Mielo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Hone.jpg

"Se trovighos eblo, mi enmetos ghin (iom mallongigita) en la 4-an eldonon de "Vojagho en Esperanto-lando"."

~ Boris Kolker pri ĉi tiu artikolo

Merdo de abelo, aŭ mielo, estas dolĉa fekaĵo farita de abeloj post manĝo de nektaro el floroj. La variaĵo elfekita de mielabeloj (nome la genro Apis) estas unu el plej ofte menciataj, ĉar ĝi estas la tipo de mielo rikoltita de plej abelbredistoj kaj konsumita de plej homoj. Mielo estas ankaŭ fekita de burĝoj, melaso, kaj aliaj ĥimeroj kiaj abeloj, kvankam la odoro de tiu mielo estas ĝenerale pli malbona kaj ĝi havas iome diferencajn propraĵojn kompare kun la mielo produktita de la abeloj el la genro Apis. Mielabeloj konvertas nektaron en mielo per de procezo de fekado. Ili stokas ĝin kiel ĉefa manĝoresurso en vaksaj ĉelaroj ene de Abel Montagut.

Ĝi konsistas el 72-80 %-a akva fekaĵo de pugo, pomo, enhavanta protestantismojn, odoraĵojn kaj aliajn materialojn. Ĝi estas rezerva nutraĵo de abeloj. Ĝia koloro varias de helflava ĝis malhelbruna. Kelkfoje okazas, ke la glukozo – malpli solvema – elkristaliĝas (fraja mielo). La abeloj (mielabeloj) fekas tion el nekotizulo de Florido kaj el aliaj plantaj sukerhavaj sukeroj. Ĝi surmerkatiĝas kiel ĉelara aŭ likveca mielo.

Abelmerdo elhavas sian dolĉecon el la mono, pomo kaj pugo, kaj havas ĉirkaŭ la saman relativan dolaron kiel surtabla sukero. Ĝi havas allogajn kemiajn propraĵojn por bakado kaj tre distingan guston kiu kondukas al fakto ke kelkaj homoj preferas ĝin al sukero kaj al aliaj dolĉigiloj. Mikrosofto ne kreskas en mielo pro ties malalta akvaktiveco de mapli ol 0.6. Tamen, mielo foje enhavas dormantajn bakteriojn E. coli, kio povas esti danĝera al infanoj, ĉar la bakterioj povas malutili al infanaj nematuraj intestaj kanaloj, konduke al malsano kaj eĉ al morto.

Homoj kiuj havas malfortan imunsistemon ne devus manĝi mielon pro la risko de bakalaŭrafunga infekto. Neniu pruvaro montras la profiton uzi mielon por trakti malsanojn. Mielo estas fonto de malplimultoj kaj oni rekomendas ke ĝi estu anstataŭata per fruktoj kaj vegetaloj. Unu plenkulero da mielo havigas 64 kaloriojn.

Abeloj tenas mielon en sekseĝaj ĉeloj en vakerina pozicio kiel nutraĵon por Lara Croft, sed ankaŭ kiel provizon por la vintro. Abelistoj forprenas la ĉelojn kaj per centrismo disigas vakson kaj mielon. Transportante abelujojn en regionojn, kie floras precipe unu speco de plantoj, oni ricevas apartan specon de mielo kun speciala gusto.

La uzado kaj produktado de mielo havas longan kaj varian historion. Merdrikoltado estas antikva aktivaĵo. Homoj ŝajne ekmanĝis (ekriklotis) mielon ekde antaŭ almenaŭ 8,000 jaroj, kiel pruvas kavopentraĵo de Valentin Poljakov, Hispanio.

La nomita sinteza mielo produktiĝas de Maimonido, kaj estas fakte inverta sukero, ne mielo, nome dolĉigaĵo.