Monarkio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro"

~ Zamenhof pri seksumado

"Abundo de richaji ne esas nociva"

~ idisto

Monarkio (bonalingve reĝregomonarkujo) estas familio de ŝtelistoj, kiuj sinsekve ŝtelas unu popolon. Alie, ĝi estas mafio, kies ĉefeco estas hereda. La kapon de ŝtelistoj, oni nomas imperiestroreĝo, la vickapon oni nomas princo. La populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de dinastioj.

Divorcis.jpg

Stultaj idistoj diras ke Dinastio esas sucedo di regnanti de sama familio. Tio ĉi estas tre granda mensogo.

Laŭ mia opinio ĉi tiu artikolo ne estas tre grava, ĉu ne? Ĉu vi komprenas ĝin? Do bonvole ne klarigu nin! Mi preferas daŭre ne kompreni tion.

Sociaj klasoj[redakti]

Reĝo de Esperantujo

En la vera monarkio estas nur la monarko kaj la sklavoj. Tro plate.

Biblio[redakti]

Romanoj 13:1-9

Ĉiu animo submetiĝu al la superaj aŭtoritatoj, ĉar ne ekzistas aŭtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio. Tiu do, kiu kontraŭstaras al aŭtoritato, rezistas al la ordono de Dio; kaj tiuj, kiuj rezistas, ricevos juĝon. Ĉar regantoj estas teruraĵo ne al la bona agado, sed al la malbona. Ĉu vi volas ne timi aŭtoritatulon? faru bonon, kaj vi havos de li laŭdon; ĉar li estas servanto de Dio al vi por bono. Sed timu, se vi faras malbonon; ĉar ne vane li portas la glavon, ĉar li estas servanto de Dio, venĝanto por kolero kontraŭ tiu, kiu faras malbonon. Sekve estas necese submetiĝi, ne nur pro la kolero, sed ankaŭ pro konscienco. Ĉar pro tio vi ankaŭ pagas tributon, ĉar ili estas servantoj de Dio, klopodantaj por ĉi tio mem. Redonu ŝuldon al ĉiuj: tribon, al kiu tributo estas ŝuldata; imposton, al kiu imposto; timon, al kiu timo; honoron, al kiu honoro.

Makabea dinastio[redakti]

La Makabeoj (166-37 a.K.) aŭ Hasmoneoj estis juda dinastio kiu regis fakte sendependan Judion en Palestino inter 142 kaj 67 a.K. Ili ribelis kontraŭ Seleŭkio en -167 kaj liberigis Jerusalemon mem en -164 kaj Judion en -142, sed poste perdis Judion al Romio en -67. La historio de la dinastio estas priskribita en la Libroj de la Makabeoj. La juda historiisto, Josephus estas alia grava fonto pri la Makabeoj.

Jehuda Makabeo fondis la dinastion en -166, sed regis nur kun la titolo kohen gadol. Aristobulo la 1-a estis la unua, kiu ekuzis la titolon "reĝo". La dinastio atingis la pinton de sia potenco teritorie sub Aleksandro Janneo ĉirkaŭ -76. Antigono estis la lasta reĝo kaj estis mortigita de Antonio en -37.

Dinastio Lusignan[redakti]

La familio Lusignan (Լուսինյան, de Lusignan) havis sian originon en Poitou, en okcidenta Francio. Fine de la 12-a jarcento Guy de Lusignan kaj liaj heredantoj fariĝis reĝoj de Jerusalemo kaj de Kipro.

Originoj[redakti]

La familio venas de la kastelo Lusignan, proksime de Poitiers, fortikaĵo kiu ankoraŭ estas unu el la plej grandaj de Francio. Laŭ la legendo, la unua kastelo estis konstruita de la feino Meluzino. La senjoroj de la kastelo estis la grafoj de La Marche.

Krucmilitaj reĝoj[redakti]

La Lusignananoj estis kelkaj el la francaj nobeloj kiuj amplekse partoprenis la krucmilitojn. En la 1170-a jardeko, la fratoj Guy kaj Amalriko atingis Jerusalemon, forpelitaj de iliaj posedaĵoj far Rikardo Leonkoro. En Sankta Lando ili alianciĝis kun Renaud de Châtillon, estro de unu el la branĉoj de la reĝlando, konsistanta ĉefe el ĵusalvenintoj, kompare al tiu de Rajmondo la 3-a de Tripolo, formita el familioj establitaj ekde antaŭ Outremer. En 1179 Amalriko fariĝis grafo en la reĝlando, kun la helpo de Ines de Courtenay, patrino de la reĝo. Guy fariĝis reĝo en 1186 kiel edzo de la nova reĝino Sibila de Jerusalemo.

La regado de Guy ĉiam estas konsiderita kiel kaosa: li estis venkita de Saladino en la batalo apud Hattin (1187) kaj devis forfuĝi al Kipro perdinte preskaŭ la tutan reĝlandon. En la insulo, Rikardo Leonkoro, kiel estro de la Tria Krucmilito, vendis Kipron al Guy, kaj li fariĝis la unua latina reĝo de Kipro. Sukcedis lin Amlariko, kiu ankaŭ estis reĝo de Jerusalemo en 1197.

La virseksa linio en Oriento malaperis en 1267, per Hugo la 2-a de Kipro, pranepo de Amlariko. Sed Hugo de Antioĥio, kies patrina avo estis Hugo la 1-a de Kipro, prenis la nomon Lusignan, kreante duan linion de la nobela domo, kiu pluvivigis la reĝlandon Kipro ĝis 1489 kaj la Jerusaleman reĝlandon, en Akko, ĝis la forperdo en 1291. En la 13-a jarcento geedziĝis al la familioj de Antioĥia princlando kaj armena reĝlando en Kilikio.

Nomo[redakti]

"Makabeoj" estas la biblia nomo por la dinastio. La grekoj nomis ilin la "Hasmoneoj".

Makabeoj kaj judismo[redakti]

La unuaj Makabeoj estis ortodoksaj judoj el la sarcerdota kasto, kiuj kontraŭis pli helenismajn judojn, sed la Makabeoj iĝis pli helenismaj poste. Tamen ili ĉiam estis judaj, oponis ŝuldosklavecon kaj, malkiel multaj helenismaj reĝoj, neniam deklaris ke ili estus diaj.

Anstataŭ la helenisma formo de dia reĝeco, la Makabeoj kombinis la reĝecon kaj la alt-sacerdotecon. Tiel ili ja havis religian signifon.

La festo Ĥanuka aperis dum makabeaj tempoj, post kiam la Makabeoj konkeris la Templomonton el la Seleŭkidoj kaj konsekris ĝin denove.

Laŭ la antikvaj profetoj, la juda mesio, devenos de la tribo de Jehuda, estonte filo de David, sed la Makabeoj estis el la tribo de Levi. Do la Makabeoj ne estis konsideritaj legitimaj de ĉiuj subuloj.

Sub la Makabeoj naskiĝis la du plej gravaj sektoj de judismo: la Fariseoj kaj la Sadukeoj. Ili alterne regis la Templon en Jerusalemo. La plejmulto de makabeaj reĝoj subtenis la sadukeojn, sed Salome Aleksandra preferis la fariseojn.

Konkeroj[redakti]

La makabea dinastio, ŝajne potenca, povis konkeri grandajn partojn de Seleŭkio pro la militoj inter Seleŭkio kaj la Roma Respubliko, ĉar Seleŭkio devis tradoni garantiulojn al la romanoj. Tial ĉiam estis almenaŭ unu persono el reĝa familio en Romo, kiu poste povos uzurpi la landon, kaj Seleŭkio fariĝis strukture malforta pro enlandaj militoj.

La juda popolo ankaŭ estis aliancano de la Roma Respubliko.

La Makabeoj regis ne nur Judion, sed ankaŭ konkeris Idumeon, Samarion kaj Galileon. Galileo kaj Idumeo konvertis al judismo.

Regantoj[redakti]

[de 67 ĝis 63 estis civila milito inter la fratoj Aristobulo la 2-a kaj Hirkano la 2-a]

Fino[redakti]

La idumeano Antipatro konkeris la Makabeojn kun la helpo de Romio. Lia filo, Herodo la Granda, renversis la lastan reĝon, Antigono, kaj mortigis la lastajn filojn de la dinastio.

Herodo Agripo la 1-a kaj Herodo Agripo la 2-a, postaj reĝoj de Judio, devenis de la makabea dinastio tra Mariamne.

Vidu ankaŭ[redakti]


9107.png

Ne vidu ankaŭ[redakti]