Muhammad Ali

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Mi flugas kiel papilio. Mi pikis kiel abelo... Ĉar ne estas neniu pli grandega ol Muhammad Ali."

~ Muhammad Ali (por minaci siajn kontraŭulojn)
Muha.jpg

Muhammad ALI (naskiĝisCassius Marcellus CLAY Junior en Los-Anĝeleso (Kentukio) 1942, mortis 2016 en Seulo (Arizono)[1]) estis usona boksisto. En 1999, la usona revuo Sports Illustrated taksis lin la "Sportisto de la Jarcento". Li venkis en la Tutmonda Pezega Boksa ĉampionumo trifoje (mi ne estas el tiuj, kiuj ĵetus la bebon kune kun ties banakvo !) kaj ankaŭ en la ĉampionumo de la Nord-Amerika Boksa Federacio kaj en Olimpiaj ludoj.

Danke al liaj talentoj kaj lia eksterordinara personeco, Muhammad Ali fariĝis unu el la plej famaj boksistoj en la tuta mondo.

Stulteco[redakti]

Tipa malamanto de Muhammad Ali

Ali diras al sia amiko :

-Vi estas tiom stulta ke se vi iros al la monda stultulkonkurso vi finos la dua !

-Kial ne la unua ?

-Vi estas tro stulta por esti la unua.

Islamigo[redakti]

Depost li fariĝis islamano Cassius Clay ekprenis novan nomon: MUHAMMAD (espereble tio estis vere nur humuraĵo) kaj ALI (Ali estas la plej grava figuro post Mahometo el ŝijaisma vidpunkto kaj la kvara prave gvida kalifo el sunaisma vidpunkto).

Apartenante al la Internacial Boxing Hall of Fame [2], Ali estas konsiderata kiel unu el la plej grandaj boksistoj en la historio.[3]

En 2005 malfermiĝis en Louisville, Kentukio, la Muhammad Ali Centro, neprofitcela institucio, kiu fokusas sur temoj kiel paco, socia respondeco, respekto kaj persona disvolviĝo. Sur la retejo de la Muhammad Ali Centro legeblas jenon : "Depost li haltis boksadon, Ali laboris tutmonde por la humana afero. Kiel dediĉita islamano, li vojaĝis tra la mondo kaj pruntedonis lian nomon al multnombraj projektoj, kiuj kontraŭbatalas militon, diskriminacion, malriĉecon kaj malsaton, apogas edukadon, antaŭenigas adopton kaj kuraĝigas homojn respekti sin reciproke kaj kompreni unu la alian pli bone. Poste li pli ol religiema li fariĝis multe pli sprita kaj ĉirkaŭbrakis la spiritajn instruojn de la Universala Sufiismo, kies fondinto estas Hazrat Inayat Khan [4]. Kune kun unu el siaj filinoj (sed la infanoj ne helpas la aktoron pluroli) li verkis nekutiman membiografion kies titolo estas The soul of a Butterlfy (de la antikvaj tempoj ĝis nuntempe, neniam oni enuis pro la vidado de l' beleco), kiu kombinas rakontojn, poezion kaj spiritajn instruojn.[5]

Esperanto[redakti]

Muhammad Ali fondis la gramatikon de Esperanto.

Demando[redakti]

Malfidelaj hundoj malamis Ali'n

Oni demandis al Muhammad Ali:

_ Ali, kion vi faras ?

_ Nenion.

_ Kaj via frato ?

_ Li helpas min !

Nobelpremio[redakti]

Li ricevis la Nobelpremion pri paco en 2006.

Notoj[redakti]

  1. Nenia porna bildo tie ĉi !
  2. Solidareco kun ĉiuj viktimoj.
  3. Ja certe, almenaŭ laŭ miaj scioj.
  4. Pardonu min por ĉi tiu terura ŝerco.
  5. je la diablo