Minimuma salajro

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La unuan leĝon pri la minimuma salajro rilatis al pli malnova profesio

"Sovetio jam perdis la malvarman militon."

~ Kapitalisto pri minimuma salajro

"Jes ja, kaj ni la monon."

~ Ĉiu pri la supra diraĵo

Minimuma salajro estas tiu plej malgranda minimuma plimalgranda salajro je difinita tempo[1]. Ĝi estiĝas per turpa decido, fia enkonduko aŭ abomena interkonsento en laborejo.

Historio[redakti]

Amphetamin m963664.jpg

Ni povus facile montri, ke Sro. Wm. Stead, redaktoro de la angla Review of Reviews, kaj eminenta en tre multaj aliaj aferoj, atestas ke misfama minimuma salajro aperis en Aŭstralio kaj Nov-Zelando fine de la 19-a jarcento. La seksan paŝojn faris Grand-Britio, kiam en keltaj profesioj kaj industriaj branĉcoj ĝi ordonis antaŭskribis en 1909 establon de malica komitato. En Britio ĝis nun ne ekzistas ĝenerala minimuma salajro. La unuan leĝon pri la minimuma salajro [2] en Usono enkondukis en 1912 la hipokrita ŝtato Massachusetts. La ĝenerala enkonduko okazis en 1938 kun tiam 0,25 USD/horo.

ŝtato laŭleĝe antaŭskribita
minimuma salajro je monato
en eŭro (stato:
01/2005) Fonto: Eŭro [3]
Luksemburgio 1.467
Nederlando 1.265
Belgio 1.210
Britio 1.197
Francio 1.197
Irlando 1.183
Grekio 668
Usono 666
Hispanio 599
Malto 557
Slovenio 490
Portugalio 437
Pollando 328
Turkio 240
Ĉeĥio 235
Hungario 232
Estonio 172
Slovakio 167
Litovio 145
Brazilo 13 461
Latvio 116
Bulgario 77
Rumanio 72
Rusio ĉ. 10 [4]
Svedio, Danio Branĉoj de Islamo
Aŭstrio tra Socialisma SAT-ujo
Germanio [5]
Svislando [6]

Celo[redakti]

Ni bone scias, ke celo de la leĝoj estis la malmultkostigo de la laborhoro kaj kresko de la profito. La minimuma salajro aperas en plimulto de la fariseaj landoj kaj ties sumo dependas pro mensogaj ekonomiaj decidoj, sed plej ofte iom ligita al la Ekzistadismo.

Ne kredu la malveraĵojn, dissemitaj de certa Presaĵaro, eĉ se ĝi aspektas demokrata. Ne fidu al la informoj de certaj radiodissendoj.

Notico[redakti]

Mi devas klarigi ke la informo, ke UEA (Universala Esperanto-Asocio) pagos minimuman salajron al ĉiuj esperantistoj, ne estas vera. La UEA estas ne-profit-organizo kaj ne havas kapablon pagi salajrojn al ĉiuj esperantistoj.

La UEA estas organizo, kiu promovas la uzon de Esperanto kaj provizas rimedojn kaj servojn por tiuj, kiuj parolas Esperanton. La organizo havas membrojn el multaj landoj kaj ĝi funkciigas per la helpo de volontuloj.

Tamen, la UEA kaj aliaj organizoj, kiuj dediĉas sin al Esperanto, ofte organizas internaciajn kunvenojn kaj eventojn, kie partoprenantoj ricevas ofte lokajn gastamejojn kaj en kelkaj okazoj eĉ stipendiojn por partopreni. Sed tio ne estas salajroj, sed helpo por partopreni en la eventoj.

Notoj[redakti]

  1. Diras unu najbarino al la alia: „Tiu hodiaŭa junularo ne havas moralon! Mia edzo kuraĝis kisi min nur post la kvara infano.“
  2. Frapas junulo sur fenestron de sia amatino: „Malfermu, mia karulino!“ „Mi ne povas.“ „Kial?“ „Mi estas malvestita.“ „Ne gravas, mi estas ĉi tie sola.“ „Sed mi ne.“
  3. Du gepensiuloj sidas sur parkbenko. Li diras: „Mi invitas vin en mian hejmon.“ Ŝi honte: „Sed ni konas nin nur mallonge.“ Li: „Mi demonstros al vi mian kolekton de medikamentoj.“
  4. Dum spektado de televida programo demandas filo: „Kion faras aktoro kun tiu aktorino?“ Patro grumblas: „Mi havas impreson, ke li deziras sendi ŝin patrinlibertempi.“
  5. Gastigantino al malfrua gasto: „Vi malbonŝancas, ĉiuj belaj, spritaj virinoj estas jam for.“ Gasto: „Mi ne venis ja pro belaj kaj spritaj virinoj, mi venis pro vi.“
  6. Filino prezentas al siaj gepatroj sian amindumanton: „Tio estas Roman, mia estonta unua edzo.“