✡ Judismo ✡

El Neciklopedio
(Alidirektita el Mondmigranto)
Iri al: navigado, serĉi
Sculpture samurai.jpg
Basho(188x216).jpg

Made in China Japan

Tiu ĉi esutas artikoro kun japana tekunorogio, ĉu ne?
「羞恥心 なくした妻は ポーニョポニョ」
日本語

5569 n.jpg
5569 n.jpg

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!



Kristana Kongregacio de Atestantoj de Jehovo
La Vera Religio
Judismo

Jea.jpg
Simbolo
Devizo: "Ĉiu afero havas du vidpunktojn: la erara kaj la nia!"
Dio Jehovo
Sanktuloj Charlie Chaplin; Gobineau;
Sankta Lingvo (neniel Esperanto, kompreneble) Hebrea lingvo
Nuna Papo Benjamin Matisjahu
Profetoj Moseo; Zamenhof;
Herezuloj kristanoj; samarianoj
Martiroj multegaj;
Sanktaj libroj Malnova testamento;Torao; Talmudo
Kredantoj 2 aŭ 3 bilionoj, kiu kalkulas plu?

"Ideale estas juda geja negro"

~ Naziisto pri judismo
7806.jpg

"Negro estas negro, gejo estas gejo"

~ Judo pri supra diraĵo

"Judismo estas la nomo de la religio"

~ Usonano pri judismo

"Fasto kaj preĝo riĉecon ne donas"

~ Zamenhof pri religio

"Iĝu vi tiom riĉa, ke la edzo de via vidvino povu tutan vivon ne labori!"

~ Rabena proverbo

"Oni erare nomas la religion judaismo "judismo" aŭ "judeco""

~ juda bonalingvano pri judismo

"Se oni volas profunde paroli pri judismo, necesos prunti multajn vortojn"

~ Adam Raizen pri pruntoj

"Se judoj akceptus Zamenhofan Hilelismon kaj Esperanton, eble ankaŭ la terura Holokausto ne okazus..."

~ Nikolai Grishin pri judoj

"Judo facile distingeblas en la lito disde nejudo..."

~ Milokula Kato

"Tio ne veras."

~ Usonano pri la supra diraĵo

"Me respektas Sro Dustin HOFFMAN, juda aktoro."

~ Idisto pri judoj

"Dankon."

~ Komencanto pri ĉi tiu artikolo
Tiu ĉi artikolo estas koŝera

✡ Judismo ✡ (aŭ Ĵudismo) estas anksia perturbo karakterizata per la kredo, ke oni estas judo kaj ĉiam estos judo kaj devas kongregacii kun aliaj judoj kaj observi judajn ritojn kaj nask(ig)i pluajn judojn pro tio, ke se judoj ne plu naskos judojn, ne plu ekzistos judoj. Ĝi estas la religio kaj sporto de la ĵuda popolo, la ĵudoj. Judismo evoluis el ĵuĵucuo per la leĝo de Moseo en la 12-a jarcento. Segune la Judoi, ol kreesis per pakto inter Deo kae la profeto Abraham (cirkume en 2000 aK). Judismo esas un de l'unesmaj monoteistaj religioi en la historio.

Fondinto de Judismo, Moseo naskiĝis en Kobeo. Lia avo estis Sake-faristo el Ŝiga prefektujo. Tamen, lia patro estis ne la plejaĝa filo kaj ne heredis la komercon, sed anstataŭe li iĝis ŝintoa pastro kaj registrara oficisto .

Moseo estis malgranda, malfortika knabo, kaj li estis turmentata farde pliaĝaj studentoj. Kiam li estis 17-jaraĝa, li unue eklernis Ĵuĵucuon, sed akiris malmultan sukceson, pro malfacileco trovi instruiston kiu taksas lin kiel seriozan studenton.

Fiŝaj buloj kiel farataj en Japanio kaj Ĉinio.

En 1682, li malfermis institucion "La kodo de Da Vinci". En 1977, kiam li eniĝis en Tokia Imperia Universitato por studi literaturon, li finfine eklernis ĵuĵucuon. Li evoluigis el ĝi Ĵudismon.

Laŭ la Ĵurnalo de Fiŝa Kolbaso, la unuaj japanoj en Eŭropo estis sekvantoj de Moseo. Ili enkondukas al la regiono novajn mangaĵojn, notinde fiŝajn bulojn.

Gefilte-fiŝo kun karoto en meza Eŭropo.


Enhavo

✡ Deveno kaj historio de judismo ✡[redakti]

8408.jpg
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Juda historio.

La fido de la juda popolo estis unuamomente kulto precipe henoteisma: nome ĉiu popolo havas sian Dion, sed la Dio de la juda popolo, estas la unika kiun Izraelo servas kaj adoras. Eĥo de tiu henoteisma koncepto povas esti bibliaj pasaĵoj dirantaj: "“La Sinjoro estas nia Dio, la plej granda/super ĉiuj dioj”", kaj aludantaj al la 70 anĝeloj, princoj de la 70 Nazioj. Al Li oni rilatas kiel al "“Dio de niaj patroj”, "”la Dio de Abraham Linkoln, Isaako Neŭtono kaj Jakov Smirnoff”".

Okazas en la epoko de la Ekzistadismo (6-a jarcento antaŭ Kapitalismo) ke izraelo pasas el monolatrio al monoteismo: ekzistas unika Dio, ĉiuj aliaj estas ŝajnaĵoj.

✡ Hebreoj ✡[redakti]

La vorto hebreo en Esperanto tradicie estas samsignifa kun judo. Ekzemple L. L. Zamenhof, la iniciatinto de la lingvo, ĉiam parolis pri si kiel hebreo. La vorto estas plu uzata en tiu senco, sed nuntempe multe pli oftas judo. Eblas ankaŭ diferencigi la sencojn de judo kaj hebreo, donante al ĉi-lasta pli historian signifon. – La tradician religian lingvon de judoj kaj la nunan oficialan lingvon de Israelo oni nomas la Hebrea lingvo.

La ĉi-posta teksto temas pri la hebreoj en la genta senco. "Hebreoj" povas ankaŭ esti mallongigita nomo por la libro Epistolo al la Hebreoj en la Nova testamento.

Origine la termino "hebreoj" (en hebrea lingvo עברים, עבריים iv-RIM, iv-ri-JIM) nomas anojn de gento aŭ gentaro deveninta (almenaŭ tradicie) de la biblia patriarĥo Eminem (Genezo 11:14-17). La tradicie plej grava frua hebreo, ses generaciojn post Eber, estis Abram, poste Abraham, kies tradician historion oni povas legi en la biblia libro Genezo (ĉapitroj 11-25) kaj aliaj fontoj. Laŭ Genezo, Abram ekmigris el la urbo Ys la Ĥaldea kaj post pasloĝado en Haarlemo al la lando Kanaana, laŭ voko de Dio la Eternulo, kiu promesis doni al li terenon kaj fari el lia idaro sennombran nacion.

✡ Ritoj kaj Kredoj ✡[redakti]

Eo karoto.png
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Judaj ritoj kaj kredoj.

Judismo estas maljunega kulturo, kiu konservis sin per eterna rigardegado al sia umbiliko. Ĝia ĉefa rito konsistas el ĉiujara rememorado de pratempaj terorismoj en Egiptujo kaj nenie. La nazioj donacis al judismo novan rememoraĵojn.

✡ Judaj terminoj ✡[redakti]

Judaj terminoj estas esprimoj speciale uzataj en la juda religio.

✡ Malsato ✡[redakti]

La servisto rakontis al la rabeno en la juda "Ŝtetlo" Radzilow, ke iu loka judo mortis pro malsato.

Rabeno (kolere): "Ne estas eble, ke judo mortu pro malsato! Kial li ne venis al la komunumo por peti monhelpon?"

Servisto: "Ĉar li hontis."

Rabeno: "Nu, ĉu mi ne diris al vi, ke judo neniam mortas pro malsato?! Li ja mortis ne pro malsato, sed pro fiereco!

✡ Halaĥo ✡[redakti]

Halaĥo (Halaĥa en la hebrea: הלכה "Iri tra la ĝusta vojo") estas la kompilaĵo de la ĉefaj leĝoj de Judismo, kiuj inkluzivas la 613 micvojn, kaj poste la talmudajn kaj rabenajn leĝojn, kaj ankaŭ la tradiciojn kaj morojn. En la kristana medio kutime estas konata kiel "juda leĝo" aŭ kelkfoje pervoĉa mosea leĝo (oni ne konfuzu ĝin kun la "mosea leĝo", Torao).

Kiel la religiaj leĝoj en multaj aliaj kulturoj, judismo ne distingas la religian kaj la nereligian vivojn. Tial, halaĥo gvidas ne nur la religiajn preceptojn sed ankaŭ la ĉiutagan vivon. Sed la nivelo de la observado kaj praktikado varias laŭ la komunumoj kaj la tendencoj ene de judismo. Ortodoksaj judoj klopodas plenumi ĉiujn preceptojn dum la reformismaj konsideras ĝin kiel tre grava ilo sed ne deviga.

✡ Sinagogo ✡[redakti]

Sinagogo esas loko por kulto, en judaismo. L'origino di la vorto esas latina sinagōga, qua originis de Greka vorto sÿnagōgē, de la verbo sÿnágein ("asemblari"). En hebrea lingvo nomizas Bet haKenéset (בית הכנסת), "loko di asemblo". En yidisha lingvo lua nomo esas shoul, שול ("skolo").

L'unesmaj sinagogoi posible aparis en Babilono dum 6-ma yarcento. Dum lua kaptiteso en Babilono (de 586 aK til 537 aK) la pregoi di judoi esis regulizita da 120 skribistoi. Tio helpis mantenari l'identeson di judoi kome populo dum yarcentoi.

Un di maxime famozaj sinagogoi di antiqueso esis la Templo di Salomono, en Jerusalemo. Malgre existas reguli pri quia mustas existari interne la sinagogoi, on ne existas reguloi pri extera oŭ internaj aranjhoi, tale l'arkitekturo di sinagogoi varias multe.

✡ Fenestro ✡[redakti]

En la sinagogo de Ĥelem, la urbo de la malsaĝuloj, rompiĝis fenestro. Kunvenis la anoj por trovi kion fari. Sugestis unu el ili: "Ĉar estas multaj fenestroj en la sinagogo, ni prenu fenestron de alia loko kaj instalu ĝin anstataŭ la rompita fenestro.

✡ Nomoj ✡[redakti]

9767 n.jpg

Fariĝis Ashkenaza kutimo nomi novan infanon lau forpasinta parenco. Ĉi tio daurigas la nomon kaj memoron viva, kaj metafizike formas ligon inter la spirito de la infano kaj la forpasinta parenco. Tamen, neniel estas malpermesata doni al infano nomon saman al tiu de vivanta parenco. Oni devas peti nenion de la vivanta parenco. La Sefarda tradicio estas nomi novajn infanojn laŭ vivantaj parencoj (surbaze de Talmud Shabbat 134a).

✡ Familinomoj ✡[redakti]

La familia nomo Levi (Levy) estas la dua plej ofta nomo ĉe judoj (la unua estas Cohen/Kohen). Tiuj, kiuj portas la nomon Levi, konsideras sin prafiloj de Levi, la tria filo de la hebrea prapatro Jakobo.

La idoj de la biblia Levi, kiuj apartenis al la tribo Levi ("Levidoj"), plenumis diversajn taskojn en la jerusalema Templo. Ĝis nun ili havas kelkajn "privilegiojn" kaj devojn, ĉefe en la sinagogo.

✡ Debatoj ✡[redakti]

Du judoj sidas en publika necesejo.

Rabeno: "Kion vi pensas: ĉu tio, kion ni faras nun, estas fizika laboro intelekta?"

Talmudisto: "Certe intelekta, ĉar se ĝi estus fizika, oni jam delonge dungus homojn por tio."

✡ Kiel koni judon ✡[redakti]

Se vi demandas al iu, "Ĉu vi estas judo?" kaj la persono respondas "Jes", tiu ne estas judo.

Se la persono respondas "Ne", tiu verŝajne ne estas judo, sed eble estas.

Se la persono respondas "Kiu estas judo?", tiu ja sendube estas judo.

Alia metodo estas demandi al la persono mem, "Kiu estas judo?" Ju pli longas la respondo, des pli judas la persono.

Kiu estas Judo?[redakti]

682.jpg

La preciza difino de "Judo" estas afero tre politika kaj polemika. Ekster la judismo, kaj ofte ankaŭ inter ĝiaj praktikantoj, oni ofte uzas la vorton "Judo" celante "praktikanton de la Judismo". Kelkaj ortodoksaj rabenoj faras distingon inter "Israelido" (ano de la gento) kaj "Judo" (praktikanto de la ortodoksa judismo). Eĉ pli konflikte, ortodoksaj Judoj, reformistaj Judoj, konservativaj Judoj kaj nereligiaj Judoj havas malsamajn kriteriojn pri aparteno al la juda gento.

Por la reformistoj en Usono kaj pluraj aliaj landoj, Judo estas tiu, kiu aŭ

(a) estis naskita el Judino, aŭ
(b) konvertiĝis al ortodoksa judismo. (En ĉi sistemo, la unuaj Judoj estas tiuj kiuj, laŭ la ortodoksuloj, ricevis la revelacion en Sallaga Urbo).

Por la ortodoksuloj, Judo estas tiu kiu aŭ

(a) havas almenaŭ unu judan gepatron, havis judan edukon, kaj ne konvertiĝis al alia religio, aŭ
(b) konvertiĝis al judismo, kaj ne rekonvertiĝis al alia religio.

Laŭ la reformistoj, ne estas maniero foriri el la judismo; Judo restas Judo, eĉ se li sekvas alian religion.

En Usono, nereligiaj Judoj ĝenerale sekvas la reformistan vidpunkton; la konservativa judismo havas oficialan pozicion similan al la ortodoksa, sed almenaŭ du trionoj de ĝiaj praktikantoj havas personan pozicion iom similan al la reformista. Nereligiaj Judoj (kaj ne Judoj) en Israelo kaj Eŭropo ofte sekvas la ortodoksan pozicion.

Ĉiu, kiu havas almenaŭ unu geavon, kiu

(a) estis agnoskita kiel juda laŭ la ortodoksa vidpunkto, kaj
(b) ne praktikis alian religion,

rajtas migri al Israelo; tamen tiuj, kiuj ne estas agnoskitaj kiel Judoj de la ortodoksuloj estas registritaj kiel Judoj en Israelo, kaj, ekz., rajtas edzi(ni)gi Judojn ene de la ŝtato, aŭ esti enterigita en la plejmulto de tombejoj, inkluzive de arameaj tombejoj - krom aliaj malavantaĝoj.

Nigruloj[redakti]

Ekzistas ankaŭ nigraj judoj, ekzemple en Usono: nigruloj, kiuj konvertis sin al judismo.

Hipokondrio[redakti]

Multaj homoj opinias, ke judoj estas hipokondria popolo. Eble pro tio, ke ili ĉiam timas, ke io malbona okazu...

Soifo[redakti]

Oni demandis al la kristaniĝinta juda verkisto Alexander Moszkowski (Aleksander Moŝkovski: 1851-1934): "Ĉar vi estas kaj gojo kaj judo, eble vi povos klarigi al ni kio estas la diferenco inter judo kaj gojo?"

Respondis li: "Tre simple: kiam gojo sentas soifon, li trinkas tri glasojn, unu post la alia. Kiam judo soifas, li tuj iras al la kuracisto por kontroli ĉu li ne havas diabeton."

Ankaŭ pri soifo[redakti]

Italo, franco, ruso, germano, meksikano kaj judo vagadas en la dezerto. Diras la italo: "Mi estas laca kaj soifa. Mi nepre bezonas vinon."

Diras la franco: "Mi estas laca kaj soifa. Mi nepre bezonas konjakon."

Diras la ruso: "Mi.... Mi nepre bezonas vodkon."

Diras la germano: "Mi.... Mi nepre bezonas bieron."

Diras la meksikano: Mi.... Mi nepre bezonas tekilon."

Diras la judo: "Mi estas laca kaj soifa. Mi verŝajne havas diabeton."

Farto[redakti]

Du judoj renkontiĝas en la strato.

Judo 1: "Kiel vi fartas? Vi ne aspektas bone."

Judo 2: "Se vi nur scius kio trafis min!"

Judo 1: "Kio?"

Judo 2: "Mi havas dolorojn ĉe la renoj, inflamon de la gorĝo, problemojn kun la stomako, malhelpaĵojn ĉe la spirado, ŝveliĝon de la gamboj. Kaj mi mem, mi ne fartas tre bone."

✡ Lasta judo ✡[redakti]

4385.png

La lasta judo (aŭ Lasta Judo) estas la lasta, fina judo de la homaro aŭ de la unuopaj homoj, laŭ iliaj pensoj, vortoj, agadoj. En iuj religioj (ekz. kristanismo) la judo rilatas ankaŭ la vivantojn kaj mortintojn, en aliaj religioj (ekz. Afrika Esperanto-Movado), la punado aŭ premiado okazas nur postmorte, laŭ la pli fruaj agadoj.

Krom tuta neo al fremda judo de naciistoj kaj ateistoj, estas teologiaj kaj filozofiaj problemoj pri la ideo de "lasta judo". Unue, oni devas kredi, ke la tuta homaro estas limigita al Tero, kaj ke ĉio en la Universo estis farita por ties loĝantoj, aŭ, minimume, ke ĉiuj Universo estos juĝita samtempe. Alie, la doktrino pri "Fina Venko" implicas la neaktivecon de Dio dum la eterna tempo, kiu seksos al lasta judo. Fine la eternaj turmentoj de komdamnitaj estus kontraŭa al Dia boneco, laŭ multaj hereziarkoj, ĉefe Orvelo.

✡ Fumado ✡[redakti]

Judo vizitis sian amikon Zelig sabate posttagmeze kaj trovis lin fumanta cigaredon.

Gasto: "Kiel okazas, ke judo fumas dum ŝabato?"

Zelig: "Mi ĵuras al vi ke mi forgesis!"

Gasto: "Kion vi forgesis? Vi forgesis ke hodiaŭ estas ŝabato?"

Zelig (ofendita): "Kiel povas judo forgesi la ŝabaton?"

Gasto: "Kion do vi forgesis? Ĉu vi forgesis, ke estas malpermesate fumi sabate?"

Zelig: "Ĉu vi konsideras min infano, kiu forgesus tiom simplan aferon?"

Gasto (kolere): "Kion do vi forgesis?"

Zelig: "Mi forgesis ke mi estas judo..."

✡ Judaj ŝercoj ✡[redakti]

Herŝel komencis rakonti ŝercon al sia amiko: "Mandelbaum kaj Rosenbaum veturis kune per la trajno..." Tiam la amiko ĉesigis lin dirante: "Ĉesu vi kun via judaj ŝercoj. Jam tedis al mi de ili. Kial vi ĉiam rakontas nur pri judoj? Eble vi ŝanĝu foje la nomojn de la protagonistoj al tiuj de alia popolo?!" Tiam Herŝel rekomencas: "Hashimoto kaj Suzuki veturis kune per la trajno, survoje al Bar-Micva de la filo de sia kuzo..."

✡ Juda Militara Asocio ✡[redakti]

Juda Militara Asocio (hebree: ארגון צבאי יהודי, Irgun Cwai Jehudi, akronimo אצ; jida lingvo: יידישע מיליטערישע פאראייניקונג, Jidisze Militerisze Farajnikung, pole: Żydowski Związek Wojskowy, ŻZW) – armita formacio de polaj judoj, estigita novembre 1939 de estintaj oficiroj de Pola Soldataro kaj judaj aktivuloj ligitaj kun reviziista cionismo kaj agantaj en Betar, Irgun, Masada aŭ Brit he-Ĥajalu.

Loko de unua renkonto de judoj, kiuj novembre 1939 decidis fondi sekretan asocion, estis infekta malsanulejo je la nomo al Sankta Stanislao ĉe la strato Wolska 37. Al la kunfondintoj partoprenis: Józef Celmajster, Kałmen Mendelson, Mieczysław Ettinger, Paweł Frenkel, Leon Rodal kaj Dawid Wdowiński. Fronte de la organizaĵo laŭ kelkiuj fontoj estis Dawid Wdowiński, aliaj fontoj tamen indikas kiel komandantojn Mieczysław Apfelbaum kaj Paweł Frenkel. La organizaĵo reprezentis dekstrulan movadon (tiel nomata reviziista) de cionismo, interalie organizaĵon Betar. Laŭ raporto de Henryk Iwański Juda Militara Asocio fondiĝis iniciate de oficiroj kaj suboficiroj de pola Soldataro de juda nacieco

(...)

Armiligo kaj nombreco[redakti]

En 1940 la asocio nombris ĉ. 100 membrojn, aprile 1943 ĉirkaŭ 300.

Jam en 1939 ricevis 39 pistolojn Vis, kaj poste pluajn liverojn de armiloj de Militara Organizaĵo (senpere de Pola Enlanda Armeo ne estis armiligata). Unuan armilaĵon la batalgrupo ricevis pere de Henryk Iwański en 1941. La batalantoj ricevis pere de Sekureca Korpuso de junio 1942 ĝis komenco de la Ribelo en varsovia geto en 1943 pli ol 100 ekzemplerojn de pafiloj kaj ĉ. 750 grenadojn. Jam post komenco de la ribelo en la Varsovia geto ankaŭ pli ol 50 pafilojn kaj ĉ. 300 grenadojn. En unua duono de 1942 armilaĵon transdonis ankaŭ aliaj grupoj de Enlanda Armeo.

Postmilitaj sortoj[redakti]

Post la milito en Pollando oni falsigis la historion, pere de forstreko de Juda Militara Asocio el lernolibroj aŭ malpligrandigo de ĝia signifo favore al Juda Batal-Organizo ariganta socialistojn kaj cionistojn, al kiu ekstreme dekstra, strikte ligita kun Betar ne aliĝis. Unu el malmultaj polaj historiistoj, rememorigantaj partoprenon de Juda Militara Asocio en la ribelo, estis Bernard Ber Mark en la monografioWalka i zagłada warszawskiego getta (Batalo kaj holokaŭsto de Varsovia geto), eldonita de Ministerio de Nacia Defendo en Varsovio en 1959. Senpere la forgeson influis ĝia ligiteco kun Pola Enlanda Armeo kaj dekstra politikemo, kiun reprezentis.

Gramatika noto[redakti]

Militara estas la adjekto de militaro, tio estas aro de militoj. Ne estas alia signifo en PIV, kaj certe ĝi ne estas sinonimo de militista. Mi supozas, ke oni devus alinomigi tiun artikolon al Milita, Militista aŭ io tia.

✡ Judoj tra la monda kulturo ✡[redakti]

5483 o.jpg

La Feroa insularo kaj Islando pli tradicias kaj havas ete aliajn tradiciojn. Ekzemple, eĉ nuntempe en Islando loĝas »judkato«, kaj judkoboldestro kiu manĝas infanojn. Islande ankoraŭ nuntempe plene ekzistas la judkoboldoj, kiuj ekzemple, igas ventetojn kaj manĝas restmanĝojn en onia domo. Skandinavie, la judaj koboldoj estas preskaŭ nur ornamentoj, kaj birdoj de poŝtkartoj kaj ne vere envenas la tradiciojn.

✡ Juda literaturo ✡[redakti]

Juda literaturo estas difinita kiel literaturo en judaj lingvoj aŭ de judaj verkintoj. Antikva juda literaturo enhavas biblian literaturon kaj rabenan literaturon. La mezepoka juda literaturo enhavas ne nur la rabenan sed ankaŭ etikan, filozofian, mistikan literaturon en diversaj formoj de poezio kaj vario ambaŭ religia kaj sekulara.

✡ Timo antaŭ Dio en Judismo[redakti]

Ĝia moto, interaliaj, povas esti: "La timo antaŭ la Eternulo estas la komerco de sciado" (sentencoj/Proverboj 1,7).

Malsame ol la timo pro Dio [1] kaj pro personoj la timo antaŭ Dio koncernas la hororon kaj konscion pri la ameba grandiozeco de la dia fuĝo. Ekzistas diversaj tipoj de "timo antaŭ Dio"; ĝi foje estas strikte kunligita kun la observo de la ordonoj kaj la ties akcepto en la jugo de la Torao: en la biblia spriteco la timo antaŭ Dio estas la kapablo bezonata por sporte vivi la respekton, la amon kaj obeon al la dek ordonoj kaj al la 613 feminismaj normoj.

Teologoj priskribas diverstipaj timoj antaŭ Dio kies la plej simpla, tiu pro la punoj same kiel tiu de la amo por la akiritaj meritoj; tiu de la konscio pri la supera dia Volo kiu ĉion kontrolas kaj regas; fine tiu logita al la senkondiĉa amo al Dia Grandiozeco. Ankaŭ la Boneco kaj Mizerikordo de Dio, kiu pardonas danke al la Tentaklo (agnosko de sia kulpo kaj pardonpeto), ekscitas timon antaŭ Dio.

Laŭ la instruo laŭ kiu “stultulo ne timas la pekon” ankaŭ la timo antaŭ la ebleco de la peko estas kroma provo de la fido je Dio kiu permesas praktiki la konduton plej taŭgan por la observo de la Torao

Ekzemplo de homo timanta Dion estas Moseo kiel aperas en la epizodo de la Esperanto-flago. Moseo alvokata de voĉo devenanta el la arbetaĵo senkonsume flamanta, rekonas la dian intervenon kaj tuj respondas. Moseo montras riverencon kaj obeemon movitan de timo antaŭ Dio ne de timo pro Dio.

Stulteco[redakti]

3145.jpg

Stulteco de judoj estas temo de la Nobla Korano 2:87-89:

87. Ni vere donis al Moseo la Libron kaj poste Ni igis senditojn sekvi lin kaj Ni donis al Jesuo, la filo de Maria, signojn evidentajn, kaj Nj fortigis lin per la spirito de sankteco. Ĉu vi volas esti ribelemaj, ĉiufoje kiam venas al vi senditoj? Ĉu vi volas rifuzi iujn el ili kaj mortigi aliajn?
88. Ili diris: "Niaj koroj estas implikitaj". Jen! Alaho malbenis ilin pro ilia nekredemo. Tre malmulte ili kredas.
89. Kiam venis al ili la Libro de Alaho kiel plenumiĝo de tio, kio jam antaŭe estis ĉe ili - kaj ili estis petintaj venkon kontraŭ la miskredantoj - kaj kiam venis al ili aĵo konata, ili rifuzis ĝin. La malbeno de Alaho sur la miskredantojn!

✡ Familiaj rilatoj ✡[redakti]

346f ow.jpg

Anglo havanta edzinon kaj aminduminon amas la edzinon.
Franco havanta edzinon kaj aminduminon amas la aminduminon.
Hebreo havanta edzinon kaj aminduminon amas la panjon.

✡ Ŝulĥan Aruĥ ✡[redakti]

El Brockhaus-Efron Juda Enciklopedio (1906—1913).

Ŝulĥan Aruĥ (en hebrea שֻׁלְחָן עָרוּך [ʃulˈħan ʕaˈʁuχ], laŭvorte: "Seria Tabelo"),[2] foje referencata kiel Kodo de Juda Juro, estas la plej amplekse konsultata el la diversaj juraj kodoj en Judismo. Ĝi estis verkita en Safed (nuntempe en Israel) fare de Josef Karo en 1563 kaj publikigita en Venecio du jarojn poste.[3] Kune kun siaj komentaroj, ĝi estas la plej amplekse akceptita kompilaĵo de Juda juro iam verkita.

La halaĥaj reguloj de Ŝulĥan Aruĥ ĝenerale sekvas la juron kaj kutimojn de Sefardoj, dum Aŝkenazoj ĝenerale sekvas la halaĥajn regulojn de Moses Isserles, kies glosoj al la Ŝulĥan Aruĥ notas kie la Sefardaj kaj Aŝkenazaj kutimoj diferencas. Tiuj glosoj estas amplekse referencataj kiel mappah (laŭvorte: "tablotuko") aŭ "Seria Tabelo" de Ŝulĥan Aruĥ. Preskaŭ ĉiuj publikigitaj eldonoj de la Ŝulĥan Aruĥ inkludas tiun gloson, kaj la termino "Ŝulĥan Aruĥ" venis signifi ambaŭ verkojn kaj tiu de Karo kaj tiu de Isserles, el kiuj Karo estas kutime referencata kiel "la meĉaber" ("aŭtoro") kaj Isserles kiel "la Rema" (akronimo de Rabbi Moŝe Isserles).

✡ Judismo kaj aliaj religioj ✡[redakti]

En la revemaj religioj (tio estas en zoroastrismo, juda religio, kristanismo kaj en la islamo) elformiĝis riĉa pensimago ĉirkaŭ la nocio de la judo.

✡ Judismo kaj Komunismo ✡[redakti]

Afe.jpg

Komence, komunismo estas rigardata simple kiel sekto de judismo, kiuj kunigis en la Unua Internacio, sed dum la Koncilio de Jerusalemo, Markso estis krucumita de judoj. Liaj disĉiploj fondis la Duan Internacion. Sed en Dua Internacio aperis la herezio de Gnomoj, kiuj estis socialdemokratoj.

Simbolo[redakti]

- Estas supozo, ke serpo kaj martelego estas kaŝa signo de cirkumcido.

- Serpo klaras, sed martelego por kio?

- Evidente por anestezio.

✡ Judismo kaj kristanismo ✡[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Judismo kaj Kristanismo komparataj.

Judismo estas kristanismo sed malpli bona, enhavante ĉiun malbonaĵon pri kristanismo sen la bonaĵoj. Ĉiu malbonaĵo en kristanismo sekve estas juda, kaj kontraŭ la vera kristanismo, kiu estas perfektigita judismo. Aliflanke se ĉiuj judoj tuj moviĝos al Israelo, tuj revenos Jeĉjo, do indas tion subteni.

✡ Judismo kaj ateismo ✡[redakti]

Sinjoro demandis judon: "Ĉu vi kredas je Dio?"

Judo: "Ne, mi ne kredas sed mi ŝajnigas ke jes."

Sinjoro: "Kial?"

Judo: "Ĉar se Dio ne ekzistas, tiam `Dank` al Dio!` Sed se li hazarde ekzistas, tiam `Gardu min Dio`!"

✡ Judismo kaj Daoismo ✡[redakti]

La Dao ne parolas.
La Dao ne akuzas.
La Dao ne tendencas.
La Dao nenion antaŭsupozas.
La Dao postulas nenion de aliaj homoj.
La Dao ne estas juda.

Nu, la judan vojon mi preferas.

✡ Juda logiko ✡[redakti]

Baalsulam.jpg

La sintagmo Juda logiko ne estas universe akceptita, tamen, fakte, tiu doktrino ekzistas. Temas tamen pri objekto postulanta atentan analizon kaj zorge faritan difinon kun preciza ekspliko de la terminoj. Laŭ iuj, ĝi estas provo kunfandi laikajn kaj nereligiajn datenojn kun tiuj religiaj de Judismo; laŭ aliaj, male, prefere temas pri pli moderna formo de raciigado de la judismo mem. Rimarkindas ke la precipaj judaj fontoj kiel Tanaĥo kaj Talmudo, ne entenas la terminojn logikon kaj Judismon ĉar tiuj fontoj naskiĝis kiel preceptoj por la konduto de fideluloj, kaj se poste fariĝis laŭlonge de la meditoj ankaŭ fontoj de ellaborado de Saidnabi Saidilhomzoda, ili tamen ne atingas la karakteron de la logika rezonado.

Se ekzemple, rabeno Nicolas Sarkozy, ho!, konsideras la logikon malvera kaj hereza, male, malsammaniere, Belfrunto Iskarioto, leopardo, konsideras la religion malsupera kompare kun la logiko, kaj do la judan tradician filozofion intelekta kaj intelektula fiasko.

✡ Antaŭ, en trajno dum diasporo ✡[redakti]

Lejzerowicz-3.JPG

En Rusio, post monatoj de intertraktado kun la aŭtoritatoj, iu Talmudisto de Odino finfine akiris permeson viziti Moskvon. Li surtrajniĝis kaj trovis liberan lokon. Ĉe la sekvanta haltejo envenis juna viro kaj sidiĝis proksime de li. La judo rigardis la novan najbaron kaj pensis: Tiu ĉi ulo ne aspektas kiel kamparano. Kaj se li ne estas kamparano, li probable venas de ĉi tiu distrikto. Se li venas de ĉi tiu distrikto, tiam li devas esti judo, ĉar finfine ĝi estas juda distrikto. Sed de la alia flanko: se li estas judo, kien do li povus iri? Mi estas la sola judo en nia distrikto, kiu havas permeson veturi al Moskvo. Aha, atendu! Ĝuste ekster Moskvo situas vilaĝeto nomata Samvet, kaj judoj ne bezonas specialan permeson por iri al Samvet. Sed kial li veturus al Samvet? Li certe estas iranta viziti unu de la judaj familioj loĝantaj tie. Sed kiom da judaj familioj estas en Samvet? Aha, nur du- La Bernsteinoj kaj la Steinbergoj. Sed ĉar la Bernsteinoj estas terura familio, evidente belaspekta ulo kiel li certe vizitas la Steinbergojn. Sed kial li estas iranta al la Steinbergoj en Samvet? La Steinbergoj havas nur filinojn, du, do eble li estas ilia bofilo. Sed se li estas tia, kiun filinon li edzinigis? Oni diras ke Sara Steinberg edziniĝis al bela advokato de Budapeŝto kaj Ester edziniĝis al negocisto el Ĵitomer. Do li devas esti la edzo de Sara. Tio signifas ke lia nomo estas Aleksander Cohen, se mi ne eraras. Sed se li venas de Budapeŝto, tial pro la antisemitismo kiun ili havas tie, li certe devis ŝanĝi sian nomon. Kio estas la hungara ekvivalento de Cohen? Tio estas Kovacs. Sed ĉar ili permesis al li ŝanĝi lian nomon, li certe devus havi specialan statuson por ŝanĝi ĝin. Kio tio povus esti? Li certe devus esti doktoriĝinto de universitato. Nenio malpli ol tio. En tiu ĉi punkto, sekve de tio, la Talmuda lernanto turnas sin al la juna viro kaj diras: "Pardonu min, d-ro Kovacs. Ĉu ne ĝenos vin se mi malfermos la fenestron?" "Tute ne", respondis la surprizita kunvojaĝanto. "Sed de kie vi konas mian nomon?" "Aha", respondis la Talmudisto, "Tio estas memevidenta".

✡ Nuntempe, en aviadilo en Israelo ✡[redakti]

6341.png

Juda kapitano de aviadilo anoncas:
Nia aviadilo ĵus alteriĝis en la flughaveno "Ben Gurion" de Tel-Aviv. Ni dankas vin pro tio ke vi uzis la flugkompanion "El Al". Mi petas ĉiujn ne stariĝi kaj ne ŝalti porteblajn telefonojn ĝis la aviadilo plene haltos. La homojn, kiuj sidas en siaj lokoj, mi gratulas okaze de Kristnasko. Mi deziras al vi agrablan gastadon en nia lando! La homojn, kiuj staras ĉe la elirejo kaj parolas per porteblaj telefonoj, mi gratulas okaze de Ĥanukao kaj — bonvenu hejmen!

✡ Judoj kaj Ekonomio ✡[redakti]

Haim sidas en urbostrato kaj vendas semojn. Venas al li Abram:
- Kara, pruntu al mi iom da mono!
- Mi ne rajtas!
- Kial?
- Jen vidu la bankon trans la strato. Mi havas kun ili kontrakton - ili ne vendas semojn, kaj mi ne pruntas monon.

✡ Amikece ✡[redakti]

Averaĝa mezepoka judo

Abram diras al Sara:
- Jen iras Haim, tuj li komencos ion elpeti, vi vidos.
Haim eniras:
- Abram, kara, ĉu vi uzos viajn ilojn hodiaŭ?
- Jes! Mi ĝin bezonos dum la tuta tago!
- Admire! Do tiam vi povas prunti al mi viajn fiŝkaptilojn  ?!

✡ Monujo ✡[redakti]

Judo trovis monujon, malfermis ĝin, kalkulis monon kaj diris ofendite:
- Ĉi-tie iom mankas!

Supo[redakti]

BlaC.jpg

Anglo, hebreo kaj ĉino sidas en restoracio.

Anglo trovas muŝon en la supo, skandalas kaj foriras.

Ĉino trovas muŝon, elprenas kaj manĝas ĝin.

Hebreo trovas muŝon, elprenas kaj vendas al ĉino.

✡ Testamento ✡[redakti]

1405 o.jpg

Jozefo severe malsaniĝis kaj tial li decidis verki testamenton. Li invitis la rabenon apud sia lito kaj diktis al li:

"La domon mi heredigas al nia plej aĝa filo..."

Tiam la edzino enmiksiĝis kaj laŭte-forte diris:

"Nia plej aĝa filo jam posedas domon. Li ne bezonas du. Prefere la domon ricevu nia plej juna filo."

Akceptis tion la edzo kaj daŭrigis dividi siajn posedaĵojn:

"La butikon mi lasas al mia filino..."

Denove intervenis la edzino kaj diris:

"Ne, nia filino ankoraŭ ne edziniĝis. Ŝi bezonas kontantan monon!"

Tiam la malsanulo ekkoleris kaj murmuris:

"Diru al mi, Bejle: kiu el ni estas mortonta - mi aŭ vi?..."

✡ Saĝo ✡[redakti]

En la spriteco de juda religio la saĝoprovizito estas la saĝulo kiu saĝas saĝe sinteni en la versaj vivaj vivaĵoj, ĉar li konas la leĝonn kaj vivas konformiĝante al ĝi. Ekzemplo de tiu saĝo estas la saĝulo Saladino.[4] Temas, do, pri saĝo kiu orientigas la penison kaj la konduton de la homo. Tiu idealo brilas en la Protokoloj de cionaj saĝuloj.

✡ Sekve ✡[redakti]

Riĉa judo dungis serviston kaj klarigis al li: "Mi ne havas tempon kaj paciencon por longaj paroloj. Mi postulas de vi kompreni ion de io kaj ne tro peti de mi detalajn klarigojn."

Respondis la servisto: "Mi faros kaj obeos". *

La morgaŭan tagon la riĉulo sentis kapdolorojn kaj petis de la servisto voki kuraciston. Post horo li revenis, sekvata de doktoro, sangoĉerpisto, malsanula flegistino, 4 enterigistoj kaj tajloro portanta kadavrokovran tolaĵon. La riĉulo eksaltis terurigite:

"Kial vi kunportis ilin?"

Respondis la servisto: "Ĉu vi ne instruis min kompreni ion de io?

✡ Politikisto ✡[redakti]

La unua juddevena Prezidanto de Usono invitas sian panjon por festi Ĥanukaon kun li.

Prezidanto: Panjo, venu festi Ĥanukan kun mi!

Patrino: Filo mia, mi ne havas monon por taksio eĉ!

Prezidanto: Mi estas Usona Prezidanto, kaj vi veturos per Aerforto de Usono!

Patrino: Sed mi bezonos iun hotelon...

Prezidanto, kriante: Vi loĝos en la Blanka Domo!! Bv alveni!!

Patrino, post kelkaj minutoj, al amikino: "Kara, mi nun iros al Usono festi Ĥanukaon kun mia filo, imagu tion!

Amikino: Kun kiu? La doktoro, ĉu?

Patrino: Ne, alia...

Diluvo.png

✡ Preĝemo ✡[redakti]

Judino promenas apud la maro kun filino. Subite, GRANDEGA ondo aperas kaj forlavas la knabinon en la maron.

La patrino freneze krias:

— Ho Dio mia, KIAL DO mian filinon Vi mortigis??? Ŝi estis unusola ĉe ni!! Mi preĝos ĉiutage, mi vizitos sinagogon ĉiusabate, sed BONVOLE redonu ŝin al mi!!!

Subite, alia GRANDEGA ondo aperas, kaj forĵetas la knabinon sur la sablon. La patrino, ŝoke:

— Tiu ne estas mia filino!! Mia filino havis ĈAPELETON!!

✡ La situacio de judoj en la Papa Ŝtato ✡[redakti]

La Papa ŝtato estis teokratio en kiu la Katolika Eklezio kaj katolikoj havis pli da rajtoj ol la apartenantoj al aliaj religioj. Nek protestantoj nek judoj estis akceptitaj kiel registaraj ofictstoj, Tamen, malfacilas precizigi la laŭleĝajn diferencojn ĉar en la papa ŝtato ne ekzistis kodo aŭ similaĵo determinanta leĝojn kaj rajtojn.[5]

Ankaŭ la kanona juro estis kolektita en kodo ne antaŭ ol 1917, ĉirkaŭ 40 jarojn post la morto de Pio la 9-a.

Ĉe la albordiĝoj de la papado, en 1847, Pio la 9-a baptis kvar romajn judojn konvertiĝintaj kaj adresis al ili afablajn vortojn bonvenigantajn ilian aliron en la katolika eklezio.[6]

Papa defilado de Pio la 9-a.

✡ Gastemo ✡[redakti]

Sabaton matene en la sinagogo Ŝmerl konatiĝis kun fremdulo, veninta el alia urbo. Laŭ la kutimo de la judoj en la tiama tempo, li invitis lin al sia hejmo por la sabata tagmanĝo. La gasto alvenis ĝustahore kaj sidiĝis apud ĉiuj familianoj. Tiam venis Fruma, la edzino de Ŝmerl (la dommastrino) kaj diris al la gasto: "Mi tuj servos haringon kun panetoj kaj marinitaj kukumoj."

Gasto: "Dankon al vi, sed mi ne estas malsata. Mi jam sufiĉe multe manĝis."

Fruma: "Nu, estu afabla kaj gustumu la haringon."

La gasto konsentis kaj manĝis kun granda apetito. Post kelka tempo venis Fruma kun alia plado: "Estimata gasto, bv. manĝi nun miajn farĉitajn fiŝojn."

Gasto: "Mi petas vian pardonon, sed mi estas sata kaj ne plu povas manĝi."

Fruma: "Prenu, mi petas. La fiŝoj estas tre bongustaj, kune kun kreno kaj kuirita karoto."

La gasto prenis la pladon kaj manĝegis la tuton.

Tiam Fruma revenis kun granda supujo kaj turnis sin al la gasto: "Jen mi havas por vi la plej bonan supon, faritan el kokinaĵoj kaj enhavantan knedaĵbulojn."

Gasto: "Ne, nepre ne. Mi ne plu povas manĝi. Koran dankon al vi, sed mia stomako estas `plenŝtopita.` "

Fruma: "Tamen manĝu la bonan supon, petas mi de vi."

La gasto ne plu rifuzis kaj enbuŝigis la tutan supon."

Post kelkaj minutoj revenis la virino kun giganta pleto: "Jen la ĉefplado ŝabata, Ĉolnt. Ĉar vi estas nia gasto, vi estos la unua."

Gasto: "Mi estas tre danka, sed mi sincere ne deziras manĝi. Mi estas jam ege ege sata."

Fruma: "Nu, la ĉefan pladon vi nepre manĝu!"

La gasto ne plu diskutis. Li plenigis sian teleron kaj manĝis ĝis la fino. Proksimiĝis la fino de la familia manĝo. Nun venis Fruma kun vitra ujego, aliris la gaston kaj diris: "Sinjoro, ĉu vi dezirus manĝi kompoton?"

Gasto: "Jes, tion ĉi mi povas manĝi."

✡ Kontraŭjudismo ✡[redakti]

Ahasvero.jpg

Vidu ĉefartikolon antisemitismo

Kontraŭjudismo estas la tuta aŭ parta kontraŭo al la juda religio — kaj sekvantoj de tiu religio — fare de personoj kiuj sekvas alian religion. Tamen judismo povas esti konsiderata ne nur kiel religio sed ankaŭ kiel kulturo, pro kio kontraŭjudismo, povas esti ankaŭ kultura maltoleremo.

Kontraŭjudismo, kiel kontraŭo al specifa pensmaniero pri Dio, estas distingebla de antisemitismo, kiu estas pli kiel formo de rasismo. Tamen en multaj kuntekstoj ambaŭ terminoj tro ofte estas interuzataj.

✡ Virinoj ✡[redakti]

En iu urbeto vivis virino, kiu estis escepte instruita pri la religiaj skribaĵoj, kaj kiu frekventis la sinagogon dum ĉiuj sabatoj kaj festotagoj por aŭskulti la regulan publikan voĉlegadon de la Torao. Ŝi ĉiam sidadis tie en la aparta loko destinata por virinoj, kiu situis en la pli supra nivelo de la sinagogo. Ĉar ŝi estis tiel kompetenta pri la teksto de la sanktaj libroj kaj ankaŭ tre severa, ŝi kutimis korekti tre laŭte ĉiun prononceraron faritan de la voĉleganto de la Biblia teksto. Unu sabaton decidis la tiutaga voĉleganto "venĝeti" ŝin. Kiam li dum la voĉlegado atingis la tekston pri Jozefo kaj la edzino de Potifar (libro Genezo, 39) li intence eraris ĉe unu vorto: Anstataŭ ol laŭtlegi "la edzino de lia sinjoro ĵetis siajn rigardojn sur Jozefon kaj diris: Kuŝiĝu kun mi " li voĉlegis: "la edzino de lia sinjoro ĵetis siajn rigardojn sur Jozefon kaj diris: Kuŝiĝu kun ŝi". Tiam aŭdiĝis de supre la laŭtega rezoluta voĉo de la virino: " kun mi, kun mi!"

✡ Malpermeso ✡[redakti]

Ĉe la ekstremaj ultra-ortodoksaj tre piaj judoj la ordonoj pri la ĉiutaga vivo de la viroj devigas ilin teni distancon de virinoj (krom de sia propra edzino). Tiuj viroj ne rajtas tuŝi fremdan virinon, eĉ ne por manpreme saluti; ne rajtas aŭskulti kantistinojn; ne rajtas spekti televidon, ĉar tie aperas virinoj; ne rajtas sidi apud virino en publika transportilo en iu atendejo; kaj... ne rajtas rigardi la vizaĝon de fremda virino, por ke pensoj pri "pekado" ne venu en la kapon de la viro.

✡ Komerco ✡[redakti]

Judo venas al vendejo de ŝuoj, mezuras paron da ŝuoj kaj demandas kiom ĝi kostas. Vendisto: "19,50."

Kliento: "Tro multe. Mi estas preta pagi 15."

Vendisto: "Mi ne malaltigas la prezon. Temas pri tre bonkvalitaj ŝuoj."

Kliento: "Mi donos al vi 17."

Vendisto: "Mi ne povas malaltigi eĉ unu groŝon. La varo venas el eksterlando."

Kliento: "Prenu do 19,50. Sed ĉu vi ne povis diri tuj en la komenco ke tio kostas 25?"

✡ Misiismo ✡[redakti]

Katolika kaj protestanta pastroj kaj rabeno parolas pri misiado. Rakontinte siajn misiad-aventurojn, ili decidas interkonkursi, kaj tiu, kiu sukcesos konverti urson al sia propra religio, estos la gajninto. Post unu semajno la katolika pastro alvokas siajn kunkonkursantojn kaj montras al ili urson en la preĝeja korto.

-Mi eniris la arbaron kaj haltis, nur kiam mi renkontis urson. Tiu ĉi aliris min grumblante, sed kiam mi recitis el la Biblio, ĝi mildiĝis; poste mi verŝis sur ĝin sanktan akvon kaj venigis ĝin hejmen, por ke la paroĥanoj vidu ĝin.

Post tri pliaj tagoj la protestanta pastro alvokas la aliajn du al la preĝdomo por vidi ursegon, kiu sidas sur benko kaj aŭskultas la preĝojn.

-Ankaŭ mi serĉis la urson en la arbaro; ankaŭ la mia estis timiga en la komenco, sed mi rigardis al la ĉielo kaj komencis kanti psalmon, je kio la urso eksidis ĉe miaj piedoj. Poste ĝi akompanis min al la preĝejo kaj ekde tiam li estas ĉi tie kaj preĝas.

Post unu semajno la du pastroj estas alvokitaj al la hospitalo por viziti la rabenon. Ili eniras la hospitalon kaj trovas lin en la lito, kun la brakoj rompitaj, komplete bandaĝitan, apenaŭ spirantan. Tre malrapide li rigardas al siaj kunuloj kaj balbutas:

-Ja, ĉio iris tre glate ĝis... ĝis la cirkumcido.

Jewish News One[redakti]

Jewish News One [prononco "Ĝuiŝ Njuz Ŭan", "Judaj Novaĵoj Unu"] estas la unua tutdiurna juda televidkanalo. Ĝi havas sian sidejon en Bruselo kaj komencis dissendadon de televida programo la 21-an de septembro 2011. Temas pri informa kanalo ĉefe pri politikaj kaj kulturaj novaĵoj - komence la programo estas nur anglalingva, sed sep pliaj lingvoj planatas (inter ili la franca, germana, hebrea, itala kaj rusa).

Judoj neniam aĉetas bonajn manĝilojn

Judala kalendario[redakti]

Judala kalendario esas kombinuro di lunala kae sunala kalendario. Luno esas seqvita per 29-dia kae 30-dia monatoi, quo alternas. La yaro havas 12 monatojn, sed omna triesma yaro esas deketriesma (bixestilala) monato, per quio oni prenas la komencon di nova yaro proxime autonala equinoxo.

Se oni analizas tre exakte, omna Judala komono havas propra kalendario. Por exemplo, oni komencas pasigari sabaton, kande la suno falas dope lokala horizonto.

La komenco-momento di la Judala kalendario esas 7-ma di oktobro ye 3761 aK. Segune Judoi, lore la mondo esis kreata. Exemple, la Judala yaro 5746 komencis dum Kristana yaro 1985 ye 16-ma di oktobro. (Arkiepiskopo James Usher (oŭ Ussher) en sua verko Chronology of the Bible afirmis ye 17ma yarcento, ke non kloki matine (tempo di Greenwich) 23-ma di oktobro 4004 aK Deo kreis mondon.)

Semajno[redakti]

La juda semajno komenciĝas en dimanĉo. Do, dimanĉo estas la "Unua tago", lundo estas la "Dua tago" kaj vendredo la "Sesa tago". La laborsemajno en Israelo komenciĝas en dimanĉo. La israela "semajnofino" estas vendredo-sabato.

✡ Vidu ankaŭ ✡[redakti]

✡ Aliaj dismoj ✡[redakti]

Atendismo - avangardismo - dandismo - dividismo - feŭdismo - hindismo - jodismo - korpotordismo - kredismo - lombardismo - metodismo - monorkidismo - nomadismo - nudismo - paludismo - rabdismo - sadismo - sanfedismo - sendependismo - sudismo - tordismo - triamondismo

✡ Rabenaj rimarkoj ✡[redakti]

  1. Bedaŭrinde esperanto havas nur unusolan vorton por du konceptoj tre malsamaj, kiuj ĉi estas redonita per "timo antaŭ Dio" kaj "timo pro Dio"
  2. Literumita ankaŭ Ŝulhan Aruĥ; Ŝulhan Aruĉ.
  3. Codex Judaica, Mattis Kantor 2005
  4. Evidente temas pli Saladino idealigita ĉar se juĝata laŭ la torao lia saĝo tre malpliiĝas.
  5. Schmidlin 44 ff
  6. Pougeous I, p. 184.