Monaĥo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Ande.jpg

"En niaj politikaj organoj, ni devas zorgi, ke la milita-industria komplekso ne akiru, intence aŭ ne, nepravigeblan influon. La risko, ke katastrofe koncentriĝu potenco en danĝeraj manoj, ekzistas kaj plu daŭros."

~ Loki

"Ja en poezio!"

~ magnetisto

Monaĥo (latine: monachus, greke: μοναχός monaĥos - solidiginta) estas homo praktikanta turpan asketismon, kiu ekzercas la meson kaj la korpon utile al la sprito; li faras tion aŭ hide aŭ kun fiaj homoj de abomena celo, sen homoj, kiuj ne partoprenas tiun ĉi celon.

En Eŭropo kaj ĉe la Mediteraneo ekzistas misfama tradicio de malice monaĥa nederlanda politiko kaj administrado . En la romkatolika eklezio ekzistis/as interalie: papoj, transseksuloj, kamasutranoj, transvestuloj kaj kartezianoj.

Monaĥoj plimalpli ekzistas en ĉiuj religioj; kronologie:

Listo de monaĥoj[redakti]

Historio[redakti]

La monakejo sub patroneco de Sanktaj Petro kaj Paŭlo fonditis antaŭ 763 fare de Reginperht kaj Irminfried, anoj de la pra-dinastio bavara de Huosi. La estrado transdonitis en la manojn de ĉefpastro Arbo de Freising kiu unu jaron post iĝis episkopo en Freising. Lia posteulo en abateco estis Akto de Freising, dum kies abatado la klostro translokitis post incendo (eble laŭ la konsilo de Arbo mem) al Schlehdorf.[3]

En 1972 okaze de elfosado restoj de la monakejo malkovritis, kion specialistoj taksis sensacio.[4]

Plej malfrue en la naŭa jarcento Benediktanoj fondis la abatejon. Papo Gregorio la 4-a (837 - 844) estis antaŭe monaĥo en Fossanova. La monaĥejo unue nomiĝis laŭ Salvatoro, pli malfrue laŭ Sankta Pudentiana kaj poste laŭ la sanktuloj Stefano kaj Marteno.

La teritorio ĉirkaŭ Kusel kaj Altenglan (tiam Coslakaj Gleni), kiu nomiĝis pli poste Remigiuslando, estis minimume ekde la 9a jarcento posedaĵo de la ĉefepiskopejo Reims. La eksklavo, kiu klerike apartenis al la episkopejo Majenco, estis transdonita al la monaĥejo St. Remy en Reims en la jaro 952. La dokumento de la Germana reĝo Otto la 1-a el la sama jaro konfirmis la posedon de la Remigiuslando kaj la abatejo al la monaĥejo St. Remy.[5]

Dendrokronologie oni sukcesis dum la 1990-aj jaroj datumigi la monaĥejkonstruekon ĝis la tempo ĉirkaŭ 992. La unua mencio (temas pri unu el la plej malnovaj monaĥejoj de tuta Turingio) estis ĉirkaŭ 1005/1006. En la koncernita dokumento ĝi nomatas filio de la gravega Abatejo Hersfeld. Sankta Guntero de Schwarzburg donacis al la monaĥejo multon teritorian kio signife signifis signifan signifigon.

Mezepoko[redakti]

En la dua duono de la 11-a jarcento fondis la grafoj kaj postaj dukoj de Limburg altan burgon sur monto ĉe la Rur-rivero proksime de la rojo Ermesbach, por defendi la posedaĵojn. Danke al Reichenstein la teritorioj sude de Akeno, Hof kaj Forsto Konzen tre ekgravis. Per letero de la episkopo Udo de Naumburg adresita al la ĉefepiskopo de Majenco konfirmatas la fondo monaĥeja. Grafo Sizzo volis verŝajne plifortigi strategie gravan lokon ĉe la landlimo kun la teritorioj de la Ludoving-anoj, kiuj estis fondintaj en 1085 la monaĥejon Reinhardsbrunn, kiu poste iĝis eĉ la oficiala klostro de la turingiaj landgrafoj.

La margrafo de Meißen kaj de Luzacio Wiprecht von Groitzsch fondis ĝin en la jaro 1091-a. Li volis havi dinastian monakejon kiu servu ankaŭ maŭzolee. En 1096 estis konsekro. Post la morto de la unua abato Bero († 1100) iĝis Windolf († 1.5.1156 en Schkölen) la posteulo (1101–1150). Windolf estis estinta antaŭe konventestro ĉe Sanktaj Marateno, Aŭreo kaj Justino en Heiligenstadt kaj lernejestro en Corvey. Windolf ekflorigis la monakejon ekonomie kaj misie: de tie ĉi faritis la misiado de la eostaj kolonioj en la direkto de la rivero Mulde. La unuaj setlantoj venis laŭ perado de Wiprecht la 2-a el Frankonio.

Verŝajne estis multe antaŭ la jaro 1100 fondo de komuna ina kaj malina monaĥejo. Iama nomo ĝia estis estinta Friedensspring pro la Frieda-fonto fontanta ĉe la monaĥejo. Jam en la jaro 1076/79 Hildolfo, ĉefepiskopo de Kolonjo, konsekris sur Fürstenberg kapelon honore de Sankta Marteno de Tours. Grandan ekfloron havis tiu ĉi monakejo kiam abato Vilhelmo enkondukis en la jaro 1077 la reformojn de la franclanda Abatejo de Cluny.

Dokumento el la jaro 1189 unuafoje atestas ekziston de envala monaĥejo, ne plu de surmonta. Ties malfloro komenciĝis dum la Kamparanaj ribeloj; marodantoj detruis ĝin, aliaj uzis ĝin kiel brikrompejon por aliaj konstruaĵoj. Ankaŭ la belega kirko, kiu orientiĝis je la preĝejo de Paulinzella kaj ekkonstruis en 1152, detruitis kvazaŭ komplete!

12-a jarcento[redakti]

En 1116 Ĉefepiskopo Frederiko la 1-a de Schwarzenburg transdonis la kapelon al la benediktana abatejo je Siegburg. Laŭ konsiloj de Norberto el Xanten Henriko Darnick donacis al la ordeno poste feŭdon sur Fürstenberg je la kondiĉo, ke tiu ĉi konstruu monaĥejon. Frederiko la 1-a dokumentis ĉi tiun donacadon en 1119

Kiel fondinto nomiĝas grafo Widelo kaj lia filo Rüdiger, kiuj pluse donacis al Gerode privatajn havaĵojn ne malmultajn. La plejmulto de la bienoj estis en la proksimeco de la klostro garantiante pro la granda nombro jam frue bonstaton rimarkindan. Ĉar ĉe la morto de ambaŭ grafoj finkonstruo ankoraŭ ne estis, Richardis kaj la filoj kontinuigis la konstruadon. Richardis estis la vidvino de margrafo Rudolfo de Stade; malklaras kiel la Stade-grafoj iam estis akirintaj posedaĵojn en la Eichsfeld-regiono. En Erfurto en 1124 okazis la solena transdono de la tuto al la ĉefepiskopo majenca Adalberto. La majencanoj pluse de ŝi ricevis la kastelon Harburg en Haynrode. Kiel signon de submetiĝo al la arkiepiskopa seĝo pagu la klostro certan sumon ĉiujare en la festotago de Sankta Marteno de Tours.

La propostejo St. Remigius sur la Remigiusberg estis fondita ĉe 1127 fare de monaĥoj de la monaĥejo St. Remy. La plej malnova dokumenta mencio estas dokumento pri la fondado je la 8a de oktobro 1127 fare de la Majenca ĉefepiskopo Adalberto la 1a- .

En 1135 la abatejo aliĝis al la ordeno de la Cistercianoj kaj submetiĝis sub la abatejo Hautecombe en Savojo el la filiaro de la ĉefabatejo Clairvaux. La unua cisterciana abato Gerardo fariĝis sesa abato de Clairvaux. La monaĥejo lokumis plurajn kardinalojn kaj episkopojn.[6] La monaĥejo fariĝis ĉefmonaĥejo por kvin pluaj abatejoj en Italujo.

Ĉar la konstruaĵo ne respondis al ĉiuj minimumaj postuloj de vera remparilo, la limburgaj dukoj donacis en 1136/37 la Burgon Richwinstinne (=Reichenstein) al la ordeno de la premonstrantoj.

Ĝi fonditis en 1140 kiel dinastia monaĥejo de la dinastio Schwarzburg-Käfernburg.

La donacadon de du bienoj en Birten kaj Eger, de unu terpeco en Ksanteno same kiel de tero en la lokoj Werrich kaj Büderich, nun apartenaj al Wesel, Ĉefepiskopo Arnoldo la 1-a de Kolonjo dokumentis en la jaro 1144. Ĝis ĉi tiu momento sur Fürstenberg jam estis ekestinta la monaĥejo Sankta Maria kun trinava romanika abatopreĝejo kun kvar turoj. Ĉar la donacodokumento tekstas kaj pri viraj kaj pri inaj ordenanoj, oni supozas por ĉi tiu monaĥejo, ke jam ekde la fondiĝo temis pri duobla monaĥejo. Komence de la 13-a jarcento ĉiuj viraj ordenanoj tamen forlasis la monteton Fürstenberg, kaj ekestis monaĥinejo.

Tiu suvereno iĝis post vundiĝo brula en 1124 mem monako. En la jaro 1155 verkitis samloke la jam menciitaj Analoj de Pegau fare de anomina monako.

Unuan sortobaton suferis la monakejo en la jaro 1156-a per fajrego, kiu detruis ĉion krom la dormejegon.

Malfruromanika-frugotika burĝonkapitelo kun enmetitaj kapetoj de la interna flanko de la ĉefportalo de la iama monaĥopreĝejo de Tennenbach, proks. 1220

La cisterciana monaĥejo Tennenbach – unue nomata Porta Coeli („ĉielpordego“) – estis fondata verŝajne en 1158. Dek du monaĥoj sub sia abato Hesso translokiĝis tiam de la monaĥejo Frienisberg proksime de Berno. Ĉu tio okazis laŭ iniciato de Bertoldo la 4-a de Zähringen (1152–1186), estas dubinde. Noto pri la fondado falsita meze de la 13-a jarcento, kiu onidire estis farita en 1161, konstatas la posedon de certaj havaĵoj kaj rajtoj en la najbareco de Tennenbach kaj surlistigas atestantoj, al kiuj apartenas ankaŭ duko Bertoldo kaj markizo Hermano la 3-a aŭ 4-a de Badeno (1130–1160 aŭ 1160–1190).

Sed jam en 1160 konsekritis la rekonstruita kirko fare de episkopo Johano la 1-a de Merseburg. En la jaro 1172 renovigitis de imperiestro Frederiko la 1-a la rajtoj je monfarado kaj bazarokazigo, kio sekurigis daŭre la gravecon ekonomian de la monakejo. Rajtoj kaj havaĵoj de la cisterciana abatejo ĉe la okcidenta deklivo de la Nigra Arbaro estas tamen surlistigitaj en la privilegio donita de papo Aleksandro la 3-a la 5-an de aŭgusto 1178. De profana flanke imperiestro Frederiko Barbarossa (1152–1190) dokumentus por Tennenbach, dum kiam la forpreno de monaĥobieno en Neuenburg pro la fondado de la samnoma urbo fare de duko Bertoldo la 4-a (inter 1170 kaj 1180) ankoraŭ en la havaĵoregistro de Tennenbach el la 14-a jarcento kaŭzis proteston.

La abato Siegfried von Reckin (1184-1224) atingis la regajnon de la privilegio de nedependo de la episkoplando Merseburg, do la rektan submetiĝon al Romo. Tiun ĉi privilegion havis jam la fondintoj. Sed en 1198, post la morto de imperiestro Henriko la 4-a, la monakejo submetitis al la Margraflando Meißen.

13-a jarcento[redakti]

Tennenbach substaris ekde la fino de la 12-a jarcento la imperie senperecan abatujon Salem. Bienoj mastrumataj de la monaĥoj mem karakterizis la terposedan strukturon, kiu koncentriĝis en la ebenaĵo de la malsupra Rejno kaj en la okcidenta Nigra Arbaro, dum kiam la posedaĵo de Tennenbach en la regiono Baar plejparte estis izolita de tio.

En la 13-a jarcento la preĝejo alikonstruitis kaj ricevis sian nunan aspekton. Kaj Reformacio kaj kamparanaj ribeloj okazis surloke (ekz. la fama Batalo en Frankenhausen - tamen la monaĥejo daŭris.

En la plej malnova dokumento prie de 1215 nur menciitas ina konvento. Abatejo supera estis aŭ Abatejo HersfeldFulda. La prepostoj tamen originis plejparte el la benediktana Monaĥejo Gerode (apud Weißenborn-Lüderode). Zella partoprenis la reformmovadon de abatejo apud Hannoversch Münden-Bursfeld. Dum la kamparana ribelo estis ja elrabo sed ne detruo.

La grafoj de Akvino validas kiel fondintoj de la monaĥejo. Tiu ĉi estas tamen konata precipe kiel mortejo de Tomaso de Akvino, kiu mortis ĉi tie dum la vojaĝo al la dua koncilio de Liono la 7-an de marto 1274.

En 1259 la monaĥejo estis vendata kontraŭ la volo de la tie vivantaj Benediktaninoj al la cisterciana ordeno, kies monaĥinejon en Horst aan de Maas ses jarojn antaŭe brulego estis ruiniginta. Ĉefepiskopo Konrado de Hochstaden aprobis la transdonadon la 7-an de aŭgusto 1259 sub la kondiĉo, ke la tie restontaj Benediktaninoj plue ricevas sian ĝistiaman vivtenon, kompense tamen ne rajtas akcepti pluajn ordenaninojn. La ĉefepiskopo de Utreĥto intertempe estis konstruiginta novan monaĥejon proksime de Deventer kiel anstataŭaĵo por la cisterciana monaĥejo forbrulinta en 1253, tiel ke kelkaj el la ordenanoj revenis tien. En 1284 finfine okazis la lasta diservo de la Benediktaninoj en Monaĥejo Fürstenberg, kiu en 1265 ekstaris sub la protekto de la preposto de la Viktorabatejo de Ksanteno.

Margrafo Teodoriko la 4-a (Luzacio) detruis la monakejon post la batalo de Lucka (1307). Margrafo Frederiko la 2-a (Meißen) decidis en 1327 ke la dekanujo Borna etendiĝis kaj surloke kaj estu administrita de la monakejo. En la jaro 1502 ekplirajtis la urbo Pegau mem: ĝi ekz. akiris la superan tribunalecon fare de la monakejo.

En la13-a kaj 14-a jarcentoj la markizoj de Hachberg tenis voktecon super la monaĥejo, kiun ekde 1373 postulis la Habsburgoj.

Malfrue[redakti]

En 1444 dungosoldataj bandoj ruinigis la monaĥejon Tennenbach. En 1525 dum la kamparana revolucio ĝi estis bruldetruita escepte la monaĥopreĝejon kaj estis neloĝata dum 30 jaroj. Dum la Tridekjara Milito la monaĥoj denove forlasis la konventon. Ili deportis arĥivojn kaj religiajn trezorojn komence al Freiburg en la monaĥejo Günterstal, poste al Breisach. Tie ili iris parte al duko Bernardo de Saksujo-Vajmaro, kiam tiu ĉi konkeris la urbon, sed la monaĥeja arĥivo kaj la havaĵoregistro estis savata en Vetingon (Svisujo). Rifuĝejo ankaŭ estis la fora monaĥejo Friedenweiler.[7]

Dum la malfrua mezepoko suferis kaj la monaĥejo kaj la bienoj pro militoj, interdinastiaj kvereletoj kaj la pesto. Proksimume 1457 Fossanova fariĝis prebendo, samtempe komenciĝis la subiro de la monaĥejo. En 1623 la monaĥejo aliĝis al la roma provinco de la itala kongregacio de Sankta Bernardo.

En 1460 la monaĥejo estis grandparte detruata je malpacoj inter la dukoj de Kleve kaj la kolonja ĉefepiskopo Ditriĥo la 2-a de Moers, ĝis 1467 ĝi estis rekonstruata. En 1467 ekmembriĝis la abatejo al la Reformkongregacio de Bursfelde (seksa klostro en Hannoversch Münden-Bursfelde).

La monaĥejo estis komence duobla, do porvirina kaj porvira. Poste la monakoj forlasis la regionon kaj iris al monaĥejo Steinfeld. La monakinoj restis ĝis 1487 surloke. Poste venis kanonikoj el Kall-Steinfeld kaj eksetlis tie ĉi.

Poste[redakti]

En 1499 la monaĥinejon prirabis soldatoj transirintaj al Duklando Geldern. Tamen forlasis ĉiuj benediktaninoj la konventon post la enkonduko de Reformacio; restis nur la priorino kiu ŝatis la novajn ideojn de Marteno Lutero. En 1522 la monakejo perdis la posedon de Borna. Borna en la kuro de Reformacio iĝis protestanta.

La Kamparanaj ribeloj de 1525 kaj la Tridekjara milito (surloke ekde 1622] igos ĥaoson teruran. Post kiam la majencanoj jam en 1790 pripensis eblan abolicion de Gerode, la aŭtoritatoj de Prusio, al kiu sumetiĝis nevole la eichsfeld-anoj post 1802, ordonis neniigon por la jaro 1803. Ŝanĝiĝis la klostro je ŝtata bieno: tiam ĝi konsistis el 960 germanaj akreoj da agroj, 144 akreoj da herbejoj, 33 akreoj da ĝardenoj, 2400 akreoj da arbaro kaj 234 akreoj da tereno apud la antaŭvilaĝo Fuhrbach; aldonendas ankoraŭ 300 akreoj da tereno ĉe Ohlenroder-bieno en Gieboldehausen.[8] Organiza ligego ekzitis al la Monaĥejo Zella, ĉar la gerode-anoj pretigis la prepostojn por Zella.

Portalo al la klostra zono en Gerode

En 1543 detruis Reichenstein la trupoj de la katoliko Karl von Egmond, poste estis ĝia rekonstruo. En 1545 la princo-elektisto de Saksio Morico vendis la tuton al la urbo.

Kongreso farita en 1548, kiun partoprenis ankaŭ Filipo Melanktono kaj la naumburga episkopo Julius von Pflug, peru konsenton inter katolikoj kaj protestantoj. Sed vane; en 1556 la monakejo malkonstruitis kaj la cenotafo de Wiprecht von Groitzsch translokitis en la Kirkon Sankta Laŭrenco de Pegau.

De tiu ĉi la novaj ideoj etendiĝis sur tutan Germanlingvion. Pro Reformacio la abatejo Hirsau sekulariĝis en la jaro 1558 kaj ŝanĝitis en 1560 en monaĥejan lernejon. 17 jarojn poste la sama sorto trafis ankaŭ Pegau kaj la monakejo sekulariĝis ĝis kiam en 1586 dumpase de la Okdekjara Milito hispanaj trupoj ĝin definitive ruinigis.

Baroko[redakti]

Nur en 1606 ĝi neniigitis kaj ŝanĝitis en bienon ĉambran de la Landgrafio Hesujo. En 1622 iĝis ĝia refondiĝo en Fulda.

Administradejo kaj gastejo (dekstre)
Anna-altaro, nuntempe en Egidio-kirko en Heiligenstadt; iam en Zella

Inter 1632 kaj 1648 la konvento plurfoje detruitis: de trupoj el Braunschweig, Mühlhausen aŭ Svedio. Tiam la abatino Dorothea Schmidt karitate helpis la vilaĝanojn.

La Vestfalia Paco konfirmis la tuton en 1648 per oficiala ŝanĝo de la Hersfeld-abatejo inter imperiestro kaj landgrafo. Sekve kaj Hersfeld-abatejo kaj Göllingen-monaĥejo iĝis hesiaj.

La Cistercianinoj trovis poste rifuĝon en la franciskana Agneta Monaĥejo je Ksanteno. En 1671/72 la Cistercianinoj konstruigis sur la ruinoj de la abatoporeĝejo sur Monteto Fürstenberg la Kruckapelon, kiu sekve de la malfondo de la monaĥinejo kadre de la sekularigo sub Napoléon Bonaparte eniris privatan posedon kaj konserviĝis ĝis nun.


Inter 1639-86 Stephan Horrichem estris la monaĥejon, kiu ĝis hodiaŭ nomiĝas Apostolo de de la Altaj Marĉoj. La rekonstruo de la priorejo en ĝia nuna formo finiĝis en 1687.

La francaj trupoj finfine bruligis la tuton barbarege en la jaro 1692. La konsekro de la restarigita kapelo estis en 1693.

18-a jarcento[redakti]

La monaĥejo evoluiĝis el 1720 fondita pilgrimejo honore al la 14 helpantoj en mizero.[9] Unue ekzistis nur malgranda kapelo kun ermitejo. En 1723 brulego detruis la plej multajn konstruaĵojn de Tennenbach. Abato Leopold Münzer, kiu devenis el Freiburg, rekonstruigis ĝin kiel baroka monaĥejo.

En 1772 la monaĥejo perdis la paroĥujon Struth kaj la fino de la monaĥejo anoncis sin en la jaro 1794 per la franca okupado de la teritorioj de je la maldekstra bordo de Rejno.

Inter 1792 kaj 1794 estis tie ĉi en kelkaj ĉambroj de la monakejo respektive palaco kliniko fondita fare de Samuel Hahnemann por praktiki homeopation ĉe psike malsanuloj.

Post sekularigo/1802[redakti]

En 1802 sekularigo per Napoleono Bonaparte forigis la monaĥejan uzon.

Unua ĝenerala lupreninto de la ŝtata bieno (pri sume 931 hektaroj) iĝis en 1805 Konrad Heinrich Goldmann. La posedaĵoj kelkajn jarojn ludonitis, poste (en 1808) venditis al la tukfabrikantoj kaj poste landa deputito Bernhard Böcking. Kadre de la sekularigo de 1806 la grandduklando Badeno malfondis la prosperan monaĥejon. La transprenataj valoroj sumiĝis je 550000 guldenoj. Oni makonstruis la monaĥejon kaj aŭkciis la akiritajn ŝtonojn.[10]

Akcepto de novaj novicoj malpermesitis ankaŭ, dume oni devis pagi multan monon al la francaj regantoj en Vestfalio. En la 13.5.1810 la prusoj forpelis ĉiujn enloĝantojn. La komplekso donitis al Wilhelm Lutterodt kaj Wilhelm Röbling el Mühlhausen kiuj abuzis la preĝejon kiel deponejon. Kvar jardekojn poste malpermesitis al la katolikoj la grava pilgrima tracidio de sur Annaberg-monto kaj detruitis la tiea pilgrimkirko. La altaron oni restarigis en la Preĝejo Sankta Egidio (Heiligenstadt). Poste transprenis la tuton la baronoj de Fries, kiuj post incendo rekonstruigis la preĝejon kaj novfaris turon kaj altarejon.

En 1810 la registaro de reĝlando Napolo malfondis la monaĥejon.

En la jaro 1818 la monaĥejo Göllingen iĝis posedaĵo de la Duklando Schwarzburg-Rudolstadt, al kiu la vilaĝo Göllingen mem jam estis aparteninta antaŭe.

En 1825 papo Leono la 13-a transdonis ĝin al la Kartuzianoj de Trisulti, kiuj restis proksimume unu jarcenton. Nuntempe polaj ordenanoj de la franciskana ordeno.

En 1859 tiu unua kapelo estis malkonstruita kaj ĝis 1862 konstruiĝis la nova, hodiaŭa ekzistanta kapelo, kiu estis konsekrita de episkopo Emmanuel de Ketteler. La fratoj Fritz, Pedro kaj Heinz Muth el Worms pentris la internon inter 1864 kaj 1869 je nazareno-bildoj[11]. La posta loĝdomo, la posta „domo Sankta Kristoforo“, estis konstruita nur malmultajn jarojn pli malfrue.

interno de la monaĥeja preĝejo.

Kiam Georgenthal floris kiel kuracloko je la fino de la 19-a jarcento agadis surloke la pastoro Paul Baethcke (1860-1936). Li tre engaĝiĝis pri la remalkovro de la eksa monaĥejo kaj faris i.a. multajn skizojn.

Iam[redakti]

En 1919 venis la unuaj redemptoristoj al Heiligenstadt kaj starigis en 1920 la t.n. Domon Sankta Klemento. Ekde 1920 la tuto turingias. En 1925 oni metis la fundamentan ŝtonon por la nuna klostro kaj la apuda preĝejo. Taskoj iliaj estis ĉefe la misio ene de la komunumoj sed ankaŭ konfesprenado. Dum la lastaj jaroj antaŭ la Turniĝo ĝi dependis rekte al la Apostola Seĝo ĉar senpera kunlaboro kun la provinco ordena de Kolonjo jam ne eblis pro politika obstrukco.

Naziismo[redakti]

Dum la Dua mondmilito laboris surloke ekde 1939 pli ol 20 gepunlaboristoj el Pollando kaj Ukrainio agrikulture.[12]

En la 10.9.1945 komisiitis la eklezia Hilfswerk der Evangelischen Kirche organizi oldulejon.

Uzo dum komunismo[redakti]

Neniiĝo de la bieno fariĝis en 1946 kaj la tereno disdonitis inter etfarmistoj. En 1946 oni ĉesigis sian funkcion kaj la seksa kirko iĝis fabriko de ladskatoloj.

Ekde novembro 1949 faritis denove diservoj en la kirko. Restaŭradlaboroj komeniciĝis en 1951. Post la Turniĝo la tuto remalfermitis al la publiko.

La nedetruitaj ejoj uzitis kiel porinfana hejmo (1952–1956), kiel laborejo porjunulara (1959–1961), kiel kazerno (1962–1967) kaj finfine kiel kleriga kaj feria centroj de la radi-aparatfabriko RFT Leipzig.

Elfosaĵoj en la 1960-aj jaroj provis ke la unua monaĥejkonstruo tamen estis sur la proksima monto Georgsberg. Sed la el Franclando venintaj monaĥoj baldaŭ transloĝiĝis, post trovo de taŭgega kaj idilieca loko, en la valon de la rivero Apfelstädt; la francaj fondintoj estis el la monaĥejo en Morimond.

Intertempe la kirko iĝis tute ruino. Poste ĝi iĝis muzeo kie okazas diversaj (internaciaj) aranĝoj, i.a. por junuloj.

La komencoj de la meteologiaj mezuroj en la supera Rur-valo instigitis fare de la posedantoj de la Reichenstein-bieno mem. Jam en 1891 estis la unuaj mezuroj, oficiala mezurado (ekz. de precipitoj) komenciĝis en la 1.7.1892. La kirkon oni uzis unue kiel ŝafostalo, poste por fabriki formaĝon kaj poste (ĝis 1971) kiel fojna garbejo. En 1971 la komplekso servis al la filmigo de Tatort-epizodo (krimfilmserio, fare de ARD).

En 1973 aĉetis Ernst Wilhelm Handschumacher kaj lia edzino Helma la iaman monaĥejon kaj engaĝiĝis pri la rekonstruo de la kirko kaj de la aliaj ejoj.

Nuna situacio[redakti]

Ekde 1994 prizorgis la tuto societo komunutila. La parko kun lageto havas unikan specaron da arboj el kiuj multaj havas pli ol 200 jaroj. Morbidigas la etoson tiean ankaŭ la restoj de la iam ne tute 1 km longa muro ĉirkaŭanta.

La pitoreskaj ruinoj, inter ili la t.n. prelatejo, ankoraŭ atestas la grandecon kaj fortimpreson de la monaĥejaj ejoj. Bone konservitis ĝis hodiaŭ nur la en 1509 konstruitia kirko. La fama historiverko skribita de abato Trithemius pri la loko (Chronicon insigne Monasterii Hirsaugiensis, Bazelo 1559; kompleta eldono sub la titolo Annales Hirsaugienses, Sangalo 1690) plejparte konsistas en legendaj elpensitaĵoj. Multe pli fidinda estas la fontaro Codex Hirsaugiensis (eldonite far Gfrörer, en Stuttgart 1844) kie plej gravas dokumentoj, malpli historiaj tekstoj.

La bieno, kun siaj 125 hektaroj, nombriĝis inter la plej grandaj siajspece en la regiono de Monschau. La posedantoj alternis ĝis la jaro 2008-a. Post transdono al la menciita sacerdota fratio konservema en septembro 2008 la kirko rekonsekritis en la 16.5.2009. La oficejo pri monumentprotektado de Rejnlando-Palatinato deklaris la kompleksaron ideala por konservado.

Panoramo: korto kun ĉefa ejo kaj kirketo

Ensemblo kaj konstruaĵoj[redakti]

La fundamentoj por la nova monaĥopreĝejo estis metataj en 1163 sub abato Gerardo, kaj la preĝejo estis finkonstuata en 1208. La cisterciana-burgonja arĥitektura stilo de la abatejo finkonstruita fine de la 14-a jarcento pli malfrue ankaŭ estis modelo por aliaj suditalaj monaĥejoj.

♥ Monaĥejoj ♥[redakti]

  • Amigoniana-monaĥejo Gelsenkirchen
  • Servito- monaĥejo St.Maria ĉieliro, Gelsenkirchen-Buer
  • Augustiner Chorfrauen, Essen-Holsterhausen
  • Karmel „Maria in Not“, Kapitelberg, Essen-Stoppenberg
  • Premonstratenso-abatejo Duisburg-Hamborn
  • Redemptoristo- monaĥejo Bochum-Mitte (Innenstadt)
  • Cisterciano- monaĥejo Bochum-Stiepel
  • Franciskano-monaĥejo Bochum-Mitte, fermita 1998, paroko ankoraŭ ekzistas

Supra monakejo[redakti]

La iama benediktanina abatejo, fonde la turoj de la Kirko Nia kara Sinjorino.
Detaloj de la tegmentaro.
Fasado norda.

La Supra monakejo (germane: Oberkloster) estas historia abateja areo en la urbocentro de Arnstadt (Untergasse nr. 1/3).

La Malsupra monakejo[redakti]

La t.n. Malsupra monakejo konstruitis en 1564 - kun enkorpigo de pli malnovaj muroj - kiel trabfakaĵo. Ĝi ĉiam estis nur loĝejo. La orelon ornamis figuroj sur rozetoj kaj andreaj krucoj. Ekde 1822 tie ĉi gastis prizono kun laborejo. Subtegmente ĝis nun viziteblas la "ĉeloj".

Ekde 2009 oni restaŭris la komplekson kaj evoluigis uzokonceptojn (ekz. de la Malsupra monakejo kiel tranoktejo publika).

Monaĥejo Gerode[redakti]

Ruinoj de la abatejkirko en Gerode

La Monaĥejo Gerode (latine: Abbatia Sancti Michaelis et Beatae Mariae Virginis Gerodensis, germane: Kloster Gerode) estas iama benediktana klostro en la katolika Eichsfeld-regiono en Germanujo, situante ĉ. 1 kilometron sude de Weißenborn-Lüderode. Ĝi fonditis ĉ. 1100 kiel unua klostro de la elekto-majenca regiono post la jam antaŭe ekzistinta Marteno-konvento en Heilbad Heiligenstadt. Ĝia alteco estas en valo ĉe la piedo de la monto Winkelberg (415 metroj); iom pli sude fontas la rivero Eller.

Monaĥejo Göllingen[redakti]

Eosta aspekto de la ruino
Uesta aspekto de la ruino

Monaĥejo Göllingen (germane: Kloster Göllingen) estis benediktana monaĥejo en Göllingen en norda Turingio, Germanio, situante ĉe la bordo de la rivero Wipper inter pli okcidenta Sondershausen kaj pli orienta Bad Frankenhausen. Ĝi funkciis inter 992[13] kaj 1606. La romanika monaĥeja ruino apartenas ekde 1995 al Fondaĵo Turingiaj Kasteloj kaj Ĝardenoj.

Monaĥejo Hirsau[redakti]

Klostro de Hirsau kun kastela ruino

Hirsau estas nun urboparto de Calw en Germanio. Ĝi famiĝis iam danke al la benediktana monaĥejo reformema kiun fondis la grafo Erlafried ĉirkaŭ la jaro 838.

Monaĥejo Jakobsberg[redakti]

monaĥeja preĝejo rigardata de la kolonaro.
kleriga cento kaj junulardomo (dekstre) de la priorejo.

La monaĥejo Jakobsbergpriorejo Jakobsberg estas monaĥejo de la Benediktanoj de la Misio sur la monto Jakobsberg apud Ockenheim en Rejnhesio.

Monakejo Santa Jakobo[redakti]

Cenotafo de la fondinto de la monaĥejo, margrafo Wiprecht, kiu troviĝis en la monaĥeja kirko

La Monakejo Santa Jakobo (germane: Kloster St. Jakob) en Pegau estis benediktana kaj estas nun pereinta. Temis pri unu el la plej malnovaj monakejoj de Saksio. Ĝi famiĝis per Annales Pegaviensis el la 1155-a jaro, mezepoka historiskribaĵaro.

Monaĥejo Reichenau[redakti]

la monaĥejo Reichenau

La monaĥejo Reichenau (germane Kloster Reichenau KLO:sta RAJhenaŭ, la toponimo Reichenau havas la signifon "riĉa herbejo" aŭ "herbejo de riĉuloj" - latine Monasterium Augiensis) estis benediktana monaĥejo en la loĝloko Mittelzell sur la insulo Reichenau en la Bodenlago. Ĝi fondiĝis en la jaro 724 fare de Sankta Pirmino kaj ekde la jaro 1540 estis priorejo de la diocezo Konstanz. Kun la Monaĥejo Sankt-Galo kaj la Abatejo de Fulda ĝi estas la plej signifaj monaĥejoj de la Karolida epoko. En 1757 la monaĥejo malfondiĝis, kaj en 1803 la lastaj monaĥoj forlasis la insulon. Nuntempe en la monaĥeja ĉefkonstruaĵo estas la administrejo de la politika komunumo Reichenau.

la monaĥeja kirko en Mittelzell
bildigo de la monaĥejo el 1707

La Libropentraĵoj de la monaĥejo en 2003 akceptiĝis en la programo Memoro de la Mondo de Unesko. [14] Ekde la jaro 2001, post 250 jaroj, denove eta komunumo de benediktana monaĥoj vivas sur la insulo]].

Monaĥejo Reichenstein[redakti]

Reichenstein, super la Rur-valo
Bieno Reichenstein, somero 2012

La monaĥejo Reichenstein (germane: Kloster Reichenstein; latine: Monasterium Immaculati Cordis Mariae Reichsteri) estas pereinta premonstrata monaĥejo el la 12-a jarcento, en Kalterherberg, urbokvartalo de Monschau, Germanio. Ĝi staras sur la grundo de burgo el la 11-a jarcento. Post la malfondo pro sekularigo far la francoj la bienon ekposedas privatulo. En la jaro 2008 la Sacerdota Fratio de Sankta Pio la 10-a akiris ĝin, pli korekte la franca Abatejo Notre-Dame de Bellaigue. Intenco estas fondi surloke monaĥejon benediktanan por viroj.

La monaĥejo situas sur monteto profunde en la valo de la rivero Rur, ĉ. 30 kilometrojn sude de Akeno, je 5 kilometrojn disde la urbokerno de Monschau, preskaŭ ĉe la landlimo kun Belgio.

Monaĥejo Scharnitz[redakti]

Loko (pridisputita) de la iama Monakejo Scharnitz en Suda Bavario

Monakejo Scharnitz (germane: Kloster Scharnitz) estas iama klostro de la benediktanoj en Krün-Klais en Bavario, Germanio.

Prepostejo Sankta Remiĝo[redakti]

preposteja preĝejo „Sankta Remigius“
tomboplato de la grafo Friedrich la 1-a de Veldenz

La prepostejo Sankta Remigius estas iama benediktana monaĥejo sur la monto Remigiusberg inter Haschbach ĉe la Remigiusberg kaj en la Theisbergstegen en la distrikto Kusel. Ĝi staris de 1127 ĝis 1526 kaj apartenis al la abatejo St. Remy en Reims. La sola konservata konstruaĵo ekzistas la iama preposteja preĝejo.

Monaĥejo Zella[redakti]

Nikolao-kirko monaĥeja

Monaĥejo Zella (germane: Kloster Zella) estis abatejo de benediktaninoj situanta inter Lengenfeld unterm Stein kaj Rodeberg-Struth en la suda Eichsfeld-regiono en Turingio, Germanio. Ekde 1948 la komplekso uzatas kiel maljunulejo kaj fleghejmo. Apartenis al la monaĥinejo ankaŭ la elstara pilgrimmonto Annaberg je 500 metroj pli norde. Ĝi aktive uzitis ĝis la mezo de la 19-a jarcento kiam la fideluloj katolikaj forbaritis de ĝi fare de prusaj maltoleremaj aŭtoritatoj.

Monaĥejo Fürstenberg[redakti]

Monaĥejo Fürstenberg en la jaro 1464
Kruckapelo sur Fürstenberg

Monaĥejo Fürstenberg estas iama monaĥejo sur la monteto Fürstenberg ĉe Ksanteno (Germanujo). Ĝin fondis Benediktanoj, kiuj ĝin tamen poste vendis al la cistercianinoj.

Monaĥejo Georgenthal[redakti]

Ruinoj monaĥejaj

La Monaĥejo Georgenthal (Zisterzienserkloster Georgenthal) estas iama cisterciana klostro en Georgenthal, Germanio. Hodiaŭ ankoraŭ videblas fundamentaj restoj de la triala baziliko kaj (komplete) la grenejo.

Monaĥejo Tennenbach[redakti]

Cisterciana abatejo Tennenbach

Monaĥejo Tennenbach estas iama cisterciana abatejo situanta ĉe Freiamt kaj Emmendingen en Germanujo, kiu ekzistis de proksimume 1160 ĝis 1807. Post sia fondiĝo abatejo Tennenbach evoluis al unu el la plej elstaraj kaj grandaj monaĥejoj en suda Germanujo.[15] Tio ĉi kaŭzas kaj en la pli ol ducent bienoj, kiuj estis en la posedo de la monaĥejo, kaj ankaŭ en la granda nombro (672) da relikvoj kaj sanktuleroj, kiu vaste superis la nombron respektivan en la filiestra monaĥejo (374).

Kerbscher Berg[redakti]

Kerbscher-monto sur historia poŝtkarto
La iama franciskana monakejo kun kirko

La Franciskana monakejo Kerbscher Berg (germane: Franziskanerkloster Kerbscher Berg) estas iama franciskana klostro sur Kerbscher-monto en Dingelstädt, Germanujo. Ĝi troviĝas en pejzaĝprotektejo ĉirkaŭite de ĉirkaŭ 200 tilioj.

Redemptorista monaĥejo[redakti]

Klostra preĝejo Sankta Gerardo

La Monaĥejo Sankta Klemento (germane: Redemptoristenkloster St. Klemens) estas klostro de la redemptoristoj en Heilbad Heiligenstadt, Germanujo.

Franciskana monaĥejo[redakti]

La klostro estiĝis 1864 per starigo de la unua alo konstraĵo. Post ties finfariĝo en 1866 konsekritis la tuto fare de episkopo Konrad Martin. En 1875 la monakejo aboliciitis dum kulturbatalo fare de la prusaj aŭtoritatoj; repreniĝo de la aktivaĵoj estis en 1887. Restarto de la konstruado estis en 1889/90 fare de la arkitekto ordena Paschalis Gratze; inaŭguro estis en 1893, konsekro en 1901 je honoro de la japana martiro Petrus Baptista Blasquez kaj siaj kamaradoj (1597). Inter 1899 kaj 1901 estis nova pligrandiĝo klostra per konstruo de la suda alo.

Ekde 1918 iĝis floro de monakeja vivon kion finis la nazioj en 1944 per abrupta konfisko. Post la Dua mondmilito la franciskanoj rajtis reveni en la domicilon. Post 1961 la klostro estis okazejo de ĉiujaraj tutdiocezaj pilgrimoj virinaj. Inter la jaroj 1966 kaj 1992 Kerbscher Berg estis novicejo por franciskanoj de GDR. Sed en 1994 deklaritis fare de la ordenestraro la foriro. Sekve kelkaj ursulaninoj ekloĝis surloke. La episkopujo de Erfurto transprenis la areon kaj kreis samloke familian centron kiu inaŭguritis en 1992. Domo kaj ĝardeno sekve aliaranĝitis kaj la preĝejo ankaŭ moderniĝis.

Monaĥejo Fossanova[redakti]

Monaĥejo Fossanova estas iama abatejo de Benediktanoj, poste de Cistercianoj kaj pli malfrue monaĥejo de Kartuzianoj kaj nun franciskana konvento en la komunumo Priverno en Italujo, provinco Latio. La monaĥejo estas itala nacia monumento.

Florenca Kartuzio[redakti]

Florenca Kartuzio (Certosa di FirenzeCertosa del Galluzzo) estas kartuzio, aŭ Kartuzia monaĥejo nome monaĥejo de Kartuzianoj, situa en la kvartalo Galluzzo, Florenco, centra Italio. La konstruaĵo estas enmurigita komplekso en Monte Acuto, ĉe la kunfluejo de la riveroj Ema kaj Greve.

Tiu kartuzio estis fondita en 1341 fare de la Florenca nobelo Niccolò Acciaioli, Granda Seneskalo de la Reĝlando de Napolo, sed ĝi plue etendiĝis laŭlonge de la jarcentoj kiel ricevinto de nombraj donacoj.

En 1958 la monaĥejo estis prenita de monaĥoj Cistercianoj.

Monaĥejo kaj bibliotekego[redakti]

La monaĥejo faritis inter 1925 kaj 1927 fare de la arĥitekto Adam Weinhag laŭ stilo novbaroka imitanta modelojn el Sicilio. Ĝi estas el regiona konkokalko kaj konsistas el:

  • la klostra ejo Sankta Klemento Klostergebäude St. Klemens,
  • la Kirko Sankta Gerardo,
  • la klostra ĝardeno.

Enestas grava teologia biblioteko en pluretaĝa halobiblioteko kun du galerioj.[16] Loko estas por ĉ. 20 miloj da libroj; ili akiritis en la kuro de la jardekoj per aĉeto, donaco, translokigo ene de la ordena kongregacio (en la 1920aj jaroja ekz. el Luksemburgo, Glanerbrug/Twente, Geistingen, Aachen, Trier kaj Bochum). Laŭ la intenco de la heiligenstadt-oj mem ĝi havu la karakteron de kleriga biblioteko kaj por plipraktikigi la uzon la libroj estas troveblaj strikte laŭfake (bibliothecae ordo librorum constitutorum ratio). La komunumo paroĥuja Sankta Gerardo havas propran, etan bibliotekon. Malgraŭ la malmultaĝeco de tiu ĉi biblioteko trovas ene 3541 malnovaj libroj (kio egalas al 17 procentoj de la kompleta libraro), jene: 2 inkunabloj; 15 latinlingvaĵoj el la 16a jarcento; 24 volumoj el la 17a jarcento (el kiuj 19 latinlingvaj kaj unu franclingva); 127 volumoj el la 18a jarcento (el kiuj 48 latinlingvaj kaj 3 franclingvaj); 3375 volumoj el la 19a jarcento (el kiuj 307 en latina lingvo kaj 146 en la franca). Sume plej gravas germanlingvaĵoj. Ankaŭ la kroma enmonakeja kapelo menciindas. La Klemento-domo, konstruita provizore, post la finfaro de la monaĥejo uzitis kiel ejo por spiritaj kaj edifaj ekzercoj.

Gerardo-kirko[redakti]

La klostra kirko estas ekde 1964 normala kirko por la Gerardo-komunumo. Kolonaj etaĝo dividas la preĝejon en mezan navon kaj du flankajn navojn. Turkonstruo malgraŭ planoj ne plu efektivigitis; ene estas baroka altaro kaj bela ambono. La orgenon faris en la 1930aj jaroj fare de la firmao Krell el Duderstadt; ĝin novbaroke ŝanĝis en la 1960aj jaroj Gerhard Kühn el Merseburg.

Preĝejo martena[redakti]

Post kiam la malnova Marteno-kirko ege damaĝitis verŝajne pro la Tridekjara milito, novkonstruaĵo de la kirko estis en 1700 laŭ iniciativo kaj financigo fare de la instruistino Anna Maria Eckardt. En 1836 estiĝis nova konstruo fare de la konstruinspektoro Engelbrecht je la nomo Sankta kruco ka en 1866 iĝis nova pligrandiĝo. En 1889, post malkonstruiĝo preĝeja, naskiĝis nova kirko en 1890. Konsekron faris en 1901 - je la honoro de la franciskanaj martiroj - Conrad Zehrt. En 1931 nove farbitis la preĝejo interne. Krom altaron ĉefan kun grupo de krucumituloj, penda altaro kun figuroj de la 14 helpantoj en mizero kaj bildoj de diversaj ordenanoj el malsamaj jarcentoj. Kirkaj vitraloj montras Sanktan Franciskon, Klaran el Asizo, imagon de Elizabeto de Hungario, de Ludoviko la 9-a (Francio) kaj de patronoj ordenaj.

Konvento[redakti]

Komenciĝis la konventkonstruo en la jaro 1864-a; meto de la fundamenta ŝtono estis en la 18-a de septembro. En 1867 la monakejo transdonitis al la franciskanoj. Supre de la enirejo videblas la krucumite mortinta Jesuo el la 14-a jarcento (el Monaĥejo Zella). La konstruo faritis per hejma konka kalko. Aldona konstruo estis inter 1899 kaj 1900. Krome faritis klostra ĝardeno kaj tombejo por la mortintaj ordenanoj.

Arkitekturo[redakti]

El la aktiva monaĥeja tempo konserviĝis nur la iama priorejo, la kirketo kaj la malantaŭ la kapelo situanta ekonomia alo. La aliaj ejoj datumas de la 19-a jarcento.

La kapelo estas brika konstruaĵo kun 3/8-ĥorejetendiĝo. Oni tegmentis ĝin en 1980 ardeze. La priorejo, duetaĝa konstruaĵo kaj la aliaj flankaj ejoj jam dum la 1970-aj jaroj nove tegmentitis.

Dum la restaŭradlaboroj oni eksupozis ke kelkaj ejeroj povus esti eĉ pli malnovaj ol ĝis tiam pensite. El kelkaj spuroj en la preĝejeto oni povas konkludi ke ĝi jam datumas el la frua Mezepoko kaj estus sekve ĉ. 400 jarojn pli malnova. Tiaj spuroj estas la senfunkcia rondarkoj kaj aliaj konstrusignoj (ekz. senfunkciaj subtenaj kolonoj videblaj ankaŭ de ekstere). En la kuro de la tempo iĝis multaj riparadoj kaj ŝanĝoj tiel ke akurata interpreto pristruktura ankoraŭ ne ĉiam, ne ĉie eblas.

Priskribo[redakti]

La komplekso troviĝas sude de la Kirko Nia kara Sinjorino, sur la areo de la Virgulino-abatejo kiu tien ĉi estis translokita en 1309 disde Valpurgo-monto.

La en 1521 konstruita Supra monakejo estis ankoraŭ parto de la en 1533 pro la Reformacio abolciita benediktanina abatejo. La teretaĝo estis verŝajne kunsidejo (latine: capitulum), la unua etaĝo dormejo (latine: dormitorium). Ĉe la okcidenta flanko oni malkovris restojn de dometo el ŝtono, eble iama parto respektive alikonstruitaĵo de la monakejo.

La unua sekulara alikonstruo estis en 1564 fare de Erasmus Kilian; ĉ. la jaro 1700 oni enmetis internajn vandojn por adapti la tuton favore al la loĝantoj.

Tiam ankaŭ surkonstruitis la sudorienta angulo de la korto inter Supra monakejo kaj la ankoraŭ konservita flanka ejo per pordodomo.

La pergolon inter la eksa monakejo kaj la menciita pordodomo oni rekonstruis en 2009. La internaj ĉambroj el la 18-a jc laŭstrukture grandparte konserviĝis kaj daŭre servas kiel loĝejoj.

Komplekso[redakti]

Konserviĝis la uesta turo, la kripto, partoj de la apsido kaj de la ĥoreja suda vando de la eksa kirko. Ĉio zorge restaŭritis intertempe kaj povas esti vizitata

Seksrilataj temoj[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Estas bone, ke nur malmultaj eksteruloj komprenas Esperanton.
  2. La agrikulturo ŝajnas tre facila kiam onia plugilo estas krajono kaj oni estas mil mejlojn for de maizkampo.
  3. alternativaj nomoj por monatoj
  4. Ĉu vere temas ĉe la elfositaĵoj pri klostraĵoj ne de ĉiuj konsentis
  5. Nova temo : esperantoparolantaro.
  6. Leopold Janauschek: Originum Cisterciensium Tomus Primus, Vieno 1877, p. 37.
  7. J. Alzog: Reisbüchlein des Conrad Burger (Itinerarium oder Raisbüchlein des Paters Conrad Burger, Conventual des Cistercienser-Klosters Thennenbach und Beichtiger im Frauenkloster Wonnenthal 1641–1678) Zur Geschichte des Klosters Tennenbach im Dreißigjährigen Krieg, Reprint von 1870/71 Freiburger Echo Verlag
  8. Estas tiuj ĉiutagaj objektoj, kies uzo ne tute evidentas.
  9. Karl Johann Brilmayer: Rheinhessen in Vergangenheit und Gegenwart - Geschichte der bestehenden und ausgegangenen Städte, Flecken, Dörfer, Weiler und Höfe, Klöster und Burgen der Provinz Rheinhessen nebst einer Einleitung., Verlag Emil Roth, Mainz, 1905 S. 230
  10. Von Glanz und Gloria, 300 Jahre dauerte die Blüte des Klosters Tennenbach, dann kamen die Plünderer. Prof. Werner Rösener, Badische Zeitung, 14. Mai. 2011
  11. Glaube und Leben Zeitung des Bistums Mainz el 15a de Februaro 2009
  12. Thüringer Verband der Verfolgten des Naziregimes – Bund der Antifaschisten und Studienkreis deutscher Widerstand 1933–1945 (Hg.): Heimatgeschichtlicher Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933–1945, Reihe: Heimatgeschichtliche Wegweiser Band 8 Thüringen, Erfurt 2003, p. 34, ISBN 3-88864-343-0
  13. Udo Sareik: Das Benediktinerkloster zu Göllingen. Zur Bauforschung in den Jahren 1991 bis 1997. E. Reinhold Verlag, Altenburg 2002, ISBN 978-3-910166-56-1.
  14. priskribo en la uneska retejo
  15. 850 Jahre Zisterzienserkloster Tennenbach. Aspekte seiner Geschichte von der Gründung (1161) bis zur Säkularisation (1806). Tagungsflyer des Colloquium der Abteilung Landesgeschichte des Historischen Seminars der Albert-Ludwigs-Universität Freiburg, der Abteilung Mittelalter des Historischen Seminars der Justus-Liebig-Universität Gießen und der Stadt Emmendingen
  16. Friedhelm Krause, Felicitas Marwinski: Handbuch der historischen Buchbestände in Deutschland. Band 20 Thüringen, Olms-Weidman Hildesheim.Zürich.New York 1999, p. 26–27