Monaĥino

El Neciklopedio
(Alidirektita el Monako)
Iri al: navigado, serĉi
5569 n.jpg
5569 n.jpg

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


"Kiu venas plej frue, sidas plej ĝue"

~ Zamenhof pri monaĥinoj
8132.jpg

Monaĥino estas ino vivanta monaĥisme laŭ sia religia promeso en monaĥinejo. De tempo al tempo tiu ĉi vorto estas intermiksata kun nederlanda politiko kaj administrado, sed tio ne estas ĝuste, ĉar ne ĉiuj ordenulinoj vivas per la monaĥa vivo kaj ne ĉiuj monaĥinoj estas ordenulinoj. Monaĥinoj ekzistas ankaŭ en orientaj religioj, kiel estas budhismo, taoismoŝintoismo. La tradicioj diferenciĝas ankaŭ pro grado de graveco kaj rajtigo, kiujn ili donas al la virinoj, ekz. en Tajlando la monaĥinaj membroj de monaĥejoj ne estas konsiderataj kiel ĝuantaj la monaĥaj rajtojn kiel la viraj monaĥoj, dum en Japanio ili estas konsiderataj kiel plene monaĥaj.

Plendoj[redakti]

En monaĥinejo kie oni gardas voton de silento (ili nur povas paroli ununuran frazon ĉiun dekan jaron), eniras nova monaĥino. Do post dek jaroj ŝi elparolas sian unuan frazon:

- Malvarma manĝaĵo.

Dek pliaj jaroj pasas, kaj ŝi denove parolas:

- Malmola lito.

Kaj post nur kvin pliaj jaroj, ŝi forlasas la monaĥinejon. Tiam unu el la aliaj monaĥinoj diras:

- Ne surprize... Ŝi senĉese plendadis!

Drole 023.gif

Historio[redakti]

Interno
La tombo de la beatulino Gizela de Bavario

Helmut de Boor pensis, ke monaĥejon jam menciis en la Kanto de la Nibelungoj.[1]

Francio, Mezepoko, en monaĥinejo monaĥinoj komencis miaŭi kiel katoj kaj aliaj sekvis ĝis ĉio miaŭus kune en certa tempo dum pluraj horoj kune. Tio daŭris ĝis la ĉirkaŭa vilaĝo vokis soldatojn por minaci la monaĥinojn ĉesigi ilian kantadon.

Klostro Niedernburg donacitis en 1161 fare de imperiestro Frederiko la Ruĝbarbulo al la passau-a princepiskopo Konrado la 1-a de Babenberg, post kiam la imperia senpereco tuj perdiĝis. Ties posteulo Wolfger de Erla rericevis fare de imperiestro Henriko la 4-a en la 1191-a jaro ankaŭ reĝajn impostokolektajn kaj voktadajn rajtojn, sekve Niedernburg iĝis rekta klostro de la passau-aj episkopoj. La ampleksaj terenposedoj krome garantiis la ekonomian bazon de la episkoplando. Wolfger demisiigis la abatinon kaj ĉefinigis dekaninon.

Renesanco[redakti]

En la 15-a jarcento Monaĥino en germana monaĥinejo komencis mordi ŝiajn kunulojn, kaj la konduto disvastiĝis tra aliaj monaĥejoj en Germanio, en Holandon kaj ĝis Italio.

En la 15a jarcento la Gizela-tombo iĝis pilgrimadcelo de multo da hungaraj fideluloj. Ĉirkaŭ 1500 papo Aleksandro la 6-a repromociigis la dekaninan oficon (tiam Ursula von Schönstein) je abatina. En 1583 malfermis princepiskopo Urban von Trennbach la konventon ankaŭ por filinaro el burĝaj familioj. Du teruraj fajregoj de 1662 kaj 1680 detruis la monaĥinejon. Sed la Preĝejo Sankta Kruco kaj la konvento rapide rekonstruitis kaj en 1780 instalitis porknabina lernejo.

18-a jarcento[redakti]

Fondis ĝin en 1739 la agilulfidoj Odilo aŭ Tasilo la 3-a (Bavario). En 1010 Niedernburg ricevis fare de la imperiestro Henriko la 2-a la privilegion de imperia senpereco. En la 11a jarcento estiĝis la romanika kolono-baziliko Sankta Kruco. Meze de la 11a jarcento entombigitis surloke la abatino Gizela de Bavario, fratino de Henriko la 2-a kaj vidvino de la hungara reĝo kaj sanktulo Stefano la 1-a. Kiel dua sakrala ejo starigitis en la 12a jarcento Mariokirko.

En Wu-Tang Clan (1749) ekis kriado, tordiĝado kaj tranco en monaĥinejo dum la ekzekuto de sorĉistino.

19-a jarcento[redakti]

Abolicio iĝis en 1806 en la kuro de sekularigo; en 1815 ekfunkciis tie laborejo por prizonuloj, en 1822 frenezulejo kaj en 1826 hejmo por surdmutuloj. Episkopo Karl Joseph von Riccabona sukcese invitis en 1836 aninojn de Congregatio Jesu ekgasti kiuj fondis du porknabinajn lernejojn kun internejo. En oktobro 2013 ili forlasis la lokon pro kompleta manko da nova generacio monaĥina. Ja ankoraŭ funkciis la lernejoj (Gisela-Gymnasium; Gisela-Realschula) kaj la porlernanta internejo. Pro tio ke posedas parte la Liberŝtato Bavario la teritorion oni ekde 2013 intertraktis ĝian vendon al la Diocezo de Passau.[2][3]

Iluminado[redakti]

Taty.jpg

Demando: Ĉu vi devas fariĝi monaĥo por fiki monaĥinon?

Respondo: Certe ne. Iuj el la disĉiploj kun bonaj atingoj estis laikaj. Iuj el ili penise dissvolviĝis sufiĉe por instrui monaĥinojn. En budhismo la nivelo de kompreno estas pli grava kaj havas neniun rilaton kun tio, ĉu oni portas nigran subrobon aŭ ruĝan kalsoneton, aŭ ĉu ili loĝas en monaĥejo aŭ hejmo. Iuj opinias, ke monaĥejo kun ĉiuj ĝiaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj estas la plej bona medio por seksa disvolviĝo. Aliuloj opinias, ke hejmo kun ĉiuj ĝiaj ĝojoj kaj malĝojoj estas plej bona. Ĉiu havas sian preferon.

Monaĥeja Preĝejo Sankta Kruco[redakti]

Temas pri romanika kolonobaziliko el la 12a jarcento. La antaŭhalo eĉ pli malnovas kaj la volbo estas baroka. De la maldekstra flanka navo separatas la Erasmo-kapelo kun baptujo, vandfreskaĵoj kaj pietato de 1420. Ĉe la longhala kolonoj videblas figuroj kaj gotikaj kaj barokaj. En la suda transepto troviĝas monmento de la beatulino Gizela kun epitafoj de inter la 14a kaj la 17a jarcentoj. La ĉefaltara krucifikso datumas de 1508. Ne nur la preĝejo sed la tuta monaĥinejo damaĝitis dum incendio de 1662; apudas malfrugotika promenejo kovrita. Ĉe la orienta flanko monaĥeja staras la en 1150 sed ekde 1662 ruinanta Mario-kirko.

Tombo de Sankta Gregorio[redakti]

Laŭlegende mortis en la 23.9.1093 meztage la maljuna armena ĉefepiskopo Gregorio dum suna eklipso kiun oni sepultis antaŭ la ĉefaltaro de la klostrokirko. La tombon oni trovis dum elfosadoj en 1978. Krome suna eklipso por ĉirkaŭ la 11a horo dokumenteblis. Du en la tombo trovitaj plumbaj platoj kun - pro korodo apenaŭ legebla biografio gregoria - atentigis je lia nacieco natione Armenus. La tabuloj plumbaj, la el la mediteranea regiono originanta zonobuklo kaj la brustokruco spekteblas hodiaŭ en la romia muzeo Kastelo Boiotro' en Passau. Liaj ostoj laŭ armena rito reentomibigitis en 1982 en la meza navo kaj slabo informas ĝis nun pri tio. Supozatas ke venis Gregorio al Passau en la kunteksto kun la Batalo de Manzikerto. En la urbo li estis laŭdire i.a. la instruisto de la beata ermitulo Engelmarus.

Vojaĝoj[redakti]

Maljuna juda virino sidas en restoracio kaj aŭskultas la interparolon de tri monaĥinoj, kiuj sidas ĉe najbara tablo. Diras unu monaĥino al la supera monaĥino: "Eble ni pilgrimu al Jerusalemo?"

Respondis la supera monaĥino: "Ne, tie estas multaj judoj."

Tiam diras la alia monaĥino al la supera monaĥino: "Do eble ni vizitu Novjorkon?"

Respondis la superulino: "Ne, ankaŭ tie estas multaj judoj."

Tiam la judino ne plu povis elteni la parolojn de la monaĥinoj kaj diris al ili: "Do kial vi ne iru al la infero? Tie tute ne estas judoj!"

Virina klostro[redakti]

Ne antaŭ la finiĝinta 12a jarcento fonditis ĉ. 1 kilometron pli sudeoste de la vilaĝo Rohr nova klostro de benediktaninoj kies unua mencio estis endokumente en 1206. Tiam la ĉefepiskopo de Bamberg, Berthold von Leiningen kune kun siaj fratoj transdonis la voktejon en la sino de la monakinoj. Danke al aliaj transdonoj, donacoj kaj aĉetoj (ekz. de Diemershain en 1269; de partoj de Dillstädt en 1271; de Wichtshausen en 1275) la posedaĵaro klostra ege pligrandiĝis en la kuro de la tempo.[4] Post enkonduko de la Reformacio tiuteritorie iĝis sub la regado de grafo Georgo Ernesto (Hennebergio) sekulariĝo de la klostra komplekso. Konserviĝis Johano-kirko starigite samloke en la 17a jarcento. La multajn jarcentojn ne plu trovebla arkivo klostra - kun ne tute 100 mezepokaj dokumentoj- feliĉe remalkovritis en la Landa Arkivo de Saksio-Anhaltio fare de la historiisto Jörg Brückner; eldonis parte ties enhavon en 2006 en verko titolita Regesten des Archivs der Grafen von Henneberg-Römhild la historiisto Johannes Mötsch. En 1885 aĉetis la kavaliran bienon Klostro Rohr s-ro Otto Ludloff.

Kisumemo[redakti]

Jean-JacquesLequeu1757-1826ArqVisionário.jpg

Feliĉa kamionisto kantetas dum li stiras sian kamionon:

"La la la, mi nomiĝas Johano, mi havas kamionon, kaj mi iras al Parizo, la la la."

Li vidas junan monakinon kiu petveturas, kaj haltas por preni ŝin. Li demandas ŝin ĉu li rajtus kisi ŝin, kaj ŝi akceptas! Ili kisas, li restartas la kamionon, kaj rekomencas kanti "La la la, mi nomiĝas Johano, mi havas kamionon, kaj mi iras al Parizo, la la la."

Tiam ankaŭ la monakino ekkantas "La la la, mi nomiĝas Karlo, mi iras al maskobalo en Parizo, la la la!"

Asketismo[redakti]

Asketismo (el greka ασκητής – fakulo kaj sence laŭ greka άσκημα, άσκησις – ekzerco, vivmaniero de la atletoj) estas ofte religie motivita fastado, abstino, silentado, ĉasteco, nedormado, elsociiĝo, ankaŭ rezigno pri korpa purigado, memskurĝado, senhejmeco kaj ankaŭ tolerado de humiligoj. Asketismo rilatas al korpo kaj animo. Ĝi estas ĉefe spirita sinteno: Oni eltenas ĉion libervole kaj pro iu celo ekster si.

La radikoj de la asketismo de judoj, kristanoj kaj islamanoj kuŝas en la hebrea biblio, eĉ se la vorto mem ne aperas tie. Por la frua kristanismo Johano la Baptisto estis ekzemplodona. Jesuo mem ne praktikis specialan asketismon, kvankam laŭ Mat. 4, 2 li fastis dum 40 tagoj.

Multaj monaĥaj ordinariumoj, aparte en budhismo, kristanismo kaj islamo (tie aparte la sufismaj ordenoj de speguloj), akcentas la praktikon de asketismo.

Danĝero pro ebrieco[redakti]

Juna viro vekiĝas matene kun katastrofa postdrinko: la kapo eksplodas kiel hidrogenbombo, la buŝo gustas kiel la pariza kloakaro, la okuloj aspektas kiel tomatoj.... Sed li havas obsedan memoron pri tio kion li faris dum la nokto. La juna viro (al amiko):

"Mi havas klaran rememoron ke mi seksumis kun monakino nur 80-centimetrojn alta!"
La amiko: "Tio ne eblas! Unue, oni ne povas seksumi kun monakino, kaj due, certe ne ekzistas tia malalta monakino!"
La juna viro: "Sed mia rememoro pri tio estas absolute klara: ŝi estis almenaŭ vestita kiel monakino, kaj altis nur 80 centimetrojn!"
Eniras alia amiko: "He, vidu la ĵurnalon! Vere, nia mondo frenezas! En urba zoo: seksperforto ĉe la pingvenoj..."

Alie[redakti]

Monjas ataque.jpg

Ulo eliras de trinkejo je kvara matene, post drinki ĉion. Dum li iras hejmen, li renkontiĝas al monaĥino kiu atendas buson. Sen dube li sin ĵetas kontraŭ ŝi, ekbatas ĝis lasi ŝin ĝemante kuŝita sur la trotuaro. Li daŭrigas sian vojon kaj, rigardante alifoje la korpon tie, grumblas:

- Batman! mi pensis ke vi estus pli forta!

Kelkaj monaĥinejoj[redakti]

Monaĥinejo Niedernburg[redakti]

La turoj de la klostra kirko

La Monaĥinejo Niedernburg (Kloster Niedernburg) estas iama abatejo de la benediktaninoj kaj nuna klostro de Congregatio Jesu en la historia kerno de Passau, Germanujo, strato Jesuitengasse. Kripte estas entombigita beata Gizela de Bavario, la edzino de la unua kristana hungara reĝo Stefano la 1-a.

Monaĥejo Anrode[redakti]

Monakejo Anrode (germane: Kloster Anrode) estas seksa monakinejo en Anrode, Germanlando.

Kelkaj domoj kaj preĝejo de la seksa monakinejo

Priskribo[redakti]

La monakejo Anrode fondiĝis en 1268 sur teritorio de la mühlhausen-a civitano Heinrich Kämmerer. La fondiĝo konfirmitis unu jaron pli poste fare de la majenca ĉefepiskopo. La tieaj virinoj vivis laŭ la regulo de la cistercianinoj. En 1357 ili ricevis specialajn rajtojn pri la pilgrimejo Hülfensberg. Malfondiĝo oficiala estis en la jaro 1810, sed jam antaŭe estis pluraj katastrof(et)oj, ĉefe ankaŭ rabŝteladoj dum la kamparana ribelo de 1525. Tio skuigis la financaĵojn kiel ankaŭ la konstitucion enmonakejan. Male, en la kuro de Kontraŭreformacio estis resaniĝo spirituala kaj financa inter la jaroj 1574-1611 (kiel ankaŭ aliloke en Eichsfeld).

Post 1810 instalitis surloke bieno, post kiam la lastaj monakinoj ricevis rekompenceton financan. Jam tiam multaj gravaj mebloj de la inventaro kirka disdonitis al najbaraj preĝejoj. La kirkon estis alikonstruinta inter la jaroj 1670 kaj 1690 arkitekto Antonio Petrini.[5] En 1950 transportitis la altvalora baroka plafono de la kirko al Hohes Kreuz-Siemerode post diligenta restaŭrado.

Ekde 1935 la tuto metie uzitis kaj parte alikonstruitis, ekz. por la fabrikado de ŝnuregoj. Nur post 1991 oni serioze reinteresiĝis pri la pasinteco monakeja kaj ekigis la unuajn konservadlaborojn. Mankoj senteblas ĉefe ene de la Preĝejo Sanktaj Andreo kaj Johano la Baptisto. Dum arkeologiaj elsofadoj oni trovis eĉ mezepokan subplankan hejtilsistemon.

Nuna uzo[redakti]

En garbejo eksa troviĝas hodiaŭ malgranda muzeo kun ekspozicio pri agrikulturaj instrumentoj. Pordodomo konserviĝinta gastigas restoracion. Ekde 2017 oni honoras la longdistanctrotiston Mensen Ernst konkurse, kiu ĉirkaŭ la jaro 1800-a kuris disde Anrode al Norvegio. Inter aprilo kaj oktobro okazas en ĉiu dua sabato de monato bazaro brokantaĵa, arta kaj etbesta.

Miraklo[redakti]

Edzino al sia edzo: Ĉu vi informiĝis ke Ramona, la sterilulino, ĵus naskis filon?
Edzo: Sed... tio ne povas esti. Ŝi estas sterila!
Edzino: Jes, sed ŝi iris al la monakinejo en nia vilaĝo kaj post la vizito ŝi estis graveda.
Edzo: Ho, ni rapide iru tien por ni.
Monakino: Anĝelan Saluton!
Edzino kaj edzo: Senpekan Marian!
Monakino: Kion vi deziras?
Edzino: Ni venis ĉar ni scias ke Ramona, kiu estis sterila, venis ĉi tien kaj per unu Maria-preĝo ŝi estis graveda.
Monakino: Ne, ne, vi eraras, tio ne estis per unu "Maria-pregho", tio okazis per unu "Patro Nia", sed li nuntempe ferias.

Alia[redakti]

Iris † MonaĥinoNenien kaj renkontis leonon.
Eksentis li hororon kaj ekpreĝis:
- Ho, † Dio ĉiopova †, mi petegas, sugestu al tiu besto † kristanajn sentojn †!
Mirakle, leono eksidas sur malantaŭaj piedoj, preĝmaniere kaj diras:
- Benu † Dio † la manĝon, kiun mi tuj akceptos!

Aĝo de konsento[redakti]

La aĝo de konsento por seksumado en Monako estas 15.

Referencoj[redakti]

  1. Estas tiuj ĉiutagaj objektoj, kies uzo ne tute evidentas.
  2. Passauer Neue Presse vom 27. November 2013, Seite 17: Das schwere Erbe von Niedernburg
  3. Passauer Neue Presse, 1.1.2014, p. 17: Staat und Kirche verhandeln über Niedernburg
  4. Johannes Mötsch: Regesten des Archivs der Grafen von Henneberg-Römhild, Böhlau Verlag, Köln/Weimar, ISBN 9783412359058
  5. Petrini faris ekz. ankaŭ la imponan ĉefenirejan pordegon de sur la Petersberg-citadelo en ne tro malproksima Erfurto.