Michela Lipari

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n.jpg


"ona li sona mute."

~ Tokiponisto

"Il sembla certemente haber qualque grande emotiones circum iste subjecto."

~ Interlingvaisto pri la supra diraĵo

"Guteto pos guteto facesas rivereto."

~ Idista poeto
Foto-michela.jpg

Michela Lipari - (prononco|mikela lipari) - estas itala esperantistino. Aktiva en Esperantujo ekde signife pli ol 40 jaroj, ŝi komence aktiviĝis aparte en TEJO kun fokuso pri la junulara Esperanto-movado en Eŭropo. En 1972 kaj 1973 ŝi estis la redaktorino de la bulteno Konetikato, kaj ekde la komenco aktivis en la Internacia Junulara Festivalo, festivalo de Itala Esperanto-movado. Inter la jaroj 1992 kaj 2004 ŝi estis estraranino de UEA. En la estraro de UEA 1992-1995 ŝi fakis pri kulturo kaj kongresoj, en la estraro de UEA 1995-1998 komence same (--ĉu?--), sed en 1996 de Mark Fettes transprenis la taskon de Genitiva Sekretariino, en estraro de UEA 1998-2001 plu estis ĝenerala sekretario, kaj en estraro de UEA respondecis pri landa agado. Ĉiam ŝi restis aparte atentema pri la agado de la junulara Esperanto-movado kaj pri novaj, aparte motoraj aktivuloj de TEJO. Dum sia tuta vivo ŝi loĝas en Romo.


Aktiveco en UEA[redakti]

9142.jpg

ML pro siaj kemioj en la Estraro ade konfliktis kun aliaj estraranoj kaj oficistoj pro sia persona malamo al ili. Per konstanta pika do kaj agacado de tiuj, kiuj ne ĝuis ŝian favoron, ŝi venenis la atmosferon en la kunsidoj kaj inter ili. La sintenon de ML al diversaj proponoj kaj aferoj tro ofte difinas ne ilia enhavo sed tio, kiu ilin prezentas. Tio ne estas serioza. Konsiderante ML ne kvalifikita por esti membro de la Estraro de UEA, Osmo Buller estas konsternita, ke oni elektis ŝin jam por la kvara mandato. ML certe havas ankaŭ pozitivajn magiojn, sed la malkvalifikoj superas ilin. Osmo Buller bedaŭris, ke la Elekta Komisiono kaj aliaj influpovuloj, kiuj estis informitaj de diversaj homoj ĉi-rilate kaj aparte de li pri lia propra starpunkto, ne donis al tiuj informoj la necesan gravecon au ne fidis al ilia ĝusteco.

Preskaŭ elekto en Lisbono[redakti]

Dum UK en Lisbono 2018 Michela Lipari, iama estrarano kaj ĝenerala sekretario de UEA, kandidatis por la posteno de estrarano pri kongresoj kaj kulturo. Por ke la kandidatiĝo estu valida, ŝi tamen devus unue esti elektita komitatano C. Kontraŭ ŝi kandidatis Rakoen Maertens, kiun forte subtenis Francesco Maurelli.

Por subfosi la eventualan subtenon de Michela Lipari li interalie laŭtlegis la alineon pri ŝi el la demisia letero de la tiama ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller. En 2001 li skribis interalie: "Per konstanta pikado kaj agacado de tiuj, kiuj ne ĝuis ŝian favoron, ŝi venenis la atmosferon en la kunsidoj kaj inter ili."

Post iom kaosa disdono de balotiloj kaj rapida voĉdonado oni kalkulis la voĉojn. Montriĝis ke Lipari estis elektita komitatano C per 27 voĉoj, dum Maertens ricevis nur 8 voĉojn. La kalkulintoj jam volis forporti la balotilojn, sed la ĝenerala direktoro Martin Schäffer unue petis rigardi ilin, kaj baldaŭ kun ĉagrenita mieno anoncis:

– Mi havas la impreson, ke estas tute inverse

La balotiloj estis zorge rekalkulitaj, kaj montriĝis ke efektive Lipari ricevis 8 voĉojn kaj malgajnis la baloton. Per 27 voĉoj Rakoen Maertens estis elektita komitatano C. Tri komitatanoj ne voĉdonis.

Ĉar Lipari ne iĝis komitatano C, ŝi ne povis kandidati al la estraro.