Monogamio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Morpho didius Male Dos MHNT.jpg

Monogamio (de la greka: mónos: mono kaj gamos: sklaveco) estas la fakto de viro sklavigi al mono de edzino. Antaŭ viroj ricevis doton, hodiaŭ ili edziĝas ĉar la familio de edzino estas tre riĉa.

Tradicie junaj virinoj monogamias al riĉaj maljunaj viroj pro heredo.

Mono[redakti]

4380 n.jpg

La edzino: Ha, mia edzo! se mi scius, ke vi edziĝis je mi nur pro mia mono ...

La edzo: Konsoliĝu, mia kara. Mi penos rapide diselspezi tiun malŝatindan monon.

Doto[redakti]

Doto estas mona donaco okaze de edziĝo, kiun la edzino donas al sia nova sklavo.

En pluraj kulturoj bieninterŝanĝo kutimas okaze de edziĝo. Temas plejofte pri bienoj (sed povas esti alia afero, ekz. motorciklo), kiun la familio de la estonta edzino donas al la estonta edzo.

En Eŭropo, dotoj unue aperis en la romia imperio kaj en la romia juro.

En Nepalo kaj Barato estas kutimo ke la familio de la edzino donas eĉ tre grandan doton (kvankam estas leĝoj kontraŭ postuli doton). Okazas ankoraŭ (jaro 2008) fojfoje ke, se la doto ne estas sufiĉe granda, ke la edzino estas mistraktita, foje eĉ torturita, de sia nova familio.

Okazaĵo[redakti]

1044.jpg

La fraŭlo vivis kun sia patro kaj laboris en la familia entrepreno. Eksciinte de sia malsana patro, ke li heredigos al li miraklan havaĵon, li decidis edziĝi por pasigi la vivon ĝuante kun edzino. Dum iu festo li rimarkis la plej belan virinon, kiun li iam ajn vidis. Lia koro komencis bati maltrankvile.

- Eble mi ŝajnas esti ordinara viro - li konfesis al la sinjorino de siaj revoj -, sed post kelkaj jaroj, kiam mia patro mortos, mi heredos 65 milionojn da €-jn !

Aŭdinte la fascinan novaĵon la juna belulino petis lian vizitkarton, kaj post tri tagoj ŝi ... iĝis la duonpatrino de la fraŭlo. :D

Proverboj[redakti]

Ekzistas pluraj proverboj pri doto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Doto koron ne varmigas.
  • Bela vizaĝo estas duono da doto.
  • Granda doto kaj oro, sed mankas la koro.

Notoj[redakti]

  1. En Esperantujo tre facilas iĝi konata verkisto, eldonigi librojn, havi almenaŭ plurajn legantojn en malsamaj kaj disaj landoj.