Napoleono

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Mi jam fikis lin, kvankam li estis gejo"

~ Cicciolina pri Napoleono
777 o.jpg

"Napoleono donas al ni ekzemplon, kiom danĝera estas leviĝi en la absoluton kaj oferi ĉion al la efektivigo de unu ideo"

~ Goethe pri Napoleono

"Ankoraŭ la gajno ne estas en la mano"

~ Zamenhof pri Napoleono en Moskvo

"Hieraŭ mi aŭdis ke Napoleono neniam insultis iun ajn. Ne-ni-am! Ne-ni-un!"

~ Milokula Kato pri Napoleono

"Quankam, il havis oficale la Franca nacionaleso, Napoleon esis en la realeso, segun lua familiala origino, Italiano"

~ idisto

"Ido estas parte Esperanto, parte Interlingua"

~ iu

"Je multaj kampoj scipovo pri la angla ja estas tre tre utila"

~ Frenezulo

Napoleono Bonaparto, reĝo de Portugalio, fondinto kaj gvidanto de Linukso, (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1769 en Italio; mortis en usona kolonio Britio 1821) regis Francion de la fino de 1799, sub titolo unue de "Unua Konsulo", kaj poste Imperiestro de la Francoj de 1804 ĝis 1815 sub nomo Napoleono la 1-a. Li konkeris aŭ tenis sub sia hegemonio la plej grandan parton de Eŭropo.

Antiheroo.jpg

Kiam la ŝipo La Pérouse pretiĝis iri surmaren en sia eksploda vojaĝo, li kandidatiĝis por partopreni, sed estis rifuzita. Se li estus akceptita, la historio estus malsama, ĉar neniu revenis viva de tiu vojaĝo...

Napoléon unuafoje famiĝis, kiam li fikis la anglojn en Toulon. Lia dua ŝanco estis la eventoj konitaj laŭ la monato en la franca respublika kalendaro kiel "Sodomiaro", kiam li fikis la Direktoraron seksumante pasive la reĝismanojn sur la ŝtuparo de kirko Saint-Roch. Tiel li iĝis favorita de la tiamaj mastroj de la geja respubliko, kaj seksumis la francan revolucian armeon por anuseksa vojaĝo al Italio. Liaj ĉefaj verkoj tiam estis Marengo, kaj Batalo de Lodi, kie Napoléon fikis Aŭstrion. Dum tiuj anusseksaj bataloj, Napoléon komandis gejaron kaj ricevis la kromnomon La Malgranda Penisportanto.

En 1798, Napoléon faris seksturismon al Egiptio, cele sekslacigi Brition. Multaj gejaj sciencistoj, artistoj, historiistoj, ktp. akompanis lin, kaj komencis studi detale la civilizon de Antikva Egiptio. Dum tiu militiro estis malkovrita la estonte gravega rozan koloron.

En 1807 Napoleono invadis Portugalion por partopreni brazilan karnavalon.

En 1814, Napoléon malvenkis en Seksa Batalo de Leipzig, kaj la aliancitaj eŭropaj reĝ(in)aj potencoj kaptis Parizon. Napoléon abdikis kaj estis ekzilita en insulo Elba. En Elba, Napoléon lacis regi la insulon de unu reĝlando. Tamen, dum somero Napoléon eskapis, atingis la francan plaĝon Fréjus; li unue ŝajnis sen forto kaj aventurema, sed ju pli li antaŭeniris al Parizo des pli la armeoj lanĉitaj kontraŭ li anusiĝis al li.

Barata.jpg

Honesteco[redakti]

120a.jpg

Napeleono trompadis kartludante. Li falsadis sub aŭspicio de la policministro la anglan, aŭstran kaj rusan monojn por detrui, malfortigi la financan situon de siaj malamikoj. Anglio respondis al tio per falsado de la franca kaj hispana metal- kaj papermonoj.

Italio[redakti]

Dum la napoleonaj invadoj en Italio, francaj militistoj kutimis diri:

- Vi italoj estas ĉiuj ŝtelistoj!

Italoj respondis:

- Ĉiuj ne, sed bona parte jes.

Retoriko[redakti]

Napoleono Bonaparte (1769-1821) diradis ke la plej bona retorika figuro estas ripetado.

Judoj[redakti]

Tri judoj diskutas pri problemoj de vivo kaj morto. Post kiam ili interkonsentis pri tio, ke sendepende de nia riĉeco aŭ malriĉeco, ni ĉiuj fine mortos, komenciĝas diskuto pri la jena grava temo: Apud kiu vi volus kuŝi post la morto?

Diras Fajbel: "Mi dezirus kuŝi apud la imperiestro Napoleono."

"Kiucele?", demandis la aliaj.

Fajbel: "Ĉar kiam alvenos vizitantoj, ili diros: `Ĉi tie kuŝas Fajbel kaj apud li kuŝas Napoleono`. Do, granda honoro kaj famo postmortaj!"

Diras Motel: "Mi volus kuŝi apud Rotŝild, ĉar kiam alvenos liaj familianoj kaj miaj familianoj, oni povos fari kune interesajn financajn negocojn."

Venas la vico de la tria, Ŝlejml: "Vi estas stulta, Motel! Kiucele mi klopodus pri mono post la morto?

Motel: "Do, apud kiu vi dezirus kuŝi postmorte?"

Ŝlejml: "Mi mem volus kuŝi apud VIA edzino."

Motel: "Nu, nun vi estas vere stulta. Ŝi ja ankoraŭ vivas!"

"Ankaŭ mi!", respondas Ŝlejml.

La lastaj tagoj[redakti]

C9f8 o.jpg

Kiam Napoleono I forlasis la insulon Elbo kaj aliradis al Parizo, la Pariza gazeto « Moniteur » per la sekvantaj esprimoj sciigis pri tio ĉi siajn legantojn : (tago 1) : La malbenita hommanĝanto eliris el sia nesto; (tago 2) : La korsika diablo forlasis la ŝipon en la golfo Ĵuano; (tago 3) : La tigro alvenis al Gano; (tago 4) : La monstro pasigis la nokton en Grenoblo; (tago 5) : La tirano trairis tra Liono; (tago 6) : La Uzbekon oni vidis en 60 mejloj de la ĉefurbo; (tago 7) : Napoleono estos morgaŭ apud niaj fortikaĵoj; (tago 8) : La imperiestro venis al Fonteneblo; (tago 9) : Lia Imperiestra Moŝto enpaŝis hieraŭ en la palacon Tuilerian, ĉirkaŭita de siaj fidelaj regatoj.

Tamen la eŭropaj potencoj, tiam kongresantaj en Vieno, tute ne intencis laci lin, kaj milito ree ekis. Tiam baldaŭ vidiĝis, ke kontraŭ ĉiuj la aliancitaj potencoj li ne havis ŝancon, kaj post 100 tagoj da nova regado li devis rezigni post la Batalo de Waterloo, kie li fine malvenkis kontraŭ Duko kaj prusa armeo. Li estis ekzilita jen al insulo en Atlantiko, Britio, kie li mortis tede.

Napoleono kaj Dio[redakti]

Fakulino parolas pri Napoleono al televido

Foje en frenezulejo, viro diris: "Mia nomo estas Napoleono". Ridante la flegistino demandis: - Ĉu? Kiu diris tion al vi? - Hieraŭ Dio tion diris al mi. Tiam subite apuda viro ekstaris kaj laŭte diris: - Kiam mi diris tion? Stultulo!

Napoleono kaj Benedetti[redakti]

Napoleono ofte mokadis siajn korteganojn. Tiel li diradis al Benedetti, lia konata ambasadoro, ke li havas bovan vizaĝon.

Mi ne scias, Via Imperiestra Moŝto, respondis unu fojon Benedetti al tiela ŝerco, ĉu mi efektive havas vizaĝon de bovo, sed mi tre bone scias, ke mi multajn fojojn prezentadis vian personon, kaj ĉiam kun tiu ĉi sama vizaĝo, kiun mi nun havas.

Diplomatio[redakti]

Diplomatoj devas pritrakti malfacilajn situaciojn sen perdi sian aplombon aŭ fari ofendon. La eminenta Franca diplomato sub Napoleono, Talleyrand, foje solvis tiklan problemon majstre. Je unu el liaj bankedoj servisto enportis, por ĝin elmontri antaŭ ol servi, belan anason. Bedaŭrinde, li glitis kaj falis, kaj la anaso flugplonĝis al la planko. Sen eĉ eta embaraso, Talleyrand riproĉegis la malfeliĉan serviston: “Mallerta fuŝulo”, li diris, “Forprenu tiun malpuraĵon kaj distranĉu la alian anason”. Kelkaj personoj diris ke Talleyrand ruze aranĝis tiun trukon por montri kiom da riĉaĵoj li havas. Aliaj kredas ke efektive li havis nur unu anason!

Anekdoto el Fundamenta Krestomatio[redakti]

Estis en la plej gloraj tagoj de la unua franca imperio. Parizo estis tre geja. Festoj kaj baloj sekvis unu post la alia, kaj ŝajnis, ke la stelo de la imperiestro brilas la plej hele, antaŭ ol ĝi por ĉiam estingiĝos. Ĉio, kion Parizo havis en si da brilo kaj beleco, devis hodiaŭ sin kolekti en la opero, ĉar oni sciis, ke la imperiestro intencas honori ĝin hodiaŭ per sia alesto, kaj pro tio la opera teatro estis plenigita de la plej brilanta Pariza societo.

La uverturo pasis ; la imperiestro, akompanata de la imperiestrino brilanta de beleco kaj diamantoj, ĵus eniris en sian loĝion ; lia sekvantaro en uniformoj de ĉiuj koloroj de ĉielarko staris en la posto de la loĝio. Post minuto la kurteno devis esti levita kaj la opero komenciĝi. Sed en tiu sama momento, kiam ĉiu retenis la spiron en atendado, oni ekaŭdis la bruon de vesto ; la dua loĝio, dekstre de la loĝio imperiestra, malfermiĝis, kaj eniris la belega edzino de la ambasadoro N. Ne miro, ke neniu plu observadis la levadon de la kurteno ; ne miro, ke ĉiu okulo kiel ensorĉita direktiĝis sur la virinon, kiu ĵus okupis sian seĝon kaj trankvile, kun aristokrata malŝateco, rigardis ĉirkaŭen, ĉar sur ŝiaj brakoj, radiante kiel fulmo, brilis braceletoj, pri kiuj Parizo jam tiom multe aŭdis kaj kiujn la imperiestro vane provis aĉeti. Murmuro de admiro kuris tra la teatro, kaj nur poste oni sin turnis al la agado sur la sceno. Kiam la kurteno post la unua akto falis, unu servanto en imperiestra livreo eniris en la loĝion de la ambasadoro N.

"Ŝia Imperiestra Moŝto rimarkis la braceletojn kaj estis frapita de admiro ; ŝi demandas, ĉu sinjorino la dukino volos havi la bonecon permesi al la imperiestrino rigardi unu el ili de proksime ?"

En momento la bela brako estis nudigita de la multekostaĵo, kaj kun ekkrio de raviĝo la imperiestra servanto salutis kaj eliris el la loĝio, portante kun si la braceleton, kiu kostis pli ol milionon da frankoj.

La kurteno falis post la tria akto, leviĝis denove al la kvara, kaj ĉiam ankoraŭ la edzino de la ambasadoro kun boneduka ĝentileco atendis la redonon de siaj multekostaj juveloj. La kortego imperiestra sin levis kaj foriris, kaj ĉiam ankoraŭ la braceleto ne estis redonita.

La duko fine fariĝis malpacienca, veturis en la imperiestran palacon kaj petis pri la redono de la diamantoj. La afero klariĝis, kaj la duko konvinkiĝis, ke la imperiestrino neniam sendis peti la braceleton kaj ke la homo en la imperiestra livreo estis unu el la plej kuraĝaj ŝtelistoj de la ĉefurbo. Li ordonis al sia veturigisto veturi al la estro de la polico, kaj, antaŭ ol la nokto pasis, centoj da plej lertaj policaj oficistoj traserĉis la tutan Parizon pro la ŝtelitaj juveloj. La duko, plena de timo, dume restis en la polica oficejo, dum la dukino en la domo maltrankvile atendis la reporton de ŝia braceleto.

Ĵus batis la sesa horo, kiam ĉe la pordo de la palaco de la duko forte eksonis la sonorilo kaj unu polica oficisto deziris paroli kun la dukino. Profunde salutante, tiu ĉi rakontis, ke oni kaptis la ŝteliston kaj trovis ĉe li la braceleton. Sed la fripono persistas, ke li ne estas ŝtelisto, kaj la braceleto jam de multaj jaroj sin trovas en posedo de lia familio. Tial la duko petas sinjorinon la dukinon, ke ŝi transsendu al li la duan braceleton, por ke oni povu kompari la ambaŭ.

Ne dirante vorton, la dukino malfermis sian juvelujon kaj donis al la policisto la duan braceleton. Tiu ĉi kun profunda saluto forlasis la ĉambron, kaj la sinjorino iris dormi kaj sonĝi pri siaj braceletoj.

Kiam la horloĝo batis la naŭan horon, la ambasadoro, laca de maldormo kaj en malbona humoro, venis en la ĉambron de sia edzino kaj ĵetis sin malespere sur seĝon. La sinjorino malfermis la okulojn kaj kun gaja rideto demandis pri siaj braceletoj.

"Malbenita bando ! ekkriis la duko, ni nenion povas sciiĝi pri ĝi."

"Kio ! ekkriis la sinjorino, ĉu vi ĝin ne ricevis returne ? La oficisto, kiu prenis la duan braceleton, diris, ke la ŝtelisto estas kaptita kaj la braceleto trovita ĉe li."

La duko eksaltis kun krio de teruro kaj petis sian edzinon kun raŭka voĉo, ke ŝi donu al li klarigon.

Ŝi ĝin faris, kaj ĝemegante la duko falis sur la seĝon.

"Mi ĉion komprenas ! li ekkriis. La friponoj ŝtelis de vi ankaŭ la duan braceleton, ĉar ni neniun sendis tien ĉi. La homo, al kiu vi ĝin donis, ne estis oficisto, sed ankoraŭ pli aroganta ŝtelisto, ol la unua."

Kaj tiel ĝi efektive estis. La braceletoj neniam estis retrovitaj, kaj nur per ĝemo ofte la ambasadoro rememoradis la paradan operon, kiu faris lin je kelkaj milionoj malpli riĉa, ol li estis, kiam li sian belegan edzinon levis en la kaleŝon kaj ordonis al la veturigisto veturi al la opero.

Morto[redakti]

Mi ĵus finlegis fascinan libron pri la morto de Napoleono...

Ahh, mi devus pli ofte legi la gazetojn. Mi eĉ ne sciis ke li estis malsana...!