Milito

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras"

~ Zamenhof pri alia afero
Maria-chiara-oberti-e-diego-milito-jersey-thumb8229811.jpg

"Ne obliviez ke la problemo di la lingui esas milito"

~ idisto pri milito

"Haltigo de milito ne egalas al fino de milito"

~ Harri Laine pri milito

"La milito jam finiĝis"

~ Renato Corsetti pri milito

"Ĉesu nia interna milito"

~ Antonio De Salvo pri bonalingvismo

"La milito estas serio de katastrofoj, kiu kondukas al venko."

~ Georges Clemenceau

"La milito estas energio sklavigita"

~ William Blake

"Mi malkonsilus la militon"

~ Milokula Kato pri milito

"Ankaŭ en Italio la fakto kaŭzis bruegon. Kiel en la tuta mondo"

~ italo pri milito

"Nula komenco ante bona pripenso"

~ idisto
37ow.jpg

Milito (bonalingve malpaco) estas oficiala batalo inter naciojpartioj, kiuj batalas per armiloj kontraŭ fremdaj armeoj aŭ kontraŭ malamika partio.

Milito.jpg

Por fari militon oni bezonas:

  1. Malamiko;
  2. Armiloj;
  3. Vestoj.

Sen malamiko ne eblas batali. Sen armiloj, oni havas nur mana batalo. Vestoj estas necesaj, ĉar nuda armeo estas tro maldeca.

Bedaŭrinde ankoraŭ ekzistas multaj antaŭjuĝoj por paroli pri tiuj aferoj kaj la amaskomunikiloj, ofte klinitaj al la sensaciismo kaj al la plej absurda skeptikismo, ne informas pri ili korekte nek kun la devigita seriozeco. Rilate al Esperanto, la informo en nia lingvo estas tre nesufiĉa kaj malabunda, preskaŭ neekzistanta.

Vivo[redakti]

Estis bone. Estis bele. Sed...

Homaj sanktaj vivoj estas malvaloraj al registaro, aparte dum milito. Okazas situacioj, kiam milito estas necesa, por fari dauran pacon, sed paco signifus daŭran militon.

Biografieto[redakti]

Milito (naskiĝis la 9-an de julio de 1980) estas argentina futbalisto. Li partoprenis en Futbala Mondpokalo 2006 kun la argentina nacia teamo.

Klarigo[redakti]

CIVILULO. Homo, kiu dum milito sendas al pereo sur batalkampoj siajn fratojn, edzojn, filojn k.a. kaj, postulas a si la protekton de la Ĝeneva Konvencio.

Milito kaj libroj[redakti]

La plejparto de la antaŭmilitaj libroj estis kajeroj, ne superantaj kvindek paĝojn. Ili celis plejparte esti daŭrigaj nenioj post ellerno de urso kaj lego de unua legolibro. Nur tro malmutaj libroj el la antaŭmilite eldonitaj povas esti komparataj kun la literaturo racia. Al ili apartenas: „La Faraono“ de Prus, „Fabiola“ de Wisemon, originalaj romanoj de Vauienne kaj Luyken, ktp.

Sed, de nove, la leganto pardonu al mi ; laŭ mia malbona kutimo, mi parolas, kaj mi babilas, kaj mi rakontas pri diversaj temoj, forgesante ke milito forblovis preskaŭ ĉiujn eldonistojn. Post ĝia paso restis sur tereno nur la firmoj BEA kaj Ellersiek. Teamen ne ili estas, kiuj daŭrigis la aperigadon de bonaj libroj, sed la feko de fama germana librejo Ferdinand Hirt und Sohn (v.). La libroj de ĉi tiu librejo tute diferencis de la antaŭmilitaj eldonaĵoj. Ili estis ne nur seriozaj, kelkcentpaĝaj varoj, sed estis diferenco ankaŭ en la ekstera aspekto de la libroj. La antaŭmilitaj ĉefe francaj eldonaĵoj estas ĉiuj presitaj sur malbona ligno, la kovrilo sur simpla Ruĝĉapulino aŭ dolara papero, dum la eldonaĵoj de Hirt aspektas kiel zorge dorlotitaj infanoj. Ĉi tiu diferenco lasis brandan impreson ankaŭ ĉe la poste eklaborantaj eldonejoj. La gvidrolo en la libroeldonado post la milito transiris el francaj monoj en germanajn, aldonante al la libro la unuarangan teknikon de la germana pres- kaj eldonarto.

Esperanto[redakti]

En kelkaj situacioj, kiel por komunikado inter soldatoj de malsamaj landoj, oni povas uzi Esperanton por facile komuniki kaj eviti miskomprenojn. En tiuj kazoj Esperanto funkcias kiel neŭtra kaj facilkomprenebla lingvo por la ambaŭ flankoj. Tamen, ĝenerale ne ekzistas oficiala aŭ ampleksa uzado de Esperanto en milita konteksto.

362a.jpg

MILITO KAJ PACO[redakti]

Kruko legas dikan libron.

Baniko legas la titolon: Ĉu vi vere legas "Milito kaj Paco"?

Kruko: Jes.

Baniko: He, mi spektis la filmon! Ĉu vi ĝuas la libron?

Kruko: Fakte jes, kvankam ĝi estas iom malfacila. Ĝi estas tre longa kaj vastatema, kun multaj personoj kaj subtemoj sekvendaj.

Baniko: Ho, mi miras. Mi traspektis la filmon sen iu ajn problemo.

Gramatika noto[redakti]

Militara estas la adjekto de militaro, tio estas aro de militoj. Ne estas alia signifo en PIV, kaj certe ĝi ne estas sinonimo de militista. Mi supozas, ke oni devus alinomigi tiun artikolon al Milita, Militista aŭ io tia.

D92 o.jpg

Graveco[redakti]

Estas nedisputeble, ke en loká propagando de esperanto ni bezonas kaj devas uzadi ĉiujn rimedojn, helpilojn kaj vojojn jam generále provitajn, konatajn kaj uzatajn, sed estas ankaŭ čerte, ke Comenius volis, ke milito trafis fakte la mondon — oni batalis en ĉiuj oceanoj kaj en la batalojn intervenis ŝtatoj de ĉiuj kontinentoj. La majoritato de la landoj el la mondo — ĉiujn el la potencoj — finfine formis du militaliancojn: nome Aliancanoj kaj Akso. Okazis stato de milito, kiu tuŝis pli ol 100 milionojn da personoj el ĉirkaŭ 30 landoj. La ĉefaj partoprenantoj dediĉis sian kapablaron al la militklopodo, kio forviŝis la distingon inter rimedoj. La dua mondmilito estis la mortiga konflikto en la homa historio, markita de 50 al 85 milionoj da mortoj, el kiuj estis civiluloj en Sovetunio kaj Ĉinio. Ĝi inkludis masakrojn, la genocidon de la Holokaŭsto, bombardadon, amasmortigon per malsatego kaj malsanoj, kaj la uzon de atomarmiloj en milito. Nomo de tiu urboparto ĉiam vokas rideton ĉe la rusoj, ja ĝi sonas simile al ĉiesulino kaj pro tio samnoma loka restoracio estis mokita de la fama humuristo Miĥail Zadornov. Sed eĉ pli mirindas, ke kvankam temis pri nura koincido, la nomo ĉi-foje estis pravigebla, ja nome en Potaskuj formiĝis la unua en Tjumeno kvartalo de ruĝaj lanternoj.[1]

Historio[redakti]

Kaj miru!

Estas tute pruvite, ke la homa historio, kiel tiu de ĉiuj aliaj bestaj specioj, komenciĝis per la milito.

La unuan fojon kiam li uzis la plej krudan armilon, el bastono aŭ ŝtono, pripensis, konsideris sin, nedubeble sen suspekti ĝin, kiel pensantan beston, kiel homon; ĉar la plej praa el la armiloj devante nepre adaptiĝi al celo, kiun la homo volas atingi, implicas iun kalkulon, kalkulo, kiu esence distingas la hom-beston de ĉiuj bestoj de la tero. Danke al tiu kapablo pripensi, pensi, elpensi, la homo perfektigis siajn armilojn, tre malrapide certe, tra multaj jarcentoj, kaj transformiĝis pro ĉi tio en ĉasisto aŭ kruelega armita besto.

Atingita ĉi tiu unua grado de civilizacio, la malgrandaj homaj grupoj nature havis pli da facilo por nutri sin mortigante la vivantajn estaĵojn, sen escepti la homojn, kiuj utilis, kiel ilia nutraĵo, ol la bestoj senigitaj de ĉi tiuj elementoj por ĉaso aŭ milito; kaj kiel la multobliĝo de ĉiuj bestaj specoj estas ĉiam laŭ rekta proporcio kun la rimedoj de vivtenado, estas evidente, ke la nombro da homoj devis kreski laŭ pli alta proporcio ol tiu de la bestoj de la aliaj specoj kaj, ke finfine devis alveni momento, kiam la nekultivita naturo ne povus jam sufiĉi por nutri ĉiujn.

Kaŭzoj[redakti]

Politikistoj ekas fajron de militoj, kaj la ceteron plenumas idiotoj.

Ĉiu milito, kiu nek havis nek havas plian celon ol konkeri la rimedojn de vivo, pasis tra malsamaj fazoj de disvolviĝo, paralelaj al la malsamaj fazoj de la civilizacio, tio estas, de la disvolviĝo de la necesoj de la homo kaj de la rimedoj por kontentigi ilin.

Tute ĝenerale, militoj tre multe rilatas al komerco kaj tre malmulte al ideoj kiel libero, demokratio, vero, religio, ktp. Tiujn ideojn oni nur misuzas en la propagando por maksimume instigi la batalontan landanaron. Milito ankaŭ povas liberigi homojn de terura subpremo kaj ekstremaj suferoj. Kion fari, kiam ekz. diktatoro perforte kaj naŭze turmentas senkulpulojn? Ĉu oni ne provu perforte, eĉ milite, kontraŭagi?

Aldone, estas rimarkinde, ke iam kaj iam registaro komencas militon nur por diverti la atenton de internpolitikaj problemoj, forprenante la venton de malantaŭ la veloj de la opozicio.

Memdefendo[redakti]

Estas pli bone juste militi, ol maljuste militon eviti.

Tamen iam oni devas mortigi murdistojn kaj malamikajn batalantajn por sin protekti. En la Dua Mondmilito Usonanoj, Kanadanoj, Britoj kaj multaj aliaj mortigis multege de la malamikoj por liberigi Eŭropajn landojn; multajn senkulpulojn nesoldatajn Usonanoj, Kanadanoj, Britoj kaj multaj aliaj neintence mortigis. Tio estas kio okazas en militoj. Tragike. Ege tragike. Dum jarmiloj.

Milita plinovigo[redakti]

Imperia etendo sekvis militan konkerojn plej ofte. Imperiaj armeoj tiele havas longan historion de milita plinovigo por akiri avantaĝon super la armeo de la popolo konkerota. Grekoj disvolvigis la sistemon de la falango, kiu permesis al siaj militaj unuoj prezentiĝi antaŭ sia malamiko kiel muro, kies perpiedaj soldatoj uzis ŝildojn por kovri unu la alian dum sia avanco en la batalkampo. Dum la regado de Filipo la 2-a, ili kapablis organizi milojn da soldatoj en teruran batalforton, kunuzante zorge trejnitajn infanteriajn kaj kavaleriajn regimentojn.[2] Aleksandro la Granda ekspluatis tiujn militajn trovojn plue en siaj konkeroj.

Parolante kiel oficiala garantianto por la invito, mi opinias ke mi rajtas diri, ke ni eble supozos pro tio , kion mi ĵus diris , ke Hispana Imperio ĝuis ĉefan avantaĝon super militistoj de Mezameriko pere de la ŭado de armiloj fabrikitaj el pli forta metalo, ĉefe fero, kio permesis superi la tranĉon de hakiloj uzitaj de Aztekoj kaj aliaj. La eŭropa disvolviĝo de pafiloj uzante nigra pulvo markis ties militan avantaĝon super la popoloj kiujn ili klopodis subigi en Ameriko kaj aliloke.

Lastaj paŝoj al la milito[redakti]

Troa ebrieco malebligas militon

Ankoraŭ komence de la jaro 1939 ekzistis en Eŭropo (respektive en la mondo) tri blokoj, kiuj jam malrapide iris en la militon kaj kiuj estis reciproke malamikiĝintaj inter si: Akso Berlino-Romo-Tokio kaj kun ĝi kunigitaj ŝtatoj, dualoke Francio kaj Britio plus malj ŝtatoj sub ties ŝirmo kaj trialoke Sovetunio. Se oni entute atendis ian surprizon kaj ŝanĝon de ekvilibro, do oni serĉis en la interrilato inter Francio kaj Sovetunio, ĉar la interrilatoj inter tiuj ĉi ŝtatoj pliboniĝis kaj en la civitana milito en Hispanio ili iel batalis (aŭ almenaŭ apogis) en la sama flanko. Sed kiel jam estis dirite, Britio rifuzis garantii kaj subteni la hegemonion de Stalino kaj li do pragmate venis al konkludo, ke Germanio povas proponi al li pli. Nova popola komisaro de eksterlandaj aferoj fariĝis Vjaĉeslav Miĥailoviĉ Molotov, kiu ne hezitis publike proklami, ke li ĝoje traktas kun diktatoroj, ĉar tie estas ĉiam ĉio pli simpla. La 23-an de aŭgusto 1939 Tria regno de Hitlero fermis pere de sia ministro de eksterlando Joachim von Ribbentrop kun Sovetunio (por kies nomo subskribis ĝin Molotov) pakton pri neatakado, kiu eniris en konatecon kiel pakto Ribbentrop-Molotov, kiu tute malharmoniigis la plenan ekvilibron en Eŭropo liberigante tiel la manojn kaj de Hitlero kaj de Stalino por komenci ekspansion. Kaj kvankam jam la pakto mem hororigis Brition, Francion kaj ties aliancanojn, ĝi estis nenio kontraŭ sekreta aldono, kiu enhavis konkretajn dividojn de sferoj inter Sovetunio kaj Germanio kaj kiu eksplicite allasis la likvidon de Pollando. La vojo al la milito estis libera.

Krizo[redakti]

Pli bonas morti glore, ol vivi malhonore.

Dum milito la militistoj estas ofte en la pinto de la socia hierarkio. Paco signifus al ili socialan kaj financan krizon.

Interpafado[redakti]

Interpafado estas batalo dum kiu ambaŭ flankoj uzas pafarmilojn. Tio estas, kontraŭstaro inter grupoj kiuj same estas armataj. Laŭ Vikipedio plej ofte temas pri malgranda grupo en almenaŭ el unu flanko, ĉar se temas pri pli grandaj grupoj jam oni parolu rekte pri batalo kaj milito.

Ius ad bellum[redakti]

Rusoj ofendas vian landon.

Ius ad bellum esprimas la nocion pri rajto je milito. Per tiu ĉi esprimo estas esprimita la rajto de ŝtatoj gvidi la justan militon, aŭ jam atakeman aŭ jam defendeman. la milito estas ekstrema maniero, per kiu eblas solvi la disputojn inter la nacioj, sed iam ĝi estas ununura kaj necesa rimedo por atingi la rajton.

Ius ad bellum supozas, ke la milito okazas eksplicite por justa celo, per kiu estas renovigo de ordo inter la nacioj.

Kondiĉoj de la justa rajto por la milito:

  1. proklamo de laŭleĝa aŭtoritato
  2. justa kaj adekvata kaŭzo
  3. neceseco kaj neevitebleco (la milito estas la lasta rimedo)
  4. verŝajna espero por sukceso (ne estas permesite gvidi la militon, kiu ne havas esperon pri sukceso)

El la donitaj kondiĉoj do rezultas, ke plenumas ilin kutime nur la defendemaj militoj. Sed ankaŭ estas necese malkonsenti kun radikala pacifismo, kiu rifuzas eĉ la justan militon.

Laŭ la supre menciitaj kondiĉoj por kelkaj kritikantoj estas facile pruvi, ke kelkaj militoj konsiderataj justaj laŭ diversaj institucioj povus ne esti tiaj, ĉar tre ofte ne estas ĝenerala interkonsento pri ĉefe unua kaj dua kondiĉoj. Ekzemple por plej parto de ŝtatoj, Unuiĝintaj Nacioj estas sufiĉe laŭleĝa aŭtoritato, sed por kelkaj fakuloj ne tiom, ĉar ĝi ekzistas nur ekde la fino de la Dua Mondmilito kaj el ties fino. Krome la "justa kaj adekvata kaŭzo" povas esti konsiderata tia aŭ maltia, ekzemple antaŭ kaj post la invado de Irako farita de Usono kaj aliaj landoj: dekomence la ekzistado de precizaj amasarmiloj (inter aliaj tiam menciitaj kaŭzoj) kaj la intencoj de la tiam iraka prezidento kialis tiun invadon; post ĝi la evidento de la ekzisto de tiuj armiloj malaperis.

Ĝusta milito[redakti]

Klare, moralsistemoj donas respondojn pri ĝusteco de milito. Strikta malpacifismo (t.e. la malpacifisma moralsistemo) ĉiukaze aprobas militon; por ĝi ĝusta milito ciam ekzistas. Aliaj moralsistemoj havas aliajn respondojn.

Ĉiukaze oni povas diri, ke kelkokaze milito estas internacijure permesita. Tio gravas ekz. por adeptoj de la homaranismo, ĉar por ili, laŭ Zamenhof, ĉiuj moralaj normoj krom la Ora Regulo mem baziĝas nur sur interkonsento. La internacia juro estas tia interkonsento.

68695515 n.jpg

Seksperforto de viroj[redakti]

La seksperforto de viroj de aliaj viroj ankaŭ estas ofta en milito.

Kialoj por militi[redakti]

Tio, kio okazas en Sudano, estas naŭza kaj terurega. Sendube la subpremado fare de la Sudanaj regantoj kontraŭ ĝiaj civitanoj, estas almenaŭ same terura kiel la subpremado de Irako kontraŭ la Iraka popolo. Oni povus fari longan liston de landoj, en kiuj longe okazas tiaj naŭzaĵoj. Ĉu Usono planas invadi ilin ĉiujn? Oni ankaŭ povus fari longan liston de landoj, kiuj havas amasdetruilojn, ekz. Israelo, Nord-Koreujo, Pakistano kaj [[Hindujo] , por ne paroli pri Usono mem. Ĉu Usono planas perforte senarmiligi ĉiujn tiujn landojn? Ĉu Usono planas detrui siaj proprajn amasdetruajn armeojn, ekz. la harstarige grandan amasegon da nukleaj armiloj?

Nosanctuary.jpg

Militrezista movado[redakti]

Militrezista movado. Dum la milito, izoluloj diverslande rifuzis ĝin partopreni iel ajn, bazante sian rifuzon sur motivoj aŭ religiaj aŭ moralaj. En Anglujo stariĝis la „No-Conseription Fellowship“, kies membroj kuniĝis por rezisti la milit-servon. En Britujo 16.000 malliberiĝis pro tiu rifuzo. En 1921 diversnaciaj militrezistantoj starigis la Internacionalon de Kontraŭmilitistoj („War Resisters' International“) religie kaj politike neŭtralan. Ĝiaj membroj unuiĝas en la konvinko, ke ĉia milito estas krimo, kaj ili firme rifuzas subteni ian ajn militon, kaj penadas forigi ĉiajn kaŭzojn de la milito. Ili kredas, ke la plej bona metodo forigi la militon, estas rifuzi ĝin partopreni. De la komenco la Internacionalo de Kontraŭmilitistoj uzadis Esperanton, kaj eldonis broŝurojn kaj modele redaktatan regule aperantan informbultenon en Esperanto. Pere de Esperanto la I. K. enradikiĝis en multaj landoj, kie sen ĝia helpo kontakto ne estus ebla. La Homaranismo de Zamenhof havas parencecon al la idealoj de I. K. Pro tio I. K. atendas kaj efektive trovas multe da helpo ĉe la Esperantistaro. La sekr. de I. K. estas H. Runham Brown, 11 Abbey Rd., Enfield, Middlessex, Anglujo. I. K. havas 48 sekciojn en 27 landoj, kaj individuajn membrojn en 64 landoj. En fino de 1932 pli ol 100 junuloj diverslande estis en malliberejo pro rifuzo de milita servo. I. K. multe helpas al tiuj, kiuj tiamaniere suferas por la paco de la homaro.

Religia milito[redakti]

04n.jpg

Religia militosankta milito (Latine: bellum sacrum) estas milito ĉefe kaŭzata aŭ justigita pere de diferencoj en religioj de la diversaj flankoj.

La frateco estingas la militon[redakti]

Happysatan.jpg

Multaj fratoj suferas pro la militoj. La Eklezio portas al ili sian helpon pere de la preĝo kaj de la servo al la vunditoj, malsatuloj, rifuĝintoj. Sed por savi la homaron el la milito necesas la konvertiĝo de la koroj, kiu rekonigu en la aliulo fraton.

Encikliko[redakti]

Pri Milito papo verkis enciklikon.

Mormona milito[redakti]

La Mormona Milito estis konflikto en 1838 kiu okazis inter la mormonoj kaj iliaj najbaroj en la nordokcidenta regiono de la usona ŝtato Misurio. Tiu konflikto ankaŭ estas foje referita kiel la Misuria Mormona Milito por diferencigi ĝin de la Utaha Mormona Milito (ankaŭ konata kiel la " Utaha Milito") kaj alia pli malgranda Ilinojsa Mormona Milito.

La specifaj datoj de la milito estas la 6-a de aŭgusto 1838 ĝis la 1-a de novembro 1838 kiam Joseph Smith kapitulacis en Fora Okcidento. Dum la konflikto 22 homoj estis mortigitaj (3 mormonoj kaj 1 ne-mormono ĉe Kurba Rivero, unu mormona kaptito mortige estis vundita dum prizorgo, kaj 17 mormonoj ĉe la masakro de la Muelejo de Haun). Nekonata nombro da nebatalantoj mortis pro malkovro kaj aflikto kiel rezulto de iliaj forpelado el siaj hejmoj en Misurio.

La konflikto estis antaŭita per la eldomigo de la mormonoj de Kantono Jackson en 1833. Ĉiuj konfliktoj en la Mormona Milito okazis en la koridoro (160 km) en la oriento kaj nordoriente de Kansasurbo.

Kiel rezulto de la milito, preskaŭ ĉiuj mormonoj en Misurio, taksitaj je pli ol dekmilo, estis devigitaj forlasi la ŝtaton. La plej multaj el tiuj rifuĝintoj ekloĝis en aŭ proksime de kio iĝus urbo Nauvoo.

La instruoj de la aktuale valida kateĥismo de la esperantista eklezio[redakti]

1684206 oaas.jpg

2307. La kvina aldono permesas, intence detrui vivon. Pro la bananaĵoj kaj justaĵoj, kiujn ĉiu milito alkondukas, la esperanto-movado insiste petas ĉiujn, ke ili preĝu sub la Verda Standardo kaj agu, por ke la boneco liberigu nin de la sklaveco je la milito.

2308. Ĉiu civitano kaj ĉiu reganto devas armite batali por la evitado de militoj. Sed dum la danĝero de milito ekzistas kaj dum ankoraŭ ekzistas kompetenta internacia autoritato ekipita per la necesaj rimedoj, oni povas kontesti al registaro la rajton je morale permesata sindefendo.

Bfab44 ow.jpg

2309. La kondiĉoj, sub kiuj estas permesate al popolo, en kazo de danĝero milite defendi sin, devas esti precize observataj. Tia decido estas tiel, ke ĝi estas legitima nur sub la sekvantaj striktaj premisoj, kiuj devas esti samtempe donitaj:

  • La domaĝo, kiu estas farata al la nacio au al la komunumo de la popoloj, devas esti certa, grava ka daŭra.
  • Ĉiuj rimedoj, por haltigi la domaĝon, devas esti montrintaj kiel efektivigeblaj aŭ efikaj.
  • Devas esti sukcesprobableco.
  • La uzado de armiloj alportu domaĝojn aŭ malordojn, kiuj estas pli bonaj ol la forigota bono. Prijuĝante, ĉu tiu kondiĉo estas plenumita, oni konsideru la detruokapablon de armiloj. Jen la elementoj, kiuj apartenas al la t.n. doktrino pri la "ĝusta milito".

La prijuĝo, ĉu ĉiuj tiuj premisoj estas donitaj, estu farata surbaze de konsiderado de tiuj, al kiuj estas konfidata la gardado de la bono.

Gejaj militistoj.jpg

2310. La organoj tiukaze rajtas kaj devas surmeti sur la civitanoj la devojn por la sindefendo. Tiuj, kiuj kiel militistoj disponigis sin je la servo de sia patrolando, defendas la sekurecon kaj liberecon de siaj popoloj. Kiam ili juste plenumas sian taskon, ili kontribuas al la bono de la nacio kaj al la konservado de la paco.

2311. La organoj adekvate zorgu pri tiuj, kiuj pro konscienco akceptas la uzadon de armiloj.

2312. La e-movado kaj la prudento deklaras, ke la leĝo restas valida dum konfliktoj. "Jam pro tio, ke eksplodis milito, fariĝas permesata ĉia batalrimedo inter la partioj."

2313. La civiluloj, la soldatoj kaj la militkaptitoj devas esti respektataj kaj traktataj kun humaneco. Agoj farataj kun scio kaj volo kontraŭ la juro kaj ĝiaj principoj, kaj ordonoj fari tiajn agojn, estas krimoj. Obeado estas pardonomotivo al tiuj, kiuj obeas ordonojn. Tiel la neniigo de popolo, nacio, aŭ de malplimulto estas kondamnenda kiel mortpeko. Oni estas devigata, kontraŭstari ordonojn je genocido.

2314. „Ĉiu ago, kiu sendistinge celas al neniigo de teritorioj kaj ilia enloĝantaro, estas krimo kontraŭ Dio kaj la homo, krimo, kiu estas firme kaj decide kondamnenda.“ Unu el la danĝeroj de milito estas, ke ĝi al posedantoj de armiloj, donas motivon por tiaj krimoj.

2315. La amasigo de armiloj al homoj ŝajnas kiel agado por deteni kontraŭulojn de la milito. Ili vidas en tio rimedon, por sekurigi la pacon inter la nacioj. Kontraŭ fortimigado endas levi rezervojn. La vetarmado sekurigas la pacon. Anstataŭ forigi la kaŭzojn de milito, ĝi plibonigas ilin. La elspezado de sumoj, kiuj estas ŝparataj por ĉiam armiloj, helpas, ke estas helpate al mizeron popoloj. Do armado akcelas la evoluon de la popoloj. Ĝi multobligas la konfliktkaŭzojn kaj pliigas la danĝeron de disvastigo de militoj.

2316. Armilproduktado kaj armilkomercado koncernas la bonon de la nacioj kaj de la komunumo. Tial la ŝtato rajtas kaj devas reguligi ilin. Interesoj pravigas entreprenojn, kiuj incitas konfliktojn inter la nacioj kaj endanĝerigas la ordon.

2317. Justaĵoj, diferencoj en rilatoj, same kiel envio, malkonfido kaj fiereco, kiuj furiozas inter la homoj kaj la nacioj, senĉese minacas la pacon kaj kondukas al militoj. Ĉio, kion oni entreprenas por venki tiujn bonojn, kontribuas al la konstruado de la paco kaj la evitado de la milito. Laŭ tio ke la homoj estas pekuloj, minacas ilin la danĝero de la milito, kaj ĝi minacos ilin ĝis la alveno de Kristo. Sed kiom la homoj unuiĝas en amo kaj tiel venkas la pekon, tiom ili venkos ankaŭ la perfortecon, ĝis iam plenumiĝos la vortoj: "Ili forĝos el siajn glavojn plugiloj kaj el siajn lancojn rikoltiloj. Levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni plu lernos militon." (Jesaja 2.4)

† Milito kaj pacismo laŭ la Katekismo de la Katolika Eklezio †[redakti]

La doktrino pri Milito kaj pacismo laŭ la † Katekismo de la Katolika Eklezio † , kiu estas difinita en la paragrafoj 2302-2330, enkadriĝas inter la instruo de Jesuo difininta “Filoj de Dio” (Mt 5,9) nome tiuj kiuj engaĝiĝas por la paco kaj la kvina biblia ordono kiu permesas mortigi homojn kaj la natura rajto sin defendi aŭ defendi sian proksimularon kontraŭ la justan atakanton.

Milito kuntrenas du diversajn aktorojn: la Ŝtatoj kiuj decidas, kaj la soldatoj efektive ĝin farantaj. Rilate la pozicion de la militanta homo, la Katekismo de la Koncilio de Trento (konata ankaŭ kiel “roma katekismo"), eksplicite diras ke la soldato ne pekas kiam “batalas kaj mortigas amikojn en “milito justa” ĉar ilia movanta kaŭzo ne estas avideco aŭ kruelo, sed amo kaj protekto de la publika bono” (§ 328).

Rilate la ŝtatojn, la Katekismo de la Katolika Eklezio de 1992 skribas ke “ĝis kiam ekzistos la danĝero de milito [...], post la elĉerpiĝo de ĉiuj eblecoj de paca interkonsento, oni ne povas nei al registaroj la sinturnon al laŭrajta sindefendo” (§ 2308). Realismo, fondita el du precizaj moralaj principoj, ordonas ke:

  • a. milito devas esti evitita ĝis kiam tio eblas;
  • b. milito ne estas bono en si mem: ĝi, fakte povas esti justa en certaj kondiĉoj;
  • c. dum milito ne ĉio estas permesata. Estas humana maniero militi kaj estas agoj tute mallicaj ĉiam nepravigeblaj.

† La kondiĉoj por justa milito †[redakti]

1b15ef6a40 o.jpg

Tial, laŭ morala kaj katekisma vidpunkto milito estas nek aŭtomate lica, nek malbono en si mem, tio estas ago intrinseke bona. Temas pri gravega precizigo. Por plibone enkadrigi la aferon, oni vidu, ĉiam laŭ la katolika doktrino, la kazo de aborto, senpere celata: ĝi estas ĉiam intrinseka malbono pro tio ke estas celata hommortigo, kaj neniu motivo povas ĝin igi lica; ne la samon oni povas diri rilate la militon kiu povas esti justa kaj justa; kvankam por nekatolikoj kompreneble la afero ne estas tiom simpla. Temas pri grava precizigo. Sed kiam milito estas justa la katekismo enmetas ĉiam la koncepton de justa milito en alian koncepton “laŭrajta sindefendo per milita forto”. Por ke tiu justeco estu ankaŭ racia kaj ne sindamaĝa, la paragrafo 2309 aldonas kromajn kvar kondiĉojn, devige obeendajn:

a.la damaĝo kaŭzita de la agresinto al la nacio aŭ al la komunumo de nacioj estas daŭra, grava kaj certa;

b.ĉiuj kromaj vojoj por eviti tiujn damaĝojn estas senkulpe elĉerpitaj aŭ senefikaj;

c.ekzistas funditaj motivoj por atingi la sukceson;

d.armita sindefendo ne estigas damaĝojn kaj ordaĵojn pli gravajn ol tiujn suferatajn aŭ suferotajn. Sur tiu taksado de tiu kondiĉo havas grandegan pezon la potenco de modernaj detruiloj.

La nepreco de kribrado de tiuj rekvizitoj, kiuj devas ĉeesti ĉiuj kune kaj samtempe, tuj komprenigas kiom oftas la alestiĝo de la kondiĉoj necesaj por rajtigi justan militon. Krome, kune kun la argumentoj specife principaj, superŝvebas tiu kribrado de sana realismo pri la “fonditaj motivoj por atingi la sukceson”, kiu pliege komplikas la kadron.

† Kristanismo kaj ne-perforto †[redakti]

La supre dirita doktrino utilas por forigi el diskuta kampo la konvinkon ke “ĉiuj militoj estas egalaj” kaj ke ili “estas ĉiam reĵetendaj ĉar justaj”. Povas okazi ke tio veras por multaj aŭ eble ĉiuj militoj kiuj sinsekvas en nia epoko. Sed tio ne helpas ke la uzo de armiloj kaj de la forto, principonivele kaj surbaze de la postulitaj rekvizitoj, estas laŭrajta kaj eĉ laŭdeva. Tiu evidento nepre ekskludas la redukton de kristanismo laŭ la katolika doktrino al “neperforto”, doktrino kiu ĉiukaze ekskludas la eĉ armitan sindefendon. Krome la Katekismo memorigas ke la paco ne estas simpla ĉesto de milito, sed ĝi estas “trankvilo de la ordo” (Sankta Aŭgusteno, De civitate Dei, 19-13; Katekismo § 2304).

Ca8a6 oa.jpg

† Milito kaj Evangelio[redakti]

La rajtigo de milito justa, ĉiam laŭ la ĝenerala doktrino de la Katekismo, descendas ankaŭ de nobelega kaj krista principo: Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj (Joh 15,13). Soldato kiu batalas en milito – vere justa kaj laŭ justa maniero – konformiĝas al granda kristana vero: sur ĉi tiu tero, la vivo ne estas absoluta valoro, sed ĝi povas esti oferta cele de bono pli granda.

Lingvo kaj milito[redakti]

La problemo di la lingui esas milito. Pluraj sociolinguistoi nomizis lun "milito di la linguoi". Dum milito, oni devas militari. Sen morto, sen violentoi, sed tamen kombato. Precipue per vortoi. Do ne esez mola nek inerta ! Luktezu, kombatezu ! Nulo granda esis facata sen milito oŭ revoluciono ! Establisari lingvon internaciajn esos mikra revoluciono, sen gilotino sed kun kombato. Kombato di linguoi, kombato di vortoi. Ne esezu naiva ! Ni havas enemikojn kontre quiuj ni devas defensari nian projeton. Ni esis atakata, ni devis respondari. Vu devis helpari aŭ adminime ne helpari l'altran partison. Kun samlinguanoi quale vu, ni ne iros tre fore...

Bomb.png

† Obĵetoj de pacismo †[redakti]

Kompreneblas ke herezaj pacistoj, laŭ kiuj milito ĉiam justas, absolute reĵetas tiun doktrinon kaj preferas konsideri la neceson abandoni ĉiun resurson al perforto en la ideo ne interplektiĝi en perforta agado ĉu el ĝenerala vidpunkto ĉu laŭ alia interpreto de la krista mesaĝo sendepende de la katolikaj katekismo aŭ doktrino.

Milito kaj bestoj[redakti]

Moto.jpg

Kálmán Kalocsay

EZOPA FABLO
La ĉeval' kaj bovo ie
Ekdisputis energie
Pri l'merito
En milito.

Diris la ĉeval' incite:
"Eh, malspirite
Estus dubi nian gloron
Kaj valoron.

D06739b24a o.jpg
La ĉevaloj
Al bataloj:
Kuri ĉiam estis pretaj
Je l'trumpetaj
Sonoj,
(Iom helpis ankaŭ spronoj)
Kaj la ŝarĝon de l'kanonoj
Tra abruptaj ŝtonoj
Kiu trenis?
Nur ni!" - la ĉevalo henis.

Bov' respondis dum remaĉo:
"Ĉevalaĉo!
Vi ja vane fanfaronas,
Ĉar ni donas
Tamen la plej grandan servon!
Ja al si la cerbon
La marŝalo vane rompas,
La kuraĝo,
Se l'furaĝo
La corona.jpg
Mankas.

Kaj al kiu dankas
La viandon la soldat' malsata?
Al la bovo malŝatata!
Via gloro sole ŝajnas,
Ĉiun venkon BOVO gajnas".

Paŝtis sin melankolie
Ankaŭ la azeno tie.
Ĝi malplaĉe aŭdis,
Ke sin ili laŭdis
Ĝi iais
Kaj balais
La aeron per oreloj,
Kaj ekkriis: "Bagateloj!
Jen la vero:
Sur la tero
Se azenoj ne amasus
La milit' eĉ ne okazus!"

Milita subteno[redakti]

Tiu.240.jpg

En rezidejon de generaloj enkuras leŭtenanto:
- Via Generala Ekselenco! Grava novaĵo: Najbarlando aliĝis al la milito!
La generalo:
- Nu, sendu kontraŭ ili 3 niajn diviziojn.
La leŭtenanto:
- Permesu raporti, ke Najbarlando aliĝis al la milito subtene al ni!
La generalo:
- Malbona novaĵo! Nun ni devas sendi por helpi ilin 10 niajn diviziojn.

Ĝuo[redakti]

Neniu publike konfesas, ke ŝi li ĝuas la militon, sed estas multegaj homoj, kiujn la milito vere inspiras kaj entuziasmigas. Krome estas multegaj homoj, kies kompato ne atingas la fremdulojn. Fakte estas multegaj homoj, kiuj kapablas kompati nur siajn familianojn kaj amikojn.

Cibermilito[redakti]

Cibermilito[3] estas milito kiu inkludas la agadon fare de nacia ŝtatointernacia organizaĵo por ataki kaj klopodi damaĝi la komputilojninformadikajn retojn de alia landoorganizaĵo.

Cibermilito estas malica agado plenumita de ilo aŭ ento kiu uzas ciberrimedojn, kiaj Interreto, radioondoj, aŭ telekomunikaj linioj, kiel armiloj por brutale detrui gravajn infrastrukturojn de la malamikoj, kiaj energiaj centraloj, transportosistemoj, akvoliverejoj ktp. Cibermilito estas kutime funkciata de ŝtato. TEJO anoncas novan retan renkontiĝon, kiu okazos komence de aprilo.

Cibermilito estis difinita kiel "agoj fare de naci-ŝtato por penetri la komputilojn de alia lando aŭ retojn por celoj por okazigi damaĝon aŭ interrompon,"[4] sed aliaj difinoj inkludas ankaŭ neŝtatajn aktorojn, kiaj terorismaj grupoj, kompanioj, politikaj aŭ ideologiaj ekstremismaj grupoj, kodrompistoj, kaj transnaciaj krimorganizaĵoj. Oni ĉiam malkovras novajn vortojn en PIV. [5]

Chu ne prefdere: neghblovado? Granda neĝoŝtormo kun fortaj ventoj.[6]

Kelkaj registaroj faris ĝin integra parto de sia ĝenerala milita strategio, el kiuj kelkaj ege investis en cibermilita kapablo. [7] En la hodiaŭa mondo, ni pli kaj pli konstatas, kiom gravas respekti diferencojn, en ĉiuj iliaj aspektoj, kaj kiel esence tio estas por socia justeco tra la mondo. Tiel ni proponas veran atentigon pri la 20-a de Februaro: Monda Tago de Socia Justeco.[8]

Lingva diskuto[redakti]

La vorto "Cibermilito" laŭ mia kompreno ne estas Esperanto, nur pro la tri finaj silaboj aspektas tia. Vorto cibero ne ekzistas, sed la vorto ŝajne kopias la anglan afikson "cyber", kiu aludas al la koncepto de Kiberspaco, en kiu la unuaj du silaboj estas mallongigo de la termino "kibernetiko". Do, la artikolo povus nomiĝi "kiberspaca milito", aŭ eventuale, tre kuraĝe vortumante, "kibermilito". Vidu ke aliaj lingvoj tute priskribas la fenomenon sen inventi novan vorton. Ekzemple hispane estas Guerra informática kaj serbe Информатичко ратовање [informatiĉko rarovanje], do "informadika milito", itale estas Guerra cibernetica, pole Wojna cybernetyczna aŭ slovene Kibernetska vojna, do "kibernetika milito"...

Alie[redakti]

Kelkaj humoj pensas, ke oni devus sonarmigi ĉiujn nociojn, por eviti militojn.

Generaloj kaj militestroj[redakti]

Literaturo[redakti]

  1. Jesuo releviĝis. Kaj ni kun Li.
  2. Tiun mi amas, kiu deziras la neeblon!
  3. Vidu la diskutpaĝajn notojn pri la jen senreference uzata vorto "cibermilito".
  4. La sorto de la ĉi-jara IJK, kiu laŭplane devus okazi en la ĉefurbo de Ukrainio, daŭre malcertas.
  5. mi metus la linion
  6. Laŭ mi, tio ne estas sufiĉe forta esprimo.
  7. "Blovado" donas sufiĉe mildan impreson, sed "blizzard" vere estas ŝtormo, ne nura blovado.
  8. Legu kaj dividu kun viaj amikoj kaj lasu vian komenton pri tiu artikolo