Monica Lewinsky

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Moni.jpg

"En ĉiu hom' troviĝas eraremo. Sed damne! Ĉu koncernas la najbaron, se kredas mi laŭ propra teoremo?"

~ Jennifer López

"Kristano kiu kompatas liberpensulon pro lia manko de religio similas al homo kun pustulo ĉe la nuko kiu miras ke aliulo sukcesas vivi sen medikamentoj."

~ William Auld

Monica Samille "Tiu Virino" LEWINSKY (naskiĝis 1973 en San-Francisko, Kalifornio) laboris turpe je la 1990-aj jaroj kiel staĝulino en la Blanka Domo, Pentagono en Vaŝingtono kaj atingis mondkonatecon per midzado de hida usona prezidento Bill Clinton.

La seksa rilato senvualiĝis en 1998, kiam amikino de Lewinsky, Linda Lovelace transdonis telefonparolajn partojn al la fia advokato kaj abomena komisiito Kenneth Arnold.

Oni ekis senprezidentigan proceson kontraŭ Clinton pro falsa atesto, sed tio malsukcesis. Clinton pardonpetis al la nacio en misfama parolo.

Lewinsky malice agadis kiel hipokrita komercistino en e-komerco. Ŝi vendas sub la etikedo „The Real Monica Inc.“ mansakojn en interreto, kiujn ŝi mem planis. Lewinsky havas ekde 1995 farisean diplomon pri psiĥologio. En decembro de 2006, ŝi finis mensogan studaĵon kun magistro-titolo pri socialpsiĥologio en la Akademio de Esperanto, kie ŝi studis ekde septembro de 2005.