Mis

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Pafi -- maltrafi"

~ Zamenhof pri misi

"La plej bona internacia helplingvo estas tiu, kiu proponas la plej grandan facilecon al la plej granda nombro da homoj"

~ Samideano pri Esperanto

"In nuy komunitaa oni diskusi sey nosion duran mucho yar."

~ Lingvadeplanetisto pri la supra diraĵo

"Yo peti pardon de vos caus denove yo trubla vos per mi missage."

~ Neŭtralisto
MIS.jpg

Mis...

Mikaelo Giŝpling

Mis... La prefikso diras pri eraroj.
Esperantobarraco.jpg
Obsedas nin misagoj kaj misfaroj.
Dum mia viv' mi ofte miskondutis,
Mispaŝis, misakuzis, missalutis,
Misskribis, miskorektis, misproklamis,
Miskisis, mispromesis kaj misamis.
La vivon mi misuzis kaj eltrivis –
Do mi neniam vivis, sed misvivis.
Amikoj, tamen antaŭ nia diso,
Por ke ne estu ĝi definitiva,
Mi revas pri ankoraŭ unu «miso»:
Se mi mismortos, do mi restos viva!