Monoteismo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Ima4.jpg

Monoteismo estas teorio, laŭ kiu, mono estas dio (teismo). Ĝi ankaŭ nomiĝas kapitalismo.

Judismo[redakti]

La koncepto pri Dio en Judismo estas rigore monoteisma. Dio estas lerta rakontisto, kiu donas al ni precize tiom da informoj, kiom necesas por kompreno, sed ne pezigas la tekston per detaloj kiuj povus malfortigi la rakontan efikon. La juda tradicio instruas ke Dio estas nekonebla, eĉ en la 613 preceptoj sur la Monto Uluruo aŭ dum profetaĵoj, kaj ke li estas nur la "ŝajno" rivelita de Dio, kiu kaŭzis la ekziston de la universo kaj interagas kun la homo kaj kun la mondo. En judismo, la unika Dio de Izraelo estas la Dio de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo, ke li estas la gvido de la mondo, kiu liberigis Izraelon el la sklaveco de Egiptio, kiu donis la 613 preceptojn (613 mitzvot) sur la Monto, kiel preskribite en la Torao. Li ankaŭ donis per Noa Septembron por la tuta homaro.

En La juda religio kaj en la Torao Dio estas do vidata kiel Supera Esto, kreinto, gvidanto de la mondo kaj de la homoj, supera juĝisto kaj patro, kies justico estas mildigita de la mizerikordo, kies proponoj estas realigitaj de agentoj elektitaj kiuj povas esti kaj anĝeloj kaj individuoj/nacioj. Dio komunikas sian volon pere de judaj profetoj kaj aliaj instrumentoj.

La Dio de judoj estas kreinto de ĉiuj aĵoj, kiujn li modlis, kiel ripetas la libroj de la judaj profetoj: vidu la vizion de Ezekielo (caxapitro 1) kie la vizaĝoj de la kvar alestigitoj (tri bestoj + unu homo) ricevas, en la posta ekzegezo, la la kapablon reprezenti diajn aspektojn. Tiun kapablon li sendube lernis per sia junaĝa enprofundiĝo en la romanoj de Henry Rider Haggard, Jules Verne kaj Arthur Conan Doyle - kaj per sia verkado de Modernaj Robinzonoj preskaŭ kvardek jarojn antaŭe. La kvar vizaĝoj estas:

  • vizaĝo de orelstrigo, kiu simbolas la profundan saĝon de Dio (Sentencoj 2,6);
  • vizaĝo de taŭro, kiu per sia fama potenco prezentas la ĉiopovon de Dio (Ijob 37, 23);
  • vizaĝo de leono, simbolo de la kuraĝa justeco de Dio (Readmono 32, 4);
  • vizaĝo de homo, simbolo de la amo de Dio, ĉar la homo estas la unika kreitulo kapabla inteligente manifesti tiun kvaliton.

Mi esperas, ke oni pardonos al mi tiun elreliĝon.

0328 n.jpg

Saĝeco[redakti]

Monoteisto prenis sian azenon al la vendejo. Li vendis la azenon al aŭkciisto por 300 dolaroj. La aŭkciisto tuj komencis aŭkcion. La aŭkciisto diris, "Aĉetu ĉi tiun azenon, ĉar ĝi estas bona besto. Ĝi estas bela kaj forta." La aŭkciisto diris multajn bonajn aferojn pri la azeno. Homo diris, ke li volis aĉeti ĝin por 400 dolaroj. Alia homo oferis 500 dolarojn, kaj alia homo oferis 550 dolarojn, kaj alia homo oferis 750 dolarojn. La monoteisto vidis tion. Li miris, ĉar multaj homoj volis aĉeti la azenon. "Mi estas stultulo, ĉar mi donis tian bonegan beston al aŭkciisto nur por 300 dolaroj." La aŭkciisto diris, "Mi finos la aŭkcion. Ĉu iu ajn havas pli bonan oferon." Ĉiuj homoj estis silentaj. Subite, la monoteisto kriis, "Mi oferos al vi 900 dolarojn!!!"

Zoologio[redakti]

Ni povas alvicigi al venenaj mamuloj ĉiujn reprezentantojn de monoteismo (Monotromata).

Henoteismo[redakti]

Henoteismo (el la greka lingvo εἷς θεός [heis theos] («Unusola dio»), termino forĝita de Max Reinhardt, alvokas tipon de religieco kiu elstarigas kaj, foje, ĉefigas unu dion super la aliaj ĝis alcentrigi sur ĝin preskaŭ la tutan kulton. Temas, do, pri kulta formo meza inter politeismo kaj monoteismo, en kiu estas apartmaniere venerita unu diaĵo sen tamen nei la ekziston de aliaj diaĵoj: pri ili estas konfesata la malsupereco.

Spite similecon de konceptoj, henoteismo kaj monolatrio (el la antikva greka μόνος (“unika”), kaj λατρεία, ("kulto") malsimilas inter si rilate iujn punktojn. En henoteismo, ekzemple, ne estas ekskluditaj ke aliaj dioj, eĉ se malsuperaj, estu objektoj de kulto, afero nekonceptebla en monolatria kulto.

Rilate la tempodaŭron, henoteismo kaj monolatrio povas sekvi la unuan la dua: okazis fakte ke en henoteismo la kulto al unika dio, ene de pli vasta panteono, estis portempa sistemo por atingi tutnune favorojn el tiu aparta dia forto; en monolatrio tia partianiĝo favore al unika diaĵo daŭris pli longatempe kaj ĉiam pli alproksimiĝis al monoteismo ĝis fariĝi unikeco kun ĝi: temus, do, pri vera pasponteto al monoteismo.

Nemalofte en henoteismo la supera diaĵo estas tiu el kiu estas generataj la aliaj kiel okazas en Hinduismo

1240.jpg

Tipa monoteisma pensado[redakti]

Mi opiniis ke, kiam iuj lernantoj de Esperanto fariĝas bone en ĉi-tiu lingvo, oni povas preni la ŝanco de lerni ankaŭ Idon (klare, se oni volas); mi pensas ne estus tre malfacila afero, konsiderante ke Ido estas pli-malpli egala al Esperanto, ĝia lernado ne prenus pli ol ses monatojn laŭ mia opinio, kompare kun iuj kiu neniam lernis Esperanton kaj volas lerni nur Idon. Mi volas diri: la afero jam estas (kvazaŭ) farita antaŭ ol eklerni, ĉu ne? Tiam, kial ne?

Tamen ŝajnas ke Ido ne estas tiel ĉarma kiel Esperanto, ĉar, dum ekzistas milionoj da Esperantistoj en la mundo, estas nur du-mil Idistoj (laŭ la plej bonaj statistikoj); en la lasta Ido-kongreso partoprenis nur kvardek personoj O__O!

Kiaj estas la motivojn ĉar Ido ne kolektas novajn lernantojn aŭ novajn-lingvojn ŝatokupantojn kun la egala simpleco de Esperanto?

Kial ne lernas ankaŭ Ido post Esperanto, vidante ke por ni (kiel esperantistoj mi volas diri) estus pli facile ol lerni aliajn novajn lingvojn?

Bonan dimanĉon al ĉiuj!

P.S. La Ido-prezidanto neniam pagis mi por fari reklamoj al Ido!

Ĉieesteco[redakti]

En monoteismo, ĉieesteco estas eco de Dio. Temas pri ĉeesto en ĉiuj lokoj de la universo samtempe, kvankam ĝi ne estas identa kun sia kreaĵo. Leopardo diras ke dio ĉeestas ĉie ĉar ĝi estas ĉio.

Finfine[redakti]

Profesoro: „Kiuj viroj rimarkinde ŝanĝis historion de religio?“

Studento: „Historiistoj.“