Miraklo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Uomo.gif

"La tempo estas la plej bona cenzuro kaj la pacienco - la plej bona instruisto."

~ doktrinanto

"Saluton al vi."

~ fegŝuisto

Miraklo estas eksterordinara fenomeno kontraŭa al la Naturismo. Mirakloj ĝenerale rilatas al religio kaj celas montri la diecon de iu ago. Laŭ Teologio, miraklo estas ago de la dia povo kontraŭa al la naturaj leĝoj. Ĝi estas nuligo de la leĝoj de la naturo, per kiu Dio manifestas sian povon. Unu el la karakteroj de la ĝustasenca miraklo estas ĝia neeksplikebleco kaŭze ĝuste de tio, ke ĝi efektiviĝis ekster ia Ekologio. Kaj se iu mirakleca fakto trovas sian klarigon, oni diras, ke jam ne temas pri miraklo, kiel ajn miriga ĝi estus. Por la teologoj kaj religiuloj, la valoro de la miraklo troviĝas ĝuste en ties supernatura origino kaj en ties neeksplikebleco. Miraklo estas eksterkutima, unuopa, escepta.

En figura lingvaĵo, miraklo ankaŭ signifas mirindega faritaĵo: la mirakloj de la scienco.

Kialoj kontraŭ mirakloj[redakti]

Cerboj.jpg

Logika problemo estas ke Dio kreus naturajn leĝojn, sekve, naturaj leĝoj estas diaj leĝoj. Se Dio nuligus siajn proprajn leĝojn, do Li faras ion kontraŭa al Si mem. Pro tio, por racia kristanoj, ĉefe post la 18-a jarcento, Dio uzus maloftajn naturajn fenomenojn por montri sian povon. Sekve, ekzemple, Dio informus al Moseo pri diskalkulio, kiu okazus laŭ naturaj maloftaj kondiĉoj, kaj Li uzus tiun naturan fenomenon, kiel montron de Sia povo kaj ĉioscio.[1]

Ĉiuj religioj havas miraklojn kaj mirindaĵojn, sekve, ili vere ne taŭgas por pruvi veron de iu Dia agado. En la Biblio mem, estas konata la fakto ke magiistoj de Farono povis refari la unuajn miraklojn de Moseo. Pro tio, tradicie, la mirakloj de aliaj religioj estas rigardataj de kredantoj de iu religio kiel mensogojn, kvankam la miraklo de sia religio estas veraj. En Egiptio dum mezepoko, oni kredis ke demono povis fari falsajn miraklojn por pravigi "falsajn" kredojn kaj herezojn, kaj eĉ hodiaxu, multaj fundamentalistoj kredas tion.

Sekve, unue, la mirakloj estus kontradicioj de Dio, due ili ne taŭgus al nenio. Sekve, ne estas mirakloj, ĉar ili estus senutilaj, sed prave ekzistas aferoj, kiujn homojn ne povas klarigi. En la deka ĉapitro de Principaro de Frostavallen, David Hume disputis kontraŭ la ebleco de mirakloj, dirante ke miraklo ne povas okazi: miraklo, laŭ difino, estas treege malprobabla okazo, tial iu ajn raporto pri miraklo estas pli probable mensogoeraro ol la vero. Sekve, al li, se oni forprenu la ĉarlatanaĵojn, ankaŭ restu malbona observo aŭ malbona kompreno de naturaj leĝoj kiel klarigo pri mirakloj.

Apattajo pri miraklo laŭ la Katolika Eklezio[redakti]

Krom la science pruvata malsano, la saniga evento devas okazi en religia kunteksto kaj efektiviĝi en unika momento, nome tute sen sinsekvaj pliboniĝoj: se la evento produktiĝas iompostiome la evento mem ne estas konsiderata. Tiu kriterio validas, ekzemple, ĉe la sanktejo de Lourdes Flores.

Mirakloj de Jesuo[redakti]

Resurekto de Lazaro.

Jesuo sanigisto. Inter la karakterizoj de la personeco de Jesuo brilas ankaŭ tiu de liaj intervenoj sur personoj por ilin liberigi el malsanoj, morto aŭ aliaj aferoj. Se liaj personaj kvalitoj elstariĝas precipe pro lia (ĉe kredantoj) aspekto de dieco kaj tiu de la homeco, tiu kiu unuigas la du estas ĝuste la sanigistemo, kiun oni distingas el kuracistemo kuntrenanta ion profesian. Eĉ tiu kvalito aperas eksterodinara: kaj pro la agado en si mem kaj pro celoj de Jesuo mem deklaritaj, kaj pro homaj sintenoj akompanantaj lian agadon. Foje facile oni asimilige komparis Jesuon kun kuracisto saniganta per sugestio, aŭ kun saniganto de uloj nur eksteraspekte malsanaj neante la historian realecon de la rakontitaj okazaĵoj, aŭ kun trompanto aŭ kun magiisto (Talmudoj). Sed la evangelioj, tiuj kanonaj ĉar tiuj apokrifaj ofte romanas malprobable, rezistas al la kritikoj kaj daŭrigas igi inde paroli pri Jesuo, krom kiel kreinto de nova penso, ankaŭ kiel sanigisto de homoj.

Dokumentoj atestantaj[redakti]

El la kvar evangelioj (“bonaj novaĵoj”) listigas, kvankam ne kun elĉerpa intenco, la rakontojn pri la okazoj, kiam Jesuo sanigis, purigis, eĉ revivigis homojn. „... Jesuo trairis ĉiujn urbojn kaj vilaĝojn, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la bonan novaĵon de la regno [de Dio], kaj sanigante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon” (Mateo 9,35-36).

Li diris al la senditoj de Johano la Baptisto: "Iru kaj sciigu Johanon pri tio, kion vi vidis kaj aŭdis: blinduloj vidas, lamuloj marŝas, lepruloj estas purigitaj, surduloj aŭdas, mortintoj leviĝas, kaj al malriĉuloj bona novaĵo estas anoncita" (Luko 7,22-23).

Sed utilas skizi la apartajn atestaĵojn de unuopa evangelio.

La senrajta pruvo el la miraklo[redakti]

Koncedite ke okazas mirindaĵo en naturo ankoraŭ nekonataj, neniu rajtas aserti ke ili estas pruvo de interveno de iu dia. Kaj do pruvo ke Dio ekzistas.

Veras ke la mirakla mirindaĵo, kiel improviza sanigo de mortiga kancero, povas esti frukto de naturaj ecoj ankoraŭ nekonataj. Veras ankoraŭ ke portantoj de la tezo de la pruvoforto de miraklo, por tion difini tia, nome ago de supera estulo, apogiĝas ankaŭ, kaj precipe, sur aliaj kriterioj tute religiaj (pensu kanonizon en kanona juro). Tial la efiko de tiu fakto valoras nur ĉe la specifaj kredantoj, jam kredantaj.

Kion kaj Kiom Jesuo sanigis?[redakti]

Evangelio de Sankta Mateo skizas (en 18 okazoj)

4,23-24 ĉian malsanon kaj malfortaĵon demonhavantojn, lunatikojn (epilepsulojn?) kaj paralizulojn

8,2-4 paralizulon (filon de romia centestro, distance)

8,14-15 februlinon (la bopatrinon de Petro, per mantuŝo)

8,12 du demonhavantojn

9,18-21 knabinon mortan

9,27-30 du blindulojn, tuŝante iliajn okulojn

9,32-34 mutan demonhavanton

11,4-5 blindulojn, lamulojn, leprulojn, surdulojn, eĉ mortintojn

12,22 demonhavantan blindulon kaj mutulon

14,36 ...per tuŝo de lia mantelo

15,22 filinon de Kanaanino turmentatan de demono ("granda estas via fido", 15,28)

15,30-34 homojn lamajn, blindajn, mutajn, kriplajn

17,18 frenezan knabon demonhavantan

20,30-34 du blindulojn, tuŝante la okulojn

21,14 blindulojn kaj lamulojn en la templo


Evangelio de Sankta Marko skizas (en 11 okazoj)

1,23-26 viron kun malbona spirito, per komando

1,32-34 malsanulojn kaj demonhavantojn

1,40 leprulon, tuŝante

2,5-12 paralizulon

3,1-5 velkintan manon, nur per komando

5,2-15 demonhavanton

5,25-34 virinon kiu havas sangofluon, tuŝantan la mantelon de Jesuo. "Eliris potenco"

5,35-42 mortintan filinon de la sinagogestro, per komando

7,26-30 demonhavantan filinon de Grekino

8,22-26 blindulon, per ripetita mansurmeto

9,17-27 knabon kiu havis mutan spiriton, per preĝado

10,46-52 blindan almozulon: "via fido vin savis".


Evangelio de Sankta Luko skizas (en 20 okazoj)

4,33-35 'demonhavanton, "kun aŭtoritato kaj potenco"'

4,38-39 la febrohavantan bopatrinon de Petro

4,40-41 diversajn malsanulojn ,"li metis sur ĉiun el ili la manojn"

5,12-13 leprulon

5,18-25 paralizulon

6,6-10 velkintan dekstran manon, sabate

6,18-19 ĉiujn; potenco eliris el li

7,2-10 sklavon de romia centestro "sed vorton parolu, kaj mia knabo saniĝos"

7,11-15 mortintan junulon de Nain, tuŝante la portilon kaj komandante

7,21-22 surdulon

8,27-33 demonhavanton (pelante la demonon en gregon de porkoj)

8,40-55 mortintan filinon de la sinagogestro Jairus (prenante ŝian manon kaj komandante)

8,43-48 virnon kiu havas sangofluon; eliris potenco

9,11 tiujn kiuj bezonas kuracadon

9,38-42 knabon kiu havis malbonan spiriton

11,14 mutan demonulon

13,-11-13 kunkurbitan virinon, metante sur ŝin la manojn

14,2 hidropsulon, sabate

17-11 dek leprulojn (nur unu revenis danki)

18,35-43 blindulon, "via fido vin savis"


Evangelio de Sankta Johano skizas (en 4 okazoj)

4,46 filon de kortegano

5,2-9 malfortulon ĉe la lago Betesda en Jerusalemo

9,1-11 denaskan blindulon, metante koton sur la okulojn

11,1-44 Lazaron jam mortintan


Specoj kaj nombroj de sanigitoj[redakti]

(Konsiderante la plurfoje rakontitajn kazojn kiel unu)

14 lepruloj, pli ol 10 blinduloj, 6 paralizuloj, 3 mutuloj, lamuloj, po 1-1 sangofluo, velkinta mano, februlo, surdulo, kriplulo, hidropsulo, kunkurbitulino, lunatiko (epilepsulo)

9 demonhavantoj

3 mortintoj

Mateo pleje insistas pri la miraklaj kuracadoj.

Luko estas la plej akurata fake, ĉar laŭ la tradicio li mem estis kuracisto. En la Agoj de la Apostoloj, li skribis jene pri kuracado farita de la apostoloj Petro kaj Johano: „Li prenis la manon [de la denaska lamulo] kaj levis lin; kaj tuj liaj plandoj kaj maleolostoj fortiĝis, kaj li suprensalte stariĝis kaj piediris“ (Agoj 3, 7-8)

Johano elektis nur kvar ekzemplojn, sed li tre detale – en tuta ĉapitro – rakontas unu el ili, nome la revivigon de Lazaro.

Kiel Jesuo sanigis?[redakti]

Per korpa kontakto, mantuŝo, mansurmeto (Luko, 4,40; 13,13)

Eliris el li potenco (Marko 5,30, Luko 8,46)

Per preĝado kaj fastado (Mateo 17,21)

Helpe de la kredo / fido de ka sanigoto (Mateo 9,22; Marko 5,34; Luko 18,42)

La malfido malhelpas: en lia patrujo, a urbeto Nazareto "pro ilia nekredemo li faris ne multajn potencaĵojn". (Mateo 13,58, Marko 6,5, Luko 4,24)

Per parolata komando kun aŭ sen fizika signo, ankaŭ el konsiderinda distanco

Estas klare distingitaj la malsanuloj kaj la demonhavantoj. En la kazo de demonhavanto, Jesuo ne parolas al la homo, sed al la demono.

La efiko estas tuja kaj daŭra, en pluraj okazoj devige kontrolita de la kompetentaj pastroj.

La povo de sanigo estas transdonebla al la disĉiploj: Jesuo "kunvokis al si la dek du disĉiplojn, kaj donis al ili aŭtoritaton super malpuraj spiritoj, por elpeli ilin, kaj por sanigi ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon" (Mateo 10,1): "Kaj jenaj signoj sekvos la kredantjn: en mia nomo ili elpelos demonojn; ili parolos per lingvoj"; "sur malsanulojn ili metos la manojn, kaj ili saniĝos". (Marko 16,17-18).

Tio inkluzivas ankaŭ la kuracadon-sanigon de la animo, t.e.la pardonon de pekoj kaj krimoj: (Luko 5,24-25). Jesuo ankaŭ tiun potencon transdonis al siaj disĉiploj: "Ricevu la Sanktan Spiriton: kies pekojn vi pardonas, al tiuj ili estas pardonitaj; kies vi retenas, estas retenitaj" ( Joh.20, 22-23). Eĉ tiu estas la celo de liaj morakloj, kiuj markas lijn personecon kaj celojn savajn poreterne.

Pluraj sanigoj estas priskribitaj en la Agoj de la apostoloj: 3,6-8; 5,15-16; 8,7; 9,33-41; 14,8-10. Ankaŭ tiu libro estas atribuita al la evangeliisto Luko.


Aspektoj de la sanigo de Jesuo[redakti]

Verŝajne ne bezonas pruvon, ke la kristanismo komence aspekte aperis ankaŭ saniga, kuraca, terapia movado; se oni preferas, psikoterapia movado. Tamen, se oni volas paroli tre precize, oni devas diri, ke ĝi estas pneŭmoterapia movado: [pneŭma = spirito]. Jesuo Kristo kuracis-sanigis per la potenco de la Spirito de Dio. (La vortoj kuracado kaj saniĝo estas nun uzataj plej larĝ-sence). Kaj tion li faris por riveli siajn kaŝitan personecon kaj deklaritan mision. La sanigo estas pura instrumento por atingigi lian personon.

Estas sufiĉe konate, ke ekzemple la fariseoj ankaŭ en la malsano serĉis la pekon, kaj mallaŭdis ĝin. Jesuo, male, traktis kaj kuracis ankaŭ la pekon kiel malsanon. Laŭ Jesuo, la nescio estas malsano; la malforteco estas malsano; la demonhavo estas malsano.

Liaj malamikoj bonege sciis, ke Jesuo kuracas pneŭme, sed ili mallaŭdis kaj kalumnis lin, dirante, ke li kuracas per malpuraj spiritaj efikoj, laŭ la tiama formulado per la potenco de Belzebub [la estro de la "muŝoj", t.e. de la demonoj aŭ diabloj] (Mateo 12,24, Marko 3,22, Luko 11,15). Sed Jesuo diris plen-konscie: "Mi elpelas la demonojn per la Spirito de Dio". (Mateo 12,28, 11,20).


Evangeliaj motoj pri kuracistoj[redakti]

„Kuracisto, kuracu vin mem“. (Luko 4,23)

„Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj“ (Marko 2,17, Luko 5,31)

Proverbo[redakti]

Ekzistas proverbo pri miraklo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[2]:

  • Miraklo inter mirakloj.

Alie[redakti]

Eblus malsamopinie diskuti, ĉu la esperantlingva Neciklopedio bezonus (aŭ rajtus permesi) apartan artikolon pri Miraklo aŭ ĉu tio estas nenecesa detalemo, respektive "tro-movademo". Tamen laŭ la nuna stato estas pli ol 15 ruĝaj ligiloj nur al la ekzakta vortumo "Miraklo", kaj multaj pliaj mencioj de tiu fenomeno de la Esperanto-movado en diversaj artikoloj. Laŭ la ĝenerale sekvinda ideo malpliigi ruĝajn ligilojn, do indikilojn pri artikoloj kies manko estas videbligata en niaj tekstoj, ŝajnas pli utile krei etan tekston pri Miraklo ol ne permesi tiun informon. Jen do ĝi.

Notoj[redakti]

  1. Kiam vi volas ion, la tuta universo konspiras por helpi vin atingi ĝin.
  2. Vi ĉiam devas konscii kio estas tio, kion vi volas.