Moseo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Hiel Johann Martin Schleyer datuval Volapüka ä Cifal balid Volapükamufa bevünetik"

~ Volapukisto pri Ŝlejero
Mirinda5aaa.gif

"Se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn"

~ Zamenhof

"Feliche li ne estas Schleyer"

~ esperantisto pri Zamenhof

".....?!"

~ Mutulo pri Ŝlejero

"Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon."

~ Jesuo pri Ŝlejero

"Vi havas novajn mesaĝojn ĉe Абсурдопедия"

~ Абсурдопедия pri Johano Moseo Ŝlejer
Moseo.jpg

"Post mi lernas Esperanton bone, mi volas lerni la hispanan. Sed mi volas lerni ĝin uzante Esperanto!"

~ venezuelano

Johano Moseo Ŝlejer, hebree Joĥanan Moŝe ben Amram ha-Levi ha-Ŝlejer, laŭ la tradicio de la volapuka religio, naskiĝis tri mil jarojn antaŭ la alveno de la Mesio Zamenhof. Li estas la fondinto de Volapukismo, unu el la plej antikvaj religioj de la mondo kaj unua el la Popoloj de l'Libro, kvankam hodiaŭ ĝi apenaŭ ekzistas kiel sekteca kaj terorisma grupo.

Moseo Ŝlejer naskiĝis en Kobeo en Aĥrimetujo, imperio kun malliberigis lian popolon dum tri jarcentoj. Lia avo estis Sake-faristo el Ŝiga prefektujo. Tamen, lia patro estis ne la plejaĝa filo kaj ne heredis la komercon, sed anstataŭe li iĝis ŝintoa pastro kaj registara oficisto.

VolapukoSchleyer.jpg

Moseo estis malgranda, malfortika knabo, kaj li estis turmentata farde pliaĝaj studentoj. Kiam li estis 17-jaraĝa, li unue eklernis Ĵuĵucuon, sed akiris malmultan sukceson, pro malfacileco trovi instruiston kiu taksas lin kiel seriozan studenton.

En 1682, li malfermis Judo-institucion "Kodokan". En 1977, kiam li eniĝis en Tokia Imperia Universitato por studi literaturon. Li evoluigis ĵuĵucuon al Ĵudismo.

Li decidis liberigi la popolon kune kun sia frato Sabino Aarono, sed post kelkaj konfliktoj pro diversaj vidpunktoj, tiuj fratoj disiĝis, Moseo Ŝlejer iris al Proksima Oriento kaj Sabino Aarono al norda Eŭropo, kie li fondis la eŭskan popolon.

Dum pluraj jaroj Ŝlejer sin dediĉis al kreado de lingvo kiun li nomis Volapüg poste Volapük kaj pli moderne volapuko. Tiu lingvo estis resumita nur dekregule en du ŝtontabuloj. En la komenco la volapuka poplo akceptis ĝin kaj fidele obeis la regulojn sed post kelkaj jaroj ili malkonsentis kaj ne plu obeis la leĝaron, pro tio Ŝlejer diris ke li estas la profeto de Dio kaj ke nur li rajtas ŝanĝi la leĝojn. Ŝlejer mortis pro cunamo dum la longa marŝado por la liberigo de la maldanka popolo. Multaj el la volapukistoj mortis sed kelkaj postvivis tiun katastrofon. Pri Johano Moseo Ŝlejer legeblas en la Biblio.

Hebrea Humoro[redakti]

Moses1.jpg

Moiŝe estas vokita en paradizon. Diras al li la Eternulo:

- Sur la tero vi estis bona hebreo, kion vi volas donace? Diru kaj tuj vi ricevos; memoru nur, ke via plej aĉa malamiko ricevos la duoblon ol vi...

- Elpiku al mi unu okulon!

Obeado[redakti]

Laŭ tio, kion diris la Israelidoj al Moseo, kiam li transdonis al ili la vortojn de Dio pri la akcepto de la dekalogo: "Kaj li prenis la libron de la interligo kaj laŭtlegis ĝin al la popolo, kaj ili diris: Ĉion, kion diris la Eternulo, ni faros kaj obeos."

La Leĝo[redakti]

Moses.jpg

La kvin libroj de Moseo: la leĝo de Dio donita al la judoj per Moseo, kies kapo estas la Dekalogo. Priskribas la historion de la mondo de la kreo de la mondo de Dio al la epoko de Moseo. Adamo kaj Eva, Noa, Babelo, Abraham, Jakob, Jozef, moralo, ✡ Judismo ✡, ritoj, ktp. La ceteraj libroj de la juda biblio estas helpo por interpreti la leĝon. La Grekoj nomis la kvin librojn la "Pentateŭĥos" (Pentateŭko), kaj modernaj Judoj nomis ilin la Torao (la instruo). (Notu, ke iafoje "Torao" signifas la entutan malkaŝon de Dio—la Tanaĥo kaj la Talmudo).

Levidoj[redakti]

08 o.jpg

Levidoj (de la Grekiana vorto Λευιτικόν , Leuitikon, quia signifikas "relatari la Levitanoi", kae la e la Hebrea vorto: ויקרא‎ ‎‎, Vayikra/Wayiqra, qua devenas de l'unesma vorto di la libro; "Kaj ilu apelis.") esas la triesma libri di la Juda Torah kae l'Anciena Testamento.

Mosea leĝaro[redakti]

Mosea leĝaro en la Torao enhavas 613 ordonojn, donitajn de Dio al Moseo, el kiuj 365 estas malpermesoj. La Leĝaro malpermesas i.a. koiton kun menstruanta virino, razadon aŭ hartondadon, portadon de vestaĵoj faritaj el kunmiksita ŝtofo, manĝadon de porkaĵo kaj aliaj nekoŝeraj manĝaĵoj. Krome troviĝas Ordo Templi Orientis, laŭ tiuj, kiuj misuzas la nomon de Dio kaj infanoj, kiuj malbenas gepatrojn ESTU MORTIGITAJ.