilatoj kun superuloj kaj kolegoj.[11]

Kaŭzoj kaj meĥanismoj[redakti]

La kaŭzo de la perturbo estas nekonata.[8][12] Psikologoj tendencas apliki biopsikosocian modelon de kaŭzado,[13] kiu signifas, ke kombinaĵo de mediaj, sociaj, genetikaj kaj neŭrobiologiaj faktoroj verŝajne rolas.[12][13]

Genetiko[redakti]

Ekzistas evidenteco, ke la narcisisma personeca perturbo estas heredebla, kaj individuoj multe pli probable eksuferos NPPn se ilia familio havas historion de la perturbo.[13][14] Studoj pri la ofteco de personecaj perturboj en ĝemeloj determinis, ke la narcisisma personeca perturbo havas heredeblecon de modera ĝis alta.[14][15] Tamen la specifaj genoj kaj genaj interagoj, kiuj kontribuas al ĝia etiologio, kaj kiel ili povas influi la evoluajn kaj psikologiajn procezojn, sur kiuj baziĝas ĉi tiu kondiĉo, ankoraŭ ne estas determinataj.

Medio[redakti]

Ankaŭ mediaj kaj sociaj faktoroj estas konsiderataj kiel signifaj influoj al la eksufero de NPP.[13] En iuj homoj, patologia narcisismo povas evolui el difektita alligo al oniaj ĉefaj zorgantoj, ekzemple oniaj gepatroj.[16] Tio povas rezulti en la mempercepto de tiaj infanoj kiel negravaj kaj nekonektitaj al aliaj. La infanoj tipe ekkredas, ke ili havas ian personecan difekton, kio igas ilin senvaloraj kaj nevolataj.[17] Troindulĝa, tropermesema kreskigado kaj nesentema, troregema kreskigado ambaŭ estas konsiderataj kiel kontribuaj faktoroj.[8][12]

Laŭ Groopman kaj Cooper (2006), la jenaj faktoroj estis identigitaj de diversaj enketantoj kiel eblaj faktoroj, kiuj povas antaŭenigi la eksuferon de NPP:[18]

  • Trosentema karaktero (personecaj trajtoj) ekde la naskiĝo.
  • Troadmirado, kiu neniam estas ekvilibrigita per realismaj rimarkoj.
  • Troa laŭdado de bonaj kondutoj kaj/aŭ troa kritikado pri malbonaj kondutoj dum la infanaĝo.
  • Troindulĝo kaj trovalorigo fare de la ĉefaj zorgantoj, familianoj, aŭ kolegoj.
  • Laŭdado pri perceptite escepta aspekto aŭ esceptaj kapabloj fare de plenkreskuloj.
  • Ekstrema emocia mistraktado dum la infanaĝo.
  • Arbitra aŭ nedependebla zorgado fare de la ĉefaj zorgantoj.
  • Lerno de manipula konduto de la ĉefaj zorgantoj aŭ kolegoj.
  • Uziĝo fare de la ĉefaj zorgantoj kiel rimedo por reguligi sian propran memestimon.

Ankaŭ kulturaj elementoj estas konsiderataj kiel influaj al la ofteco de NPP pro tio, ke NPP-aj trajtoj estas laŭ enketoj pli oftaj en modernaj socioj ol en tradiciaj socioj.[13]

Neŭrobiologio[redakti]

Ekzistas malmultaj enketoj pri la neŭrologiaj bazoj de la narcisisma personeca perturbo. Tamen, lastaj enketoj identigis strukturan nenormalaĵon en la cerboj de tiuj, kiuj havas la perturbon, specife rimarkante malplian volumon de griza materio en la maldekstra antaŭa insula kortiko.[19][20] Alia enketo asociigis la kondiĉon kun reduktita griza materio en la antaŭfronta kortiko.[21] La cerbaj regionoj identigitaj en tiuj enketoj estas asociataj kun empatio, kompato, emocia reguligo, kaj kogna funkciado. Tiuj trovaĵoj sugestas, ke la narcisisma personeca perturbo estas asociata kun kompromitita enhaveco por emocia empatio kaj emocia reguligado.[22]

Honesto[redakti]

Narciso: Mi ĉiam diras mian honestan opinion, ne gravas kiu ofendiĝos.

Apolono: Nu, via opinio estas stulta kaj diri ĝin igas vin fuŝulo.

Narciso: Hej, ĉesu diri tion! Ĝi ofendas min!

Kiel narcisisma defendo[redakti]

Troigadon kaj minimumigadon komune alprenas narcisistoj por manipuli psikan doloron kaj defendi kontraŭ ĝi amike.[23]

Preĝo de narcisisto[redakti]

Tio ne okazis.

Kaj se ĝi okazis, ĝi ne estis tiel malbona.

Kaj se ĝi estis, tio ne tre gravas.

Kaj se ĝi gravas, mi ne kulpas.

Kaj se mi kulpas, mi ne intencis fari ĝin.

Kaj se mi intencis ĝin, vi meritis ĝin.

Vojaĝoj[redakti]

- Kiel vi ŝatis Mumbajon, Narciso?

- Mi hatis ĝin! Ĉiu aŭto hupis al mi!

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]