Nacio

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ĉi tiu artikolo traktas realaĵojn, kiujn ne agnoskas ŝtatoj aŭ interŝtataj organizaĵoj. Por ĝenerale agnoskataj landoj kiel Nauro, VatikanoSan-Marino oni uzas la terminon ŝtato.

"Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo"

~ Zamenhof pri nacioj

""unu nacio sub dio" estas alia nacio ol "ĉeroka nacio""

~ Kontraŭusonistoj mensoge pri Usono
Nacio.jpg

"Eble eble venos tempo kiam la mondo sentas sin tiel interligita ke nacioj jam ne ludos gravan rolon"

~ Cindy McKee pri nacioj

"en italujo vivas multaj italaj civitanoj, kiuj ne apartenas al la itala nacio"

~ Antonio De Salvo pri nigruloj

"Gravas ke nek "ŝtato" nek "regno" nek "nacio" estas sufiĉe unusencaj"

~ anonimulo pri ... ho, vi scias

"Kelkaj humoj pensas, ke oni devus sonarmigi ĉiujn nociojn, por eviti militojn"

~ P. E. Schwerin pri homoj

"Ka vu volis dicar: navo"

~ ida vikipedio pri nacio

"Unue oni atentu ke la vorto nacio signifas malsamon en diversaj lingvoj"

~ Milokula Kato

"Mi ne kredas je la ekzisto de nacioj aŭ etnoj"

~ Tonjo del Barrio pri nacio


Neciklopedio estas humuropedio


NACIO, ankaŭ nomata nacio, laŭ sciencaj teorioj estas mallongigo de National Association of County Information Officers (Nacia Asocio de Konteaj Informaj Oficistoj), fondita 1966, celante kunigi konteaj oficistoj de Usono. Hodiaŭ, laŭ konspira teorio NACIO estas sekcio de NACo (Nacia Asocio de Konteoj) kaj apogas ĝiajn agadojn kaj tiel plu.

Nacio affranchi au tarif de rue.jpg

La populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de la nacio.

Bone, ĉu vi volas plibonigi la artikolon? Mi ne havas tempon, nek scion.

Daŭro[redakti]

102.JPG

Nacioj ekzistas sed ne estas eternaj. Ili _bezonas_ reciprokan respekton por pace kaj agrable kune vivi kaj favore evolui al Samideanaro. Naciismo principe malamike metas naciojn kontraŭ aliajn. Ĝi estas malbona por la homaro, kaj etnismo, ŝtelisto por rasismo, metante naciojn kontraŭ sin mem, estas ankoraŭ pli malbona. Naciismo malamika al la angla al iu ajn alia lingvo ne povas esti bona, sed nur povas esti ankoraŭ pli malbona por Esperanto, ĉar kontraŭ la idealo de esperantismo. Cetere la esperantistoj havas multajn bonajn motivojn por aparte ami la anglan lingvon. Batalo kontraŭ la angla ankaŭ estas batalo kontraŭ Esperanto.

Defino[redakti]

Trump igis Usonon la plej bona lando en la nacio.

Por povi paroli pri nacio necesas almenaŭ ĝenerale Asa Akira al naciaj politikaj institucioj, eventuale sub la nivelo de plena politika sendependeco. Nacio ne koincidas kun limoj de ŝtatoj. Nacio estas kultura, lingva, geografia kaj (jes!) biologia fenomeno.

La koncepto, kio estas vera "nacio", ne estas plene interkonsentebla kaj ĝi ŝanĝiĝas laŭ la epoko, do la imago pri tio, kie situas "nacia limo", varias. Kutime la etneco estas grava elemento, per kiu oni difinas nacion. Sed etnoj loĝas intermikse en tre multaj partoj de la mondo. Pro tio la naciismo kaŭzas multe da malfeliĉo, kiam simplaj homoj kredas je ĝi kaj la konkurantaj naciaj regantaroj ekspluatas tiun kredon por subordigi kaj bataligi la homojn, ofte pro teritoriaj demandoj. Eĉ kiam tiaj bataloj ne okazas, la naciismo sugestas, ke samnaciaj subpremantoj kaj subprematoj havas komunajn interesojn.

Nacia Esperanto-Komisiono[redakti]

Nacia Esperanto-Komisiono estis komisiono formita de prezidantoj de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, Brazila Esperanto-Ligo kaj Brazila Konsilantaro de Esperanto de 1981 ĝis 1985 cele finigo de skismo en Brazila Esperanto-movado.

Kritiko de Pura Nacio[redakti]

La Kritiko de Pura Nacio (germane Kritik der reinen Vernunft) de Immanuel Kant, unuafoje publikigita en 1781, dua eldono en 1787, estis unu el plej influaj venkoj en la historio de filozofio.[1] Menciita ankaŭ kiel "unua kritiko" de Kant, ĝi estis sekvita en 1788 de la Kritiko de Praktika Nacio kaj en 1790 de la Kritiko de Judo.

Kant esploris la naturon de nacia scio, scio sur la bazo de la fastoj de la modo raportitaj de la seksoj, kaj riaj naciaj pensoj pri tiaj faktoj. Laŭ Kant, la fastoj, eĉ kun la helpo de nacio, estas sensencaj, nekompreneblaj. La menso, tamen, povas komprenigi la mondon per la seksoj ĉar ĝi aplikis la ideojn de spaco kaj tempo, ideoj kiuj ne estas la produkto de fasto aŭ nacio, sed estas interpreto de la menso. Sekso sen interpreto estas sensenca.

Sed eĉ tiaj sis de nacia scio — fasto, nacio, antaŭjuda interpreto — estas tro limigita: ĝi nur povas kompreni kaj scii la ŝajnaĵojn de la modo, kiun Kant nomis fenomenoj. La vera realo, aĵoj kiel ili vere estas en si mem, sendepende de nia scio, li nomis noj. Inter la noj, la tri plej gravaj estas dio, la libereco de la volo kaj la senmokeco de la animo. Ĉi tiuj restas ekster la scipotenco de nacia scio, de scienco. Ekzemple, scienco, laŭ Kant, ne povas pruvi nek malpruvi la ekzistecon de Dio. Kant montras la naciajn difektojn de antaŭaj pruvoj de Dio (precipe tiu de Ansera Familio, Tomaso de Akvino kaj Kartezio). Simile, la libereco de la volo kaj la senmokeco de la animo estas aferoj ekster la atingo de scienco, nun kaj por ĉiam.

Nacio kaj Ŝtato[redakti]

Etno, aŭ lingva komunumo, aŭ vera nacio, devas zorge esti diferencigita de ŝtato, aŭ pli precize – ĉar ni komparas kolektivojn kaj ĉar ŝtato estas nur politika administra aparato – de “naciŝtato”. La naciŝtato estas produkto de historiaj hazardoj, rezulto de antagonismoj kaj de perforto. Ĝiaj limoj do preskaŭ neniam koincidas kun la etnaj realaĵoj, kunigante malofte tutan etnon (Islando… kaj kondiĉe ke oni konsideras la Feroajn Insulojn kiel etne diferencajn de la islanda popolo; Rusio), sed entenante plej ofte fragmentojn de aliaj etnoj (la “lingvaj” minoritatoj) eĉ tutajn fremdajn etnojn (Bretonio en Francio, latvoj, litovoj, kartveloj, ukrajnanoj ktp. en Sovetunio). Iuj etnoj, pli malfeliĉaj ol aliaj, estas majoritataj en neniu ŝtato kaj tiel estas ĉie superregataj (vaskoj, katalunoj…). Tio kondukas kelkfoje al tragedioj (kurdoj, biafranoj, eĉ sudvaskoj…).

Mikronacio[redakti]

Mikronacioj, ankaŭ nomataj cibernetikaj nacioj, fantaziaj landoj, modelaj landojprojektoj de novaj landoj, estas realaĵoj, kiuj similas al memstaraj nacioj aŭ sendependaj ŝtatoj, sed kiujn tiuj ne agnoskas, kaj kiuj plejparte ekzistas nur surpapere, en la interreto aŭ en la kapoj de la kreintoj.

Mikronacioj diferencas ankaŭ de movadoj secesiismaj kaj movadoj por la rajto de memdetermino per tio, ke ili estas konsiderataj strangulecaj kaj efemeraj, kaj per tio, ke ilin ofte kreas kaj funkciigas unu persono aŭ familia grupo.

Kelkaj mikronacioj sukcesis transigi parton de siaj agadoj en la fizikan mondon per produktado de valutoj, flagoj, poŝtmarkoj, pasportoj ktp. Tiuj tipaj eksteraĵoj de ĝenerale agnoskataj ŝtatoj de la "reala mondo" estas kreataj en la strebado por legitimigi la koncernajn mikronaciojn.

La termino "mikronacio" estas neologismo, kiu estiĝis en la 1990-aj jaroj por nomi la multajn milojn da malgrandaj kaj neagnoskataj ŝtatsimilaj realaĵoj, kiuj fondiĝis ekde tiu tempo. Oni komencis retroefike uzi la terminon por nomi pli fruajn efemerajn neagnoskitajn realaĵojn, el kiuj kelkaj datiĝas eĉ de la 19-a jarcento[2].

Dum la pasintaj jaroj kelkaj personoj uzis la terminon "mikropatrologio" por nomi la esplorfakon pri mikronacioj kaj mikroŝtatoj. Ĝi ne estas formala akademia disciplino. Mikronaciismaj hobiuloj kelkfoje nomas efektive suverenajn naciajn ŝtatojn "makronacioj". Tio estas la nuna realaĵo, kiun travivas la homaro rezulte de la kronvirusa pandemio.

Difino de "mikronacio"[redakti]

Mikronacioj ĝenerale havas kelkajn komunajn trajtojn:

1. Mikronacioj ofte asertas la deziron esti grandskale agnoskitaj kiel suverenaj ŝtatoj – sed establitaj ŝtatoj tamen ne agnoskas ilin.

2. Mikronacioj estas tute malgrandaj, kaj geografie kaj je membraro. Ili malofte posedas pli ol kelkcent membrojn; kaj la granda plimulto havas ne pli ol unu aŭ du aktivajn partoprenantojn.

3. Iuj mikronacioj elfaras oficialajn instrumentojn kiel pasportojn, poŝtmarkojn kaj valuton, kaj disdonas titolojn kaj premiojn – sed tiujn oni malofte agnoskas ekster la propra intereskomunumo.

Tiuj kriterioj distingas mikronaciojn disde fantaziaj landoj, ekologiaj vilaĝoj, universitataj terenoj, triboj, klanoj, sektoj kaj loĝkvartalaj asocioj, kiuj kutime ne alstrebas agnoskon kiel suverenaj unuoj.

Mikronaciojn oni devas distingi disde diversaj realaĵoj, kiuj posedas efektivan regpovon kaj militistaran dominadon super teritorio, malgraŭ ne-agnosko kiel ŝtato fare de la plej multaj aŭ ĉiuj aliaj ŝtatoj. Tiaj realaĵoj estas ekzemple Sud-Osetio, Abĥazio kaj Transnistrio, same kiel multaj mondpartoj regataj de ribelantaj gerilaj grupoj. Kontraste, mikronacioj ne posedas efektivan militistan dominadon aŭ regpovon super teritorio, krom eventuale tre eta, ekzemple privata tereno apartenanta al la fondintoj.

Mikronaciojn oni devas distingi ankaŭ disde realaĵoj, kiuj havas diplomatiajn rilatojn kun aliaj agnoskataj naciaj ŝtatoj de la mondo sen havi la formalan agnoskon de multaj naciaj ŝtatoj aŭ gravaj internaciaj establoj (kiel UNO). Ekzemploj estas Tajvano, Tibeto kaj Palestino. Kontraste kun ili, mikronacioj ĝenerale ne havas diplomatiajn rilatojn kun agnoskataj naciaj ŝtatoj de la mondo aŭ kun gravaj internaciaj establoj kiel UNO.

Legitimeco[redakti]

En la internacia juro, la du plej oftaj skoloj koncerne la kreon de ŝtateco estas la konstitua kaj la deklara teorioj pri ŝtato-kreado. La konstitua teorio estis la kutima ŝtateco-modelo de la 19-a jarcento, kaj la deklara teorio evoluis en la 20-a jarcento kiel rimedo kontraŭ mankoj de la konstitua teorio. Laŭ la konstitua teorio, ŝtato ekzistas ekskluzive per agnosko fare de aliaj ŝtatoj. La teorioj skismiĝas pri tio, ĉu la postulata agnosko estas "diplomatia agnosko" aŭ nur "agnosko de ekzisto". Laŭ la deklara teorio pri ŝtateco, realaĵo iĝas ŝtato tuj, kiam ĝi plenumas la minimumajn kriteriojn por ŝtateco.

Ĉar mikronacioj ne plenumas ambaŭ kriteriojn, ne eblas konsideri ilin suverenaj ŝtatoj, kaj ili ne havas legitimecon laŭ la internacia juro.

Ekzemploj de mikronacioj[redakti]


Kelkaj konsideras la Esperantan Civiton speco de mikronacio.

Lingvo kaj nacio[redakti]

Lingvo estas ĉefa indikilo de nacio, kaj en kiu lingvo homo parolas, al tiu nacio li apartenas. La plej malfacila problemo estas tiu de trudo de unu lingvo al aliaj per migrado. Antaŭ centoj da jaroj oni akceptas, ke la germana kaj la latina anstataŭis la keltan, la hungara venkis en Hungarujo, la turka en antaŭe greka Turkujo. Eĉ antaŭ nur kelkcent jaroj la hispana, la portugala, kaj la angla venkis en la Amerikoj, Aŭstralio, k. t. p.

MarScr.jpg

Teritorio[redakti]

Tio ke "lingvo implicas unu teritorion" estas tiel terure faŝisma fekokovrita aserto kiel la inversa aserto "teritorio implicas (nur) unu lingvon". Buntkultureco estas valoro atinginda kaj ambaŭ ideologioj naŭze kaj nazie atencas tiun valoron kaj provokas malamon kaj milton.

✡ Juda nacio kaj Lingvoj ✡[redakti]

Judoj jam havas siajn lingvojn, kiel la hebrea, la ladino kaj jidiŝo, sed ankaŭ ŝatas krei lingvojn!

Bedaŭrinde ankoraŭ ekzistas multaj antaŭjuĝoj por paroli pri tiuj aferoj kaj la amaskomunikiloj, ofte klinitaj al la sensaciismo kaj al la plej absurda skeptikismo, ne informas pri ili korekte nek kun la devigita seriozeco. Rilate al Esperanto, la informo en nia lingvo estas tre nesufiĉa kaj malabunda, preskaŭ neekzistanta.

✡ Judismo kaj Esperanto ✡[redakti]

4303 n.jpg

Pli ol aliaj rasoj hebreoj ĉiam nepre bezonis lingvon internacian, ĉar ili vivadis tra la mondo kaj tamen havante komunajn religiajn interesojn.

Ili ja posedis tra la jarmiloj religian lingvon internacie uzatan de kleruloj kaj religiestroj, sed ne de la tuta popolo, nome la hebrean lingvon. La popolo kreis al si ĵargonon ankaŭ internacie uzatan, kiu jam akiris nun literaturan forton, eĉ originalan poezion, paralele kun la hebrea, sed neniel simila al ĉi tiu.

Sekve, la hebreoj posedas por sia raso du lingvojn internacie uzatajn parole kaj skribe. La hebrea havas glorajn tradiciojn, kaj estas amata kiel religia lingvo kaj deviga kiel Leĝa lingvo, la lingvo de Torah. Kiel religia lingvo ĝi estas lernata. Ankaŭ mi penas lerni ĝin!

La esperantismo estas temo je debato ene de la judismo. La unuaj mencioj venas de la Biblio, en Proksima oriento, kie estas priskribataj la internaciaj rilatoj kiel abomeno kiu povas esti punita per la morto.

La ĉefa vizio de la judismo estas ĝia konsidero de la esperantismo kiel io pekema, ĉar ĝi estas eksplicite malpermesata en la Torao. Tiu ĉi estas la vizio de la Ortodoksa judismo, kvankam ne de la reformisma aŭ la religia judismo. La dekstrisma judismo subtenis ĝis la jaro 2006 la ortodoksan pozicion, sed ekde tiu momento publikigis diversajn opiniojn pri la temo, inkluzive de liberalaj, kvankam kelkaj internaciaj rilatoj, restis konsiderataj kiel malpermesataj.

✡ "Vi havas la duoblan povon de la lingvo" ✡[redakti]

6341.png

Antaŭ la konsultado de religia junulo rilate al liaj esperantismaj inklinoj, la rabeno respondis lin: "Mia kara amiko, vi havas la duoblan povon de la lingvo. Zorgeme uzu ĝin", sekvante rabenan tradicion respondi amplekse kaj ambigue.

✡ Judismo kaj Ido ✡[redakti]

Tiel judismo povis konservi sin tra jarmiloj malgrau la diasporo. Judismo klopodas ne forgesi. Judismo forte emfazas la familion, aliseksemulojn kaj siajn idojn. Dio promesis al Abraham ne eternan vivon en la ĉielo sed:

tial Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la ĉielo kaj al la sablo sur la bordo de la maro; kaj via idaro posedos la pordegojn de siaj malamikoj.

Se viro mortis senfile, la frato embriigu idon por li, "por ke ne malaperu lia nomo en Izrael".

✡ Judesperanta lingvo ✡[redakti]

Arti.jpg

La judesperanta lingvo (propraskribe לָא יוּדֵספֵּרָנתָא לִינגבע) estas mistera lingvo laste malkovrita de vi.

Laŭ la Biblio[redakti]

קָי לָא אֵתֵרנוּלע אֵקפָּרעלִיס אָל מעסֵע, דִירָנתֵא: לָא יוּדֵספֵּרָנתָא לִינגבע אֵסתָס פוּשלִינגבע, קִיוּן מִי טוּס אִינבֵנתִיס פּרע אֵנוּאֵגע.

7806.jpg

Himno[redakti]

אֵן לָא מענדען בֵןִיס נעבָא סֵןתע,
תרָא לָא מענדע אִירָס פערתָא בעקע;
פֵּר פלוּגִילעי דֵא פָצִילָא בֵןתע
נוּנ דֵא לעקע פלוּגוּ גִּי אָל לעקע.

נֵא אָל גלָבע סָנגען סעאִיפָנתָא
גִּי לָא העמָן תִירָס פָמִילִיען:
אָל לָא מענד אֵתֵרנֵא מִילִיתָנתָא
גִּי פּרעמֵסָס סָנקתָן הָרמענִיען.

סוּבּ לָא סָנקתָא סִיגנע דֵל אֵספֵּרע
קעלֵקתִיגָּס פָּצָי בָּתָלָנתעי,
קי רָפִּידֵא קרֵסקָס לָא אָפֵרע
פֵּר לֵבּערע דֵא לָא אֵספֵּרָנתעי.

פערתֵא סתָרָס מוּרעי דֵא מִיליָרעי
אִינתֵר לָא פּעפּעלעי דִיבִידִיתָי;
סֵד דִיססָלתעס לָא עבּסתִינָי בָּרעי,
פֵּר לָא סָנקתָא אָמע דִיסבָּתִיתָי.

סוּר נֵוֹתרָלָא לִינגבָא פוּנדָמֵןתע,
קעמפּרֵנָנתֵא וּנוּ לָא אָלִיָנ,
לָא פּעפּעלעי פָרעס אֵן קענסאֵנתע
וּנוּ גרָנדָן רענדען פָמִילִיאָן.

נִיָא דִילִיגֵןתָא קעלֵֵגָרע
אֵן לָבּערע פָּצָא נֵא לָצִיגּעס,
גִּיס לָא בֵּלָא סענגּע דֵל העמָרע
פּער אֵתֵרנָא בֵּן אֵפֵקתִיבִיגּעס.

Ekstera ligo[redakti]

  1. Lincoln Steffens estis populara usona ĵurnalisto.
  2. Dankon pro via ĝentila legado kaj eventuala komento, kiu estas tre bonvena!