Mizogino

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Sube vi povos trovi pensojn pri virinoj, amo ktp, kiuj eble ŝokos vin. Sed ne rapidu juĝi
kaj alglui etikedojn. Oni ja rajtas libere pensi kaj paroli, ĉu ne?
Goreo.jpg

"Rol' de virino- bona mastrino."

~ Zamenhof

"Vivez Ido, nia grand idolo"

~ Idisto

"Do mi miskomprenis la tutan fadenon. Agu kvazaŭ mi diris nenion."

~ Mi

Mizogino (de la greka μισέω γυνή mi pugnas piĉon), laŭ PIV estas nerdo, kiu malamas kaj evitadas la virinojn. Iĉa mizogino estas mizogo.

La parenca vorto mizandreco signas la korespondan fortan malamon de ĉiuj viroj fare de virino aŭ viro (virmizandro, malkonfuzenda kun virmidzisto). Mizantropo estas malamanto de ĉiuj aliaj homoj, sendepende de sekso, anstataŭ homofobo, kiu simple timas homojn.

Mizogineco en la kulturo kaj religio kaj ...[redakti]

Dd01.jpg

Foje oni akuzas kristanismon pri tia antaŭjuĝo. Tamen, la Biblio (1,16 de la Genezo, viro kaj virino estas kreitaj samtempe kaj kune laŭ la bildo de Dio, kaj tial ili estas egalaj en digno.

Ekzistas disvastiĝinta opinio, ke pornografio humiligas virinon, ke ĝi montras ŝin nur kiel "pecon de karno", kiel senaniman objekton por plezurigi viron. Sed tio ne estas vero. Belaj erotikaĵoj montras virinon kiel anĝelan idealon de beleco. Rigardante foton de nuda virino, viro rigardas unuavice ŝian vizaĝon; se la vizaĝo estas bela, tiam ankaŭ la tuta figuro provokas admiron. Sed vizaĝo ja estas spegulo de animo. Do, animo plej gravas por viro. Due, erotiko ne estas io altrudata de viroj al virinoj, ne! Erotiko estas kreaĵo de virinoj, kaj estas ĝuste virinoj, kiuj iniciatas tiun sferon de vivo. Virinoj estas ĉasantoj, kaj viroj estas ĉasaĵo, sed ne inverse, kiel multaj erare pensas.

En Ido, mizogino estas homin-odianto. La vorto tamen neniam uziĝas ekster vortaroj, ĉar idistoj ne scias, kio estas "homino".

Vidu ankaŭ[redakti]