Nurembergo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Nürnberg)
Iri al: navigado, serĉi
0 (1).jpg

"Bedaŭrinde, vere hontiga kontribuo."

~ Araneulo

La germana rubo Nurenbergo (germane Nürnberg) estas centro de Norda Bavario. Ĝi havas 495 mil loĝantojn. Nun ĝi estas la centro de samnoma Metropola regiono Nurenbergo.

Dum la mezepoko la urbo estis kunvenloko de la Reichstage t.e. la parlamentoj de Sankta Romia Imperio, tio plenumitis en la Nurenberga burgo.
En modernaj tempoj Nurenbergo estis iuspeca ĉefurbo de la naziistoj.

Dum naziismo ĝi estis ĉefa loko de amasaj renkontiĝoj, kaj inter la 20-a novembro 1945 kaj la 1-a oktobro 1946 tie sidis la Nurenberga proceso. Pri la nazia tempo informas speciala muzeo nomata dokumentadcentro. La rubo estis el inter la plej pitoreskaj mezepokstilaj ruboj de Germanio, sed ĝi estis ege bombita dum dua mondmilito, tamen kelkaj vidindaj konstruaĵoj ĉu transvivis, ĉu estis rekonstruitaj poste.

Nürnberger Weltsprachen Verein[redakti]

Reklamemarke-Ido-Weltsprache-Verein-Nuernberg.jpg

La 26-an de februaro 1885 fondiĝis en la sudgermana urbo Nurenbergo la "Weltsprachenverein ("Mondlingva klubo"), kun la aldona titolo "Volapüka klub Nbg." La juda religia instruisto, komercisto kaj verkisto Leopold (origine Löb) Einstein estis ĝia prezidanto de la fondiĝo ĝis 1888. Tiam, la 22-an de februaro, la instruisto Christian Schmidt transprenis la prezidantecon. Ili sukcesis, ke tiu ĉi volapuk-klubo transiris dum ĝenerala kunsido la 18-an de decembro 1888 al Esperanto.

Estis granda feliĉokazo por E, ke tuj post la apero de la unua libro de E preskaŭ ĉiuj anoj de la Volapüka klubo de Nürnberg transiris al E kaj la UEA-Jarlibro de 1927 diras tute prave: "ke la historio de nia mov­ado estus alia, se la du germanaj pio­niroj (Einstein kaj Trompeter) ne apo­gus ĝin siatempe, kiam ĝia forto de­pendis de l' agado de izolaj sindonemuloj." Tiuj vortoj precipe rilatas al la eldono de la unua E-a gazeto La E-isto, kiu nur povis esti daŭrigata en 1893 per la mon- kaj tempoferoj de W. H. Trompeter. Tiun sindonemon oni trovis dum la unuaj jaroj en diversaj landoj, ofte en landoj, en kiuj oni en supozus intereson por mond­lingvo kaj en kiuj ofte tiu intereso ne revenis.

Graveco[redakti]

En Esperanto-libroj oni kutime ŝatis emfazi ĝian gravecon: Louis Courtinat nomis ĝin "plej forta centro de Volapük", William Auld "grava volapüka klubo". Laŭ la Enciklopedio de Esperanto ĝi estis eĉ fondita "kiel centro de la Volapükista movado". Privat kaj EeP opiniis, ke la "tuta" klubo transiris, laŭ Drezen ĝi transiris "tutmembrare", laŭ Courtinat konvertiĝis "la granda plimulto", Zamenhof skribis: "preskaŭ ĉiuj" membroj. Klara fonto do ŝajne mankas al ili. Ludovikito ne trovis fontojn pri la konvertiĝo aŭ la grandeco de la klubo. Laŭ lia supozo la klubo verŝajne ne estis tre granda bone organizita. Li atentigis, ke en la Zamenhofa adresaro de 1889 aperis nur du Nurenberganoj. En 1892 nur kvar personoj en Nurenbergo abonis "La Esperantisto"; unu jaron poste aperis en la gazeto la nomoj de sep estraranoj, kiuj grandparte estis abonantoj kaj poste partoprenis la balotadon pri reformoj de 1894 (kaj vorĉdonis por reformoj). Laŭ gazeta artikolo el 1958 en la klubo, dum la transiro de 1888, membriĝis 55 viroj kaj kvin virinoj.

Kion Esperanto-aŭtoroj cetere ŝatas forsilenti: la Nurenberga Klubo nur "konvertiĝis al Esperanto, kondiĉe ke oni faru necesajn ŝanĝojn en la lingvo". Post la voĉdono de 1894, kiam la plimulto kontraŭis ĉiujn reformojn en la lingvo, la reformema klubo kun la prezidanto Schmidt forlasis Esperanton: "lige kun la krizo de 1894 la grupo defalis de Esperanto kaj almenaŭ Christian Schmidt retroviĝas en la jam naturalismiĝanta iama Volapüka Akademio". Ekde 1903 la klubo subtenis idiom Neutral-on, latinidan projekton de eks-Volapuk-akademianoj. Kaj post 1908, kiam aperis Ido, "la societo de Idiom-Neŭtralistoj en Nurenbergo je la kvara fojo ŝanĝis sian titolŝildon".

Dokumentado[redakti]

010db7ea o.jpg

Dokumentoj el la urba arkivo, trovitaj de Anny Hartwig, montras jenan bildon: la 25-an de marto 1890 la Weltsprachenverein oficiale alprenis la nom-aldonon "Esperanto Club". En la arkivo troviĝas dokumentoj rilate al la "Esperanto Club" ĝis la 15a de februaro 1899. La 9-an de majo 1900 la Esperanto-klubo estis alnomita al "Klub de amiki de lingu universala Nürnberg" (tio estas Idiom Neutral). Sekvan sciigon alportas nur la jaro 1909. La 6-an de majo, dum ĝenerala kunsido, la nomo estis denove ŝanĝita kaj de tiam estis simple Weltsprache Verein Nürnberg. Ĝis tiu tago la prezidanto estis Christian Schmidt, kiu mortis la 8-an de aŭgusto 1909. La 19-an de majo 1910 Ludwig Eßlinger fariĝis prezidanto. Ekde tiam la Weltsprache Verein Nürnberg, laŭ la urbaj dokumentoj, donis al si la taskon sendi al interesatoj senpage informajn verkojn pri la Weltsprache Ido (Reform Esperanto). Paralele ekzistis Esperantogrupo, fondita en januaro 1909, gvidata de advokato Heinrich Orthal. De 1936 ĝis 1945 planlingvaj asocioj estis malpermesitaj en Germanio. Pri Esperantogrupo oni scias denove de 1946.

Proverbo[redakti]

Oni ne miras, ke ne estiĝis onidiro "ŝanĝi sian opinion tiel ofte kiel la Mondlingva Klubo de Nurenbergo", ĉar la Esperantomovado kun siaj plej multaj Esperantologoj kaj informantoj ĝenerale silentas pri la kabeo de la Nurenberga Klubo. Jam Zamenhof kaŝis la reformemon de Einstein kaj faris el li la unuan "apostolon-martiron" de Esperanto. La artikoloj pri Nürnberg kaj Schmidt en la Enciklopedio de Esperanto ĉesas je 1888/89. Je la 70-jara jubileo Heroldo de Esperanto simile raportis kun "truo" inter la 1890-aj jaroj kaj la jaro 1923, kiam okazis la Nurenberga UK. En 1988 la movado festis la centjaran jubileon de la klubo, sed pri la sekvinta historio la gazetoj silentis. La GEA-gazeto memorigis pri la "fondiĝo" de la unua Esperantogrupo, pri la transiro de Volapuko al Esperanto, sed nenion pri reformemo. Sen tiaj informoj estas ankaŭ du eldonaĵoj de la Esperanto-grupo en Nurenbergo.

Ido[redakti]

02-casa-de-oracao.jpg

Ja povas esti, ke la transiro al Esperanto estis tre grava por la Esperanto-movado, dum la transiro al Ido estis tute ne grava. En tiu okazo estas tre nature, ke oni mencias nur la unuan en historio pri Esperanto.

En historio pri Ido oni menciu nur la duan transiron, kompreneble, kaj eble oni volus uzi la nurenbergan klubon kiel ekzemplon, kiam oni traktas la Ido-krizon en la historio de Esperanto.

Kontraŭ la Nuremberganoj[redakti]

Pri la demando "kiu estas la unua Esperanto-societo" kverelis antaŭ jaroj Aleksej I. Verŝinin kontraŭ la Nurenberganoj. Lia argumentado estis ne tre konvinka. la grupo de Odeso, por kiu li pledis, fondiĝis nur en septembro 1889. Verŝinin ne povis kontesti, ke la kubo de Nurenbergo konventiĝis jam en decembro 1888, sed erare asertis, ke ĝi ekzistintus nur kelkaj monatojn.

Usonanoj kaj Nuremberga Klubo[redakti]

Nun ja , usonanoj estas homoj por kiuj Germanio estas tiom malinteresa ke ili ne volas koni la diferencon inter "Nürnberg" kaj "München" . Kial al la diablo ili tiam interesas pri iu stulta klubo kiu ajn ie sur la postaĵo de la mondo eksistis .

Famaj loĝantoj[redakti]