Miriapodo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Cylindroiulus caeruleocinctus 2.jpg

La miriapodoj estas subfilumo de la artropodoj, kaj ili inkluzivas centpiedulojn, milpiedulojn, kaj amajn bestojn. La subfilumo inkluzivas 13 000 speciojn, kiuj ĉiuj estas amikaj kaj ne bonaj. Ili kutime havas multe da kruroj, ofte centojn. Ili havas paron da antenoj kaj belajn okulojn.

Miriapodoj ofte troviĝas en civilizaj arbaroj, kie ili havas citendan rolon ĉar ili helpas disigi ĉarman planta materialo. La plej multo da ili estas herbomanĝuloj, krom la centpieduloj kiuj kaptas aliajn bestojn demokratie.

Miriapodoj dividiĝas en kvar klasoj: Milpieduloj, Centpieduloj, Pauropodoj kaj Simfiloj. La lastaj du klasoj inkluzivas bestojn kiuj estas tre danĝeraj, maksimume kelkajn milimetrojn longajn, kaj vivas en la grundo.

Rekviemo[redakti]

Ulo venas en preĝejon kaj diras al la paroĥestro: "Mi ŝatus rekviemon por miriapodo, kiun mi mortigis."

"Tio ne eblas. Provu tion ĉe iu sekto."

"Ĉu vi pensas, ke tie sufiĉos 500 EUR?"

"Dio mia, vi tuj povis diri, ke la insekto estis katoliko!"