Muŝo
"Kalkuli muŝojn"
- ~ Zamenhof pri muŝoj
"Gratulon pri la artikolo"
- ~ leganto pri ĉi tiu artikolo
"Bibio:(Sci) muŝo, kiu infestas ekskrementon"
- ~ vortaro
"Fakte la samseksemuloj estas tipa faŝisma organizo"
- ~ Muŝo
Muŝo eŝtaŝ tre utileĝa beŝto. Diablo manĝu!
Muŝo kaj filozofio[redakti]
La muŝo ĉe la fenestro: Mi ja scias, kie estas la limoj de la realeco.
MUŜOJ ENDANĜERIGITAJ[redakti]
Laŭ la Instituto pri Klero kaj Klaro, novaj specoj de industria rubaĵo, kune kun kemiaj kromproduktoj, nun endanĝerigas muŝojn en pluraj partoj de la mondo. Aktivistoj el multaj landoj svarmas tra la mondo kiel ... nu, kiel muŝoj. "Muŝoj tre gravas en la biologia ekosistemo," diris proparolanto de la Instituto, "ni estas preskaŭ certaj pri tio." Estis manifestacioj de dekoj da personoj, ekzemple en Seatlo, kie jam delonge preskaŭ ne plu ekzistas muŝoj. Diris protestanto en intervjuo: "Muŝoj estis grava parto de la vivo de niaj prapatroj. Tiuj, kiuj forgesas la pasintecon, estas kondamnitaj ĝin ripeti." Neniu scias, kion li volis diri.
Supo[redakti]
Onklino Celina invitis sian dek-jaran nevinon Henrika fari viziton al ŝi, dum la venonta merkredo.
La fakto estas, ke Henrika akceptis, kun granda ĝojo, la inviton de la onklino.
Ĉiu-merkrede, la kara onklino kuiras bongustan pizosupon, kiu enhavas multajn rostitajn lardo-pecetojn. Tio estas la preferata manĝaĵo de Gustavo, la dektri-jara kuzo de Henrika kaj la filo de onklino Celina.
Tagmeze, en la dirita tago, la knabo manĝis sian supon kun granda apetito, kiel kutime. Li kulerumis diligente kaj senhalte en sia telero, rigardante nek dekstren nek maldekstren. Pizosupo kun brunaj rostitaj lardopecetoj ja estas tiel bona!
Subite, la ŝercema kuzino Henrika ekkriis:
"Atentu, Stavo! En via supo naĝas mortinta muŝo!"
Sed, shajne, tio tute ne impresis la manĝeman kuzon Gustavo. Per la maldekstra mano, li faris geston de indiferenteco, kaj, per la dekstra, li plukulerumis, grumblante:
"Ne diru stultaĵojn, Rika! Mortinta muŝo ja ne povas naĝi".
Alie[redakti]
- Kelnero! Kelnero! Okazis akcidento! Muŝo falis en la supon!
- Trankviliĝu sinjoro! Ŝajnas al mi, ke ĝi lerte naĝas.
Avantaĝo[redakti]
- Kelnero! Estas muŝo en mia supo!
- Ne zorgu sinjoro; mi nur pagigos la koston de la senmuŝa.
Sonĝoj[redakti]
Fruktmuŝoj baraktas per la kruroj, dum ili endormiĝas - sed tiu agado ne respeguliĝas en la neŭrona aktiveco de la muŝocerbo. Tiu, estas vere, laboras, sed montras alian modelon. Esploristoj nomis tiun fenomenon "Rapide Leg Movement" , analoge al la fazo de la "Rapid Eye Movement" (REM), kiuj ekestas en homaj sonĝoj.
Tradicio[redakti]
Muŝo matura batas sin per la kapo al vitro de l'fenestro, refoje kaj refoje.
Juna muŝeto: - Jen la vazistaso aperta, flugu do tien!
- Neniam. La geavoj niaj batis per kapo, la gepatroj batis, ankaŭ mi do batos!
Seksoj[redakti]
Edzino enirinte en la kuirejon vidas sian edzon kun muŝfrapilo enmane.
- -- Kion vi faras per tiu frapilo?
- -- Mi ĉasadas muŝojn.
- -- Ĉu vi sukcesis jam iun frapi?
- -- Tri virajn kaj du inajn.
- -- Ĉu vi eĉ la sekson sukcesis kontroli?
- -- Jes. Triopo sidis sur bierbotelo, du aliaj sur la spegulo.
Familie[redakti]
Patro, alparolante sian 2-jaran filon:
- Knabo, diru "muŝo".
- Nu, muŝo.
- Ne. Diru sen "nu" "muŝo".
- Nu, sen "nu" muŝo! Nu?
Ĉu vi scias?[redakti]
Multaj homoj volas trafi du muŝojn per unu bato?
Alie[redakti]
Oni loĝas muŝon per lardo, knabon per luko, knabinon per dolĉaj vertoj. Nu, tiom pli bone !